Kun la sama celo en 1904 laŭ iniciato de d-ro P. Rodet kelkaj kuracistoj fondis en Francujo Med. Grupon E-istan. Samjare aperis en E la unuaj med. libretoj: «Por niaj filoj kiam ili estos dekokjaraj» de A. Fournier kaj «Raporto hidrologia kaj med. pri la termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux» de d-ro Thiroux. — I. ŜIRJAEV.
Post fondo de TEKA. 1907. Dum la 3-a UK en Cambridge la unua fakkunsido de E-istaj kuracistoj. Prez. prof. Dor, Lyon, sekr. Whitaker, Liverpool. Mikolajski, red. de pola med. revuo „Voĉo de Kuracistoj“ (Kraków) komencis aperigadi E aldonon en la gazeto; sekve vekiĝas kuracistoj en multaj landoj.
1908. Artikolo de W. Robin en „V. de K“, alvokinta al fondo de E med. organizaĵo, kies fondiĝo okazis dum la UK en Dresden, sub nomo de Tutmonda E-ista Kuracista Asocio (TEKA). Prez. fariĝis prof. Dor, vicprez. Mybs, Altona kaj Whitaker, kas. prof. Soullier, Lyon, sekr. W. Robin. Oficiala organo: „V. de K.“ TEKA laboris de la komenco kontentige.
1909. Estis fondata kiel filio de TEKA: Tutrusa E Kuracista Societo; estis fondata ankaŭ Studenta Sekcio sub gvido de Badert, Tours. Aperis la unua jarlibro de TEKA kun antaŭparolo de Z, kun plena nomaro de 19 landaj konsuloj, 41 urbaj reprezentantoj kaj 428 anoj.
1910. Riĉenhava dua jarlibro: 33 landaj konsuloj, 100 urbaj repr. kaj 700 anoj. Dum la grandioza int. med. kongreso en Budapest sukcesa E kunsido, aranĝita de TEKA. Prez. Schatz kaj Kováts, ambaŭ el Budapest, med. raportojn en E legis Caillaud, Monaco; Ŝidlovskij kaj Ŝestakov, ambaŭ el Moskva. Ĉeestis 200 kongresanoj. Partopreno de TEKA dum la unua kongreso de UEA en Augsburg. Memstaraj kunsidoj kun med. prelego Perez Domingo, Hispanujo; Chyczynski; docento Rosenberg; W. Robin; Mikolajski.
1911. Ĉesigo de la eldono de „V. de K.“ La tiama TEKA-estraro (prez. Dor, vicprez. Ŝidlovskij, kas. Chybczynski, sekr Robin) transdonis la redaktadon al Thalwitzer, kiu tiel malavare oferis la 2 TEKA-jarlibrojn. Sed pro transloĝiĝo al Afriko li aperigis nur 2 n-rojn. Nun TEKA eldonis la ĉiudumonatan: „Oficiala Bulteno de TEKA“ sub redaktado de Dor.
1912. La oficiala organo transdonita al Chybczynski, Warszawa, kiu pro materiala sendependeco povis dediĉi sian tempon al la revuo nomata nun „Kuracisto“.
1913. Aperis la I-a TEKA Libro: «Estetiko en Medicino», verkita de H. Swiecicki. La regule aperanta riĉa organo, energio de la estraro (prez. prof. Jameson-Johnson, Dublin, vicprez. prof. Bujwid, Kraków kaj Ŝidlovskij, kas. G. Johnston, London, sekr. Weiss, Stuttgart) multe helpis al disvolvo de TEKA.
1914. Redaktado de la gazeto (forlasita pro malsano) transdonita al W. Robin. Nova estraro: prez. prof. Gariel, Paris, vicprez. Bujwid, kas. Alexander, London, sekr. Nemser, Petrograd. Aperis nur 7 monataj n-roj de ,Kuracistd, la milito eksplodis kaj ĉesigis la TEKA-movadon.
