Выбрать главу

Mi ilin kompatis. Mi volis haltigi kelkajn, frate konversacii kun ili por ilin prilumi; sed la instruanto paralizis miajn brakojn, kaj flustris:

Kion vi faras? ĝi estus senutila. Estas neeble reĝustigi en momento, per nuraj paroloj, tiom da mensoj en kruela malekvilibro.

Kaj, pelante min antaŭen, li finis:

Ni ekiru: Vi konsumus multe da semajnoj por ekkoni la scenejon de doloro, etendiĝanta antaŭ ni, kaj ni disponas nur kelke da horoj.

XVIII

MALNOVA KARULO

Ni iris ne grandan distancon, kiam stranga grupo da maljunuloj venis al nia flanko.

Ili ĉiuj havis mienojn je abomeninda aspekto. Ĉifone vestitaj, skeletaj, ili tenis la manojn plenaj de ŝlimeca subs- tanco, kiujn ili iam kaj iam senpacience afliktite levis al la brusto. Ĉe bloveto de vento ili alkroĉiĝis al la substancoj el koto, ilin premante al sia brusto pro senfina timo ilin perdi. Terurite, ili interrigardis, kvazaŭ timante tujan akcidenton. Ili frustris inter si malicaj kaj suspektemaj. Iafoje ili provis ekkuri, sed ekhaltis sur la sama loko, inter timo kaj suspekto.

Unu el ili diris per raŭka voĉo:

Ni bezonas ian elirejon. Ni ne povas resti plu. Kaj niaj negocoj? niaj domoj? La riĉaĵo, kiun ni eltrovis, estas nekalkulebla...

Kaj ili montris kun ĝojo la ŝlimajn substancojn elfluant- ajn el siaj kurbaj manoj.

Sed... - li maltrankvile daŭrigis - ĉi tiu tuta oro, kiun ni kunportas, restas laŭ arbitro de ŝtelistoj sur ĉi tiu senkultura tero. Estas nepre necese, ke ni trovu la vojon por reveno. Ĉi tiu loko timigus iun ajn.

Aŭdinte tiun strangan personon, mi direktis demandan rigardon al Kalderaro, kiu al mi atente klarigis:

Ili estas elkarniĝintaj procentegistoj de antaŭ longe. Ili venis al tiel malalta grado de alkroĉiĝo al la pasema materia riĉaĵo, ke ili fariĝis nekapablaj por ekvilibro en la mensa zono de inda laboro, ĉar ne akcepteblaj en sia interna sanktejo de superaj aspiroj. Sur la Terkrusto ili ne trovis rimedojn por teni sin en modera kaj nobla ambicio, nek atentis la metodojn, kiujn ili uzis por atingi siajn egoismajn objektojn. Ili malŝatis aliulajn rajtojn kaj mokis la afliktitecon de la aliaj. Ili starigis efektivajn kaptilojn kontraŭ nezorgaj kunuloj, celante elsuĉi iliajn ekonomiojn, riĉiĝante koste de naiveco kaj blinda konfido. Tiom da suferoj ili dissemis per siaj malprudentaj agoj, ke la mensa materio de la viktimoj, turnita en malicajn elsendojn de venĝo kaj malbeno, kreis al ili bronzan barilon ĉirkaŭ la kampo de iliaj ideoj; tiel ĉi tiuj konfuzaj fiksiĝis ĉe la krimoj de pasinteco, aliigante ilin en aŭtentikajn fantomojn de avareco, torturataj de la oraj miraĝoj en ĉi tiu dezerto de sufero. Ni ne povas antaŭdiri, kiam ili vekiĝos pro la situacio, en kiu ili troviĝas.

Mi sincere ilin bedaŭris kaj Kalderaro diris:

Ili freneziĝis de la pasio posedi, fine fariĝante, post la nigra aventuro, sklavoj de mensaj monstroj de neesprimebla formo.

Mi pretiĝis demandi, kiam unu el la maljunuloj laŭtigis sian voĉon en la stranga koncerto, ekkriante:

Amikoj, ĉu ni ne estas viktimoj de inkubo? iafoje mi pensas, ke ni estas eraraj. Kiom longe ni vagas for de nia hejmo? kie ni estas? ĉu ni ne freneziĝis?!...

Ho, tia voĉo! kiam mi ĝin aŭdis, terura dubo ekposedis min. Kiu estas freneza? mi nun demandis min mem. Tiu maljunulo aŭ mi?

