Moder Hans, germano ĉeĥoslovaka. Longjara sekr. de la EU «Verda Stelo» en Praha. Instr. por E en blindistejo. Verkis en E aron da humoraj skizoj.
Modernaj Robinzonoj. En la Siberia Praarbaro. Rakonto, originale de T. Schwartz, (Budapest) 1924, 88 p. Vivo, suferado, forkuro de militkaptitoj tra multa aventuroj. Simpla, vigla stilo.
Modrijan Fr., jugoslavo, prof. Gvidanto de Isosek-kursoj. Verkis la libron „Fabeloj“, originalaĵoj; tradukis slovenajn beletristikaĵojn.
Moissenet (mŭasne) Léon, (ps.L.M.), franco, ĉefinĝ. de la ŝtata Pontoj kaj Vojoj. Nask. 3 majo 1860 en Paris. Fondis aŭ prezidis diversajn grupojn. Membro de la patrolanda Komitato de SFPE. Krom artikoloj en lokaj gazetoj kaj en „Int. Scienca Revuo“, propagandis precipe ĉe samprofesiuloj kaj politeknikanoj. Sendis komunikojn pri E-a movado en la grava revuo „France et Monde“, ktp. Sendis al la Komitato Morris (Usono) verkon pri „E helpa lingvo je praktika uzado“.
Mojado Mariano, hispano, pastro en Madrid. Prez. de HEI. Faris multajn radioparoladojn pri E. Kunlaboris al „H. E-isto“, LK.
MOKA, Mondjunularo Katolika. Unua alvoko por la fondo de MOKA aperis en 1919 en la E-gazeto „Blanka Kruco“, definitiva fondo okazis en 1920 en Hago. En la unuaj jaroj ĝi laboris kiel sekcio de IKA (v.), sed kun organiza sendependeco. Kongresoj de MOKA okazis en 1921 en Graz, 1922 en Luxembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1929 en Barcelona int. specialaj konferencoj en diversaj lokoj. En multaj int. kongresoj organizitaj de aliaj asocioj MOKA kunlaboris. Ĝiaj organoj estis la gazetoj „Blanka Kruco“, „Espero Katolika“, „Katolika Mondo“, Justula Angulo en „K.M.“, fine de 1926 ĝia propra gazeto „La Juna Batalanto“. Aperis kaj aperas kelkaj naciaj informiloj, ĉiuj kun insista E–propagando. MOKA organizis int. korespond-, inform-, vojaĝservojn, ktp., helpis efike la E-propagandon. Ekz. en 1927 MOKA publikigis alvokon «Katolika junularo kaj E», subskribitan de pli ol 30 kat. junularaj asocioj. La alvoko estis represata en 20 gazetoj, speciala flugfolio (12000 ekzempleroj) ankaŭ disvastigis ĝin. MOKA eldonis flugfoliojn por E en franca, angla, ĥina kaj aliaj lingvoj. La ĉefsekr. de MOKA faris paroladojn kun efika E-propagando en 20 eŭropa kaj amerikaj landoj, kelkaj naciaj sekretarioj estas tre fervora propagandistoj. La organizo estas jena: Ekzistas delegitoj kaj lokaj grupoj, naciaj sekr-oj kaj naciaj komitatoj, fine int. komitato, ekzekutiva komitato kaj int. sekr-ejo. Protektoro estas episkopo d-ro Majlath de Transilvanio, Rumanujo. La MOKA-movado estas benita de la papo kaj de multaj episkopoj. La int. sekr-ejo estas en daŭra kontakto kun membroj kaj simpatiantoj en tre multaj landoj, naciaj sekr-ejoj nun laboras en 23 landoj. Adreso de la int. sekr-ejo: d-ro W. Solzbacher 77, Montee de Pilate, Luxembourg-Eich, Luks. — W. SOLZBACHER.
Mölke Marta (Sophie), germanino, sekr. de kunlaborado de IALA. Nask. 20 apr. 1886 en Sommerfeld. De 1927 laboras por E: prop. artikloj kaj paroladoj, starigo de statistikoj kaj adresaroj rilate la instruistaron kaj instruadon de E. Artikoloj en IPR.
