Respekteme, konigante al ni la trezorojn de simpla kaj humila ekzistado sur la Tero, la vizitantino ekkriis:
Se la Ĉielo donos al mi la feliĉon kontribui por la bono de Klaŭdio, tiu bono estos farata al mi mem; kaj, se iun tagon mi havos la feliĉon edziniĝi, li estos nia unua kaj adorata infano. Anticipe mi scias, ke Nikanoro ĝojegos pro mia ŝuldiĝo.
Ravite, rigardante la malfeliĉan kaptiton de la ombroj, ŝi promesis:
Vi dividos kun ni la malriĉan kaj honestan vivon, konos la ĝojon por la pano, frukto de ŝvito kun la Dia Protekto, kaj, en nia kompanio, vi forgesos la iluziojn, kiuj nin apartigis dum longa tempo...
Evidentigante belan simplecon de koro, ŝi ekstaze pro-
jektis:
Li estos feliĉa masonisto, kiel Nikanoro! li laŭdos la dignan lukton, kiun ni nun benas!...
Ĉar ŝi kortuŝite ploris, ĉirkaŭbrakis ŝin Cipriana, ankaŭ kortuŝita, kiu certigis kun larmantaj okuloj:
Kara infano, feliĉa estu vi, kiu komprenas kun ni la ĉielan servadon de nobla virino, ĉiam preta por la sublima patrineco.
Ankoraŭ pli kelkaj minutoj da karaj interkomprenoj forpasis, kaj, kiam la Suno ornamis la horizontojn per diamantaj koloroj, tiam ni denove troviĝis en la modesta ĉambro de Ismenia, helpante ŝin repreni la fiziologian aparaton kaj forgesi la okazintaĵon, kiun ŝi travivis ĉe ni, en la sfero de la Spirito.
Ŝi vekiĝis en la peza portilo, spertante nekonatan ĝojegon. Ŝi konservis sian menson refreŝigita per feliĉaj ideoj. Ŝi havis klaran impreson, ke ŝi revenas de mirinda pilgrimo, kies detalojn ŝi ne sukcesis rememori. Ne sciante la kialon, en tiu momento ŝi havis absolutan certecon, ke ŝi edziniĝos kaj ke Dio destinis al ŝi feliĉan estontecon.
Kiu povus vortigi nian dankon kaj miron en tiu horo? Miaj kunuloj benis ŝin kaj mi, ŝin emocie adiaŭinte, kisis ŝian etan dekstran manon, per silenta kiso de profunda amikeco kaj neesprimebla danko.
XX
EN LA HEJMO DE CIPRIANA
Fininte la semajnon de studoj, kiujn mi faris, kaj tenante novajn valorojn en la spirito, mi akompanis Kalderaron, meze en krepusko, al la laŭdinda fondaĵo en la malsuperaj regionoj, kiun la Asistanto nomis "Hejmo de Cipriana".
Ekstreme perpleksa antaŭ la problemo, kiu postulis mian atenton, kia estis la renkontiĝo kun mia avo, mi nun ne havis motivojn por longaj filozofiaj-sciencaj esploroj ĉe la privilegia kulturo de la instruanto baldaŭ adiaŭonta.
Esplorado cedis lokon al meditado, rezono al sento. Mi rikoltis multe da materialo rilata al la menso, eltirante valorajn konkludojn por difini la animajn malekvilibrojn; mi ekzamenis diversajn malsanulojn, kun kiuj mi interrilatis; mi rimarkis malsanojn, kies kaŭzoj ligiĝis al plej profundaj kaj malpli konataj radikoj de la spirito; sed inter la novaĵoj mi renkontis malsanulon, kiu delokis min de intelekta scivolo al zorgaj konsideroj pri la destino kaj pri la esto.
Mi nun rekonis, ke, por akiro de profita saĝo, estas nepre necese ekhavi amon.
En tiuj momentoj, la nekvietaj demandoj silentis en mia esto, bridite de dolora koro.
Vere mi povus esti multe progresinta sur la kampo de novaj scioj, konkerinta prestiĝajn simpatiojn, renovigante miajn konceptojn pri la vivo kaj la Universo, ilin plibonigante; sed por kio utilos tiaj venkoj, se ne estus al mi eble helpi bonfaranton ĉe malfacilaĵo?
Kun firma penso pri la surpriza afero de tiu horo, mi alvenis kun Kalderaro al grandega institucio, en kiu Cipriana distribuis la konstantan bonon de sia frata sindonemo.
Miaopinie ĝi estis helpa domo malsama ol tiuj, kiujn ni konis; ĝi ĝustadire ŝajnis granda labora centro.
La plimulto de la kunuloj tie moviĝantaj ne posedis luman esprimon, ili estis tipaj personoj en regenera proceso. Eksceptin- te Ciprianan kaj la asistantojn, kiuj kompletigis ŝian sekvant- aron, la komunumo ne malgranda konsistis el evidente malsu- peraj estuloj: viroj kaj virinoj similaj, laŭ la aspekto, al tiuj de la enkarnaj rondoj.