1921. Dank’ al penadoj de kelkaj fervoraj anoj, precipe de Bischitzky, TEKA estis oficiale restarigata dum la UK en Praha. Prez. fariĝis prof. Vanverts, Lille, vicprez. Bischitzky, Praha kaj Briquet, Lille, kas. s-ino Cass, Preston, sekr. Austerlitz, Bardiov.
1922. Faka kunveno dum la UK en Helsinki, organizita de Salokannel kaj Lappi.
1923. Ekaperis bulteno TEKA, red. Briquet. Samtempe K. Mezei, Budapest, ekeldonis revuon, Int. Medicina Revuo (IMR), kiu enhavis referatojn el med. revuoj.
1924. TEKA-kunveno dum la UK en Wien. Raportoj de Austerlitz Blassberg, Primmer, Sós. Vizito al Lainz kaj al Steinhofa freneluzejo. Dum la kunsido de Japana Imperia Akademio en Tokio E ricevis unuaniman aprobon, kiel lingvo oficiala por medicino. Dank’ al la fervoro de japanaj kuracistoj kaj profesoroj: Nishi, Ogata, Asada, Fuĵinami ktp. E fariĝis en med. rondoj populara. Med. gazetoj aperigis diversajn artikolojn en E. Ne unu scienca verko estas publikita en E.
1925. Kontrakto kun Mezei, laŭ kiu li transdonas la gazeton IMR al la TEKA-estraro. Red. estis de nun Briquet, ĉefred. Vanverts. La gazeto aperis regule, kun riĉa enhavo, kaj elvokis ĝeneralan laŭdon. Prez. Blassberg, Kraków, (kiu dediĉis multe da energio al sia ofico), vicprez. prof. Nishi, Tokio (kiu forte kreskigis la movadon en Japanujo) kaj W. Robin, kas. Sós, kaj ĉefsekr. Kempeneers, Bruxelles, (plenuminte sian rolon kun entuziasmo). La red. Briquet donis ekzemplon de modela kaj sistema laboro.
1926. Briquet komencis aldoni al ĉiu n-ro de IMR sian Teknikan Med. Vortaron. Kunveno en Edinburgh dum la UK. Raportis Primmer, Cowdenbeath; Deuel, Leipzig; Meyer, Saarbrücken kaj Kempeneers. Vizito al Reĝa Hospitalo kaj al Universitato.
1927. Sukcesa TEKA-kunveno en Danzig, ĉeestis 60 anoj. Prelegoj de prof. Asada, Nagasaki; Bujwid; Kempeneers; Fels, Lwow.
1928. TEKA-estraro konsistis: Blassberg, Asada, Robin, Bluth, Neuenahr, Kempeneers. Bonega kunsido dum la UK en Antwerpen. Ĉeestis 60 anoj el 13 nacioj. Raportoj de Gunzburg, Antwerpen; Torres y Carreras, Barcelona Robin; Raupp, Kaiserslautern; f-ino Wolff, Cleve; f-ino Hanbury. Vizito al Zandera Instituto. Fine de la jaro rezignis pri siaj oficoj Blassberg kaj Briquet, red. fariĝis la agema Kempeneers, (ĝis hodiaŭ). Prez. estis elektita W. Robin, vicprez. Buchanan, London, kaj Ogata, Tokio, sekr. Wysokinski, Warszawa, kas. Bluth.
1929. I-a memstara TEKA-konferenco en Wien, preparita de Sós. Raportoj de Friedjung, Wien; Babadagly, Odessa; Adelfang, Warszawa; Crlenjak, Zagreb. Vizito al Instituto pri Historio de Medicino, kie prof. Neuburger legis raporton sciencan. Ekskurso al Kobenzl. Dum la UK en Budapest TEKA-kunsido sub prezido de Mezei.
1930. Fondiĝis Tutsovetia E Med. Sekcio (TEMS). Estraro: prof. Vojaĉek, Nadeĵdin, Gogitidze, Ŝubin, ktp. Estas aranĝataj med. disaŭdigoj per Radio Leningrad en E. Fondita «Ĥemia-Farmacia Sekcio» de TEKA; prez. Wiltschek, Bratislava; Elwell, London; Maeder, St. Gallen. Areto de TEKA-anoj kolektiĝis dum la UK Oxford.
