Выбрать главу

Lumbildmetodo. Nova instrumetodo en E, kies iniciatantoj kaj aŭtoroj estas d-ro F. Szilágyi kaj T. Czitrom. La unuaj provoj okazis en 1932. La metodo, kiun la aŭtoro uzis kaj uzas en siaj svedlandaj kursoj, baziĝas, sur la konsidero, ke la projekciitaj simplaj karikaturoj kun la parolo de la instruisto fiksas la memorkapablon el pli multaj direktoj ol la kutimaj instrumetodoj. La projekciitaj bildoj ne prezentas ĝenerale objektojn (substantivojn), sed movojn, sentilustraĵojn (verbojn), kaj kvalitojn (adjektivojn), ĉar laŭ la aŭtoroj tiuj estas pli gravaj al la komencantoj ol la montreblaj, aŭ anstataŭeblaj — per pronomoj — substantivoj.

Lundgren John Valentin (ps. Rigardanto), svedo, fervoja supera oficisto. Nask. 22 aŭg. 1870 en Upp­land. Kunreorganizinto de la E-movado en Svedujo, 1908. Honor- membro de SEF. LK. Tradukaĵoj kaj artikoloj en La Revuo, Tra la Mondo k.a.

Lundström S. Alfred, svedo, dua pastro en Jettendal. Nask. 23 apr. 1862 en Hofby. Unu el la pioniroj de E en la lando. Fond. kaj unua prez. de la unua sveda EK, Uppsala, 1891. Kunverkis la unuan S-E vortaron, 1893.

Lüneman J., nederlandano. Nask. en 1887, mortis en 1920 en Hindujo. Helpis fondi la unuan laboristan E ­grupon en Hago, 1907 kaj administris ties organon Frateco, 1908–09. Poste faris pioniran laboron por la katolika movado. Skribis prop. artikolojn, administris la gazeton Ned. Katoliko kaj eldonis katolikajn E-broŝurojn.

Luno de Izrael. Romano de Hag­gard, el la angla trad. Payson kaj Butler. 1928, XII kaj 220 p. «Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla.» (Akademia Raporto, 1930.)

Lutkie (lutki) W., nederlandano. Pioniro de la katolika E-movado. Estrarano de NKEL. Paroladoj, broŝuro.

Luyken (lojken aŭ luken) Heinrich August, nask. germano, angliĝis en 1910. Nask. 10 dec. 1864 en Allenkirchen; Germ. Edukiĝis en Düsseldorfa gimnazio. En 1885 venis en Anglujon; edziĝis al anglino. En 1904 konatiĝis kun E kaj tuj entuziasme propagandis ĝin. Liaj originalaj E-romanoj, Paŭlo Debenham, 1912; Mirinda Amo, 1913; Stranga Heredaĵo, 1922; kaj Pro Iŝtar, 1924, estas ĉiuj konstruitaj sur unuforma skeleto: ­inter la ĉeffiguroj troviĝas ĉiam unu, kies kristanan kredon subfosis iaj herezaj delogo aŭ personaj malfeliĉoj. Tio kondukas lin — aŭ eble ŝin — en periodon de anima turmentiĝo kaj materialaj danĝeroj, el kiuj lin savas aliaj herooj, ies «simpla kredo» restis tra ĉio neŝancelebla. Tiun moralan armaturon la aŭtoro uzis, dezirante servigi E-n al la disvastigo de liaj religiaj idealoj. Konforme al sia simpla, klare fiksita vivkoncepto li kreis figurojn, kiuj nekonfuzeble reprezentas la potencojn de bono aŭ de malbono. Efektive liaj ĉefherooj estas, karaktere tiel perfektaj, ke ili perdas sian naturan homecon. Sekvas, ke en tempo de psikologiema kaj realisma literaturo liaj romanoj impresas iom arkaike, kaj estas facile taksi maljuste ilian valoron. Formetinte sian kritikan analizemon, oni devas konfesi, ke en la limoj de eksmoda skolo L. sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson dank’ al la intrigaj aventuroj kaj amhistorioj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredkonflikto en la animo de la «herezema» heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin. Postmilite en Stranga Heredaĵo L. eĉ pli forte em­fazis sian evangelismon, opiniante, ke renaskiĝinta Kristanismo devas doni moralan forton al la nebuleca E-ismo, kiu, kun ĉiuj aliaj pacmovadoj, ne povis eĉ iomete malhelpi la sangan interbuĉadon. Pro Iŝtar, la plej sukcesa el la kvaro, havas kiei historian fonon la antikvan Babilonon, en la tempo de la biblia Ijob, kin aperas kiel figuro en la romano: Ĉiuj liaj verkoj transskribiĝis Brajlen. Verkis aŭ tradukis multajn aliajn verkojn; lastatempe: Palestino kaj la Biblio en la Kristana Revuo. — W.B. JOHNSON

Lyndridge (lindriĝ) Alfred Wheeler, anglo, instr. komerca. Nask. 25 dec. 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaro de Pitmana Stenografio al E.

