Kalderaro registris miajn demandojn kaj klarigis:
- Ni ĉi tie ne diskutu la ĝustadire materiajn malsanojn. Kiu de longe akompanas, kiel ni, la servadon de la psikiatroj, tute sindonintaj al la bono de sia proksimulo, tiu ĝissate scias, ke ĉiuj elmontroj de homa dankemo restas senesprimaj antaŭ la apostoleco de iu Paul Broca, kiu konstatis la malsanon de la parolcentro, aŭ de iu Wagner Jauregg, kiu sin dediĉis al la kurac- ado de la paralizo, persekutante la spiroketon de la sifiliso ĝis trovi ĝin en la interno de la griza materio, malordigantan la mo- torajn zonojn. Antaŭ tiaj fenomenoj estas komprenebla la rompo de la cerba harmonio, kaŭze de la deviga foriĝo de la principoj de la perispirita korpo for de la ĉelaj aglutiniĝoj de la fiziologia kampo; tiuj aglutinoj tiam restas malordigitaj ĉe siaj strukturoj kaj normalaj aktivecoj, same kiel okazas al violono nekapabla por perfekta ludado de ia melodia peco, kiam ĝi havas unu aŭ du kordojn malagordiĝintajn. Ni ne devas nek povas ignori la leĝojn regantajn la kampon de formo... El tio venas la neebleco de nia pretendo pri "ekvilibra psikologio" sen "harmonia fiziologio" en la sfero de la homa scienco: tio estas afero tute komprenebla. Ni parolos sole nur pri la spiritaj manifestiĝoj laŭ ilia esenco. Vi demandas, ĉu la elkarniĝinta menso povas malsaniĝi... Kia demando! ĉu vi pensas, ke la antaŭdecidita malico ne estas anima malsano? ke malamo ne estas terura morbo? ĉu vi eble opinias, ke ne ekzistas "mensaj vermoj" de malĝojo kaj nekonformiĝo? Kvankam ni havas la feliĉon agi en pli subtila kaj malpeza korpo, danke al la naturo de niaj pensoj kaj aspiroj, jam malproksime de la krudaj vivoregionoj, kiujn ni forlasis, ni tamen ankoraŭ ne posedas cerbon de anĝelo. La konservado de nia nuna formo, survoje al pli altaj konkeroj, estas nia senĉesa laboro; ni ne povas ripozi ĉe la lumigaj procedoj; ni devas ĉiam puriĝi, selekti inklinojn kaj kribri konceptojn, tiel ke la marŝo ne interromp- iĝu. Milionoj da estuloj vivas ĉi tie en la situacio, en kiu ni troviĝas, sed aliaj milionoj restas en la karno aŭ ĉe niaj malaltaj sferoj de evoluo, sub la fera ganto de kruela frenezo. Por tiuj ja ni devas studi la patologion de la spirito, helpante la plej malfeliĉajn, intervenante fratece kaj nerekte por solvo de la doloraj problemoj, en kies nigraj fadenoj ili enretiĝas. Ili estas senesperaj koboldoj, viktimoj de si mem, rikoltantaj dornojn kaj elreviĝojn. La homa perispirita korpo, vazo por niaj manifestiĝoj, estas almenaŭ nuntempe nia plej grava konkero sur la Tero, sur la kampo de la formoj. Por la klarmensaj animoj, jam prilumitaj de savanta lumo, ĝi estas ponto al la supera kampo de la eterna vivo, ankoraŭ ne atingita de ni mem; por la vulgaraj spiritoj ĝi estas ĉirkaŭlimo nepre necesa kaj justa; por la kulpaj konsciencoj ĝi estas neesprimebla malliberejo, ĉar, ĝi krome registras la faritajn erarojn, gardante ilin kun ĉiuj vivaj detaloj de la nigraj momentoj de la falo. La speco de vivo de ĉiu homo en la karna envolvaĵo kaŭzas la densecon de la perispirita organismo post la perdo de la materia korpo. Nu, la cerbo estas la instrumento de la menso, fonto de niaj pensoj. Per ĝi do ni unuiĝas al lumo aŭ al mal- lumo, al bono aŭ al malbono.
Rimarkante la atenton kun kiu mi sekvis liajn altvalorajn klarigojn, Kalderaro signife ridetis kaj demandis:
Ĉu vi komprenis?
Montrante la du suferantojn apud ni, li daŭrigis:
Ni ekzamenis ĉi tie du malsanulojn: unu en la karno; alia ekster ĝi. Ambaŭ portas la cerbojn toksikitaj, absolute harmoniante unu kun alia. Ili spirite defalis de la tria etaĝo, kie ni lokas la superajn konceptojn, kaj, sin donante al la malstreĉiĝo de la volo, ne estis akceptitaj en la duan etaĝon, - sidejon de la individua klopodo -, perdante altvaloran okazon restariĝi; ili enfalis do en la sferon de la instinktaj impulsoj, kie oni gardas ĉiujn spertojn de la antaŭa animaleco. Ambaŭ abomenas la vivon, sin reciproke malamas, malesperas, nutras ideojn pri turmento, aflikto kaj venĝo. Unuvorte, ili estas frenezaj, kvankam la mondo ne vidas ilian grandegan malekvilibron, efektiviĝantan interne de ilia perispirita orga- nismo.
