Выбрать главу

Marchand (marŝan) Jean, (ps. Marc Hand), franco, ŝtatoficisto. Nask. 19 jan. 1905 en Mehun-sur-Yèvre (apud Bourges). Estis sekr. kaj poste prez. de la grupo de Vanves; helpsekr. de la Pariza grupo kaj de la Pariza federacio; sekr. de la «Verda Kato»; helpsekr. de la LKK por la XXIV-a UK. Senlace laboris kaj propagandis.

Marchesi (markezi) Mirza, (ps.mo­mo), italino, instr. de 15 jaroj en elementa lernejo de sia naskiĝvilaĝo Campo S. Martino, provinco Padova. Artikoloj en instr. gazeto, «I Diritti della Scuola», kiu publikigis ankaŭ priskribon de ŝia vojaĝo al la UK en Edinburgh; ĝi aperis ankaŭ kiel broŝuro. Aliaj artikoloj en porinfana gazeto. Trad. la ĉefverkon de la itala porinfana literaturo, „La aventuroj de Pinokjo“ de Collodi, 1930.

Marczell (marcel) Agost, hungaro, d-ro, prof. mezlerneja, red. de ped. revuo, aŭtoro de tri hungarlingvaj dramoj. Nask. 24 aŭg 1884 en Nadszeg. E-isto de 1929. Vicprez de HEKS. Gvidis kursojn laŭ Cseh-metodo.

Maresquelle (mareskel) Henri, franco, licea prof. Nask. 6 marto 1866 en Strasbourg. Post parolado de Bourlet (1903) li fondis grupon en Nancy, tre gravan en tiu tempo (pli ol 100 anoj), kaj gvidis publikan kurson en la granda amfiteatro de la Scienca Fakultato; poste propagandis en la tuta regiono. Broŝuroj, artikoloj.

Maria Magdalena. Kvinakta tragedio de Hebbel, ,el la germana trad. Bischitzky. 1922, 80 p. «La interlukto inter personoj kaj sentoj prok­simigas tiun burĝan familian scenaron al klasika nobla tragedio. Bone E-igita.» (G.S. „E“, 1923, p’ 45.)

Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de E. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de M. devas posedi E-n Iniciatinto estis «panjo» Mario Kozlowska (v.) antaŭe katolika monaĥino. Komence la movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. M. distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (nuntempe ekzistas 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas E-n. La eklezio eldonas gazeton en E («La Juna Mariavito» kaj «Renkonte al la Suno.» E. WIESENFELD.

Marignoni (marinjoni) Daniele, italo d-ro jura. Li loĝis en Crema, Lombardio. Mortis antaŭ multaj jaroj. Eksvolapükisto. Li estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala E-isto. Verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E en itala lingvo en 1889.

Maristoj. Antaŭmilite E havis multajn adeptojn inter maristoj de diversaj landoj, dum kelka tempo ekzistis eĉ «Marista Ligo de E-istoj», kiu aranĝis kursojn en havenoj kaj apudmaraj urboj. En 1906 maroficiro P. Mesny fervore propagandis E-n inter maristoj en Brest kaj en 1907 leŭtenanto de la franca kirasŝipo «Saint Louis», K. Tarhner aranĝis kursojn por oficiroj de la ŝipo. Same agis anglaj maristoj, aranĝintaj ekz. en 1911 sur la militŝipo «Vernon» ĉiutagajn kursojn por ŝipanoj. Ekzistis ministeria cirkulero de 21 nov. 1921, laŭ kiu nedeviga instruado de E. estis permesita en maristaj lernejoj de Italujo. Marista Terminaro estas verkita de Rollet de l’ Isle. 10 aŭg. 1934 dum la UK Marista Ligo E-ista refondiĝis. Sekr. oficejo en Kvicksund, Svedujo.

Marich (mariĉ) Agoston, hungaro, estis poŝtoficisto, poste policoficisto; nuntempe li vivas en Nedertando. Nask. 19 nov. 1883 en Budapest. E-isto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekr. de la unua EO en B. Baldaŭ fariĝis kaj ĝis la milito restis ĉefa aganto en la hungara E-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica E-movado. Fondis kaj eldonis ĉ. 10 gazetojn, el kiuj kelkaj aperis nur unu n-re. Pli gravaj estis la gazetoj «La Verda Standardo» (fond. 1907) kaj «La Polico» (fond. 1922). Verkis prop. broŝuron 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon, 1908, ktp. — Pri lia intecesa kariero 1. en la artikoloj «Hungarujo» (p-227) kaj «Polico». Komp. ankaŭ la konstatojn de E. Drezen («Analiza Historio», p: 63–64, 73), kiu diras i.a., ke M. apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj E-kolektistoj.

Markau Emil Gustav Adolf, germano, popollerneja instr., preĝeja orgenisto. Nask. 26 sept 1877 en Dierberg. E-isto de 1909. Prez. de la ES en Potsdam de 1910. Verkis germane malgrandan E-instruilon por la gasteja profesio.

Marksismo — kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo — liveras solidan teorian bazon por la ideo de L.I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo — K. Marx kaj F. Engels — oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj «La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio» kaj «Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato» Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko «Germana ideologio» Marx kaj Engels skribis: «La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj… La lingvo estas produkto de gento… En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale mem­stara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l’ ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.» Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L.I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L.I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t.e. ĝi devas esti arte orgaizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.

En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: «Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ĝi „langue universelle aute trouvée“ (tute pretan universalan ingvon)». Ankaŭ Marx en sia antaŭparolo por «Mizereco de la filozofio» skribis: «La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj». Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio.

Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: «La kongreso opinias, ke lingvo universala ­kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj».

Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: «La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj… Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito — jen estas la principoj de laborista demok­ratio… La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro». El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi «en supera unueco» kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.