Sed ĉu tiu animamaso restas forlasita, doninta al si
mem?
Ne - respondis Kalderaro pacience -; ĉi tie funkcias sennombraj helpdomoj kaj variaj lernejoj, en kiuj multe da estuloj praktikas abnegacion. La pacientoj kaj la torturitaj estuloj estas helpataj laŭ ebleco de profito, kiun ili montras.
Li stampis sur sian vizaĝon komplezeman esprimon kaj
diris:
La inferaj regionoj neniam estos sen flegistoj kaj instruantoj, ĉar unu el la plej grandaj ĝojoj en la ĉieloj estas malplenigi la inferojn.
Vidante bandojn da estuloj moviĝantaj en la aero preskaŭ sur ni, mi rememoris, ke en nia kolonio ( ) la flugkapabloj ne estis ordinare praktikataj por ne ĉagreni tiujn, kiuj ne posedis ilin elvolviĝintaj; sed... tie? Estuloj el malaltaj klasoj movis sin en la aero, kvankam je malmulte da metroj super la grundo.
Sed Kalderaro ekkriis:
Ne miru. Flugado ĉefe dependas de la mensa forto provizita de intelekto; sed estas grave konsideri, ke la altegaj flugoj de la animo nur fariĝas eblaj, kiam al la alta intelekteco aliĝas la sublima amo. Ekzistas perversaj Spiritoj kun vigla flugkapablo, malgraŭ tio, ke ili estas limigitaj al malaltaj forflugoj. Ili posedas grandegan rezonpovon kaj volonte uzas la naturfortojn, sed sen noblaj sentoj, kio malhelpas al ili altajn flugojn. Sed rilate la estulojn akceptitajn en nian spiritan kolonion, ankoraŭ nekapablaj laŭnombre uzi tian rimedon, la fenomeno estas komprenebla. Estas pli facile akcepti estulojn kun pli granda kapitalo da amo kaj malmulta inteligento, en ordinara evolua proceso, ol enlasi alte intelektajn sen amo al similulojn; ĉe tiuj lastaj, la komuna vivo en konstrua laboro estas preskaŭ neebla. Sed, rilate flugadon, estas necese, ke ni konsideru la mensajn gradiĝojn, rimarkante en la propra Naturo, ke la korvoj malalte flugas serĉe de putraĵoj, dum hirundoj ŝvebas en la supro, renkonte de printempo.
Post kiu klarigo, rememorante la surterajn necesaĵojn, mi demandis:
Sed... kaj la bezonaĵoj por ekzistado?
La instruanto tuj kontentigis min, informante:
Nenio mankas al ili rilate la esencajn postulojn de helpo kaj necesbezono, same kiel okazas en hospitalo sur la Tero.
La Asistanto faris mallongan paŭzon kaj daŭrigis:
Aludante frenezulejon, mi nun klarigas, ke mia intenco, vizitante hospitalon en via kompanio, estas ĝuste prepari vin por la ekskurso, kiun ni nun efektivigas. Ni ĉi tie vidas, en ĉi tiuj amasoj da nekompreno kaj doloro, senfinajn vicojn da frenezuloj, kiuj memvole apartiĝis de la realaĵoj de la vivo. Ili firmigis la menson en la pli malaltaj zonoj de sia memo, kaj, forgesante la sanktan havaĵon de racio, faris gravajn erarojn, kaj tial ili respondas por pli pezaj ŝuldoj.
Vi jam vidis en nia spirita organizaĵo por kolektiva vivo, suferantajn fratojn konvene subtenataj; kelkaj el ili ankoraŭ suferas strangajn halucinajn perturbojn, aliaj estas gardataj, simile al perispiritaj mumioj, en profunda letargio, kies vekiĝon oni atendas; aliaj kuŝas en vastaj malsanulaj ĉambroj por iom post iom restariĝi spirite... Ĉi tie tamen kolektiĝas efektivaj triboj da krimuloj kaj erarintoj, altiriaj unuj de aliaj, laŭ la kulpoj ilin identigantaj. Multe da ili estas inteligentaj kaj laŭintelekte mensklaraj, sed sen fasketo da amo, kiu altigu ilian koron, erarvagas de obstaklo al obstaklo, de inkubo al inkubo... La elkarniĝa ŝoko al ili, ankoraŭ nerebonigeblaj por la sanktiga helpo, pro la hardeco de ilia sento, ŝajnas reanimi ilin ĉe la mensa pozicio, en kiu ili troviĝis en la momento de ilia transiĝo inter la du sferoj, kaj tiamaniere ne estas facile ilin eltiri el la malekvilibro, al kiu ili neprudente sin ĵetis. Iafoje tiel ili restas sinsekvaj jaroj en la eraroj, al kiuj ili alkutimiĝis, kaj vigligante malsuperajn impulsojn per senĉesa interŝanĝo de energioj unuj kun aliaj, ili ĉiuj komencas travivi ne nur sian propran konfuzitecon, sed ankaŭ la malekvilibron de siaj ceteraj kunuloj de malfeliĉo.
