Выбрать главу

La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉe­sigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Go­gol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Dev­jatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Kril­ov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sve­da, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj — latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.

Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas be­daŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l’ Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.

Antaŭ la eksplodo de la mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj: Fabiola (Wiseman-Ramo), La Venecia Komercisto (Sha­kespeare — Wackrill), Bulgaraj Rakontoj (Vazov — Atanasov), Eŭgenino Grandet (Balzac–Gasse), Elektitaj Poemoj (Heine- Pillath), Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente — Inglada), Japanaj Rakontoj (Chif Toshio), Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik), Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer), Fantomoj (Turgenev­Fiŝer), Novaj Versaĵoj (Lermontov — Bela Manto), kaj tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko). Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L.E. Meier (Fabloj — Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).

Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen — estonino; Bulthuis — nederlandano; Morariu — rumano; Kalocsay kaj Bodó — hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo — Bratescu-Voinesti kaj Nobela Peko — Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.

El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l’ Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Mor­gaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.

Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.

Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank’ al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo ve­nis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redak­to de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako.

Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malprok­sima oriento ni trafas plurajn mezep­okajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M.C. Kuo, tradukita de S.M. Chun.