Jen kial niaj provizejoj de lumo restas malplenaj. La uragano de la homaj kaj popolaj mortigaj pasioj pasas ululantaj, de poluso al poluso, semante malbonajn aŭgurojn.
Ĝis kiam ni estos detruaj kaj malicaj genioj? Anstataŭ lojalaj servantoj de la Sinjoro de la Vivo, ni ĝis hodiaŭ estas soldatoj de la armeo de iluzio, postlasante en nia pasinteco milionojn da tomboj, malfermitaj sub inundoj de cindro kaj fumo. Vane la Kristo admonis nin serĉadi la manifestiĝojn de la Patro en nia propra interno. Ni nutras kaj semas nur egoismon kaj ambicion, vantecon kaj fantazion sur la la Terkrusto. Ni prenas sur nin pezajn ŝuldojn kaj sklavigas nin al la doloraj rezultatoj de niaj faroj, restante plu ĉe la rikolto de dornoj.
Tiel estis, ke ni atingis la modernan tempon, kiam frenezeco ĝeneraliĝas kaj la mensa harmonio de la homo estas tuj drononta. Kun evoluinta cerbo kaj nematura koro, nun ni plej zorge poluras nian arton detrui la spiritan progreson."
La noblega instruanto faris en sia parolado pli longan paŭzon, dum kiu mi observis la ĉirkaŭantajn kunulojn. Viroj kaj virinoj, el kiuj iuj forte prenis al si reciproke la manojn, montris ekstreman palecon sur la miranta vizaĝo. Iuj el ili certe tien venis la unuan fojon, kiel mi, kio evidentiĝis el la ekstaza mirego, stampita sur ilia vizaĝo.
Fiksante sur la ĉeestantaro penetrantan rigardon, la Instru- anto daŭrigis:
- "En la pasintaj jarcentoj la urboj florantaj en la mondo malaperis masakritaj per la glavo de la kruelaj konkerintoj aŭ stagnis sub ondo de mortiga pesto, nekonata kaj ne atakata. Hodiaŭ homaj kolektivoj ankoraŭ suferas la atakon de la hommortiga spado, kaj pluvo da bomboj ĵetiĝas kontraŭ sen- defendajn popolojn; sed la flava febro, ĥolero kaj variolo jam estas kuraceblaj; lepro, tuberkulozo kaj kancero ricevas kons- tantajn atakojn. Ekzistas tamen la nova minaco por la tera loĝejo: la profunda malekvilibro, la ĝenerala malharmonio, la malsanoj de la animo, subfosante vian stabilecon.
Viaj vojoj laŭŝajne ne estas irataj de konsciaj estaĵoj, sed similas strangajn mallarĝajn irejojn, sur kies longo piedbatas haluciantaj koboldoj. Kiel frukto de ombraj epokoj, karakterizit- aj de reciprokaj subpremo kaj malico, en kiuj ni ĝis hodiaŭ vivas, ni vidas la Teron ŝanĝita en kampon por preskaŭ senfinaj malamikaĵoj. Homoj kaj nacioj postkuras la miton de facila oro; sentemaj kreitoj sin donas al la turmentoj de pasioj; fortikaj cerboj perdas la internan vidon, blindigitaj de personaj trompoj kaj aŭtoritateco. Sindoninte al senfinaj disputoj, ĉe timigaj dueloj de opinio, kondukate de frenezecaj malsuperaj ambicioj, la teranoj venas al la randon de alia abismo, kiun ilia konfuzitaj okuloj ne vidas. Tiu oscedanta profundegaĵo, miaj fratoj, estas ja tiu, de la menskonfuziteco kiu ne nur disruinigas la ĉelajn konstruaĵojn de la fizika vivo, sed ankaŭ atingas la subtilan histon de nia animo, invadante la kernon de nia perispirita korpo. Preskaŭ ĉiuj kadroj de la moderna civilizacio estas kompromititaj ĉe sia fundamenta strukturo. Ni do devas mobilizi ĉiujn fortojn laŭ nia povo por servi al la homara bono, kiu estas nia propra bono.
La savanta laboro ne estas ekskluzivaĵo de religio: ĝi estas ĉies laboro, ĉar venos tempo, kiam la homo devos rekoni ĉie la Dian Ĉeeston. La realigo nin koncernanta ne estas privata afero: ĝi estas verko de la tuta kolektivo, klopodo de la honesta kaj sincera servanto, interesiĝanta pri ĉies bono.