Antaŭ tiu pandemonio la instruanto daŭriĝis:
Erebo, laŭ antikva koncepto, krepitante en eternaj flamoj de dia venĝo, estas pereiga iluzio; sed la purgatoriaj lokoj de krimaj intencoj kaj agoj, atendantaj la animoj n makulitajn de la frenezaĵoj, estas logikaj realaĵoj en la spiritaj zonoj de la mondo. Ĉi tie la avaruloj, la murdintoj, la ambiciuloj kaj malvirtuloj el ĉiuj nuancoj kolektiĝas pro bedaŭrinda interna blindeco. Ili formas densaj n kordonojn, kliniĝantajn pli kaj pli al profundegaĵoj. Ĉiu havas teruran romanon el doloraj okazaĵoj. Malliberigitoj en si mem, ili fermas sian komprenon al revelacioj de la vivo kaj limigas siajn mensajn horizontojn, moviĝante en sia propra interno, en ekskluziva ago, en primaraj impulsoj, kulturante la pasintecon, kiun ili devas forviŝi. Plibonigante, ili estas helpataj de aktivaj abnegaciaj societoj ĉi tie funkciantaj. Pli altrangaj aŭtoritatoj el nia sfero, plenumante superajn devojn, improvizas tribunalojn kun edukaj funkcioj, kies verdiktoj, montrantaj amon kaj saĝec- on, ĉiam fine determinas regeneran laboron ĉe reenkarniĝo sur la Terkrusto aŭ ĉe pezaj taskoj meze en la Naturo, kiam estas sufiĉa kompreno kaj pento de la interesatoj, kiuj mal- respektis la Leĝon, ofendante sin mem.
De ĉi tiu vastega arsenalo de mensmalsano ombrata de kulpoj, eliras la plej granda nombro da doloraj reenkarniĝoj, irantaj en la karnajn rondojn. De ĉi tie, kiel de analogaj zonoj, iras sur la fizikan kampon, pli densan, milionoj da fratoj en akraj provoj, ke ili sin liberigu de ŝuldoj kaj reharmoniigu sian konsternitan internon. Malmulte da homoj sukcesas profiti la surterajn okazojn por restarigi siajn proprajn energiojn. Estas ĉiam facile deflankiĝi de la rekta vojo; sed la reveno estas tre malfacila...
En tiu momento venis al ni grandega kaj brua abelaro da suferantoj. Ĝi estis nigra grupo da fratoj pozitive frenezaj. Ili parolis trafe maltrafe kaj komentariis hommortigojn; ili rememoris per kruelaj vortoj neesprimeblajn scenojn de doloro kaj malico.
Neniu el ili rimarkis nian ĉeeston.
Kalderaro tre trankvila, konante mian malnovan scivolon, informis:
- Ĉi tiuj malfeliĉuloj restas jungitaj unu al alia pro preskaŭ perfekta sameco kaj estas retenataj nur de la vibraj leĝoj ilin regantaj. Se vi tamen deziras ekkoni la historion de iuj el ili, sondu la individuan menson de la tipo, kiu altiras de vi pli grandan atenton.
Profitante momenton, kiam la disputo sereniĝis, mi iris al malfeliĉa frato, kiu impresis pro sia maldika "facies"
(*-1 Latine, vizaĝo. - La Trad.
Mi konformiĝis al la mensa ondo al li propra, sed la sceno, kiun mi vidis, ne ebligis al mi longan esploron.
Mi rimarkis la motivon, kial lia malsano kulminis per frenezeco: li murdis sian edzinon en teruraj cirkonstancoj. Sed la kompatinda ne montris penton; li nutris deziron revidi sian viktimon por ĝin turmentegi, kiom da fojoj estus al li eble.
Kia tragedio estis kaŝita tie, en tiaj tempestaj rememoroj?
Terurita, mi levis la okulojn al la Asistanto, en muta demando, sed preter nia frunto flugis peza grupo da monstraj estuloj, farantaj surdigajn bruojn, kaj mi tuj forgesis la edzinmurdinton, kiu altiris mian atenton. Kalderaro, vidante mian perpleksecon, klarigis:
Ĉi tiu bando da mizeraj Spiritoj, moviĝantaj kiel eble estas al ili, konsistas el malnovaj surteraj negocintoj, kies ekskluziva deziro estis amasigi monon, ke ili kontentigu sian avidecon, helpante neniun. La oro, nedaŭre apartenanta al ili, neniam utilis por semi dankon eĉ sur nur unu kunulon de homa ekzistado. Avidaj pri facila riĉaĵo, ili elpensis mil rimedojn por monopoligi grandajn kaj malgrandajn profitojn, neniom interesiĝante pri la paco de sia proksimulo. Ili estis homoj kun vigla penso, povis mense flugi je grandaj distancoj, certigante absolutan triumfon al la materiaj entreprenoj, kiujn ili realigis kun absoluta egoisma celo. La sufero de iliaj najbaroj ne ĝenis ilin, ili ignoris la aliulajn malfacilaĵojn, ili malzorgis pri la valoro de la tempo. Ili volis nur amasigi financajn rimedojn, kaj nenion pli. Apartigite for de la karitato, de la kompreno kaj de la dia lumo, ili kreis por si mem la malvarman kaj rigidan miton de oro, kaj fandis kun ĝi siajn viglan menson kaj avaran koron... Nun, sklavigitaj al la fiksa ideo ĉiam gajni, ili ĉi tien peze flugas mensmalsanaj kaj konfuzitaj, serĉe de mono- poloj kaj profitoj, kiujn ili ne trovos plu.