Выбрать главу

Kvietiginte la medion, li levis la dekstran manon al la Supro kaj preĝis per kortuŝa voĉo:

Sinjoro de la Vivo, Benu nian intencon Penetri la vojon al la Lumo!...

Ni estas viaj infanoj, Ankoraŭ sklavoj en malvastaj sferoj, Sed soifo je Senfino Disŝiras niajn homajn vualojn.

Heredantoj de senmorteco Ni iras al viaj eternaj fontoj, Esperante kun fido, je via favorkoreco.

Per ni mem, Sinjoro, ni nenion povas. Sen Vi, ni estus detranĉitaj frondoj, Kiujn la fajro de provo Torturus kaj transformus...

Sed unuigitaj al via Amo, Ni estas gloraj daŭrigantoj De via Senfina Kreado.

Ni estas kelkaj miloj

Sur ĉi tiu surtera kampo;

Kaj super ĉio

Ni laŭdas vian grandecon,

Kiu ne subpremas nian malgrandecon...

Pliigu nian scion antaŭ la vivo, Malfermu niajn okulojn Nebuligitajn de la dormo de iluzio, Ke ni vidu vian gloron sen fino!... Dolĉe vigligu nian aŭdadon, Ke ni ĝuu la himnon De via sublima eterneco. Benu la semojn de saĝeco, Kiujn viaj senditoj dissemis Sur la kampon de niaj animoj; Faru fekunda nian internan grundon, Ke la diaj ĝermoj ne pereu.

Ni scias, Patro,

Ke ŝvito pro laboro

Kaj la savanta larmo

Estas plej riĉa sterko

Por florado de niaj semejoj;

Tamen

Sen via beno,

Ŝvito forviŝiĝas

Kaj larmo malesperas...

Sen via kompatema mano

La vermoj de la pasioj

Kaj la tempestoj de niaj malvirtoj

Povas ruinigi nian komenciĝantan semejon...

Veku nin, Sinjoro de la Vivo,

Por la lumo de la nuna okazo;

Fortikigu niajn manojn,

Ke la frotoj de la lukto ne ilin senutiligu;

Gvidu niajn piedojn al la superega bono;

Envolvu nian koron

En vian patran serenecon,

Fortikigante nian rezistemon!

Ĉiopova Sinjoro,

Helpu nin en nia malforteco,

Korektu niajn erarojn,

Prilumu nian nescion,

Akceptu nin en vian sinon.

Plenumiĝu, Patro Amata, Viaj suverenaj voloj, Nun kaj ĉiam. Tiel estu.

Fininte la kortuŝan preĝon, la Instruanto mallevis la okulojn nebuligitajn de larmoj, kaj mi tiam vidis, ekposedite de ĝojego, ke de nesondebla alto faladis sur nin ia stranga heleco, laŭ kristalklaraj ŝprucoj.

Eretoj, similantaj eteriĝintan arĝenton, faladis sur nian medion, filtriĝante en la radikojn de la plej proksimaj arboj, tie ekstere.

Stranga raviteco ekposedis mian animon. Ĉe la kontakto kun la diaj fluidaĵoj, mi rimarkis, ke miaj fortoj grade sereniĝis laŭ mirinda akceptebleco. Ĉirkaŭe ŝvebis la samaj notoj de ĝojo kaj beleco, ĉar trankvilo kaj feliĉo travidiĝis tra ĉiuj ekstazantaj vizaĝoj, turnitaj al la Instruanto, ĉirkaŭ kiu pli intensaj estis la ondoj de ĉiela lumo.

Sublima feliĉo inundis mian tutan eston, dronigis min en nepriskribeblan banon de renovigaj energioj.

Miaj okuloj estis senpovaj por reteni la larmojn de feliĉo, kiujn la belegaj rebriloj gutigis el la kaŝitajn fontoj de mia spirito. Kaj antaŭ ol la nobla mentoro reprenis la parolon, mi silente dankis la respondon de la ĉielo, rekonante en la preĝo ankoraŭfoje ne nur la manifestadon de religia respektego, sed ankaŭ rimedon por eniro en la neelĉerpeblajn fortojn de la Dia Povo.

