Выбрать главу

Miĥolalski Stefan, poto, d-ro, kuracisto kaj ĵurnalisto. Nask. 1861 en Kraków, mortis 27 nov. 1929 en Lwow. Red. dum multaj jaroj la potan revuon «Voĉo de Kuracistoj», verkis multajn profesiajn scienc-verkojn. Kiel E-isto li famiĝis, ke li, la unua, eldonis profesian E-an revuon, «Voĉo de Kuracistoj», 1908–11. Estis kunprez. de la UK en Kraków, 1912.

Milano kaj lagoj de Lombardio, eld. Touring Club Italiano, 1931, 112 p. kun 9 kartoj kaj 6 planoj. Grava eldonaĵo, kiu informas la turiston laŭ la modelo de „Baedecker“.

Mildwurf Adolf, pollandano, d-ro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Nask. 1900 en Przemysl. E-isto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en Wien. Multaj paroladoj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en Danujo; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de HDE.

Miletz (milec) József, hungaro poŝt­ŝparkasa oficisto. Nask. 18 dec. 1865 en Örkeny, mortis 20 aŭg.1915 en Kis­pest. Finstudis kvin jarojn de la med. fakultato. Pioniro, la unua aktiva E–isto en Budapest Fond. kaj prez. de la unua EG en la ĉefurbo, 1901. En 1903 verkis kun Lengyel kaj Schwörer gramatikon, en 1904 red. la gazeteton «E» kaj en 1905 „Hungara E“. Prop laboro ankaŭ en Kispest.

Milita periodo. «3700 E-istoj enskribiĝis por la Deka UK en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de s-ro Painleve estis preta. La organizo estis modele preparita.

Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte Parizon la 1-an de aŭg., la fremdaj E-istoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi sia­vice al la batalkampoj.

D-ro Z, haltigita en Köln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando-Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio. Sovaĝa kanonado kaj malamaj kantoj eksonis anstataŭ la espera himno. Diplomatataj intrigoj, kaj imperialistaj ambicioj ĵetis tutan Eŭropon en ĥaosan buĉadon. Malhela ondego dronigis la noblan revon de la E-istoj sub frakasa ŝaŭmo.

Dum monatoj oni sciis nenion unu pri aliaj. Tamen la flameto ne estingiĝis. En savita teranguleto, meze de l’ ventego, la UEA-oficejo restis malfermita en neŭtrala Svislando. Post ses monatoj da silento la gazeto „E“ reaperis en jan. 1915. Hodler donis novaĵojn. Li estis organizinta servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. Kompreneble politika aŭ militista aludo estis severe malpermesita. Leteroj devis alveni malfermite al UEA en Genève, kiu transsendis ilin al la dezirata lando kun eventuala traduko en ties lingvon laŭ neceso. Franca patrino skribis al filo en Germanujo. Aŭstria knabino al fianĉo en Anglujo. Kortuŝaj korespondaĵoj, homaj amoj, doloroj, mizeroj, esperoj trap­asis la UEA-oficejon, kie multaj lokaj gesamideanoj helpis. Du aŭ tricent leteroj alvenis kaj resendiĝis ĉiutage. Tiamaniere ioman helpon en homaj suferoj povis alporti E kaj ĝia organizo. La faritaj servoj atingis 200.000.

Sed Hodler faris pli. Per sia gazeto li memorigis la E-istojn, ke ili estas homoj. «Ni havas la devon ne forgesi», li skribis en nobla artikolo «Super» („E“, 5 jan. 1915). «Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia E-isteco, devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de ia humaneco… Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco… Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj… La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam cent­miloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu sol­vo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la int. rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacio estas tamen io … Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado… Ni E-istoj estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.»

