Выбрать главу

Ĉar la singultoj lin sufokis, mi demandis:

Kiun do vi aludas?

Mian fratinon, kies rajton mi piedpremis.

Intense emociante nin, li daŭrigis:

Vi estas senditoj de Dio, kaj aŭdas mian konfeson. Mortante, mia patro konfidis al mi fratinon, kiu ne estis laŭleĝa infano de nia domo. Mia patrino, sindona kaj sankta, kun la sama senfina zorgo al mi mem, vartis ŝin. Sed kiam mi vidis min sola, mi ŝin forpelis de nia domo. Mi pruvis, ke mi ne dividis kun ŝi samsangajn ligilojn por pli bone alproprigi la riĉaĵon, kiun mia patro al ni heredigis. La kompatinda ploris kaj suferis; mi tamen pelis ŝin al mizera destino, estante zorga pri la firma financa bazo, kiun mi sukcesis ekhavi. Mi fariĝis riĉa, mi multigis kapitalojn, mi ĉiam gajnis...

Kaj fikse rigardante la makulitajn manojn, li amare

daŭrigis:

Kaj nun?

Mi estis lin konsolonta, malfermonta al li mian kortuŝitan koron; sed Kalderaro faris al mi malpermesan geston, reko- mendante silenton.

Mia malgaja avo diris plu, malkaŝante al mi novajn kampojn

de sento:

Kie vivas miaj geparencoj, kies estonteco zorgigis min? kie ruliĝas la mono, kiun mi pene amasigis, forgesante mian animon mem? kie spiras mia fratino, de kiu mi forrabis ĉiujn rimedojn? kial oni ne instruis min, ke la vivo daŭras plu post la tombo? ĉu mi efektive estas "mortinta" por la mondo aŭ freneza kaj blinda? Ha! mi mizera! kiu min helpos?

Etendante siajn sekajn brakojn, li petegis:

Kompatu min! Miajn gepatrojn oni portis al tombo antaŭ multe da jaroj kaj miaj infanoj certe min forgesis... Mi estas forlasita, sen iu ajn. Helpu min, senditoj de la Eternulo! ne forlasu maljunulon perfiditan de siaj ambicioj kaj intencoj! nun, kiam mi min rekonas, mi timas, mi tre timas.

Rigardante min per okuloj, kiujn ombris dika kurteno da larmoj, li informis:

Miaj familianoj forgesis mian sindonon. Nur unu persono en la mondo eble memoros pri mi kaj etendus al mi protektantajn manojn, se li scius pri mia restadejo...

Li stampis ameman esprimon sur sian doloran maskon kaj

klarigis:

Mia nepo Andreo Ludoviko estis la lumo de miaj okuloj. Multfoje liaj karesoj mildigis mian turmentatan penson. En multaj okazoj mi hejme manifestis deziron, ke li sin donu al Medicino. Mi tiucele destinis por li rimedon. Mi deziris vidi lin praktiki bonon, kiun mi, neklera homo, ne sciis fari. Ofte atakis min konsciencoriproĉon pro uzurpo, kiun mi turdis al mia fratino; sed konsolis min la penso, ke la nepo de mia koro iel elspezos la monon, kiun mi senrajte metis en monŝrankon, sin instruante kiel konvene por bono de ĉiuj... Li estos bonfaranto al malriĉuloj kaj malsanuloj, li disĵetos bonajn semojn, kie mia senutila ekzistado dissemis ŝtonojn kaj dornojn de malprudento. Mia nepo estos bela, amata, respektata...

Forviŝante abundajn larmojn, li demandis per peteganta voĉo, kun atento streĉe turnita al miaj gestoj:

Ĉu eble vi, sendito de Dio, povos porti al mia nepo la teruran sciigon, ke suferoj min konsumas? Mi ne indas eliron el ĉi tiu kelkarcero, kie mi freneziĝis, sed estos al mi konsolo ekscii, ke Andreo havas informojn pri miaj suferoj!

Ha! ne plu helpis gestoj de Kalderaro, ke mi silentu ankoraŭ plu. El mia brusto kvazaŭ elrompiĝis torento da ne- bareblaj larmoj. Tie mi ne troviĝis antaŭ superaj grupoj, kies elsendoj de energioj min subtenus ĝis fino de la eduka batalo por memdisciplino, sed antaŭ bedaŭrindaj restaĵoj de surteraj pasioj. Mi memoris pri mia avo karesanta miajn harojn; pri tio, ke mia patro ĉiam aludis la dezirojn de la maljunulo, rilatajn al mia akademia studo... Mi pensis pri la longaj jaroj, kiujn la kompatinda eble konsumis tie alkroĉita al la ideoj pri financa posedo; mi komprenis kiel granda estas mia ŝuldo al li, rilate la kuracistan diplomon, kiun mi ne sciis honori en la mondo... Mi direktis petegantan rigardon al Kalderaro, sopirante pardonon...

La Asistanto ridetis kaj ĉion komprenis.

Kiu ja perdis la tutan infanan esprimon, se la Kristo mem, Superega Gvidanto de la Tero, iam malfermis siajn malfortajn brakojn en la lulilo en la stalo?