Kiel ordinare okazis, Kalderaro helpis min, klarigante:
- Fratino Cipriana planis ĉi tiun adorindan reduton por spirita restarigo kaj realigis ĝin, uzante la suferantajn kaj menskonfuzitajn fratojn mem, kiuj erarvagas sur la najbaraj regionoj.
Ŝi kompreneble ne loĝas ĉi tie; sed en ĉi tiu edukejo ŝi pasigas grandan parton de sia tempo, kiun ŝi dediĉas al la sanktiga servado en la malaltaj sferoj de evoluo. Vere la organizaĵo funkcias sub gardado de siaj propraj kunuloj, kiuj resaniĝadas. Ĝi estas do grava lernejo por anima reĝustiĝo, por memrekono kaj por preparo de bonvolaj individuoj. Nia meritplena amikino komencis la verkon, de kiu ŝi fariĝis fidelega estrino. Sed la institucio estas propra al malsupera regiono, por estuloj, kiuj deziras plibonigi siajn kondiĉojn de ekzistado. Transiĝa edukejo, sub rekta agado de tiuj, kiuj ricevas de ĝi profiton, ĝi fariĝis valora nukleo de instruo kaj helpo. Estuloj liberaj de la karno, en malfacilaj internaj kondiĉoj sur la kampo de kono, ĉi tie ricevas altvaloran helpon, ke ili konvene readaptiĝu al la vivo.
Diversaj grupoj de meza situacio sin direktis al ia konstru- aĵo en la centro de la grandega organizaĵo kaj mi divenis, ke tio estas la templo destinita la preĝo.
Multe da kunuloj rapide marŝis, konversaciante flanke de ni. Tie estis tiom da estuloj ĝojaj kaj tiom da estuloj maltrankvilaj, kiom en ia ajn strato de granda urbo en la densa mondo; mi havis la impreson, ke ni vizitas grandegan universitaton, situantan en malluma klimato.
Kvankam, laŭ la aspekto, ili estis distingiĝaj inter si, tiel la malgrandaj, kiel la nombraj fratkolektiĝoj, kiuj tie moviĝis, ili tamen estis identaj unuj al aliaj per la vivanta espero lumanta en ĉies rigardo. Ĉiuj, kiujn ni renkontis, montris neduban sintenon de laboro kaj renoviĝo; eĉ la kripluloj kaj malsanuloj, kiuj tie grandnombre haltis, montris tempera- mentojn de transformiga optimismo.
La respekteginda instruistino - bonvole daŭrigis la Asistanto - instalis ĉi tie efektivan laborejon por spirita restarigo. Malnovaj prezentantoj de fiero, kiuj, inter la homoj, atingis la grimpojn de vanteco kaj krimo, kiam, post longaj jaroj da elpuriĝo, elmontras reedifantajn dezirojn, tiam estas akceptataj en ĉi tiun domon, kie ili organizas sentojn kaj konojn por la Vojo al la estonteco. El ĉi tie kaj el aliaj samaj institucioj, lokitaj meze en elaĉetaj regionoj, eliras sennombraj korektigaj reenkarniĝoj. La fundamenta programo de Cipriana estas forgeso de malbono kaj la konstanta altigo de bono en la lumo de espero je Dio. La organizaĵo kostis al ŝi multe da sinoferoj rilataj al tempo kaj rajto, kiujn ŝi havis pro personaj meritoj; sed en la daŭro de la jaroj, elementoj de ŝi mem preparitaj komencis administri la verkon kaj ĝin subteni.
Mi pesis la bonkorecon kaj la saĝecon de tiu brava misiulino, preta je ĉia servo de supera kunlaboro, rememorante mian propran aferon ĉe mia mensmalsana avo implikita en la ombroj, kiam mi penetris en la sanktejon, kie ŝia voĉo estos aŭdata per preĝo. Diversaj estuloj de ŝi konataj ĉirkaŭis ŝin.
Unu sinjoro videblekonsolita pie diris la ŝi:
Plenuminte viajn konsilojn, Fratino, mi ne plu spertis inkubojn. Mi renovigis mian konduton pri miaj familianoj: mi komencis kunlabori, anstataŭ kontraŭstari.
Brave! - kontente ekkriis Cipriana - daŭra bono estas frukto de la frata kunlaboro. Vi vidos, kiel granda diferenco, por via feliĉo, estos konstatata ĉirkaŭ viaj paŝoj.
Fratino - diris al ŝi simpatia sinjorino -, mia situacio estas alia. Nun mi rimarkas, ke la mondo ne estis konstruita por mi, kaj ke estas mia devo labori favore por la mondo.
La respektinda interparolantino faris belan fizionomian esprimon kaj diris:
Via progreso estas videbla. Forgeso pri niaj personaj kapricoj pligrandigas nian komprenon.
Tremanta maljunulo kun ĉiuj karakteroj de ĵuselkarniĝinto iris al ŝi, kun la okuloj plenaj de larmoj.
Fratino - li malĝoje flustris -, mi ankoraŭ suferas la malnovajn kutimajn malsanetojn. Estas momentoj, kiam mi falas, perdante konscion pri mi mem, por poste vekiĝi afliktite...