Se vi nin vizitas, serĉante orientadon por la sublima laboro de la spirito, ne forgesu vian propran lumon. Ne kalkulu je aliulaj torĉoj por la irado. Sur mizeraj regionoj de regenera sufero, proksimaj al la karno, amare ploras milionoj da viroj kaj virinoj, kiuj misuzis la helpon de la bonuloj, sin ĵetante en mallumon, kiam ili perdis en la tombo siajn nedaŭrajn okulojn, per kiuj ili admiris la pejzaĝon de la vivo, en la lumo de la Suno. Senzorgaj kaj obstinaj ili evitis ĉiujn ŝancojn lumigi sian propran lampon. Ili abomenis la malglataĵojn de la lukto, ili elektis la karnan ĝuon, kiel superegan celon de siaj intencoj sur la Tero; kaj, kiam la morto fermis iliajn satigitajn palpebrojn, ili tiam ekkonis nokton pli longan kaj pli malluman, plenan de ĉagrenoj kaj teruroj."
En tiu momento, montrante ion nedifinitan ĉe sia rigardo, Eŭzebio silentis dum pli ol minuto, kvazaŭ rememorante kor- tuŝajn scenojn, kiujn elvokis la bildoj de lia parolo.
Mi rimarkis la senpaciencon, kun kiu la ĉeestantaro atendad- is la daŭrigon de lia parolo. Sinjoroj kortuŝitaj travidigis fortan impreson tra siaj transfiguritaj mienoj, kaj ni ĉiuj, antaŭ lia lojala kaj emocia elvolvado, tenis nin kvietaj kaj ravitaj.
Post longaj sekundoj la parolanto daŭrigis per energia kaj patriarkeca tono:
- "Vi serĉas ĉe ni la ĝustan instruon por la laboroj nun koncernantaj vin sur la Terkrusto. Altirite de la heleco de la Supera Sfero, ravite de la unuaj konoj pri la universa amo, vi deziras favoron de kunhelpo en la semejo de la estonteco. Vi petas flugilojn por altaj flugoj, celu do kunhelpi ĉe la klopodo de altiĝo.
Sendube via intenco ne povas esti pli nobla; sed estas nepre necese konsideri la bezonon plenumi vian ĉiutagan devon. Neeble progresi en la jarcento, ne plenumante la devojn de ĉiu horo. Estas nepre necese en la nuna tempo restarigi energiojn, reĝustigi aspirojn kaj sanktigi dezirojn.
Ne sufiĉas kredi je la senmorteco de la animo. Neprokrast- ebla estas la prilumo de ni mem, por ke ni fariĝu plejintensa heleco. Por la kuraĝa entrepreno de saviĝo ne sufiĉas la simpla ekscio pri la postvivado de la animo kaj pri la interrilatoj inter la du mondoj. Frivoluloj kaj maliculoj, nesciantoj kaj stultuloj ankaŭ povas korespondi inter si, de malproksime, de lando al lando. Antaŭ ĉio, gravas altigi la koron, rompi la miregojn, kiuj enfermas nin en ombro, forgesi posediluziojn, disŝiri la dikajn vualojn de vaneco, eviti la mortigan likvoron de la malnobliga sinmontrado, por ke la heloj sur la monto rebrilu en la fundo de la valoj, por ke la eterna suno de Dio disbatu la pasemajn homajn mallumojn.
Pioniroj de la vivanta fido, ĉar tio vi de nun deziras esti, malgraŭ la malhelpaĵoj frontantaj kontraŭ ni, oni postulas de vi plenan elmontron, ke vi estas certaj pri la dia spirita mondo.
La Supera Mondo ne interesiĝas pri piuloj avidantaj feliĉ- egan paradizon. Ĉu vi eble konsentus restadi sur la Plandedo- krusto, ne havante specialajn celojn? Se la mola herbo devas produkti laŭ superaj celoj, kion ni diru pri la mirinda inte- ligento de enkarniĝinto? Kion do ni atendu de la racio prilumita de la fido? Ĉu ni ja ricevus tiel sanktan provizon de edifa scio, por sinofero por nenio? Ĉu ni ricevus la roson de tiaj benoj por fortigi la egoisman intencon atingi la ĉielon sen preparaj stadioj, sen purigaj laboroj?