Mi estis preta eldiri longan liston da demandoj pri la du studataj personoj, kiam la kunparolanto komencis la servon de rekta helpo, kaj, metante la desktran manon sur la mal- dekstran fruntalan lobon de la enkarniĝinta malsanulo, afable diris al mi:
- Silentu, mia amiko, pri viaj insistaj demandoj. Trankvil- iĝu. Dum niaj laboroj mi klarigos al vi, kio estos al mi eble.
STUDADO DE LA CERBO
Kun frateca mano malfermita super la frunto de la malsanulo, kvazaŭ fluigante sur lin viglajn fluidaĵojn de renoviganta vivo, Kalderaro klarigis al mi bonkore:
Antaŭ proksimume dudek jaroj ĉi tiu amiko metis finon al la materia vivo de sia nuna turmentanto per dolora sanga sceno. Mi komencis la helpan servadon al li nur antaŭ tri tagoj; mi tamen jam tute informiĝis pri lia kortuŝa historio.
Li turnis kompateman rigardon al la elkarniĝinta turment- anto kaj daŭrigis:
Ili kune laboris en granda urbo, sindonintaj al vendado de bagatelaĵoj. La murdinto estis dungito de la viktimo, ekde sia infaneco, kaj, atinginte sian plenaĝon, postulis de sia estro, fariĝinta lia kuratoro, pagon por pluraj jaroj da laboro. Lia estro kategorie rifuzis kontentigi lin, pretekstante lacigajn laborojn, kiujn li travivis por helpi la dungiton, dum ties infaneco kaj juneco. Li ebligus al la junulo profitan situacion sur la kampo de negocoj, donus al li grandajn interesojn, sed eĉ groŝon ne pagus por la pasinteco. Ĝis tiam li tenis lin, kvazaŭ filon, kiu postulas kontinuan helpadon. Diskuto ekestis. Krudaj vortoj, interŝanĝitaj meze en koleraj vibroj, ekflamigis la cerbon de la junulo, kiu, en la apogeo de malamo, posedita de sovaĝa furiozo, murdis sian estron. Sed antaŭ ol forkuri, la kriminto rapidis al la kaso, en kiu amasiĝis pakoj da monpaperoj, prenis grandan sumon, kiun li supoze rajtis, restigante multe da mono por trompi la policon en la sekvanta tago. Efektive, en la morgaŭo li mem venis al la komercejo, kie la mastro tranoktis, dum ties malgranda familio longe restis sur kamparo, kaj hipokritante zorgon antaŭ la fermitaj pordoj, invitis policiston lin akompani, ke ambaŭ rompu unu el la seruroj. Post kelkaj momentoj disvastiĝis sciigo pri la krimo; sed la homa justico, enretiĝinta en la ruzeco de la krimulo, ne sukcesis klarigi la problemon pri la mortorigino. La murdinto malavaris zorgojn por gardi la interesojn de la mortinto. Li ordonis sigeli ferŝrankojn kaj librojn. Li faris paŝojn por peniga inventaro. Li postulis subtenon de la laŭleĝaj aŭtoritatuloj por skrupula ekzameno de la situacio. Li estis efektiva advokato de la vidvino kaj de la du infanoj de la mortinta kuratoro, kiuj, danke lian sindediĉon, ricevis riĉan heredaĵon. Li priploris la okazaĵon, kvazaŭ la elkarniĝinto estus lia patro. Finiĝinte la afero kun la senutileco de la justico antaŭ la enigmo, li diskrete retiriĝis en grandan industrian centron, kie li aplikis la ekonomiajn rimedojn al profitodonaj aktivecoj.
Mia mentoro montris diferencan brilon sur siajn okuloj, faris mallongan paŭzon kaj aldiris:
- Li sukcesis trompi homojn, sed ne povis iluzii sin mem. Koncentrante sian menson al la ideo de venĝo, la elkarniĝinta estulo persiste sekvis lin. Li alkroĉiĝis al la psika organismo, kiel hedero al viskeca muro. La murdinto faris ĉion por malstreĉi la konstantan sieĝon de la malamiko. Li intensigis laborojn ĉe siaj materiaj entreprenoj, avidante forgeson de si mem, praktikante iniciativojn, kiuj valorigis liajn bankajn kambiojn. Sed rimarkante, ke la grandaj ekonomiaj kapitaloj ne malpliigis liajn nekonfeseblajn maltrankvilon kaj suferon, li rapidis edziĝi, sopirante kvietigi sian propran koron. Li edziĝis kun fraŭlino de animo ekstreme altiĝinta al la supera regiono de la homa vivo, kiu donis al li kvar ĉarmajn infanojn. En la spirita klimato de la elektita virino, li iel sukcesis ekvilibri, kvankam la viktimo neniam lin forlasis. Estis okazoj, dum kiuj li kaptiĝis de plej kruelaj nervaj deprimoj, atakite de strangaj inkuboj, antaŭ okuloj de familianoj; sed li ĉiam rezistis ĝis ioma grado, subtenate de amikoj, kiujn lia edzino posedis de longe, en nia mondo. Se la homaj leĝoj respondas al eraremo de enkarnuloj, la diaj leĝoj tamen neniam eraras. Konservante ĉiujn nigrajn fortojn akumulitajn en sia destino, ekde la nokto de murdo, nia malfeliĉa amiko, tenis enfermitaj, en la kelo de sia personeco, ĉiujn detruajn impresojn rikoltitajn en la momenta de sia falo. Naŭzis lin publika konfeso pri la krimo, kio iel mildigus lian angoron kaj forpelus pereigajn energiojn, kiujn li konservadis.