Monako, Eŭropo. La pioniro en ĉi tiu landeto estis en 1900–03 E. Barbier, Ed. Pirot la Beaume kaj la fama E-isto Gaston Moch. La lasta en 1903 skribis serion da artikoloj en «Le Petit Monegasque» kaj aranĝis kurson, post kio estis fondata EG. En 1900 Leger kaj d-ro Richard, dir. de Oceanografia Muzeo de Monako kaj prez. de la EG, enkondukis E-n en bultenon de la Muzeo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 troviĝis nur unu E-isto en la lando. — I. ŜIRJAEV
Monda Poŝto. Aperis de 1900 kiel «Schweizerpost» en Fischenthal. En 1909 ĝi fariĝis oficiala organo de la «Int. Ligo» kaj ricevis la titolon: «Welt-Post. Monda-Poŝto». De majo 1925 estas ĝis hodiaŭ la titolo «Monda Poŝto» 8–16 p. (post la milito ofte nur 4) 33×23. Red. I. Thalmann. De majo 1912-julio 1914 ĝi estis kunigita kun «Svisa Espero», tiamaniere, ke ambaŭ gazetoj ricevis la saman formaton 33×23 kaj estis ambaŭ liverataj al la anoj de Svisa E-Societo. MP reviviĝis en okt. 1919, red. restis ĝis okt. 1922 I. Thalmann en Fischenthal. Poste red. estis: K. Döring en Frankfurt/M., Ferd. Blocher en Hamhurg, R.S. Carter en Balbao Heights, Canal Zone (Panama), I.H. Blackney en Saginaw, Mich. USA. Kelkaj n-roj aperis intertempe en Markneukicch (Saksujo) kaj 2 litogr. en Hamburg (Blecher). MP okupas sin nur pri kolektadaj aferoj (precipe poŝtmarkoj), nur inter majo 1912 kaj julio 1914 ĝi ankaŭ enhavis E-propagandon, kursojn, literaturon ktp. — P. TARNOW.
Mondjunularo Katolika. v. MOKA.
Mondo kaj Koro. Originalaj poemo de Kalocsay, 1921, 32 p. «La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj poezia kapablo altgradaj» (G. 5. , E’, 1921, p: 28.)
Mongolujo. Grandampleksa sendependa popola respubliko inter Sovetunio kaj Ĉinlando kun ĉefurbo UlanBator-Roto (Urga). Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E–movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N.P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado komenciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien revenis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propagancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca komitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933. — N. NEKRASOV.
Montezemolo, de Carlo Cordero, markizo, italo, generalo en pens. Nask. 7 aŭg. 1858 en Mondovi. Atinginte la rangon de majoro antaŭmilite, forlasis la soldatan servon, sin dediĉis al kulturo de siaj granda bienoj. Dum la milito komandis montaran artilerian regimenton; estis vundata; du liaj filoj mortis en la bataloj. Li loĝas nun en Castiglioncello apud Livorno. Tuj post la milito li E-iĝis, vigle laboris por E. Post kelkaj jaroj fariĝis prez. de IEF. Prezidis plurajn italajn E-kongresojn. Sindone helpas en la laboro por E.
Monumentoj. v. Stratoj.
Monumento de Zamenhof. Tomboŝtono de la Majstro en la hebrea tombejo de Warszawa ĉe str. Okopowa. La tombo troviĝas vid-al-vide ĉe la enirejo, sur plej honora loko, kiun la hebrea komunumo donacis senpage kaj helpis aranĝi tre solenan funebroceremonion. La komunumo daŭrigas ĝis nun tiun helpon, je propraj kostoj dekoracias la tombejon, kiam okazas ia ceremonio sur la tombo, ktp. Super la tombo — kiu troviĝas sur monteto, kies antaŭa deklivo estas ornamita per granda kvinpinta stelo el plantaĵoj — staras ekde 1926 tomboŝtono. La monumento konsistas el kvin grizaj granitaj blokoj unu sur la alia kaj sur ili la terglobo. La dua bloko (el malsupre) estas tre granda (pezas ĉ. 2500 kg.) kaj havas el ĉiu flanko ŝildojn, sur kiuj troviĝas surskriboj. Ĉar la tombo troviĝas en angulo de aleo, ĝi havas du antaŭajn flankojn. Sur la pli larĝa — super la steligita deklivo — troviĝas surskribo: