Mi tuj rimarkis, ke nun la kunveno ne karakteriziĝas per granda nombro da enkarniĝintaj kolegoj, kiuj tie estis nur nemultaj centoj, subtenataj de konsiderinda kvanto da kunlabor- antoj el nia agosfero.
La lunlumo dolĉe kovris la parfumajn arbojn, kiuj sin klinis ĉe la blovo de la milda orientvento.
Impona pro la superbela heleco, kiu aŭreolis lian respektegan figuron, Eŭzebio laŭŝajne antaŭ longe komencis sian predikon. Ekstazantaj, la kunvenintoj aŭdis lian parolon tuŝitan de ĉiela lumo, kun nekaŝebla miro aliiganta iliajn vizaĝojn. Grandnombre konfuzitaj kaj genuiĝintaj sur la freŝa herbo, ili subite sin sentis transportitaj al la paradizo...
La Instruanto envolvita en safiraj rebriloj, parolis kun nerezistebla altirpovo:
Se la havaĵo de religia fido estas la nediskutebla faktoro de mensa ekvilibro en la mondo, kion do vi faras el via trezoro, ne ĝin utiligante en tempo, kiam la nefirmeco kaj necerteco minacas ĉiujn viajn instituciojn de ordo kaj laboro, de kompreno kaj edifo? Ĉu eble ne timigas vin, vekante vian konsciencon, la renoviga movado, kiu refandas principojn kaj naciojn? Ĉu vi opinias, ke estas ebla ia epoko de ekstera paco sen la interna preparo de la homo por observi kaj apliki la Diajn Leĝojn? Pro akcepto de tia eraro la maŝino, frukto de via inteligento, nuligas vian eblecon pli alten iri en la regno de la Eterna Spirito.
"Iam, esti kristano simbolis elekton de la pli nobla sperto kun devo doni ekzemplon de la kondutomodelo konsekrita de la Dia Majstro. Ĝi estis seninterrompa kontraŭbatalo al malbono, per la armiloj de bono, aktiva manifesto de amo kontraŭ malbono, garantio de venko de la lumo kontraŭ mallumo, nekonstestebla triumfo de la konstruanta paco super la ruiniga malpaco.
Antaŭ la moloko Roma Ŝtato aliiĝinta en imperialismon kaj koruptaĵon, la sekvantoj de Evangelio ne elmetis sin al vundantaj polemikoj, ne embarasiĝis en la retoj de la apartig- anta egocentrimo, ne detruis altvalorajn eblaĵojn, starigante dogmajn limojn... Ili reciproke amis sin en nomo de la Sinjoro kaj oferis sian propran vivon pro danko al Tiu, kiu ne hezitis iri al la kurco pro amo al ni ĉiuj. Ili starigis siajn plej respektindajn sanktejojn en komuneco de sanktigaj principoj, kiuj ilin identigis kun la Savanto de la Mondo. Ili povis perdi pasemajn profitojn por akiri la nepereemajn ĉielajn trezorojn. Ili sin oferis unuj al aliaj per viva elmontro de frata sindonemo. Ili dividis la suferojn kaj multobligis la ĝojegojn inter si. Ili mortis ĉe doloraj atestoj por atingi la eternan vivon. Ili militis kontraŭ la malekvilibro de sia epoko kaj de siaj samtempuloj ne per batoj de malbeno, nek per lameno de glavo, sed per praktiko de rezisto, submetante sin al serveraj disciplinoj kaj montrante per paroloj, per pensoj kaj per agoj la subliman mesaĝon de la Majstro, kiu renovigis iliajn korojn.
Sed vi, kiuj estas heredantoj de tiuj sennomaj herooj, kiuj iris inter la afliktoj, kun spirito edifita de la promesoj de la Kristo, kion vi faris el la transforma espero, el la senhezita konfido? kien vi metis la vivantan fidon, kiun viaj patriarkoj akiris koste de sango kaj larmoj? kie estas la frateco, kiu signis la lernantojn de la Bona-Novaĵo? Riĉigite per favoroj el la Ĉielo, vi iom post iom ŝanĝis la pordojn de Dia Revelacio por la homaj komfortaĵoj.
Vi konstruis inter vi mem malfacile transsalteblajn barojn.
Dogmaro venenas vin, secesio koruptas vin. Ne ĝustaj interpretoj pri la dia mondo malheligas viajn mensajn hori- zontojn.
Vi starigas malkaŝan malamikecon en nomo de la Regno de Dio, kiu signifas universan amon kaj eternan unuiĝon.
Vi malpurigas la fonton de benoj, malbenante unuj aliajn, alvokante por tio la Princon de Paco, kiu, por nin helpi, ne hezitis antaŭ la abomeninda morto.
Al kia deliro vi venis, konkurante unuj kontraŭ aliaj por la imaga akiro de diaj privilegioj!
Iam la kunuloj de la Kristo pridisputis okazon servi; sed vi nune serĉas la minimumajn okazojn esti servataj.
