Выбрать главу

La Asistanto ne surpriziĝis kaj informis:

- Ĉi tie, Andreo, ni studas la rikolton pri la semadoj tiel en la nuno, kiel en la pasinteco. Ni taksas ne nur la lernadon en unu pasema ekzistado, sed ankaŭ la pilgrimon de la animo sur la senfinaj vojoj de la vivo, de la nepereema vivo, kiu ĉiam antaŭeniras, venkante altrudojn kaj devigojn de la formo, sin purigante kaj sanktigante ĉiutage. Vi vidos kun ni afliktan scenon de spiritaj suferoj, kaj eble vi lernos en homa frenezulejo ion pri la malekvilibroj perturbantan la menson devojiĝintan de la Universaj Leĝoj. Vere, de alieneco komenciĝas "la anima malsupreniro al la malsuperaj regionoj de la morto". En frenezulejo estas eble kompreni iamaniere la mensmalsanon de la viroj kaj virinoj, kiuj, ŝajne ekvilibrigitaj sur la socia kampo de la Terkrusto, kie ili interŝanĝas la eternajn diajn valorojn por tujaj iluziaj kontentigoj, estas pelitaj post la tombo en abomenindan malesperon de la sento. Rilate la perturbojn, kiuj akompanas la animon dum renaskiĝo aŭ infaneco de korpo, dum juneco aŭ senileco, estas necese rekoni, ke la malekvilibro komenciĝas de malobeo al la Leĝo, same kiel elaĉeto komenciĝas ĉe la krimo. Adoptinte konduton malakorde kun la realo, la spirito nevarie, en ĉiuj rondoj, kie li vidos sin, renkontas la efikojn de sia propra ago. Ĉu en la meĥanismo de la fiziologia heredeco, ĉu ekster ĝia influo, la menso enkarniĝinta aŭ elkarn- iĝinta sin montras per la rikolto de tio, kion ĝis semis sur la evolua kampo de la komuna klopodo, sur la monto de altiĝo per praktiko de la maksimuma bono, aŭ en la elaĉeta valo per la praktiko de malbono.

Pretiĝante foriri, la Asistanto longe rigardis min kaj finis:

- Se oni konsideras ne nur la estantecon, sed ankaŭ la foran pasintecon, ĝenerale frenezulo estas iu, kiun tedis la benoj de la homa sperto, kaj kiu preferis izoli sin en siaj mensaj kapriĉoj; kaj la spirita estulo turmentata post la morto ĉiam estas iu, kiu memvole evitis la realaĵojn de la Vivo kaj de la Universo, kaj kreis purgatoriajn regionojn por si mem. Ĉu vi komprenis?

Mi danke fiksis la intruanton.

Jes, mi komprenis. Kaj, konsiderante la matenan lecionon, mi sekvis la instruanton, kiu silente foriris de la observokampo por poste iri renkonte al la bonfarantoj, kiuj vizitos la kavernojn por tasko de amo kaj paco.

XVII

ĈE LA SOJLO DE LA KAVERNOJ

Nun, kiam ni estis kuniĝintaj, Kalderaro kaj mi, kun la helpa laborkomisiono, kiu servos en la kavernoj de sufero, mi surpriziĝis ĉe la demando de Fratino Cipriana, kiu estris tiaspecajn aktivecojn.

La grupo konsistis el malgranda nombro da kunuloj: ne pli ol sep.

Vidante min apud la Asistanto, Cipriana senafekte demandis min post la kutimaj salutoj:

Ĉu frato Andreo deziras iri en nia akompano?

La abnegacia amiko respondis, ke la Instruanto Eŭzebio mem opiniis pri la konveneco de mia vizito al la purgatoriaj abismoj; li klarigis, ke mi interesiĝas kolekti informojn pri la vivo en la malsuperaj sferoj por rakonti ilin al niaj enkarn- iĝintaj kunuloj, helpante ilin ĉe la necesa preparado por la scienco bone vivi.

La direktorino ĝentile aŭdis kaj parolis:

Jes, la sugesto de Eŭzebio estas altvalora, kiam temas pri komencaj observoj en la Malsupra Ombrejo. Sed, car mi rekte respondas pri la servoj de la ekspedicio, mi ankoraŭ ne povas lin akcepti en ĉiujn apartaĵojn.

Ŝi fiksis sur mi sian luman kaj mildan rigardon, kvazaŭ bedaŭrante la neeblecon kaj diris plu:

Nia estimata Andreo ne posedas la kurson de helpo al suferantoj en la densa mallumo.

Ŝi min karesetis per sia dekstra mano kaj parolis:

Se al ni estas necese ekhavi malfacilajn preparajn realigojn, ke ni rikoltu la profiton de la Grandaj Lumoj, nepre necese estas al ni la inicado, ke ni distribuu tiun saman profiton al la "grandaj mallumoj".

