Выбрать главу

Posedante la probablan adreson de la idoj de la fratino iam humiligita, Cipriana rekomendis, ke du el niaj kunuloj faru rapidan esploron sur la Terkrusto, ke ni orientu nin rilate la vojojn irotajn en la neatendita okazaĵo.

La senditoj ne konsumis pli ol naŭdek minutojn.

Ili alportis bonajn novaĵojn, kiuj min konsolis.

Ili lokalizis la familion, kiun aludis la malfeliĉa maljunulo per siaj amaraj rememoroj, kaj alportis la sensacian informon. Amikoj el nia sfero klarigis al ni, rilate Ismenian, ke ŝi reenkarniĝis kaj travivas la junaj fazon de siaj fizikaj fortoj. Ŝi enkorpiĝis ĉe la sama familia trunko, kun kiu ŝi kunlaboris en la tempo, kiam mia avo ŝin forpelis el sia domo.

Kortuŝite Cipriana ĉion aŭdis kaj, interesiĝante pri ni, sugestis, ke ni organizu la bazojn de la estonta provado, konkerante sen perdo de tempo la simpation de la junulino.

En tiu tempo ni jam troviĝis interne de helpa institucio, kiu akceptis la peton de nia direktorino favore por la malsanulo, kun bonega volo nin servi.

Donante ĉiujn atentojn al mia antikva kreditoro, la estimata bonfarantino diris, direktante al mi:

Nia amiko, dum ĉirkaŭ du jaroj, ne povos foresti for de nia frata helpo. Li ankoraŭ restas profunde konformiĝinta kun la atmosfero de ĉi tiuj lokoj. Ni ofte vizitos lin, subtenante lin per niaj rimedoj, ĝis li ree povos spiri la aeron de la Terkrusto. Estas notinde, ke lia menso ne facile liberiĝos de la maŝaro de nekompreno, kaj en tiu stato li ne sukcese revenos al la karna edukejo.

Mi sekvis la konsilon, akompanante la sinsekvon de disponoj por la afero.

Cipriana kompateme rigardis la mensmalsanan estulon kaj bonkore daŭrigis:

Nun, Andreo, kiam ni finas niajn laborojn en la semajno, ni provu konduki Ismenian ĉi tien, por la preparaj laboroj de realproksimiĝo. Ĉar ŝi nune troviĝas en la surtera juneco, eble ŝi helpos nin en la preciza momento, akceptante la menskonfuzitan fraton en sian propran hejman institucion. Sed antaŭ ol ĉio ni bezonas ŝian simpation por nia laboro de renobligo.

Se Ismenia akordiĝos, se ŝi konsentos... - mi hezite

aldonis.

Ni respondos pri la cetero - decide promesis la interparolantino -; la reveno de Klaŭdio sur la fizikan sferon havos karakterojn tre personajn, sen influoj, de pli granda graveco sur la kolektivan spiriton, motivo, kial ni mem povos fari preskaŭ ĉiujn paŝojn.

Konfidinte la malsanulon al la bonfarantaj kunuloj, kiuj servis en la domo de kristana amo, en kiu ni gastis, ni ekiris en Rio-de-Ĵaneiron, kie Ismenia estos renkontata de ni, en modesta hejmo de kvartalo Bangu.

Post noktomezo ni respekteme eniris humilan loĝejon.

La fratino de mia avo nun estis la sesa filino de tiu sinjorino, kiu, en la fizika sfero estis konata kiel nepino de la maljuna Ismenia, kies personeco por la surtera familio perdiĝis en la tempo, kaj kiu ne estis alia ol la knabino-junulino, sub niaj zorgoj, reveninta al la perfektigantaj taskoj de la karna lukto.

Tie ĉio montris dignan malriĉecon kaj adorindan simplecon. Antaŭenirante, Cipriana metis la dekstran manon sur la frunton de la dormanta junulino, kvazaŭ vokante ŝin al ni. Efektive, post kelke da momentoj, ŝi venis al ni, kaj vidante, ke nia instruanto envolvita en intensan lumon faris al ŝi geston de beno, ŝi surgenuiĝis for de la materio, ekkriante kun larmoj de ĝojo:

Ĉiela Patrino, kiu estas mi por ricevi la gracon de via vizito? Mi estas neinda servantino...

Ŝi kovris la vizaĝon per la manoj, eble sentante sin blindig- ita de la sublima heleco, kaj pene retenante la emocion bolantan en sia brusto; sed nia respektinda bonfarantino alproksimiĝis, apogante la karesajn manojn sur ŝia abunda nigra hararo kaj kompate parolis:

Karulino, mi estas simple via fratino, via amikino... Aŭdu do! Kiaj estas viaj intencoj en la vivo?

Ĉar la junulino levis al ŝi la larmantajn okuloj n, la nobla senditino aldonis:

Ni bezonas vian kunlaboron kaj ni deziras ne esti neutilaj amikoj. Per kio ni povos servi al vi?

Afliktaj momentoj da atendo forpasis.

Parolu! - komplezeme aldonis Cipriana -; diru sen

timoj...

