Millidge (miliĝ) Edward Alfred, anglo, komercisto. Nask. 13 jul. 1865 en Kingston on Thames. E-isto de nov. 1903. Ĉeestis de 1905 ĝis 1911 la UK-jn en Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden; Barcelona, Antwerpen. Redaktis kun kaj sen W.W. Mann kaj A.E. Wackcill, The British E-ist’. Verkis multajn artikolojn. Kompilis, E-A Vortaron’ (1932, V-a eldono), kaj kun G.E. Gordon indekson al la sama vortaro. LK kaj multajn jarojn estis ankaŭ akademiano.
Milsom Maria, (ps. Ramo), francino. Mortis 82-jara en Bossey 14 aŭg. 1933. Pioniro de E en katolikaj rondoj. En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Trad. la faman romanon de Wiseman: „Fabiola“, 1914. „En Svislando“ 1908, , Eĉ en doloro ni estu ĝojaj’ de Kamm, 1910 ktp.
Mincev (minĉev) Dimitr Nikolov, bulgaro, publicisto. Nask. 18 jun. 1905 en Constanta (Rumanujo). Red. de rumana lit. revuo, kunlaboranto de multaj revuoj, batalanto por la bulgara-rumana kultura amikeco. E-isto de 1928 Grandnombraj artikoloj por E. Fondinto kaj red. de la trimonata gazeto, E-istul’, 1932. Prop broŝuro, 1929. Prez. de EG.
Miniaturoj. 50 originalaj poemetoj de G.D. Nash. 1931, 58 p. «Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estras saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia belforma kaj formriĉa.» (Butm, HE, 1931, n-ro 45.) Ĉarmaj poemoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro oftaj gramatikaj eraroj kaj aliaj makuloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej allogan ĉarmon.» (Newell, The B.E. 1931 p. 109.)
Mimbeck (minibek) Arnold, aŭstrogermano, d-ro, jura kaj fil., komercministeria konsilanto. Nask. 15 jul. 1878 en Lienz, Tirot, mortis 17 jul. 1930 en Wien. Prez. de la 16-a UK en Wien, 1924.
Minke Jan Willem, nederlandano. Nask. 5 jun. 1896 en Amsterdam. E–isto de nov. 1926. Estrarano de «Ni volas Lumon» de 1927–1932. Regiona SAT-peranto, 1931–33. Kunaŭtoro de E-lernolibro.
Minkov Stefan, bulgaro, prof. de mekanika-elektroteknika lernejo en Sofia. Nask 23 majo 1883 en Razgrad. Fakulo en la metala tekniko; gravaj verkoj, multaj artikoloj. Jam en 1906 li ricevis ateston pri kapableco de SFPE, Francujo, kie li perfektiĝis kiel mekanikisto 5–6 jarojn, samtempe vigle partoprenis la E-movadon kaj spertis ofte la praktikan utilon de E. Ano de BEA, Bulgarujo, de 1912, io sekr. dum la mondmilito kaj kunred. de, B. E-isto, nun estas vicprez. Ano de UEA de 1915, nun ĝia komitatano. Gvidis kursojn.
Minnaia Luigi, italo ŝtatoficisto. Nask. 21 jan. 1899 en Pisticci. E-isto de 1926. Fervora propagandisto. Sekr. de la loka grupo en Roma.
Minoda Takuma, japano, komercisto de konstrua maŝinaro. Nask. 1 sept. 1875 apud Sendai. Unu el la dir. de JEI. Kompilis: «Japanaj Komercaĵoj,» 1911
Minor Karl, anglo, loĝanta en Germanujo, reklamisto kaj eldonisto en Hamburg. Nask. 21 septembro 1891 en London. Konatiĝis kun E en 1908, aktiviĝis en la movado en 1921, fariĝis literatura red. de „G. E-isto“, kie ankoraŭ nun estas recenzisto de novaj verkoj. L.K. Prez. de ES. Verkis: „E-G Vortaron“, 1924 trad. „Natan la Saĝulo“, dramo de Lessing, por la festprezentado ĉe la UK en Nürnberg, 1923.
Mirejo. De Mistral, tri kantoj unuaj, el la franca trad. Champion kaj Noel. 1909, 72 p. Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtempe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo.» (El la Antaŭparolo.) Bona traduko.
Mirinda Amo. Romano, originale de Luyken. 1913. 295 p. Interesa enhavo kun morala subtendenco. Bona stilo. Verko kronita de la Akademio.
