Matton (maton) Pierre Ernest, franco, generalo. Nask. 19 jan. 1855 en Grasse (apud Nice). Estis militista reprezentanto de Francujo apud la franca ambasadoro en Rusujo, poste komandanto de Besangon. Jam en 1902 fervore propagandis per multegaj paroladoj, gvidis kursojn, sendis poŝtkarton, kiu trakuris la tutan mondon. Verkis: „Cours complet d’ E“, 1906. L.K. de 1905.
Matuba (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Nask. 9 apr. 1903 en Yokosuka. E-isto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de E-a poezio en E-Lernanto kaj LRO, 1934. Bona studanto de E-gramatiko. — (Kuw.)
Mátyás (matjaŝ) József (ps. M-as; -isto), hungaro, instruisto en Debrecen. Nask. 13 jul. 1899 en Aak. E-isto de 1929. Kursoj, prop. artikoloj. Kompilis 25 bildo-albumojn Elingvajn por eksterlandaj lernejoj. Malgrandaj literaturaĵoj en la Verda Stelo; HDE; Pola E-isto.
Mawson (mason) Eric Gordon, brito, sekr. de norda kaj mezlanda Federacio de Societoj por helpo al ekskrimuloj. Nask. 1894 en Birkenhead. E-iĝis 1918 dum malliberiĝo kiel pacifisto. De 1921 multe instruis. Sekr. de Eduka Komitato de BEA. Ekzamenisto pri E por la Reĝa Societo de Artoj.
Maynar (majnar) Manuel, hispano, advokato. ropisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gaston (v.) alvenigi post la milito la aŭstriajn infanojn pere de E.
Mayor (mejr) John Eyton Bickersteth, anglo, prof. de latina lingvo en la Univ. Cambridge. Nask 1836 (?) en Beddegawa, Cejlono. Prez. de la Vegetara Societo. Eldonis diversajn tradukojn aŭ komentariojn pri latinaj aŭtoroj, precipe Juvenal. E-istiĝis en 1907. Lia parolado en la UK en C. fariĝis historia. Forte subtenis E-n kontraŭ reformistoj kaj pledis por ĝia enkonduko en la lernejojn.
Mazepa. Tragedio en 5 aktoj de Slowacki, el la pola trad. Grabowski, 1912, 87 p. Ludita dum la UK en Kraków, 1912. «Historia tragedio pri romantika amo. Unu fojon pli Gr. sin montris vera majstro en nia lingvo.» C.A., La Revuo, VII. vol, : 94
Mazzolini (macolini) Alessandro, italo, prof. de desegno, belskribado, lerneja manlaboro. Naskiĝis 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Macerata). Mortis 16. jan. 1934 en Fano (Italujo). Pretigis verkon pri «RADO» (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapük, poste transiris al E. Dum sia multjara laborado por E, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 E-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en „E“ de UEA, en L.M. kaj en „Ondo de Daŭgava“. Unu el liaj vortaroj estis la „Geometria Terminaro“ kun multaj figuroj. Petita de Cart li zorgis kun aliaj E-istoj pri la itala parto de la „Oficiala Klasika Libro“. Lastatempe aperis liaj verkoj „Ekzercilo por supera praktika kurso de E“ kaj ĝia aldonaĵo, la „Helpilo“. Liaj verkoj ricevis laŭdojn de diversaj kompetentuloj, kaj prezentas rezulton de tre konscienca kaj vastega laborado.
McCormick (mak kormik) F.R.A., M.A., irlandano, subprofesoro ĉe Univ. Dublin, inĝ. Nask en 1895. E-isto de 1913. Fondis IEA, 1925 kaj estas ĝia sekr. Redaktis „Irlanda E-isto“. Tradukis kun Brown „Pri la origino de l’ homo“ de prof. A. Keith. Lia biblioteko enhavas pli ol 2500 E librojn.
McFadyen (mkfadjen) John Edgar, B.A. (Oxon), M.A., D.D., skoto, prof. de lingvo, literaturo kaj teologio de Malnova Testamento ĉe Univ. Glasgow. Nask. 17 jul. 1870 en O. E-istiĝis 1907 en Chautauqua, Usono.
Mecenoj. Per la vorto «meceno» oni indikas larĝaniman bonfaranton de arto, de scienco, de movado. Ĝi devenas de persona nomo romana, aristokrato el tempo de imperiestro Aŭgusto, Maecenas, kiu havis tiun kvaliton de subtenemo. Ankaŭ la E-Movado havas siajn mecenojn. Tute precizajn detalojn oni ne povas trovi, sed pri jenaj bonfarantoj la informoj estas tute fidindaj.
