Ni faris ne multe da paŝoj kaj ni trovis alian amason, ĉe kiu vidiĝis kurioza sinjorino ekstreme nerva.
Dio liberigu min de ĉiuj, Dio liberigu min de ĉiuj! - ŝi malkviete kriis. - Mi ne revenos! neniam, neniam!...
Pacienca, la flegistino alproksimiĝas kaj petas:
Sinjorino, estu pli flegma! Tio estas via edzo, kiu venas por vizito. Ni iru al la vestoŝranko.
Kaj ridetante:
Ĉu vi ne sentas vin feliĉa?
Neniam! - ekkriis la frenezulino kun miriga mieno de doloro. - Mi ne volas vidi lin! mi lin malamas, mi malamas lin kun ĉio al li apartenanta!
Redirante esprimojn de malŝato, ŝi rigidiĝis kaj falis en bedaŭrindan krizon de nervoj, motivo, kial la helpistino ĉe flegado petis urĝan helpon.
Mi deziris halti por esplori la situacion, sed la Asistanto ne tion permesis al mi, klarigante:
Ne perdu tempon. Vi ne evitigos al ŝi la malbonon. Nia preterpaso ĉi tie estas rapida. Mi nur rekomendas al vi observi la rifuĝejon de ĉiuj forgesantaj la nunajn taskojn, dezirantaj eviti la devojn de la edukanta realo.
Li modifis sian voĉtonon kaj diris plu:
Ni ne certigas, ke ĉiuj kazoj en malsanulejo ekskluzive rilatas al tiu faktoro. Multaj homoj trairas tiun timigan tunelon, pelite de postuloj de la korektanta provo; sed estas nepre necese rekoni, ke la plimulto komencis la afliktantan dramon en si mem. Ili estas niaj fratoj ribelantaj kontraŭ la superaj planoj, kiuj ilin kondukis relerni malfacilajn instruojn, tiajn, kia tiu pri realproksimiĝo de malnovaj malamikoj per la samsangaj ligiloj aŭ pri alfronto de ŝajne netranssalteblaj baroj.
"Ke okazu la evolua vojirado de la spirito, estas nepre necese deloki la menson, revolvi la ideojn, renovigi konceptojn kaj nevarie modifi por la pli granda bono la internan manieron de ekzisto tiel, kiel ni faras al la grundo por reviviglo de la produkta kultivejo aŭ al ĉia homa institucio por ĉies progreso. Sed se la animo rifuzas ricevi la dian helpon per la procesoj de senĉesa transformo al si donitaj, por sia propra bono, per la diversaj situacioj, el kiuj konsistas la tagoj en la karna lernado, ĝi restos sur la vojflanko, kreante maltrankviligajn bildojn kun nepravigeblaj deziroj.
Ni preskaŭ povas aserti, ke naŭdek el cento da frenezuloj, esceptinte tiujn, kiuj originas el mikroba enpenetro en la grizan materion, komenciĝas ĉe la rezultatoj de la gravaj eraroj, kiujn ni praktikas per senpacienco aŭ per malĝojo, t.e. per la mensaj sintenoj, kiuj altrudas plorindajn devojiĝojn al tiuj, ilin akceptantaj kaj nutrantaj. Kiam tiuj malekvilibrigaj fortoj instaliĝas sur la interna kampo, tiam komenciĝas la malkom- poniĝo de la mensa harmonio; ĉi tiu iafoje daŭras ne nur dum ekzistado, sed dum pluraj el ili, ĝis interesato fidele pretiĝu uzi la diajn benojn, kiuj lin kovras kvazaŭ per roso, por restarigi liajn trankvilecon kaj kapablon de renoviĝo, kiuj estas propraj al individuo en benata kaj evolua laboro. pro ribelemo, la responda animo povas sin direkti al multaj krimoj, al kies fatalaj rezultatoj ĝi senfine ligiĝas; kaj pro malkuraĝo ĝi inkliniĝas ekfali en la krutejojn de inercio, kun fatala malfruiĝo de la edifoj, kiuj koncernas ĝin realigi."
Post tiuj klarigoj, ni penetris en ampleksan verandon de la vira pavilono kaj ni tuj renkontis viron, kiu sin klasis inter la absolutaj skizofreniuloj. Kelkaj estuloj je nigra aspekto ĉirkaŭis lin. La malsanulo similis efektivan aŭtomaton sub fera ganto de tiuj kunuloj. Li faris maŝinecajn gestojn kaj al la zorge alproksimiĝanta gardisto, li klarigis per serioza voĉtono:
Bonvolu veni, sinjoro Johano. Ne timu. Mi hieraŭ estis "leono", sed ĉu vi hodiaŭ scias, kiu do mi estas?
Antaŭ la flegisto hezitanta, li finis:
Hodiaŭ mi estas "bananarbo".
Mi sen ia dubo trovus en tiu kazo bonegan okazon riĉigi spertojn, ĉar mi tuj rekonis kompletan ligitecon inter la viktimo kaj la obsedantoj al ĝi nevideblaj. La malfeliĉulo estis ma- rioneto en la manoj tute malicaj.
Kalderaro ne permesis al mi interrompi la marŝon.
