Выбрать главу

La sceno kaŭzis angoron kaj teruron.

Ĉu ni estis antaŭ ebriulo aŭ ia viva kaliko, kies enhavon drinkis la satanaj genioj de malvirto? La malfeliĉa Antidio portis stomakon plena de likvaĵo kaj kapon kovrita per vaporoj.

Duonmalligite el la densa organismo pro anesteza agado de tokso, li pli intime komencis indetiĝi kun la estuloj lin turmentantaj.

La kvar elkarniĝintaj malfeliĉuloj siavice tenis sian menson invaditan de terurigaj vizioj el tombo, kiun ili trapasis, kiel dipsomaniuloj. Soifantaj kaj afliktitaj ili kunportis fantomajn bildojn pri vipuroj kaj vespertoj el la mallumaj lokoj, kie ili restadis.

Magnete sintonizante kun la malekvilibrigita psikismo de la vampiroj, la ebriulo komencis tondre petegi:

Savu min! savu min pro Dio!

Kaj montrante al la proksimaj muroj, li kriegis sub la impreso de neesprimebla teruro:

Ho! jen la verpertoj!... la vespertoj! forpelu ilin, re- tenu ilin!... kompaton! kiu liberigos min? Helpon! Helpon!...

Du sinjoroj, ankaŭ ebriaj de vino, mirigite alproksimiĝis. Sed unu el ili trankviligis la duan, dirante:

Ni povas fari nenion. Tio estas Antidio denove. La atakoj revenis. Ni lasu lin pace.

Dum la malfeliĉa ebriulo daŭrigis kriante:

Ve! ve! iu vipuro... ĝi min ĉirkaŭpremas, sufokas... Kio do estos al mi? Helpon!

La konfuzantaj estuloj pliigis siajn sarkasmajn aktivecojn; ili infere ridegis. La malfeliĉulo aŭdis la ridegojn resonantajn en fundo de sia memo, kaj ekkriis, provante ataki, kvankam ŝancelirante, la nevideblajn turmentantojn:

Kiu mokas min? kiu?!

Pugnigante la manojn, li diris plu:

Malbenataj! estu malbenataj!

La dolora sceno daŭris, kiam Kalderaro venis al mi, kaj

klarigis:

Li estas bedaŭrinda patro de familio, kiu, nekapabla reagi kontraŭ la altiroj de malvirto, sin senreziste donas al la influo de elkarniĝintaj malbonfarantoj, afinantaj kun lia malekvilibrigita pozicio. Plenumante la petojn de la edzino kaj de du amindaj infanoj, kiuj lin sekvas, ni helpas lin per ĉiuj rimedoj laŭ niaj eblecoj; la senzorga frato tamen ne respondas al nia klopodo. Post ĉiu provo li sin prezentas pli kaj pli inklina al perversigo de siaj sentumoj; li super ĉio penas forkuri de si mem; li malŝatas respondecon kaj ne kuraĝiĝas koni la valoron de la laboro. Malfortigante lian nebrideblan deziregon sorbi alkoholaĵoj, ni esperas, ke li reedukiĝu. Por tio ni nun uzu drastan rimedon, ĉar nia malfeliĉulo sin montras kontraŭa al ĉiuj niaj procedoj de helpo.

Fiksante sur mi espriman rigardon, li finis:

Antidio, dum kelke da tempo, ekde hodiaŭ, estos subtenata de la malsano. Li konos malliberigon sur lito, dum kelkaj monatoj, ke lia korpo ne putriĝu en frenezulejo, kio komenciĝos post nemultaj tagoj, pelante noblan edzinon kaj du infanojn en akran necertecon pri la estonteco.

Dirante tion, Kalderaro komencis komplikan fluigon de emanaĵoj laŭlonge de lia spino.

La malsanulo kvietiĝis iom post iom sur la malnova brakseĝo, sur kiu li sidis.

La Asistanto komencis fluigi lumajn emanaĵojn sur lian koron dum pluraj minutoj. Mi rimarkis, ke tiuj emanaĵoj grade koncentriĝis en la centra organo, kiu en ia momento subite haltis.

Antidio ŝajnis tuj elkarniĝonta, kiam nia instruanto al li redonis energiojn per rapidaj movoj. Pro la cirkulada fenomeno, kiu kaŭzis al li teruran ŝokon, la malfeliĉa amiko komencis peti helpon per laŭtaj krioj. Estis tiel granda doloresprimo en lia plendanta voĉo, ke granda nombro da personoj kompate alproksimiĝis.

Iu kompatema sinjoro prenis lian pulson, rimarkis la malordon de lia koro kaj preteme venigis ambulancon de la publika servo. Post nemultaj minutoj Antidio estis transportita per brankardo en hospitalon por urĝa helpo, sekvate de proksime de pretema spirita bonfaranto.