II

LA LEKCIO DE EŬZEBIO

Rekte staranta, kun torako prilumita de milda lumo, la Instruanto parolis per kortuŝanta tono:

Ni plezure turnas nin al vi, fratoj, kiuj ankoraŭ havas la okazon lerni en la benata karna lernejo.

"Tuŝitaj de bezono, soifantaj sciaron aŭ ĉe la zorgo de la amo, kiu transpasas abismojn, vi venkis pezajn vibrajn barojn kaj troviĝas ĉe la deirpunkto de la nova vojo, kiu sin prezentas al vi. Dum via fiziologia organismo ripozas aparte, lertiĝante por la morto, viaj preskaŭ liberiĝintaj animoj dividas kun ni fratecon kaj esperon, ekzercante kapablojn kaj sentojn por la vera vivo.

Pro nesufiĉa kapableco de via cerbo, ne povanta elteni samtempe la pezon de du vivoj, vi kompreneble ne povos konservi plenan rememoron pri ĉi tiu horo, post kiam vi reprenos vian karnan envolvaĵon; la rememmoro tamen restos plu en la fundo de via memo, gvidante viajn superajn inklinojn direkte al la kampo de altiĝo kaj malfermante vian intuician pordon, por ke nia frateca penso helpu vin".

La predikanto faris mallongan paŭzon, fiksante sur ni sian trankvilan kaj brilan rigardon, kaj sub delikata kaj senĉesa pluvo de arĝentaj radioj, daŭrigis:

"Teditaj de sinsekvaj sensacoj en la kruda sfero de la surtera ekzistado, vi provas koni aliajn regionojn. Vi serĉas novaĵojn, nekonatan komforton, solvon de torturantaj enigmoj; sed ne forgesu, ke la flamo de via propra koro ŝanĝita en sanktejon de dia heleco, estas la sola lampo kapabla klarigi al vi la spiritan misteron, dum nia irado sur la savanta kaj evolua vojo. Ĉe ĉiu viro kaj virino, en la mondo, la Volo de Dio restas viva, rilate la devojn, nepre plenumotajn de vi. Ĉiu havas antaŭ si la laboron, kiun li devas fari, same kiel ĉiu tago kunportas specialajn eblojn realigi bonon. La Universo harmo- nias kun la absoluta ordo. Liberaj birdoj en limigitaj ĉieloj, ni intervenas en la dian planon, kreante al ni katenojn kaj ligilojn, liberecon kaj riĉecon. Urĝas do, ke ni adaptiĝu al la dia ekvilibro, plenumante la apartan funkcion, kiu nin koncernas meze en la abelujo de la vivo.

De kiam ni faras kaj malfaras, finas kaj rekomencas, entreprenas la rebonigan vojaĝon kaj revenas perpleksaj por denove rekomenci? Sur la scenejo de la Planedokrusto ni estas la samaj aktoroj de la dramo de la evoluo. Ĉiu jarmilo estas mallonga akto, ĉiu jarcento rapida scenaro. Utiligante sanktajn korpojn, ni tamen, simile al senzorgaj infanoj, okupiĝintaj nur pri infanaj ludoj, perdas la sanktigan okazon de la ekzistado; tiamaniere ni fariĝas kondamnitoj de la suverenaj leĝoj, kiuj katenas nin al restaĵoj de la morto, kvazaŭ iajn piratajn ŝiprompiĝulojn por longa tempo neindajn reveni al la laboroj sur la maro. Dum milionoj da animoj ĝuas bonajn okazojn por korektiĝo kaj reĝustiĝo, ree sin donante al la regenera klopodo en la surteraj urboj, milionoj da aliaj priploras sian propran malvenkon, perdiĝintaj en la malluma izolejo de disreviĝo kaj doloro.

Ni ne parolas ĉi tie pri la heroaj misiistoj, kiuj, pro sia rezignacio kaj amo, solidareco kaj sinofero, elportas la sangajn vundojn kaŭzitajn de iliaj doloraj atestoj; ili estas lumoj provizore apartigitaj de la Dia Lumo, kiuj revenas al la ĉiela loĝejo, kiel la fidela laboristo, post kiam li finas sian ĉiutagan taskon.