Mirski Boris, (ps Bela Manto). Mortis dum la milito. Estis talenta E-poeto kaj trad. el Lermontov.
Misiisto. v. Katolika movado
Miss Esperanto. Dum la UK en Budapest, 1929, okazis beleckonkurso en la kadro de la kostumbalo. Partoprenis ĉ. 100 fraŭlinoj el multaj landoj. Tiun ĉi titolon de la plej bela fraŭlino ricevis Veronika Eksta, estona oficistino.
Mistero de doloro. Dramo el la kampara vivo en 3 aktoj de Gual, el la kataluna trad. Pujulay Vallés, Kolekto de „La Revuo“. 1909, 92 p. «Bela kaj interesa dramo, ludota de profesiaj aktoroj dum la Barcelona Kongreso. Ĝenerale bona estas la traduko». (P.C. — Th. C., L.I. 1909, p’ 380.)
Mistler Alphonse, franco, instr. Nask. 5 febr. 1873 en Tannenkirch, Alsate-Lorraine, Francujo. En sia patrujo li komprenis E-an gramatikon en 2 horoj. 1893 venis al Nagasaki, Japanujo, kaj restis tie ĝis 1933. 1902 skribis pri E en iu fremdlingva gazeto en Nagasaki unua voĉo pri E en J-ujo. De 1903 instruisto de fiziko, kemio en Kaisei Tyŭgaku, kie iam lekciis E-n. Nun instruas francan lingvon en St. Joseph’s College, Bluff, Yokohama. Milda, nesintrudema, serioza. — (Kaw.)
Miŝima Miĉiaki, japano, vicgrafo, membro de Supera Domo de Parlamento, dir. de J-a Ligo de skoltaj grupoj. Nask. 1 jan. 1897 en Tôkyô. Konsilanto de JEI — (Kuw.)
Mittey (mite) Alfred, franco, literpentristo. Nask. 26 nov. 1873 en Parizo. Interesiĝas pri sindikataj aferoj kaj interhelpaj societoj. Propagandisto de E, dum 8 jaroj gvidis kursojn en la Pariza Laborborso. En jan. 1931 kreis la ĉiulundan tagmanĝon «Agapo» en Parizo, kunvenejon de multaj E-istoj
Mladenov Stefan, d-ro, bulgaro, univ. prof. de kompara lingvistiko. Amiko de la int. lingva movado, speciale de E kaj skribis artikolojn pri ĝi.
Möbusz Albin Friedrich Richard, d-ro, (ps. Amo), germano dir. de reallernejo. Nask. 8 jan. 1871. Iam volapükisto. E-isto de 1901. Faris multajn prop. paroladojn, gvidis multajn kursojn, fondis grupojn en Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel, Eutin. Estis dua prez. de GEA, 1909–12, prez. de Nordalbinga EL, 1912–21, prez. de la Lübeck-a ES de 1908 ĝis nun: Verkoj: „E lernolibro por G-oj“, (5-a eld. 1424), „Universala E-Lernolibro“, 1926; „E-aj Instruleteroj“, 1918–20. „Demonstraciaj tabeloj“, 1912, „Dokumentoj de E“ 1921, „Katalogo de E sigelmarkoj“, 1912. Multaj artikoloj en kaj pri E en gazetoj.
Moch (mok) Gaston, franco, oficiro de artilerio, ĝis 1894, poste verkisto. Nask. 6 marto 1859 en Saint-Cyr (apud Paris). En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la «Rajtoj de la homo». En 1879, lernanto en «l’ Ecole Polytechnique», li legis libron pri Leibnitz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de int. kompreniĝo, tiom pli ke li estas poligloto. Li aliĝis al E en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Z, li daŭrigis sian porreforman agadon, «al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan». Li partoprenis en la laboro de la Delegacio (1907) kiel anstataŭanto de Boirac. Iom post iom li deturnis sin de E, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon. Nun li reĵetas eĉ la ideon de artefarita lingvo. Li redaktis „Espero Pacifista“ (1905–1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en E precipe pri paco kaj malarmo, li verkis „La question de la langue int. et sa solution par l’ E“, 1897. „Pri la elparolado de E“, 1907. Traduko de Tristan Bernard: „Angla Lingvo sen profesoro“, komedieto, 1907. Traduko de About:, La Rego de la Montoj’, 1909., Pri la transskribo de la propraj nomoj en E’, 1910. LK, 1905–12. — L. BASTIEN.