Выбрать главу

Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Romano, originale de Jean Forge. 1931, 242 p. «Detektiv-romano, sed nebulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj». (Jobo L M 1931, p: 160.)

Muĉnik Iŝĥak, (ps. Kincum), hebreo, unue librotenisto, poste, en Palestino, koloniisto. Nask. 5 apr.1894 en Sepetovka, Rusujo. Pioniro por la rekonstruo de Palestino. E-isto de 1910. Starigis E rondojn kaj kursojn en Ŝepetovka regiono, kie li loĝis ĝis 1920. Verkoj: „Hebreaj Rakontoj“, traduko de Ŝalom-Aleĥem, 1923; prop. broŝuro, 1925 L.K.

Mudie (mjudi) Harold Bolingbroke, anglo, borsisto. Nask. 30 jan. 1880 en London, mortis 6 jan. 1916, dum milita deĵoro en Francujo, pro aŭtomobila akcidento. E-istiĝis okt. 1902, leginte pri E en «The Review of Reviews». Fondis gazeton „The E-ist“ en nov. 1903, laŭ financa garantio de W.T. Stead. La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam „T.E.“ kunfandiĝis kun „The British E-ist“ en jan. 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Faris multe da alilandaj prop. vojaĝoj kaj vizitis ok UK. Unu el la Trio por la Tria. Prez. de BEA 1912–16, prez. de UEA de la komenco ĝis sia morto. Multe laboris por la eldono de la „Nova Testamento“ en E. LK.

Mudrak Walter Karl, aŭstro-germano, bankoficisto en Wien. Nask. 24 marto 1904 en W. E-isto de 1924. Speciale laboras en katolikaj, junulaj kaj pacifistaj rondoj. Vicprez. de Kat. Unio E- Wien, sekr. de MOKA, sekr. kaj afergvid. de Int. E. Labor­komunumo por «senalkohola kulturo» kaj por «sentabaka kulturo», estrarano de AEA. Poezia verketo „Kunlaboro“, 1932. Kunlaboranto de „La una Batalanto“; „Espero Katolika“ kaj „Aŭ. E-isto“. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Muffang (müfan) Henri, franco, licea prof. Nask. 26 sept. 1864 en Paris. Interesiĝas pri sociologio. Kunfondis la grupon en Angecs, 1904, propagandis en lokaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Trad. de Jules Renard: Karotharulo, 1907.

Mülller Max, germano, lingvisto, univ. prof. en Oxford. Nask. 1823 en Dessau, mortis 1900 en O. En la fruaj jaroj de E, kiam apenaŭ troviĝis aprobantoj de la lingvo int. inter famaj lingvistoj, li plurfoje montris siajn simpatiojn ne sole por la ideo de L.I., sed ankaŭ speciale por E kaj skribis en 1894, ke E havas la plej altan lokon inter siaj konkurantoj.

Multlingva Intersteno. Stenogazeto en multaj lingvoj por ekzerco de la Intersteno (v.). Aperas de 1930, 21×15 cm. Red. H. Friesz, Duisburg, Germ.

Münz (münc), Adolf (ps. Amo; Amu) germano, komercisto. Nask. 18 marto 1875 en Krakovo. Porgeorfa zorgado. 1925–33 del. kaj ĉefdel. de UEA. en Berlin.

Muramoto Tatsuzo, (, -cuzoo), ja­pano, antaŭe presejestro, nun senokupa. Nask. 13 jun. 1880 en Okayama-si. E-iĝis 1904. Unuafoje en J-ujo fabrikis presliterojn E-ajn. Multe helpis al d-ro Kroita pri fondo de JEA. «A short Vocabulary English-E and E-Eng.», 1906, presita de lia presejo, estas unua libro en J-ujo.­(Kuw.)

Murata Masataka, japano, eksdir. de tria oficiala internigejo de lepruloj Sotozima-Hoyoin, Osaka. Lektoro de med. fakultato de Univ. Nippon. Nask. 20 apr. 1884 en Kotiken. Energie klopodis per varma polemiko por la enkonduko de E en japanajn medicinajn rondojn kaj tion akcelis per sia E publikigo de la fama tezo: «La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso», (Medicina monografio, n-ro 1., 1926.) Aliaj verkoj «Serologio de Lepro», La Lepro, vol. I.n-ro 2, jun 1930. ktp.

Murath Max, germano, prot. de knabina gimn. en Teplice-Sanov (Teplitz-Schonau) en ĈSR. Nask. 9 aŭg. 1884 en Teplice. E-isto de 1911, daŭre aktiva en prop., organizo, kursoj. Honora membro de ES en Olomouc, hon. prez. de EG en T.

Murgatroyd (murgatrojd) William A., anglo, analiza kemiisto. Nask. 5 sept 1893 en Grimsby. E-istiĝis en 1913. Helpis fondi E-grupojn en New­castle kaj Grimsby. Instruis E-n al centoj da lernantoj.