La malekvilibra proceso kompletiĝis - li informis min -, kaj vi ne trovos eblecon refari per rapida laboro liajn mensajn energiojn centritajn en lia malsupera regiono. La malfeliĉulo de longe fariĝas paciento de hipnotizaj agoj fare de kruelaj persekutantoj; li estas elmetita al la elsendoj de kontinuaj fortoj, kiuj lin premas kaj frenezigas.
Ho ĉielo! - mi ekkriis konsternite - kiel do mi lin
helpu?
Tio estas viro - diris plu la instruanto -, kiu en antaŭaj enkarniĝoj misuzis sian personan magnetismon.
Mi ne povis ne eldiri demandon, kiu spontanee naskiĝis:
Kiel do? la magnetismaj scioj estas novaj...
Kalderaro, vidigante en la rigardo sian karakterizan cedemon, demandis:
Ĉu vi kredas, ke ili komenciĝis de Mesmer?
Kaj ridetande, li daŭrigis:
Se ni konsideros la tekston, laŭ ĝia litera senco, la misuzo de magnetismo eble komenciĝis de Eva en la paradizo...
Li montris al la malsanulo kaj diris plu:
En tre fora pasinteco nia neantaŭzorga amiko trouzis sian allogan potencialon, turnante ĝin al malpli indaj aventuroj. Pluraj virinoj, kiuj suferis lian detruan agon, pafis kontraŭ lin senĉesajn eksplodojn de malsaniga kaj korupta malamo, korelverŝojn, kiujn la kompatinda amiko meritis pro la kondamninda aktiveco, al kiu li sin donis dum multaj jaroj. Mafortiĝinte de konstanta reago, lia kapitalo da forto mal- pliiĝis; tial li fariĝis ludilo de detruaj fortoj, al kiuj ĝustadire li aliiĝis, kiam li entuziasme adoptis la deklaritan praktikon de malbono. Ne estas eble antaŭvidi ĝis kiam li restos en tia konduto. Ĝenerale, kiam ni krimas, ni povas difini la ĝustan momenton de nia eniro en la malharmonion; sed ni tute ne scias, kiam venos la tempo ĝin forlasi. Dum nia reveno al la rekta vojo, sur kotejoj, ĉe kiuj ni malpuriĝas pro indiferenteco aŭ malbona fido, ni ne povas antaŭdifini datojn por la reveno: ni implikiĝas en cirkonstancaj aferoj, de kiuj ni liberiĝas nur post dolora reĝustiĝo...
Rimarkante mian miron antaŭ la hipnotisma laboro, kiun la malvarmaj turmentantoj realigis, la Asistanto diris:
Ne timu! La fizika morto subite ne modifas la inteligentojn, kiuj sin donis al malbono, kaj la duelo de la lumo kontraŭ la mallumo ne limiĝas al la mallarĝaj karnaj rondoj.
Tuj poste ni surpriziĝis antaŭ du stultiĝintaj grandaĝuloj eldirantaj senrilatajn frazojn.
La tempo - klarigis la instruanto, montrante al ili - iam fine denuncas nian efektivan konduton. Kiam homo ne praktikis en sia ekzistado konstruan servadon, kiu nin koncernas sur la Tero, la senilaj fenomenoj de la korpo estas pli malĝojigaj al animo, ĉar en ĉi tiu okazo, la individuo jam ne regas la konvenaĵojn forĝitajn de la homa rekte-alcelismo, kaj evidentiĝas lia mensofiksado al la malsuperaj impulsoj.
Milionoj da fratoj restas sinsekvajn jarcentojn en la infana fazo de kompreno, pro tio, ke ili ne kuraĝas klopodi por sia pliboniĝo. Dum ili tenas la kunlaboron de la fizika sano, de la surteraj konvencioj, de la financaj ebloj kaj de la variaj pasemaj impresoj, kiuj la ekzistado sur la Terkrusto donas al tiuj, kiuj sin vestas per karno, ili apogas sin al la titoloj de civitanoj, kiujn la socio aljuĝas al ili; tuj kiam ilin vizitas morbo, manko de rimedoj aŭ maljuneco, tiam ili montras la spiritan infanecon, en kiu ili kuŝas: ili ree fariĝas infanoj, malgraŭ ilia grandaĝo manifestita de la osta portilo, ĉar tro longe ili restis sur la supraĵaj regionoj de la vivo.
Lia klarigado ne povis esti pli logika; sed ekzamenante tiun vastan frenezulejon, kie tiom multe da malsanuloj el ambaŭ seksoj stagnis distancaj de la realeco de la mondo, sen ia perspektivo de baldaŭa elkarniĝo, mi pensis pri la homoj, kiuj jam renaskiĝas neperfektaj kaj menskonfuzitaj; pri la malpro- gresintaj infanoj kaj pri la malgrandaĝuloj luktantaj kontraŭ la juna demenco; pri la sennombraj fobioj, afliktantaj res- pektindajn kaj komplezemajn personojn, mi tiam petis de la instruanto klarigojn pri la scenoj de tia speca sufero, kiu neatendite atakas la plej distingiĝajn familiajn instituciojn.