Выбрать главу

Aliaj debutantaj poetoj de la post­militaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro — 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj — 1924; Novaj Amaj Poemoj — 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro ­1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo — 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio — 1928), Hohlov (La Tajdo — 1928) El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Bulthuis fluis la trankvilet­osaj verkoj Idoj de Orfeo, Jo­zef kaj la Edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn.

La poemaro Verdkata Testamento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne parto­prenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, «honore al la granda krizo». En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G.K. Chesterton, ke «kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili». Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.

En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignoha­kisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Te­ro, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese.

Se Grenereto… de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita «al la majstro, André Gide», ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

Litovujo. Ĉar la rusa cara registaro, sub kies jugo estis la lando ĝis 1918, malpermesis presadi librojn kaj aliajn presajojn en litova lingvo (ĝis 1905), do ankaŭ ia ajn kultura agado litova ne povis prosperi dum longa tempo. Ĝis 1905 la litovaj presaĵoj estis preparataj en Germanujo kaj kontrabandvoje portataj en la landon. Ankaŭ la unua lernolibro de E por litovoj estis eldonata en Germanujo en Tilsit, verkita de A. Dambrauskas (Dombrovski) en 1899, kiu lernis la lingvon jam en 1887. Sed ankaŭ tiu ĉi verketo ne povis esti disvastigata. La unua E-grupo fondiĝis en 1892 en Vilno, (tiu ĉefurbo nun apartenas al Polujo). Pioniran laboron plenumis krom Dambrauskas A. Nedoŝivin, P. Medem, A. Klimas, A. Opulskis, J. Maĉernis, E. Janickiene. En 1910 fondiĝis en Kaunas, la nuna ĉefurbo de la lando, vigla E-societo, kies gvidanto estis A. Nedoŝivin, altranga rusa oficisto; la societo havis fine de tiu jaro 134 anojn. Dum la milito la tuta havaĵo de la societo pereis. Printempan tagon de 1919 reveninta pioniro Maĉernis rimarkis, ke estas vendataj E-libroj kiel envolvpapero. Post demandado li trovis sub loĝejtegmento la mizerajn restaĵojn de iam riĉa biblioteko. Iom post iom la grupo en Kaunas ekvivadis, 10 dec. 1919 fondiĝis tutltanda organizaĵo Litova E-Asocio, kun la partopreno de A. Dambrauskas, J. Maĉernis, A. Opulskis, T. Kocin, A. Timiuskis, ktp. LEA progresis ankaŭ en provincaj lokoj, havis sekciojn en 17 urboj. La plej grava grupo funkcias en Kaunas, kie gvidis kursojn P. Medem, B. Giedra, V. Butkus, Pakeviĉius, Kutra, Baleiunas; la biblioteko de la grupo enhavas ĉ. 600 librojn. En 1922 aperis la gazeto Litova Stelo subvenciata de la registaro ĝis 1926, kun eldonkvanto de 1500 ekzempleroj (el kiuj nur 208 por litovoj en 1926). Post la ĉeso de la subvencio la gazeto baldaŭ ĉesis aperi. Poste aperis Litova E-Revuo, sed ankaŭ ĝi ne havis longan vivon. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 en la lando troviĝis 18 E-grupoj kaj E-istoj en 76 lokoj. La litova radio-stacio unu aŭ dufoje en semajno dissendas E-lingvajn parolaĵojn. Aŭtoroj de lernolibroj- Dambrauskas, Tijunaitis, Klimas. Plej grava verko eldonita de litovaj E-istoj estas Litova Almanako, presita per registara subvencio.