Mense revenante al la scenejo de mia fora infaneco, mi sentis min denove infano; mi venkis per salto la spacon nin apartigintan kaj genuiĝis ĉe la piedoj de mia malfeliĉa bonfar­anto, kiun mi nun vidis tremanta kaj timanta. Mi kisis kaj kisis liajn manojn kaj, levante al li la larmantajn okulojn, mi demandis:

Avoĉjo Klaŭdio, ĉu vi do ne plu konas min?

Neeble priskribi tion, kio okazis.

Mi momente forgesis la studojn, kiujn mi intencis fari; la scenojn en tiu medio, kiuj kaŭzis scivolon kaj timon. Mia spirito sentis la sinceran dankon kaj la puran amon; kaj, dum la mizeraj estuloj kriegis enfermitaj en uzuro, unuj ribelintaj, dum aliaj kaŝe ridis nekapablaj kompreni la improvizan scenon, mi, subtenata de Kalderaro, kiu ankaŭ diskrete forviŝis larmojn, antaŭ la emocio min posedanta, levis mian avon en la brakoj, kaj kvazaŭ freneza de ĝojo kunportis la altprezan ŝarĝon, kiu estis dolĉa kaj malpeza por mia koro.

REALPROKSIMIĜO

Kiam Cipriana revenis en kompanio de siaj ceteraj amikoj, ŝi renkontis min banata de larmoj, kaj aŭdis la strangan rakonton de mia duonmensklara avo. Ŝi faris konsentan geston kaj afable diris:

Mi sciis, Andreo, ke vi venos por ia rezultato.

Dum rapidaj minutoj mi priskribis al ŝi la okazintaĵoj, kaj donis al ŝi ĉiujn informojn pri la pasinteco.

La direktantino serene pesis mian rememoradon pri la pasinteco kaj diris:

Ni disponas mallongan tempon; kaj, ĉar ne estas eblo por la malsanulo nin akompani, ni devas internigi lin tuj en ia rifuĝejo ĉi tie mem.

Mia avo, malgraŭ la ĝojego, ke li min rekonis, ne havis sufiĉan ekvilibron: li eldiradis senrilatajn frazojn, en kiuj la nomo Ismenia ofte estis redirata.

Ni ne povas forgesi - akcente diris la instruantino -, ke la frato Klaŭdio bezonas flegadon kaj zorgon. Estas neeble antaŭdiri, kiam li troviĝos en kondiĉoj spiri pli altan atmosferon.

Tiel dirinte, ŝi ĝentile kaj ameme aŭskultis la duonfrenezan maljunulon, patrinece ekzamenante lin.

Post kelkaj momentoj, ŝi informis:

Andreo, nia malsanulo devas reveni al la karna provado por pli rapide kaj efike pliboniĝi.

Nu, en ĉi tiu okazo - mi humile diris - ni povos meriti vian helpon, Fratino?

Kiel do ne? ĉar la reenkarniĝo okazos por nuraj korektaj aktivecoj, sen influo sur la kolektivajn interesojn, en pli amplek- sa maniero, nia persona helpo povas esti pli decida kaj tuja. Ĉi tie ekzistas granda nombro da bonfarantoj, zorgantaj pri multenombraj reenkarniĝoj en la regeneraj rondoj. Ni vidu, kiel ni studos la estontan situation de ĉi tiu frato.

Ŝi submetis la maljunulon al ama demandado.

La kadukulo emociite rakontis, ke lia patro, edziniĝante, kondukis el sia malkvieta juneco en sian hejmon filinon, kiun lia patrino akceptis kun amo. Poste tiu fratino fariĝis al li sindediĉa vartistino, meritante de li justan dankon. Sed, blindigite de la malsupera intenco senmezure posedi monon, li senigis ŝin de la havaĵoj, kiujn ŝi ekrajtis pro la morto de liaj gepatroj, kiuj atakite de maligna febro, forlasis lin en la antaŭtagoj de lia edziĝo. Senposedigita, post ploro kaj vana plendo, Ismenia estis pelita rifuĝi en domo de riĉa familio, kiu, pro kompato, donis al ŝi okupon de kelnerino kun malŝat- inda salajro. Mi sciis, ke ŝi, premita de ĉiaspecaj malfacilaĵoj, edziniĝis kun analfabeto, kruda kaj kruela homo, kiu ŝin torturis kaj donis al ŝi kelkajn filinojn en doloraj kondiĉoj de mizero. Priskribinte sian plej grandan devion en sia vojo, li komencis komentarii la neindajn idealojn, kiujn li nutris sur la kampo de avareco, skuante niajn korojn.

Cipriana, montrante sin alkutimiĝinta al tiaspecaj pro- blemoj, klarigis al mi:

- Ni jam konas du esencajn aferojn por la servoj koncernantaj lin: la bezonon de realproksimiĝo al Ismenia, kiu, reenkarniĝinta aŭ ne, troviĝas en loko, kiun ni ne konas, kaj la altrudon de ekstrema malriĉeco kun intensa laboro, ke li reeduku siajn proprajn aspirojn.