Vi altigas ĉe la Sinjoro la Lumon de la Jarcentoj, kaj vi vin tenas en la mallumo de la abomeninda egoismo.
Vi atribuas al Li la gloron de paco, kaj tamen vi stimulas la fratmurdan militon, ĉe kiu homoj kaj institucioj sin reciproke masakras.
Vi turnas vin al la Dia Majstro, konsiderante lian senfinan bonecon, kiel la neelĉerpeblan fonton de amo; sed vi kulturas la malpacon en la interno de via memo.
Pro kiaj strangaj konvinkoj vi pensas konkeri la paradizon per voĉaj asertoj?
Ĉu vi forgesis, ke la Vorto, dia sur siaj fundamentoj, estas ĉiam kreanta? kiel konsenti, ke la savo okazas koste de simplaj vortoj, al kiuj tute ne respondas viaj sintenoj?
Sed ni nepre rekonas la superbelan karakteron de via tasko en la mondo.
Jesuo fondis la religion de Universa Amo, kiun la sacerdotoj dividis en plurajn skolojn gvidatajn de la nepravigebla sektismo. Malgraŭ tiu bedaŭrinda eraro de la homoj la esenco de viaj principoj estas tiu sama, kiu subtenis la kuraĝon kaj la noblecon de la laborantoj, sin oferintaj en la unuaj tagoj de Kristanismo.
Ĉar kelke da misiistoj de la religiaj veraĵoj forgesis la Dian Patrecon kaj permesis al si misuzojn de aŭtoritato, preferante subpremon kaj tiranecon, vi nun ne estas malpli respondajn pri la sanktaj deponoj, kiujn Jesuo al ni konfidis, destinitaj al la servoj de homa altigo kaj de sanktigo de la Tero.
La Evangelio sur siaj bazoj konservas la belecon de sia unua tago. Nenia sofismo sukcesis kovri la brilon de "kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian"... (>)
Antaŭ la stimuloj de la Ĉielo, ĉu vi eble kredas servi Dion, enkarcerigante la servojn de fido en la luksajn templojn? La pompo de la ekstera kulto nur elstarigas la malesperon de danĝeraj iluzioj pri la spirita vivo.
La dia misio de la Majstro estus senfrukta, se la Bona-Novaĵo restus limigitaj al la sektaj tranĉeoj, kie vi vanteme rifuĝas, celante flamigi la abomenindan ŝtiparon de malamikaĵoj hipokrite afablaj.
Ĉu vi ne trovis alian manieron elmontri vian fidon ekster la malpli digna konkurenco?
Vi vane starigas kastelojn de opinio por parolismo sen verkoj, ĉar, se morto surprizas la ribelan materialiston, vidigante la realecon de la vivo, la tombo ankaŭ malfermas la tribunalon de la rekta justeco al ĉiuj utiligintaj la religon por pli bone maski la indiferenteco, kiu loĝas en ilia interna mondo.
Ne opiniu, ke la fido estas konsekrita al la malpli granda
klopodo.
Kiel okazas al la scienco, tiel la religio plenumas specifan laboron en la mondo. Forto ekvilibriganta la penson, ĝiaj servantoj estas vokitaj kunlabori por la harmonio de la homa menso.
Ĉe la pozitiva fidagado estas la forto reguliganta la pasiojn, la nerezisteblajn impulsojn de besteco, el kiu ni venas, la evoluan proceson prezidantan en nia ekzistado.
Tial Jesuo ne konfidis siajn instruojn al malgranda rondo en ŝtonaj temploj. Li vere respektis la monumentojn, kiuj rememorigis la "sanktajn preĝlokojn" konsekritajn al la superaj manifestoj de la spirito; sed li ne kristaliĝis ĉe adoraj sintenoj: Li vivis, konkerante amikojn por la Regno de la Ĉielo.
Li ne altrudis al siaj sekvantoj severajn regulojn de agado: Li petis de ili amon kaj komprenon, sinceran fidon kaj bonhumoron por la edifaj laboroj.
Alproksimiĝinte al Magdalena, Li ne tenis sin en frivola konversacio: Li interesis ŝin je la sublima renoviga apostoleco.
n Johano, 13:34. - La Trad.
Vizitinte Zakĥeon, Li benis lian noblan kaj konstruan klopodon. Direktinte sin al virino el Samario, Li ne okupiĝis pri senutilaj disputoj: Li impresas ŝin pro la kontakto de sia dia animo, farante ŝin forlasi la malnovan kruĉon de fantazio por la eternaj fontoj. Kunvivinte kun blinduloj kaj lepruloj, frenezuloj kaj malsanuloj el ĉiuj specoj, Li tenis sian socian vivon bazita sur la plej pura frateco kaj plej altaj stimuloj al sanktigo. Fine la du lastaj amikoj, de Li murditaj sur kruco, estis deklaritaj ŝtelistoj, al kiuj Li ne rifuzis sian fratan parolon flamantan de amo.