Lyon. Urbo en Francujo; 571.000 loĝantoj, kies urbestro estas la politikisto Herriot, amiko de E. Radio­stacio kun konstantaj E-disaŭdigoj; staciestro la E-isto E. Borel. — 7-n kongreso de SAT 12–16 aŭg. 1927; ĉ 200 partoprenantoj el 15 landoj. Rilatoj kun LEA-oj. Program-projekto. RUIN.

M

Macan Karel Emanuel, ĉeĥoslovako, blindulo, muzika komponisto kaj instruisto de blinduloj. Nask. 1858 en Pardubice, mortis 6 febr. 1925 en P. E-isto de 1904. Prop. inter blinduloj en Ĉ. kaj ankaŭ eksterlande. Fondinto de SOĈNE 1922.

Macauley (mak kaŭli) H., irlandano. Fond. kaj sekr. de Irlanda Ligo de Katolikaj E-istoj, 1928

Macfarlane (mkfarlen) Agnes Gibson, skotino, librotenistino. Prez. de ES en Partick, del. de UEA.

Machaĉek (maĥaĉek) ĉeho, mortis en Wien. Iama prez. de Bohema EK en W. Sur lia tombŝtono jena enskribo: «Tie ĉi subtere putras nur la korpo morta, Sed ĉe ni animo Via restas, kara, forta; En dolor’ senfina, ni konsolon havu nune Ke ni nin revidos en la eterneco kune. — Bohema Klubo E-ista en Vieno.

Macho (maĥo) Adolf, aŭstro-germano, instr. de burĝlernejo kaj dir. de faka lernejo. Nask. 20 aŭg 1856 en Topkowitz (nun en Ĉeĥosl.) mortis 26 dec. 1932 en Wien. E-isto de 1906. Fondis en 1908 la duan ES en Wien la «Fideleco», kies prez. li estis ĝis la morto. Multaj kursoj, ankaŭ por lernejanoj. Dum kelka tempo prez. de Instruista ES. Tradukoj de multaj germanaj poeziaĵoj (precipe en nanuskripto.)

Macuda Cuneĵiro (-roo), japano, kuracisto. Nask. 25 apr. 1869 en Nara-ken, mortis 17 feb. 1931. E-isto de 1906, (sub n-ro 16486). Por provi kompreneblecon de E, sendis sian unuan leteron al Z kaj ricevis respondon de li. Del. de UEA. — (Niŝida)

Macuzaki Kacumi, japano, oficisto, febr. 1901-en Tokyo-si, mortis 2 febr 1926 tie. E-isto de 1916. Por 1925 reprezentanta komitatano de JEI. Energie laboris por E kaj kunlaboris por E Junula Ligo (iama socialisma grupo). Verkis J. tradukon de Vivo de Z de Privat, 1923, kaj Facilan Legaĵon kun Komentario 1924.

Maĉernis J., litovo. De 1911 ano de Kaunas-a ES. Multaj kursoj, artikoloj, prop. broŝuro, vortareto E-L. Estis red. kaj adm. de Litova Stelo. Ĉefe per liaj penadoj kaj red. aperis Litova Almanako. Trad. ĉ. 12 verkojn de L. Tolstoj, el kiuj parto jam aperis presite.

Madagaskaro, Afriko. Pioniroj estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Tananarive en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en T. estis fondita EG, samjare fondiĝis EG ankaŭ en Ankadifotsy. La gazeto «Le Courrier de T.» presis E–kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malgaŝa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infanterio kun 30 membroj. Laŭ Dietterle–statistiko en 1928 nur unu E-isto troviĝis sur la insulo. Laŭ ICK-raporto 1929 «troviĝas jam notinda nombro de E-istoj indiĝenaj.» Malgaŝa ŝlosilo en preparo. UEA-del. en 1933 nur en Fianarantsoa.

I. ŜIRJAEV.

Madeiro Insulo. En 1908 estas fondita EG en Funchal, kie ankaŭ nun funkcias grupo. En 1933 UEA-del en Funchal, Ponta Delgada kaj Sao Jorge. «H.J. Gomez de Freitas en Funchal daŭrigis sian regulan gazetaran laboron.» (ICK-raporto) — I. ŜIRJAEV

Maeda Tutomu, japano, kemiisto, ano de «The Institute of Physical and Chemical Research», Tokyo. Nask. 14 febr. 1895 en Kanazawa-si. E–isto de 1925. Ekskluzive en E li publikigas multajn studojn pri kemio de 1926 kaj donas fortan instigon al sciencistoj por E. Verkis- Koloidkemia Terminaro E, Angla, Germana, Franca, 1929.