Muribo Martin, norvego, lignaĵisto en Oslo. Nask. 27 dec. 1884 en Valdaclass="underline" Lernis E-n 1917. Estrarano de NEL 1918 kunfondiinto de SAT 1921, fondinto de NALE, 1924. Dumviva ano de UEA. Verkis korespondan kurson por laboristoj 1924, kaj lernolibron 1932. Kunlaboranto de „Sennaciulo“, „La Nova Epoko“, „Arbeider ­E-isten“.

Murray (murey) Robert, skoto, ŝtat­oficisto. Nask. 3 nov. 1897 en London. Sekr. kaj instr. de Nord-Londona EK.

Musella Vincenzo, d-ro, italo, blinda prof. pri beletristiko kaj filozofio en la por vidantoj ŝtataj liceoj. Nask. 27 apr. 1894. Antaŭmilita E-isto, havas la diplomon por la supera instruado de E. Kursoj en Napoli, prop. artikoloj. Dufoje gajnis la premion de itala lit. konkurso, E-igante nove­lojn de Boccacio. Kunlaboranto de HDE. Preparas originalan aldonon al «Plena Vortaro».

Mustapha Haĝi Raden, javano, ĵur­nalisto. Nask. 11 sept. 1911 en Semarang (Ned. Hindujo). En 1929 forlasis sian landon kaj vizitis 16 landojn en- kaj 6 landojn ekster Eŭropo. E-iĝis en Praha 1931. Laŭ la aranĝo de Ĉeĥosl. AE li faris en 15 febr. 27 marto 1934 prelegvojaĝon en ĈSR, parolante en 29 lokoj, antaŭ 10.000 homoj. De sept. 1934 ĝis majo 1935 li faras paroladojn en Svedlando laŭ la invito de SEF, ĉiumonate parolante en 25 lokoj.

Muto Marks (ps. Armilov), japano, tradukisto kaj verkisto ĉefe pri int. kaj ĉinaj problemoj. Nask. 7 febr. 1906 en Nagaoka, Niigata-ken. E-isto de 1919. Partoprenis la fondon de Instituto por Scienco Proleta, Tokyo, kaj de J. Proleta E-ista Unio. Ĉefred. de „Kamarado“. Kompilis kun aliaj 6-voluman „Proletan E-Kurson“, 1931.

Muzika Labirinto. Ludo por muzikistoj kaj muzikamantoj, amuza kaj instrua, (kies celo estas eduko de la muzika memoro), elpensita de komponistino prof. Everaerts-Zlica (Bruxelles). Ĝi konsistas el 400 slipoj, sur kiuj estas presitaj fragmentoj el mu­zikverkoj ĉiuspecaj. Ĉiu slipo havas sur la dorsoflanko ordan numero kaj, en aldonita broŝureto, flanke de ĉiu el tiuj samaj numeroj, staras la titolo de la respondanta muzikverko, ktp. E estas vaste uzata por disvastigo de la M.L., precipe de L. Co­gen, 52 Dreve, Ninove, Belgujo.

Muziknotado, aŭtonoma, elpensita de belgo J. Hautstont, celas ĝeneralan revizion de la muzika signaro. Laŭ aserto de ĝiaj adeptoj «A.M.N. estas la ununura solvo plena de l’ problemo de la reformo de l’ muzik­skribo, per la reguligo kaj la plisimpligo de la signoj.» Por disvastigo de A.M.N. servas int. societo, kiu uzas ankaŭ E-n; ĝia gvidanto: L. Cogen.

Muziko. Iugrade, muziko estas mem int. lingvo. Ĉe kantado, tamen, aperas malfacilaĵoj, kiujn nur E kontentige solvas. La koncertoj en E-istaj kunvenoj, la kantado de infanoj en lernejaj E-kursoj, kaj la vasta E-a muzika literaturo, pruvas ĝian taŭgecon por kantado. Efektive, pro sia riĉeco de puraj vokaloj, E sone egalas la italan. E-a traduko povas esti pli fidela, ol nacilingva; kaj ebligas internacian kantadon kaj komprenon de naciaj kantotrezoroj. — Inter multo da kantaroj naciaj, religiaj, laboristaj elstaras „Internacia Kantaro“ (Bennemann), „Koncerta Kantaro“ (Ziermans), „Kantaro Esperanta“ (But­ler), „Himnaro Esperanta“ (Butler), „Proletaria Kantaro“, aliaj kolektoj de laboristaj kaj popolkantoj, fine rimarkinda serio de kantoj eldonitaj de la firmo „Simfonia“ en Moskva. „La Espero“ de F. de Ménil estas sur la lipoj de ĉiu E-isto. — Prova „Muzika Terminaro“ estas eldonita de F. de Ménil en 1908 kaj kompletigita de li mem, kaj multe plibonigita de Adela Schaefer, en „Int. Scienca Revuo“ (1910). Tamen la E-a muzika terminaro restas en preskaŭ ties ĥaosa stato, kiel la naciaj: la E-aj tempo, takto, tono, ekz., estas tiel dubsencaj, kiel la germana takt, la anglaj tone kaj note.