Antaŭ mia nekaŝebla desapontiĝo, la respektinda bonfar- antino daŭrigis:

- Ni tamen konsentu, ke nia frato ne troviĝas ĉe ni, sen substancaj solvotaj problemoj. Ĉiu situacio, al kiu ni estas kondukataj, enhavas kaŝitajn instruojn por nia bono. La superaj planoj neniam proponas al ni aferojn, kiujn ni ne bezonas, sur la areno de la cirkonstancoj. Se Eŭzebio sugestis ĉi tiun oportunaĵon, estas tial, ĉar Andreo Ludoviko devas fari sur ĉi tiuj lokoj urĝan laboron. Sed, konsiderante miajn respondec- ojn, mi ne povas ordoni, ke li sekvu nin al ĉiuj promenadoj; mi tamen invitas Fraton Kalderaro resti en kompanio de la komplezema lernanto ĉe la sojlo de la kavernoj, ne malsupren- irante kun ni; eĉ tie, ĉar li estas lernema, li trovos neelĉerp- eblan materialon por observo, ne bezonante meti sin en emba- rasajn situaciojn, por kiuj li ne sufiĉe prepariĝis...

Antaŭ la prezentita solvo, ĝenerala ĝojo ree nin konsolis. Mi kontente dankis. Kalderaro ankaŭ manifestiĝis danka. Kaj meze en la gajeco de la laborantoj, kiuj ĝojas ĉe la okazo senĉese lerni por la bono, ni ekiris direkte al la timege malluma regiono.

Ha! mi jam vidis terurajn profundegaĵojn, kie kulpaj estuloj alparolis unuj la aliajn en bedaŭrindajn sintenoj; mi vidis pluvon da flamantaj fajreroj, falantan sur la valojn de ribelo; mi trovis sennombrajn estulojn poseditajn de strangajn halucinoj en rebonigaj ĉambroj; sed tie...

Ĉu ni estus atingantaj la "malluman arbaron", kiun aludis Alighieri en sia senmorta poemo?

Ŝiris mian koron la lamentaj disaj voĉoj flugantaj al la fuma ĉielo! Ne, ne estis nur lamentoj; proporcie kiel ni antaŭeniris, malsuprenirante, la kriado aliiĝis; ni ankaŭ aŭdis ridegojn, malbenojn.

Ni haltis sur grandega ŝlimeca ebenaĵo, kie nombraj grupoj da elkarniĝintaj homoj sin sekvis ĝis nevidebleco, en mirega malordo, simile al miloj da frenezuloj, apartigitaj unuj de aliaj multope, laŭ la speco de malekvilibro, propra al ili.

Ne estis al mi eble taksi la amplekson de la grandega ebenaĵo, kaj, eĉ se estus topografiaj markoj por tiu takso, la nebulo estis tro densa, ke oni povus mezuri la distancojn.

Ni iris kelke da kilometroj sur horizontala plano, kaj, kiam la tereno denove kliniĝis, malfermante aliajn abismajn perspektivojn, Fratino Cipriana kaj ŝiaj kolegoj plezure adiaŭis nin, postlasante nin - la Asistanton kaj min -, kun sciigo, ke ili revenos al ni post ses horoj.

Brakumante min, la direktorino ĝentile diris:

Mi deziras al vi, mia amiko, feliĉan sukceson ĉe viaj studoj. Certe, revenonte, ni ricevos viajn konsolajn impresojn.

Mi ĝojege ridetis pri tiel granda montro de estimo.

Tuj poste Kalderaro kaj mi troviĝis solaj sur la malluma vastaĵo loĝata de strangaj estuloj.

La konversacioj ĉirkaŭ ni estis sennombraj kaj kompleksaj.

Tiu elkarniĝinta popolo laŭŝajne ne konsciis pri sia propra situacio, laŭ tio, kion komence estis al mi eble juĝi.

Dum densaj torturataj animamasoj baraktis en viskeca substanco sur la grundo, kie ni iris, grupoj da frenezaj Spiritoj svarmis ne malproksime, ĉe senfinaj disputoj pri bagatelaj aferoj.

La pejzaĝo estis tute impresa pro la inferaj karakterizaĵoj, nin ĉirkaŭantaj. Rimarkinte la indiferentecon de multaj el tiuj malfeliĉaj fratoj, mi ne evitis la pensojn, kiuj venis al mi.

La grupoj da malfeliĉuloj tie agadis, ne konante la suferojn unuj de aliaj. Iaj grupoj flugis je malgranda alteco, kvazaŭ bandoj da nigraj korvoj, pli nigraj ol la ombro mem, nin envolvanta, dum aregoj da malfeliĉuloj kuŝis katenitaj, ligitaj al la tero, kvazaŭ malfeliĉaj birdoj kun rompitaj flugiloj... Kiel ni klarigu ĉion tion?

Mi komencis mian demandadon, turnante min al la ins­truanto.

Ĉu tiuj mizeraj kondamnitoj nin vidas?

Jes, kelkaj el ili ne atribuas al ni pli grandan gravecon: ili estas tre okupitaj pri si mem; ili gardas en sia koro malsuperajn sentojn, kaj malfruos ilin liberigi.