Li frate ridetis kaj finis:
Paroloj uzitaj ĉe servoj de bono estas dia cemento por senmortaj faroj. Ni do konversacios, efektive servante niajn similulojn kaj nia profito ĉiam kreskos.
Mi eksilentis edifita.
Post kelkaj minutoj, lin akompanante, mi penetris en vastan hospitalon kaj ni ekhaltis antaŭ la lito de iu malsanulo, kiun la Asistanto devus helpi. Malvigla kaj pala, li sin tenis apud estulo el nia sfero en mizeraj kondiĉoj de malsupereco kaj sufero. La malsanulo, kvankam preskaŭ senmova, montris tamen fortan nervan tension, ne vidante per la fizikaj okuloj sian kunulon kun timiga aspekto. Estis tiel granda la kvanto da fadenoj ilin reciproke ligantaj, ke ili estis kvazaŭ jungitaj unu al la dua, aspektante al mi kiel du homoj malliberigitaj en vibra reto. Pensoj de unu certe vivis en la cerbo de la dua. Emocioj kaj sentoj eble estis interŝanĝataj kun matematika precizeco. Spirite ili eble estis konstante akordaj inter si. Mirplena mi observadis la abundegon de iliaj komunaj mensaj vibroj.
Kiam mi decidis komentarii la fenomenon, tiam Kalderaro aliris, rekomendante:
Ekzamenu la cerbon de nia enkarniĝinta frato.
Mi koncentris mian rigardadon sur la delikatan organon, centralizante mian tutan vidkapablon por ĝin interne analizi.
La krania envolvaĵo antaŭ miaj pliintensigitaj vidpovoj ne prezentis malhelpon. Kiel mi rimarkis aliajn fojojn, tie estis la komplika fako de la mensa produktado, simila al laboratorio el la plej kompleksaj kaj malplej alireblaj. La ĉirkaŭvolvoj apartigitaj inter si, kunigitaj per loboj, egale distancantaj unuj de la aliaj per incizuroj, donis al mi ideon pri elektra aparato preskaŭ nekonata al la homoj. Komprenante la du hemisferojn mi rememoris la signifon de la klasika terminologio kaj restis longajn minutojn rigardante la specialajn aranĝojn de la nervoj kaj la karakterizaĵojn de griza substanco.
Mia instruanto, kies voĉo rompis la silenton, neatendite
ekkriis:
Rimarku la signaladon.
Mirplena, mi rimarkis, la unuan fojon, ke la cerbaj disra- dioj havis esencajn diferencojn. Ĉiu motorocentro distingiĝis per diversaj propraĵoj, pro la radiantaj fortoj. Surprizite mi rimarkis, ke la tuta cerba regiono, laŭ la lumaj signaloj dividiĝis en tri malsamajn regionojn. Sur la fruntalaj loboj la regionoj de kuniĝo estis preskaŭ brilaj. De la motora kortekso, ĝis la ekstremaĵo de la spina medolo, la lumeco malpliiĝis kaj fariĝis ankoraŭ malpli intensa ĉe la bazaj ganglioj.
Mi jam konsumis kelke da minutoj en la rigardado de la nervaj ĉeloj, kiam la Asistanto min konsolis:
Vi ekzamenis la cerbon de kunulo ankoraŭ katenita al la densa korpo; nun rimarku la saman organon de la elkarn- iĝinta estulo lin rekte influanta.
La estulo, kiu ne rimarkis nian ĉeeston pro la krudaj vibroj, en kiuj li sin tenis, koncentris sian tutan atenton sur la malsanulon, memorigante al ni pri ruza feliso, gardanta sian predon.
Mi observis lian strangan vundon sur la toraka regiono kaj kiam mi pretiĝis esplori ĝian kaŭzon, ekzamenante la pulmojn, tiam Kalderaro senafekte min konsolis:
Ni pritraktos la vundon en la helpa laboro. Koncentru viajn vidpovojn sur la cerbon.
Post kelkaj momentoj mi konkludis, ke, krom la formoj de la pecoj kaj la vibra ritmo, ankaŭ kuŝas sub miaj rigardoj du cerboj preskaŭ egalaj. La mensa kampo de la elkarnniĝinto diferencis, montrante ian superecon rilate al la substanco, kiu en la perispirita korpo estis pli malpeza kaj malpli malhela. Mi havis la impreson, ke, se ni lavus interne la cerbon de la amiko kuŝanta sur lito, liberigante ĝin de pli pezaj korpuskloj, ĝi esence estus preskaŭ egala al tiu de la estulo ekzamenata de mi. Sed la lumaj dividoj estis tute egalaj. Pli da lumo sur la fruntalaj loboj, malpli da lumo sur la motora kortekso kaj preskaŭ neniom da lumo sur la spina medolo, kie la radioj fariĝis difuzitaj kaj opakaj.
Post zorga esplorado mi interrompis la komparan studon kaj mi kun silenta demando fikse rigardis Kalderaron.