Ni aludas al la nombraj amasoj da animoj katenitaj al nedankemo kaj dubo, al malforteco kaj disperdiĝo, animoj dotitaj per la lumo de racio, sed sklavigitaj al la tiraneco de la instinkto."

Kaj montrante kristanan humilecon, Eŭzebio daŭrigis:

- "Ni parolas pri ni ĉiuj, vojaĝantoj forvagantaj sur la dezerto de nia propra neado; pri ni, birdoj kun rompitaj flugiloj, provantaj flugi al la nesto de libereco kaj paco, kaj kiuj baraktas en la ŝlimejo de tre malsuperaj plezuroj. Kial ni ne baru la fluon de la detruantaj pasioj, kiuj vipas al ni la spiriton? kial ni ne bridu la bestecan impeton, en kiu ni plezuras, ekde la unuaj signoj de prudento? Ĉiam la terura dualismo el lumo kaj mallumo, el kompato kaj malico, el intelekto kaj besteca impulso. Ni studas la sciencon de la kon- solanta spiritaro, ekde la komenciĝanta racio, kaj tamen de la plej foraj tempoj ni nin donas al fieco kaj murdado.

Ni kantadis laŭdajn himnojn, kun Kriŝno, lernante la instruon pri la anima senmorteco, en la ombro de la altaj arboj, strebantaj al la supro de Himalajo, kaj tuj poste ni malsupren- iris al la valo de Gango, murdante kaj detruante por plezuri kaj posedi. Ni lernis la universan amon, kun Sidharto Gotamo, kaj persekutis niajn similulojn, aliancante al la cejlonaj kaj hindaj militistoj. Ni estis heredantoj de la Saĝeco, en la foraj temploj de la Sfinkso, kaj tamen de la respekto al la misteroj de inicado ni iris ĝis la sangosoifanta malamikeco ĉe la bordoj de Nilo. Akompanante la simbolan keston de la hebreoj, ni ofte legis la ordonojn de Javeo en la sanktaj rulaĵoj, kaj ni senatentaj ilin forgesadis ĉe la unua klarionsono de milito kontraŭ la filiŝtoj. Ni ploradis pro religia emocio en Ateno kaj murdis samlandanojn en Sparto. Ni admiris Pitagoron, la filozofon, kaj sekvis Aleksandron, la konkerinton. En Romo ni portis altvalorajn oferojn al la dioj, en la mirindaj sanktejoj, altigante la virton, por eltiri armilojn post kelkaj minutoj, en la atrio de la temploj, dissemante morton kaj surtronigante krimon; ni skribis belajn sentencojn pri respekto al la vivo, kun Marko-Aŭrelio, kaj ordonis murdadon de personoj sen kulpoj kaj utilaj al la socio. Kun Jesuo, la Dia Krucumito, nia konduto ne estis malsama ĝis hodiaŭ. Sur la kadavrojn de martiroj, buĉitaj en cirkoj, ni verŝis riverojn da sango por kruela venĝo, starigante ŝtiparojn pro religia sektismo. Ni elportis arbitrajn kaj malnoblajn administrantojn, de Nerono ĝis Deokleciano, ĉar ni havis soifon je povo, kaj kiam Kons- tanteno malfermis la pordojn al la politika superregado, ni ŝanĝis nin, ŝajne fidelajn servantojn de Evangelio, en krimajn arbitraciantojn de la mondo. Iom pos iom ni forgesis la blind- ulojn el Jeriĥo, la paralizulojn el Jerusalemo, la infanojn ĉe Tiberiado, la fiŝkaptistojn el Kapernaumo, por karesi la kronitajn fruntojn de la triumfintoj, kvankam ni sciis, ke la venkintoj sur la Tero ne povas eviti sian pilgrimon al la tombo. La ideo pri la Dia Regno fariĝis fantazio de naivuloj, ĉar ni ne foriĝis de la dekstra flanko de la princoj, soifante la monduman superregon. Ankoraŭ hodiaŭ, post kiam forpasis preskaŭ dudek jarcentoj super la kruco de la Savinto, ni benas bajonetojn kaj kanonojn, mitralojn kaj tankojn en la nomo de la Plejnobla Patro, kiu briligas la sunon de favorkoreco sur la justajn kaj maljustajn.