D-ro Emile Javal (1839–1907) kuracisto, postlasis al la tiama Centra Oficejo (v.) en Parizo sumon de 80 000 Fr. (ora valoro).
Generalo H. Sebert, la fondinto de la Centra Oficejo E-ista, dum jaroj larĝe subtenis finance. Laŭ prudentaj taksoj (ciferoj ne estis publike konigitaj) li donacis tiel sumegon de 200.000 Fr (antaŭmilita valoro).
René de Saussure, ĝeneva patriciano, nepo de la fama naturisto kaj scienculo Horace de Saussure, fondis en Genève Sciencan Oficejon E-istan, eldonis la tiutempe imponan Sciencan Revuon kaj ĉiel subtenis la movadon.
Hector Hodler, kunfondinto de UEA, profesie sed sensalajre laboris kiel dir. de la Asocio. Postlasis al UEA kapitalon de 180.000 Fr. sv. plie la riĉan bibliotekon kaj donacis al ĝi la gazeton „E“.
Harold Bolingbroke Mudie (London) multe subtenis finance la Britan Asocion kaj UEA, kies unua prez. li estis. Lia patro testamente je memoro de filo donacis al BEA kaj UEA belan sumon.
D-ro Albert Steche, Leipzig, eksprezidanto de la GEA, donacis al GEA antaŭ la milito la sumon de 10.000 markoj.
Kuracisto Buchanan en London donacis sumon de 4000 funtoj (1930) por fondi katedron de E ĉe la Univ. de Liverpool, donacis al BEA 1000 funtojn. — G. AGRICOLA.
Krom la nomitaj mecenoj troviĝas multegaj E-istoj, kiuj per grandaj aŭ malgrandaj sumoj subtenas diversajn E-societojn, aliaj — kiel lastatempe ekz. Gino Catarzi — ebligas eldonon de valoraj libroj.
Medem Paŭlo, litovo, vickolonelo en la rusa armeo, de 1906 bankiero. Nask. 8 dec. 1862 en Kaunas, mortis 1 jan 1925 en K. E-isto de 1910 gvidinto de la movado en K; post la
1
mondmilito la ES kunvenadis en lia loĝejo. Gvidis kursojn, ankaŭ en la universitato. Verkis lernolibron por rusoj. Multe kunlaboris en diversaj E gazetoj, precipe en „E Triumfonta“ kaj „HDE“. En apartaj libretoj aperis tradukajoj el L. Tolstoj: 2apitro el , La Vojo de l’ Vivo’ kaj de Avseĵenko:, F-mo Suzano’. Subtenis la eldw non de kefkaj lernolibroj, ankaŭtiun de, Litova Almanako’. Estis L.K. kaj Akademiano.
Medgyesi (medjeŝi) János, hungaro, estas prof. de surdmutula instituto, nun loĝas en Hódmezövásárhely. Ĉ. 55 jara. Antaŭmilite tre agema propagandisto, kursgvidanto, sekr. de HES. Red. de „H. E-isto“, 1910; „Sciiganto“, 1908 kaj tiu de „H. Studento“, 1910–12. Verkis detalan gramatikon kun vortaroj, 1910.
Medicino. (Ĝis la TEKA-fondo.) Pro sia ĉiam plej vigla evoluado, ankaŭ pro sia plej profunda koncentriĝo al la homa vivo, medicino sentas bezonon je int. lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komenco de la E movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj grandan nombron de medicinistoj, ankaŭ multajn med. gazetojn, kiuj iom post iom, malfermante siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en E, faris netakseblan servon.
La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al E kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: «Vraĉ», presinta en 1899 serion da prop. artikoloj de Ostanieviĉ, «Actualite Medicale», Medecine lnternationale Illustrée» kaj «Nouvelles Medicales», enhavintaj en 1900 similajn artikolojn de d-ro Foveau de Courmelles, «Bolettino Medico di Salsomaggine» (1903, artikolo de S. Meyer), «Médecin» (Bruxelles, 1904), «Archives de Thérapeutique» (1904), «La Chronique medicale» (1904), «Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo» (Grekujo 1905, «Revista Medico Sociala» (1905, artikolo de M. Monteagado) k. a.
La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri E estis farataj en Rusujo: 19 okt. 1898 Kazi-Girej legis en la med. societo de urbo Borisoglebsk raporton pri E kaj la kunveno esprimis la deziron, ke E estu elektota kiel oficiala lingvo por int. kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava med. verkoj estu eldonata en E. La saman raporton laŭtlegis d-ro Fedjaevski 25 okt. en la med. societo de Voroneĵ.