El ambaŭflankaj tranĉeoj venis al Hodler emociaj aproboj de homoj kunsentantaj apud la morto kaj danĝero. Ho ve, la listoj de «Niaj mortintoj» pli kaj pli longiĝis. Ankaŭ la milito mem. Tamen la kroniko montris, ke ia movado ne mortis. En aliaj kontinentoj ĝi daŭris ageme, en Brazilo, en Usono, en Aŭstralio, en Ekstrem-Oriento. En aŭg. 1915 eĉ okazis en San Francisko la Dekunua kongreso, kompreneble pli amerika ol universala. El Eŭropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojaĝanto, sed kelkcentoj da E-istoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacifika Ekspozicio. Ĉefe temis pri: Kiel organizi la fortojn de la E-istaro post la fino de la eŭropa milito? La kongreso voĉdonis deziresprimon, ke UEA tion entreprenu sin turnante al ĉiuj naciaj societoj el sia sidejo en ekstermilita Svislando. En Eŭropo estis kursoj en preskaŭ ĉiuj landoj, neiŭtralaj kaj militantaj, sed kompreneble malpli multaj ol antaŭe. Kiam la gazeto „E“ ne povis plu eniri aŭ trapasi kelkajn landojn, Hodler presigis raportojn de UEA, kiujn li dissendis en formo de broŝuretoj kun novaĵoj pri ĉiuj naciaj movadoj.

En kelkaj landoj, i.a. en Germanujo kaj Francujo, aperis militaj propagandiloj en E pravigantaj la nacian vidpunkton. Kelkfoje registara subteno, alifoje privataj iniciatoj tion ebligis.

Pli interesa estis la disvastigo de vera E-ismo en la militkaptitejoj. Kiam s-ro Justin Godard, honora membro de UEA en Lyon, estis ŝtata subsekretario de la saneca fako en 1916, li cirkulere rekomendis al la militistaj flegistoj la lernon de E kaj mendis por disdono 10.000 ekzemplerojn de la lernlibreto Bayol E-Ruĝa Kruco. Afiflanke la Tutmonda Komitato de YMCA disdonigis milojn da E-lernolibretoj al militkaptitoj en diversaj landoj.

Tiuj malfeliĉaj junuloj, enfermitaj kiel brutaro inter bariloj, sopiris je ia interesa allogaĵo, kiu forgesigas malsaton kaj hejmosopiron. Hodler rekomendis al delegitoj de UEA viziti tiujn lokojn se permeso ebligas kaj vidi ĉu ne troviĝas iu perdita samideano. En diversaj lokoj ili faris tion kaj ĝoja interfratiĝo okazis. En aliaj tiaj malliberejoj, unu sola kaptito instruis la lingvon al centoj da ceteraj, kiuj kopiis vortojn kaj regu­lojn unuj de aliaj. Tio i.a. okazis en Siberio, kie japanaj generaloj eĉ subtenis tiun lernadon. E-istaj rondoj fondiĝis. Oni kantis la himnon kaj gaje interparolis la lingvon inter plejdiversgentanoj.

En tia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el sia plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Z pro kormalsano (14 apr. 1917) :

«La famon ne brue,

Nur poste malfrue,

Simite al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:

La Majstro mortisc».

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malprok­simaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l’ homaro sub la malhelaj ondegoj de l’ buŝa teruro? Jen mortis la fondinto, la inspiranto de miloj. Kio estos post li? Ĉu homa verko disbloviĝos al ĉiuj ventoj de forgeso, aŭ ĉu la spirito lasos ian subteran semon potencan je eterna vivo kaj iam refloronta konsole tra la mondo mizera?» Ĉapitro, prenita el la „Historio de la lingvo E“, de E. PRIVAT.

Militrezista movado. Dum la milito izoluloj diverslande rifuzis ĝin parto­preni iel ajn, bazante sian rifuzon sur motivoj aŭ religiaj aŭ moralaj. En Anglujo stariĝis la «No-Conseription Fellowship», kies membroj kuniĝis por rezisti la milit-servon. En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj starigis la Internacionalon de Kontraŭmilitistoj («War Resisters’ Internatio­nal») religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la I.K. uzadis E-n, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aperantan informbultenon en E. Pere de E la I.K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla. La Homaranismo de Z havas parencecon al la idealoj de I.K. Pro tio I.K. atendas kaj efektive trovas multe da helpo ĉe la E-istaro. La sekr. de I.K. estas H. Runham Brown, 11 Abbey Rd., Enfield, Middlessex, Anglujo. I.K. havas 48 sekciojn en 27 landoj, kaj individuajn membrojn en 64 landoj. En fino de 1932 pli ol 100 junuloj diverslande estis en malliberejo pro rifuzo de milita servo. I.K. multe helpas al tiuj, kiuj tiamaniere suferas por la paco de la homaro. M.C. BUTLER.