Per voĉo rompata de emocio, ŝi rememoris kun infana

naiveco:

Patrino, se mi povas ion peti, mi deziras vian helpon al Nikanoro. Ni estas gefianĉoj de preskaŭ du jaroj, sed ni estas malriĉaj. Mi laboras ĉe teksa industrio, kun malalta salajro, por helpi la subtenadon de nia domo, kaj Nikanoro estas masonisto... Ni jam longe revas pri organizo de malgran- da kaj modesta hejmo, sub protekto de la Dia Providenco. Ĉu ni povos atendi la aprobon de Dio?

Cipriana stampis sur la vizaĝon superegan patrinan amon

kaj diris:

Kiel do ne? Viaj deziroj estas justaj kaj sanktigaj. Nikanoro ricevos nian helpon, kaj viaj esperoj nian vivan kontribuon. Sed ni atendas ion el via kunlaboro...

Ha! per kio mi povos helpi vin, mi mizera servantivo?

La direktorino ne longigis la konversacion, kaj sole nur

petis:

Venu kun ni!

Poste, forte surprizante min, Cipriana kovris ŝian vizaĝon per mallarĝa vualo el substanco simila al gazo, ke ŝi ne vidu la impresajn pejzaĝojn, kiujn ni trapasos.

Subtenate de ni, post ne longe la junulino scivola kaj emocia surgenuiĝis antaŭ mia avo, kiu, vidante ŝin, elrompiĝis per ekkrioj montrantaj afliktiĝon:

Ismenia! Ismenia! mia fratino, pardonu min!... Karesante ŝiajn manojn, li torturata rigardadis ŝian hu-

milan mienon:

Ho! tio estas ŝi mem - li diris posedita de evidenta miro - kun la sama malĝojo en la tago, kiam mi ŝin for- pelis!... Sed kion do ŝi faris por esti nun pli juna kaj bela?

Ĉar la vizitantino silentis konfuzite, li afliktita ekkriis:

Diru, diru, ke vi min pardonas, ke vi forgesos la malbonon, kiun mi al vi faris!

Ĉe tiu punkto de la neatendita intervjuo, Cipriana intervenis kaj turnis sin al ŝi, demandante:

Ĉu vi neniam aŭdis, en la familio, ke via praavino havis

fraton...

Antaŭ ol ŝi finis, la junulino siavice demandis: -... kiu forpelis ŝin el la domo?

Jes.

Mia patrino jam aludis tiun foran pasintecon - ŝi malgaje aldonis.

Ĉu vi do ne rekonas lin? - afable demandis la bonfarantino. - Ĉu vi ne rememoras lin?

En tiu momento la maljunulo intervenis, vekante ŝian memoron:

Ismenia, Ismenia! mi estas Klaŭdio, via malfeliĉa

frato...

La junulino ne sciis interpreti tiujn parolojn, sed la dire­ktorino ĉirkaŭvolvante ŝiajn fruntalajn lobojn per la manoj, fluigante sur ŝin magnetajn emanaĵojn, afable insistis, provante dronigi ŝian memoron en la plej gravaj perispiritaj centroj:

Revidu la pasintecon, mia amikino, ke ni pli bone servu la Dian Verkon.

Mirante, mi rimarkis ke io neordinara okazis en la menso de la junulino, ĉar ŝiaj okuloj, antaŭe dolĉaj kaj trankvilaj, fariĝis grandaj kaj malkvietaj. Ŝi provis retropaŝi antaŭ la peteganta esprimo de mia avo, sed la severeco de Cipriana ŝin haltigis, evitante la eksplodon de ŝiaj komencaj impulsoj de timo kaj ribelo.

Nun, jes! Mi memoras... - ŝi veis timigite.

Nia instruistino tiam liberigis ŝian frunton kaj, almontrante la malsanulon, ekkriis per emocia voĉo:

Kaj vi ne eksentas kompaton?

Kelkaj sekundoj da atendo peze forpasis; sed la amo, ĉiam dia en virino je noblaj aspiroj, triumfis en la kompatema rigardo de Ismenia, kiu tute aliiĝinta brakumis la malsanulon, ekkriante:

Ĝi estas vi, Klaŭdio? kio do okazis al vi?

La kadukulo faris longan komentarion pri siaj suferoj, aludis siajn pasintajn erarojn, kaj pli klarmensa kaj kontenta parolis al ŝi pri la konsolo, kiun donis al li la realproksimiĝo.

Ŝi longe konservis lin ĉe sia brusto, sentigante al li sian grandan amemon, sian sindediĉon kaj sian senliman kompren- emon.

Kiam ili estis laŭŝajne repacigitaj, tiam Cipriana alproksim- iĝis al ŝi kaj diris:

Mia amikino, ni ĝojos aŭdi vian promeson helpi nian fraton Klaŭdio en proksima estonteco. Ĉu vi kunlaboros kun ni favore por li, akceptante lin en viajn abnegaciajn brakojn de patrino, se la Dia Leĝo konsentos vian edziniĝon?