La komplezema mentoro argumentis, ridetante:
Post la korpa morto, kio plej surprizigas nin, tio estas nia renkontiĝo kun la vivo. Ĉi tie ni lernas, ke la perispirita organismo, kiu alĝustigas nin al pli malpeza kaj pli plasta materio, post la tombo, estas ja frukto de evolua proceso. Ni ne estas miraklaj kreaĵoj por ornamo de kartona paradizo. Ni estas filoj de Dio kaj heredantoj de la jarcentoj, akirante konojn, de sperto al sperto, jarmilon post jarmilo. En la Univer- sa Templo de la Eternulo ne estas nepotismo kaj ĉiuj fortoj de la Kreitaĵaro perfektiĝas en la Senfino. La krizalido de konscienco, kiu kuŝas en la kristalo rulanta en la riverfluo, tie troviĝas en liberiĝa proceso; la arboj multfoje altiĝantaj dum centoj da jaroj, eltenantaj la rigorojn de la Vintro kaj ricevantaj la karesojn de la Printempo, konkeras memoron; tigrino, kiu lekas siajn ĵusnaskitajn idojn, lernas rudimentojn de amo; simio, kiu blekas, organizas parolkapablon. Vere Dio kreis la mondon, sed ni ankoraŭ restas for de la kom- pleta verko. La estuloj, kiuj loĝas en la Universo, dum multe da tempo verŝos ŝviton por ĝin plibonigi. Tiel ankaŭ la individuo. Ni estas kreitaĵoj de la Dia Aŭtoro kaj ni devas nin tute perfektigi. La Eterna Patro starigis kiel universan leĝon tion, ke la per- fektiĝo estu verko de kunlaborado inter Li kaj ni, liaj infanoj.
La mentoro silentis dum momentoj, en kiuj mankis al mi sufiĉa kuraĝo por aldoni ian ajn komentarion al liaj altaj pensoj.
Tuj poste li montris al mi la spinan medolon kaj daŭrigis:
Mi opinias senbezona ian aludon al la unuaj laboroj de nia longa dramo de evolua vivo. Ekde la amebo en la varmeta marakvo, ĝis la homo, ni luktas, lernante kaj senĉese selektante.
Por akiri movadon kaj muskolojn, kapablojn kaj rezonadon, ni provis la vivon kaj de ĝi ni estas provataj milojn da jaroj. La paĝoj de la hinda sciaro estas skribaĵoj de hieraŭ, kaj la Evangelio de Jesuo estas hodiaŭa lernobjekto, kompare kun la jarmiloj travivitaj de ni sur la vojo de progreso.
Farinte per la dekstra mano signifan geston, li diris plu:
La nerva sistemo estas la komenca cerbo, sidejo de la instinktaj movoj kaj de la subkonsciaj aktivecoj; ni figuru ĝin, kvazaŭ ĝi estus la kelo de la personeco, kie ni gardas ĉiujn spertojn kaj registras la plej malgrandajn okazintaĵojn de la vivo. En la regiono de la motora kortekso, kiu estas zono inter la fruntalaj loboj kaj la nervoj, ni vidas la disvolviĝintan cerbon, estigantan la motorajn energiojn, kiujn nia menso utiligas por la nepre necesaj manifestoj en la nuna evolua stato de nia memo. En la fruntalaj loboj, ankoraŭ mutaj pro la scienca esplorado de la mondo, kuŝas materialoj havantaj sublimajn karakterojn, materialoj, kiujn ni grade konkeros, en nia penado por altiĝo, kaj kiuj estas la plej nobla parto de nia dia evoluanta organismo.
Liaj simplaj kaj mirindaj klarigoj mirigis min. Kalderaro estis instruanto el la plej alta klaso. Li lernigis, ne lacigante, li sciis konduki la instruaton al profundaj konoj, ne kaŭzante ian penon al la lernanto.
Mi rimarkis lian noblecon, kiam li daŭrigis, post nelonga
paŭzo:
Ni ne povas aserti, ke ni havas tri cerbojn samtempe. Ni havas nur unu, kiu tamen sin dividas en tri apartajn regionojn. Ni konsideru ĝin, kvazaŭ kastelon el tri etaĝoj: en la unua estas la "sidejo de niaj aŭtomataj impulsoj", prezentanta la vivan resumon de la plenumitaj servoj; en la dua ni lokas la "loĝejon de la nunaj konkeroj", kie stariĝas kaj plifirmiĝas la noblaj kvalitoj, kiujn ni konstruas; en la tria estas la "domo de la superaj konoj", montranta la kulminojn, kiujn ni devas atingi. En unu el ili loĝas kutimo kaj aŭtomatismo; en la alia, klopodo kaj volo; kaj en la lasta, idealo kaj la supera atingota celo. Ni tiamaniere distribuas al tri etaĝoj la subkonscion, konscion kaj superkonscion. Kiel ni vidas, ni havas en ni mem la pasintecon, la estantecon kaj la estontecon.
Post pli longa paŭzo mi donis kuron al intimaj pripensadoj, laŭ malnova kutimo informiĝi.
La altvaloraj klarigoj, kiujn mi aŭdis, ne povus esti pli simplaj nek pli logikaj. Mi tamen demandis min mem: ĉu la cerbo de elkarniĝinto estus same malsaniĝema? Mi sciis, ke la griza substanco, en la karna mondo, povus esti atakita de tumoroj, de moliĝo, de hemoragio; sed en la nova sfero, en kiun la morto min kondukis, kiaj morbaj fenomenoj sieĝus la menson?