Mi fikse rigardis liajn trajtojn. Ho! ĉu eble? Tiu malfeliĉa spirito memorigis min pri mia patroflanka avo Klaŭdio. Li korkliniĝis al mi de miaj plej fruaj jaroj. Malvarme traktante kun aliaj, li plurfoje min dorlotis, karesante mian infanan hararon per siaj manoj, kiujn la jaroj ŝrumpigis. Liaj okuloj lumis, kiam li rigardis la miajn, kaj mia patrino ĉiam asertis, ke nur en mia kompanio sereniĝis la nervaj krizoj, kiuj antaŭis lian finon. Mi ne memoris lian historion kun specialaj detaloj; sed mi sciis, ke li akiris grandan riĉaĵon pro skandalaj aĝioj, suferante doloran maljunecon pro troa amo al mono. Li mens- konfuziĝis en la lastaj tempoj de sia korpo, kaj vidis ĉie denuncantojn kaj ŝtelistojn. Afliktita, mia patro translokigis lin en nian hejmon, kie mia patrino helpis lin venki la lastaj n suferojn. En momento venis al mia memoro lia morto. Oni venigis min de la kolegio, kie mi faris la duan gradan kurson, por kisi liajn malvarmajn manojn je la lasta fojo. Mi neniam forgesis lian impresan kadavrecan maskon. Liaj kurbaj manoj sur la brusto laŭŝajne zorge gardis ian kaŝitan trezoron, kaj sur liaj vitrecaj okuloj, kiujn kompatemaj manoj ne sukcesis fermi, ŝvebis timegon pri la nekonataĵo, kvazaŭ lin terurigis tragikaj vizioj en la Transmondo, kien kontraŭvole li estis portita.

En la daŭro de la tempo mi eksciis, ke mia avo postlasis tro valoran financan kapitalon, kiun ni, liaj parencoj, malŝparis en nababecaj fantazioj... Revenante al pasinteco, mi rekonis, ke vigla ligilo min ligis al tiu malfeliĉulo, kiu suferis la inkubon de surtera oro, kunportante ŝlimajn tavolojn, kiujn li ameme premis kontraŭ la koro.

Dum miaj rememoroj plenigis tiun momenton, malfeliĉa kunulo al li ekkriis:

Ĉu inkubo? neniam, neniam! Ho Klaŭdio, ne tiom kortuŝiĝu!...

Ha! oni eldiris lian nomon. Tiu konfirmo miregigis min; mi provis ekkrii, sed mi ne povis. Komprenante ĉion, kio okazis en mia interno, la komplezema Kalderaro min subtenis, dirante:

Andreo, mi scias ĉion. Mi nun komprenas la kialon de via veno al ĉi tiuj lokoj: Fratino Cipriana estis prava. Ni ne perdu tempon. La maljunulo montras sin akceptema. Li komencas kompreni, ke li eble eraris, ke li eble spertas kruelan inkubon. Ni helpu lin. Urĝas helpi lian vidkapablon, ke li vidu nin.

Afliktita, mi observis mian instruanton, kiu komencis fluigi emanaĵojn sur la senbrilajn okulojn de mia malfeliĉa prapatro. La estulo kun la providenca alfluo de forto, reakiris nedaŭran klarmenson, kaj fine nin vidis.

Ho! - li ekkriis antaŭ la mirigitaj kolegoj - kia malsama lumo!

Kaj frotante siajn okulojn, li aldonis, parolante al ni:

De kie vi venis? ĉu vi do estas pastroj?

Li certe aludis la tre blankajn tunikojn, kiujn ni survestis.

Mi tuj antaŭeniris kaj demandis:

Mia amiko, ĉu vi estas Klaŭdio M..., malnova bienpo- sedanto en la ĉirkaŭaĵoj de V...?

Jes, ĉu vi min konas? kiu vi estas?

Kun facila koro li aldonis per emocia voĉo:

Delonge mi estas katenita sur ĉi tiu mistera regiono, plena de danĝeroj kaj monstroj, sed abunda je oro, je multe da oro... Via parolo min reanimas... Ho! kompatu min! helpu min eliri... Mi volas reveni...

Kaj nun surgenue, kun malfermitaj brakoj al mi, li rediris:

Reveni..., reveni al la miaj, denove vidi min hejme!

Mi kortuŝite brakumis lin, kaj ne dezirante ĉagreni lin per neoportunaj informoj, mi klarigis:

Klaŭdio M..., vi estas viktimo de bedaŭrinda trompo. Via malnova domo fermiĝis al viaj fizikaj okuloj, kiuj jam malaperis! Vi enkarcerigis vian spiriton en vana revo pri malveraj riĉaĵoj. La morto forprenis vian animon for de la karna korpo, jam de pli ol kvardek jaroj.

La maljunulo malfermegis siajn dolorajn okulojn. Li ne sin tenis. Li eligis larmojn en konvulsia ploro, ŝirante miajn plej internajn fibrojn.

Mi bone ĝin sentas! - li flustris, inspirante kompaton. - Mi havas kapon varma, ne kapabla rezoni; sed... kaj la oro, la oro, kiun mi amasigis kun tiom da ŝvito?

Rimarku viajn manojn, nun kiam dia heleco prilumas vian spiriton! La kapitalo amasigita koste de aliulaj suferoj ŝanĝiĝis al ŝlimaj substancoj. Rimarku!

Mia avo ekrigardis la amasojn da koto, kiujn li prenis, kaj terurite ekkriis. Poste, rigardante min per larmaj okuloj, li konsideris:

Ĉu ĝi estas do puno? Mia krimo kontraŭ Ismenia postulis punon...