Forirante en mia kompanio, Kalderaro malgaje diris plu:

Nia malfeliĉa amiko havos kardineŭrozon dum du-tri monatoj. Li vane uzos valerianon kaj aliajn medikamentajn substancojn, li vane sin helpos per anesteziloj kaj kontraŭtoksoj. Dum kelkaj semajnoj li konos neesprimeblan malbonstaton por restarigo de la harmonio de lia psika kosmo. Li spertos nedireblan angoron, submetiĝos al kuracadoj kaj dietoj, kiuj malpliigos lian inklinon forgesi la sanktajn devojn de la momen­to kaj malrapide vekos liajn sentojn por la nobleco de vivado.

Rimarkinte mian surpriziĝon, la Asistanto finis:

Kion do fari, mia amiko? La samaj Diaj Fontoj donantaj al la homo la karesantan venteton, trudas al li la detruantan uraganon... Unu kaj dua tamen estas nepre necesaj elementoj al la gloro de la vivo.

XV

KRISTANA ADMONO

Miaj ebloj de studo en kompanio de Kalderaro estis baldaŭ finiĝontaj, kiam, en la antaŭtago de la promesita vizito al la kavernoj de sufero, la estimata Asistanto invitis min aŭdi la parolon de la Instruanto Eŭzebio, kiu en tiu nokto predikos al kelkaj dekoj da kunuloj romkatolikoj kaj protestantoj de la reformaciaj Eklezioj, ankoraŭ troviĝantaj ĉe la servoj en la karna sfero.

Ili estas fratoj malpli dogmaj kaj pli liberalaj, kiuj dum dormo fariĝas kapablaj ricevi niajn pli rektajn influojn. Pro siaj virtoj ili fariĝas indaj je la programoj de la pli altaj sferoj.

Mi ne kaŝis la surprizon, kiu subite ekposedis min antaŭ tiu informo, sed Kalderaro tuj daŭrigis:

Estas grave kompreni, ke la Dia Protekto ne konas privilegiojn. La ĉiela graco estas kiel la frukto ĉiam aperanta sur la frondaro de la surtera klopodo: kie estas inda kunlaboro, tie troviĝas la helpo de Dio. Ne la religia konfeso nin funda- mente interesas, sed la malkaŝo de vivanta fido, la pozitiva sinteno de la animo sur la vojo al altiĝo. Estas vero, ke la skoloj de kredo varias, ĉiu el ili situas en malsama rondo. Ju pli rudimenta estas la kurso de religia kompreno, des pli granda estas la malsupera diskutado, kiu starigas malfeliĉajn limojn de opinio kaj incitas bedaŭrindajn malpacojn, kvazaŭ Dio estus nenio alia ol diktatoro sin malfacile tenanta sur trono. Ĉar la evangelia Spiritismo estas potenca nukleo de superbela kompreno, estas logike, ke oni ĝin konsideru kiel altan kaj riĉan kristanan lernejon. Posedante tiom da benoj de kono kaj amo, ĝi devas ilin disdoni al ĉiuj kunuloj, eĉ kiam tiuj kunuloj sin montras ribelaj kaj sendankaj sekve de la nescio, de kiu ili ankoraŭ ne sukcesis apartiĝi. La kompaton de Jesuo povus mezuri la evolustato de tiuj, kiuj sekvas lin de proksime. Antaŭ la enkarcerigita menso en la vanta intelekteco de multaj gravaj personoj de lia tempo, ni Lin vidas flamanta de dia energio; kontraŭe, en Jerusalemo, en lia lasta tago, antaŭ la ekzaltita kaj nescia popolaĉo - kvankam enradikiĝinta en la principoj de fido -, ni trovas Lin silenta kaj humila, petanta pardonon al ĉiuj lin vundintaj.

Donante pli karesan voĉtonon al sia parolo, li bonkore

aldonis:

Ni ne forgesu, ke ni super ĉio klopodas ĉe eduka verko. Savi aŭ helpi iun ne signifas senigi inteseraton je okazo de lukto, de altiĝo aŭ de edifado. Ĝi estas frata subteno, ke li vekiĝu kaj stariĝu, reprenante ekvilibron, karakterizaĵon de tiu, kiu lin helpis. La Superega Sinjoro ne plezuras ĉe tio, ke Li posedas mizerajn kaj malfeliĉajn infanojn en la Kreitaĵaro; Li plenmane disdonas benojn kaj donacojn, eternajn riĉaĵojn kaj facilaĵojn, nur atendante, ke ĉiu el ni pretiĝu saĝe regi la propran posedaĵon. Kiel vidate, ĉiuj spiritaj laborsektoroj bezonas la dian helpon.

Antaŭ pliaj klarigoj pri la afero, ni atingis la serenan kampon, kie la nobla sendito estis aŭdata.