Выбрать главу

Karl Kautsky skribis en sia verko «Liberiĝo de la nacioj». «Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo… Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco… Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio…»

Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: «la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo… ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo… kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova… Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, — ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.»

La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l’ internaciaj rilatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la mark­sisma koncepto pri la lingvo autaŭdifinas la formon de L.I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).

Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Kras­in, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k.a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.

Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT («Komunista Manifesto», «Kom. Dokumentaro», «K. Marx, lia vivo kaj lia verko»), sed precipe de SEU kaj Ekrelo. — N. NEKRASOV

Maroko, Norda Afriko. Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Ferd. Redondo en 1913 fondis en Melilla ES. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn C.V. Richard. E–istoj troviĝas nun en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra, Tanger, UEA del. en 4 urboj.

Rimarko. La artikoleton tralegis C.V. Richard. — I. ŜIRJAEV.

Marr. Eltrovinto de la jafetida lingvoteorio. v. Revolucio en la lingvo­scienco.

Marriott (marjot) Rhodes, anglo, kontisto. Nask. 24 aŭg. 1856 en Manchester. Ŝakĉampiono. Iama prez. de MES. Konsilanto de BEA, dumviva membro de UEA. Trad. diversajn literaturaĵojn por la E-gazetaro.

Marta. Romano de Eliza Orzeszko, el la pola trad. Z. 1910, 237 p, dua eld. 1924. «Ne tre novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj homa valoro de l’ historio kaj taŭgeco de la traduko.» (G.S. , E’, 1924, p. 125.

Martinez Aloy (aloj) José, hispano, eksurbestro; mortis. Atingis daŭran subvencion por E ĉe la Valencia urbestraro.

Marto. Gazeto en E kaj germana lingvo. Ekiris en 1912 en Graz, dum­milite ne aperis, reeldonis kaj red. J. Taubmann en 1920 en Bor (Haida), ĉesis en 1934. Formato 28×21. (v. p. 93).

Maruzzi (maruci) Duŝan, kroato, d-ro de juro, ĉefo de la statistika oficejo en Zagreb. Nask. 1 jul. 1883. E-isto de 1919. Tuj li okupis plej elstaran rolon. Organizinto de la unua jugoslava E-kongreso, 1923. Unu el ĉefaj preparintoj de la tutŝtata asocio JEL, 1923. Multjara prezidinto de la zagreba societo. Unua kaj nuna prez. de JEL. Fondinto de la Sud­slava E-Servo, 1922. Iniciatinto de unua jugoslava E-organo «Provo», «Konkordo», (1921). Verkinto de E gramatiko (ĝis nun tri kroataj kaj unu slovenaj eldonoj) kaj (kunlabore kun I. Rotkviĉ) de la K-E vortaro. En 1929 akiris ĉe la komerca fakultato en Zagreb docentecon pri E.. Sennombraj prop. paroladoj en multaj jug. urboj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj, pluraj kursoj.

Maschl (maŝl) Otto (ps. Lucien Laurat, ĝis 1928 Lucien Revo), aŭstriano, verkisto. Nask. 27 dec. 1898 en Wien. Verkis pri politiko kaj precipe pri ekonumio en servo de la marks­ista idearo ekde 1918, gvidis kursojn pri tiuj temoj. Paroladis en E-grupoj, kunlaboris al „Sennaciulo“ kaj „La Nova Epoko“. Partoprenis kelkajn SAT-kongresojn.

Mastný Jaroslav, ĉeĥoslovako, ŝuo­fabrikisto en Olomouc. Nask. 29 apr. 1892 en O., ano de Moraviaj E-Pioniroj, kiu zorgas precipe pri la financa flanko de la eldon-entrepreno, kun rimarkindaj sukceso kaj oferemo.

Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Bourlet, Briand, Meray, Berdelle, Dombrows­ki, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982–4.) — O. SIMON.

Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de Mérimée, el la franca trad. Jean Borel. 1926, 62 p. «Malnova Z-a stilo. La noveloj estas ekscitaj, realistaj, psikologiaj.» (O.S., La Socialisto, 1926, p: 67.)

Matthews (mathjuz) Paul, anglo, M.A. Nask. 21 febr. 1855 en Stour­bridge. Mortis 11. aŭg. 1933. Interesiĝis pri E en 1890 kaj faris multajn pionirajn paroladojn. Prez. de grupoj en Letchworth kaj Luton. E-isto n-ro 7799.

Matthews (mathjuz) William Herbert, anglo, komercisto, desegnisto, radio-amatoro. Nask. 20 jun. 1897 en Hither Green. Sekr. de BEA Radio­ komitato de 1926, membro de Radio-Statistika Komisiono de ICK, iama sekr. de IRA kaj IRS por Britujo. Kunlaboranto de kvinlingva Radio­amatora Vortaro (Ginz).