La instruantino diskrete lin karesis kaj konsolis:
Estas memkompreneble. Estu konvinkita, ke via situacio pliboniĝos. Iafoje, dum jaroj ni gardas impresojn, kiuj tute nature ne disfumiĝas en kelke da tagoj.
Pliaj kunuloj, kun evidenta intenco ŝin aŭdi, iris al ŝi, sed, rimarkante nian ĉeeston, ridetante, ŝi venis al ni por kompleze informi:
Andreo, la problemo de nia malsanulo jam estis studata je ĉiuj ĝiaj tujaj solveblaj partoj. Klaŭdio restos plu en la rifuĝejo tiel longe ĝis li sin prezentos en kondiĉoj esti trans- lokita en nian regeneran institucion. Ĉi tie lin sin preparos por la reveno en la karnajn rondojn. Ĉio okazos laŭ la dezirata harmonio. Krom tio, niaj kunlaborantoj estas instruitaj rilate la helpon, kiun ni ŝuldas al Ismenia por realigo de ŝiaj idealoj.
Mi ĝojis konfuzite kaj kortuŝite, kaj dankis Dion. Nia interparolado ne daŭris plu. La signalo por la preĝo vokis nin al la ĝoja kaj dolĉa devo.
Cipriana faronte la preĝon, estis akompanata de siaj pro- ksimaj kunlaborantoj, kiuj en la momento ŝin sekvis.
Kun surgenuiĝinta animo mi vidis ŝin kun okuloj levitaj supren, de kie elŝprucis intensa lumo sur ŝian frunton... El ŝiaj torako, cerbo kaj manoj fontis radiantaj elsendaĵoj je dia forto, de kiuj ŝi fariĝis perantino por ni ĉiuj.
Atingite de la lumaj radioj, kiuj fluis el supera sfero pere de ŝia noblega persono, ni nin sentis lulataj de neesprimebla mildeco...
Harmoniplena ĥoro el centoj da voĉoj bone agorditaj kantis neforgeseblan himnon de laŭdo al la Superega Patro, kiu venigis al mi abundajn larmojn.
Tuj poste la emocia parolo de la instruantino vibris en la templo, petegante protekton de la Kristo:
Sinjoro Jesuo,
Ĉiama inspiro sur niaj vojoj,
Malfermu al ni, pro favorkoreco,
Kiel ĉiam,
La noblegajn pordojn
De via senmezura providenco...
Vivodonanto,
Veku nian konsciencon,
Ke ni semu reviviĝon
En la mallumaj valoj de la morto;
Distribuanto de la Superega Bono, Helpu nin kontraŭbatali malbonon Per spiritaj armiloj;
Princo de Paco, Ne forlasu nin indiferentaj Por la malpaco, Kiu skurĝas la koron De niaj suferantaj kunuloj;
Majstro pri Saĝeco, Forpelu malproksimen de ni La senton de laceco Ĉe servoj, Kiujn ni devas fari Al niaj nesciaj gefratoj;
Sendito de la Dia Amo,
Ne donu al ni pacon,
Dum ni ne venkas
La monstrojn de milito kaj malamo,
Kunlaborante kun Vi,
En via sankta surtera verko;
Paŝtisto de la Senmorta Lumo, Kuraĝigu nin, Ke neniam ni timiĝu
Antaŭ suferoj kaj malespero de la mallumo;
Distribuanto de la Senfina Riĉeco,
Provizu niajn manojn per viaj senlimaj rimedoj,
Ke ni estu utilaj
Al ĉiuj survojaj estaĵoj,
Kiuj ankoraŭ sentas sin bezonantaj
Viajn senmortajn donojn;
Anĝela Ambasadoro, Ne forlasu nin ĉe la deziro Senrajte ripozi, Kaj faru nin Viaj humilaj servantoj, Kie ajn ni troviĝos;
Anoncanto de la Bona Novaĵo, Ne pernesu, Ke niaj oreloj dormu Ĉe la ĥoro de singultoj De tiuj, kiuj petegas helpon En la rondoj de sufero;
Kunulo de Eterneco, Benu niajn respondecojn kaj devojn; Ne forlasu nin en neperfekteco, Kiun ankoraŭ ni estas portantaj!
Donu al ni, Amata Jesuo, la favoron servi al Vi, Kaj la Superrega Sinjoro de la Universo gloru vin Por ĉiam. Tiel estu!...
La interno de la templo fariĝis brilega. Tiam mi vidis tra dika vualo da larmoj, kiuj venis en miajn okulojn, ke mirinda krono el disaeriĝantaj briliantoj dum momentoj trembrilis sur la respekteginda kapo de tiu misiulino de bono, kvazaŭ ĝi tuj estus tien metita de nevideblaj manoj...
Post la kunveno Cipriana kun mirinda simpleco venis adiaŭi min.
Kial mi ne diru? Mi havis la okulojn vualitaj de larmoj, mi deziris ŝin sekvi, kvazaŭ filo danka por ĉiam, tiaj estis la saĝeco kaj amo elbordiĝantaj el ŝia glorata spirito.
Kalderaro brakumis min la unua, kun bondeziroj por feliĉa vojaĝo, kiujn mi ne povis reciproki, sufokite de intensa emocio. La ceteraj kunuloj kortuŝite salutis min kaj fine Cipriana premis min al sia brusto, patrinece kisis min kaj diris kun malsekaj okuloj:
La Patro vin benu. Neniam forgesu korecon ĉe plenumo de ia ajn devo.
Kaj eble pro tio, ke ŝi vidis min profunde emociita, ŝi
aldonis:
Ni estos kuniĝintaj laŭ spirito.
Mi apartiĝis de ŝiaj brakoj, kun resopiroj de filo, en kies interna sanktejo la flamo de danko neniam estingiĝas.
Nun, sola kaj emociita, revenante al la laboroj, kiuj min atendis, mi enspiris la parfumojn de la hela nokto, kiu pleniĝis de miregindaj trembrilantaj astroj...
Favorkora Sinjoro - mi mense petegis -, volontu beni la vermon, kiu mi estas!...
Mi havis la impreson, ke la koro batis ŝvelinta en mia brusto. Antaŭ miaj okuloj la konstelacioj brilis, montrante glorajn destinojn en la senfina estonteco...
Kaj silente meditante pri la grandeco de Dio, mi verŝis abundajn larmojn de ĝojego, spertante neesprimeblajn sen- sacojn, kiuj invadis mian animon ekstazantan kaj feliĉan sub nova espero!
l-*-1 Latina esprimo, kiun oni povas tradiki per la vortoj "kun egala paŝo" aŭ "samtempe". - La Trad.
I-*-1 La Aŭtoro aludas la urbon "Nia Hejmo" en Supera Sfero. "Nia Hejmo" estas ankaŭ nomo de alia verko de Andreo Ludoviko, jam esperantigita de L.C. Porto Carreiro Neto kaj eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio. - La Trad.