1931. TEKA-kunveno dum la UK Kraków, granda sukceso. Raportoj de Blassberg; prof. Canuto, Torino; Bulyovszky, Kiskunmajsa; Leono Zamenhof; dir. de UEA Jakob. Ekskurso al Kobieĵin-a Frenezulejo. Estraro: Robin, Bluth, Wysokinski, Kempeneers, Canuto, Fels, ktp. Granda prop. por E en la franca med. literaturo. („Le Phare Med.“, „Bruxelles Méd.“, „Courrier Méd.“)
1932. TEKA-kunveno dum la UK Paris sub prezido de Vanverts. Vizito al Pasteur-Instituto. Ekskurso al Farmacia Fabriko Roussel. En la revuo «Le Phare Médical» sukcesplena enketo pri E dank’ al Cligny. Multaj aŭtoritataj favoraj voĉoj. Apero de la grava verko de Briquet: „Teknika Medicina Vortaro“, 360 p. — W.ROBIN.
Medrkiewicz (mendrkieviĉ) Jan, polo, d-ro med., ĉefkuracisto ĉe asekurkaso de malsanuloj. Nask. 12 nov. 1888 en Lublin. Eltrovis, fotografis kaj precize priskribis bakteriojn de brasika fermentacio. E-istiĝis en sesa klaso ĉe gimnazio de Chrzanovki en Warszawa en 1906. En la sepa klaso organizis kurson por 40 lernantoj, kiun gvidis A. Grabowski. Sekvan kurson en la gimnazio gvidis li mem. Somere en 1907 organizis unuan kongreson de P E-istoj en Kazimierz, kiun partoprenis ĉ. 40 personoj. Prez. de PEA en Lublin, 1924–29. Gvidanto de Lodza ES de 1929. En 1930 organizis en Lodzo E-istan Scienc-politikan Sekcion, por agi en registaraj kaj diplomataj rondoj por deviga instruado de E. En 1914 publikigis sciencan verketon kun E resumo. Artikoloj en diversaj gazetoj.
Mees (mes) . C, nederlandano, kuracisto. Nask. 6 jul. 1865 en Stadskanaal. Red. de „Holanda Pioniro“ en 1913–22. Gvidis ekzercrubrikon en „Holanda E-isto“. Verkis: „La kaŭzo de la senlaboreco“ (1912), kaj libreton por nederlandanoj pri malfacilaĵoj ĉe la traduko. Trad. fragmentojn el „Camera Obscura“ de Hildebrand kaj reviziis la Vortaron N-E de Merkurio.
Megahy (megaj) Basil P. irlandano. Nask 3 jan. 1854 en County Antrim. Edziĝis kun Marah M. Megahy, anglino, nask. 22 jan. 1855 en Warwick. Ambaŭ E-istiĝis en 1908.
Meier (majer) Ludwig Emil, germano, ekskapitano, verkisto. Partoprenis la militon 1866; vundita. Mortis 1919 en Münchcn. Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en G-ujo, kiu jam en 1889 konatiĝis kun E. La «Nestoro» de la g-lingva E-movado fondis en 1891 la «Societon Esperantistan» en München, poste translokiĝinte Nürnbergon, daŭrigis tie sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia alvoko adresita al 100 konataj de li E-istoj alvenis nur 10 aliĝoj. Verkis lernolibron, 1891 (dua eld. 1903); „E–istan Kantaron“ 1907 (dua eld. 1913); trad. „Wilhelm Tell“ de Schiller, 1906; „Edziĝa festo en Capri“ de Heyse, 1906; Ĉapitro el la „Ama vivo“ de Bolsche, 1906; „La monaĥejo de Sendomir“ de Grillparzer, 1907; „Fabloj“ de Lessing, 1921. Kunlaboris al „La E-isto“, „Revuo Int.“ kaj „Danubo“; red. „Münchena E-isto“, apr-aŭg 1904.