Dume «Holanda E-isto» estis reaperinta en 1926 en iom alia formo. Ĉar «La Holanda Pioniro» ne plu ekzistis de 1921 kaj ankaŭ la «Fed.» ne plu disponis pri sia organo «Intermembra Informilo», aperanta en 1923–25. «Holanda E-isto» servis parte kiel neoficiala komunikilo de «LEEN» kaj la «Fed.» Ankaŭ aliaj organizaĵoj povis uzi iom da spaco en «Holanda E-isto.» La «Fed.» sur ĝiaj paĝoj kontraŭis la «SAT»-ideojn, kiujn propagandis grupeto de lab. E-istoj per ciklostilitaj gazetoj, «SAT-Propagandisto» kaj «Nederlanda Laborista E–isto» en 1925–28. Krom la ĉefredaktoro Kloek kunlaboris al «Holanda E-isto» H.J. Blokker kaj por la ekzercrubrikoj H.C. Mees kaj P.J. Soeters. Jan van Schoor publikigis en ĝi poemojn.
En Nijmegen kelkaj aktivuloj starigis en 1926 «Centran E-Propagandan Komisionon.» Ĉi tiu aperigas de 1927 ĉiujare bele presitan skriban kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estas pritraktataj per radio. Ĉiujare abonas ĝin ĉ. 3 ĝis 4 mil personoj.
Kelkfoje la naciaj organizaĵoj kunlaboras. Tio okazis i.a. ĉe la aranĝo de la landaj kongresoj en Hilversum (31 Majo-1 Jun. 1925), Nijmegen (22–24 Majo 1926), Haarlem (28–29 Majo 1927). (La kvaran kongreson en Arnhem 21–22 Sept. 1929 ne partoprenis la «Fed.»). De 1917 la E-ekzamenoj estas orgnnizataj de «LEEN» kaj «NK» kune. Dum 1931–32 la Fed. klopodis por esti akceptata kiel kunorganizanto de la ekzamenoj, sed ĉar oni ne volis allasi ĝin sur demokrata bazo, ĝi en 1932 mem funkciigis ekzamenan komitaton. De 1935 ekzistas komuna komitato de LEEN kaj la Fed. En 1930 ekfunkciis Gazetarservo, konsistanta el reprezentantoj de «LEEN», «NK» kaj la «Fed.» Krome stariĝis en 1930. Komitato por enkonduko de E en la elementaj lernejoj, en kiu partoprenis ĉiuj E-aj kaj kelkaj gravaj instruistaj organizaĵoj.
Ne mankis eksteraj sukcesoj. La konferenco «Paco per religio», Aŭg: 1928 en Hago uzis E kiel nuran traduklingvon kaj eldonis protokolaron en nederlanda kaj E-a lingvoj. La proks. samtempe okazinta kongreso de kontraŭmilitaj predikistoj aperigis sian protokolon ankaŭ en E. Al E-istaj fervojistoj estis permesate porti dum la deĵoro la E-an insignon. En Hago la instrukcioj pri manipulado de la aŭtomata telefono afiŝitaj en la telefonaj stacioj estas redaktitaj ankaŭ en E. La ministro por instruado, kiu kelkfoje reprezentigis sin en la UK-oj, decidis (2–5-31, N-ro 4124-I), ke povas esti donata E-instruo en komercaj kursoj kaj lernejoj, por kio estos pagata subvencio, se estas almenaŭ 5 lernantoj. Krome li donis iom da oficialeco al la E-ekzamenoj, nomante komisiiton por ĉeesti ilin. En 1925 la urbo Nijmegen donis bonan ekzemplon, enkondukante E kiel nedevigan fakon por la 7-a lernjara en la popollernejoj. Ĝin sekvis alia kaj en 1930–32 jam okazis kurso aŭ instruado sub aŭspicoj de la komunuma estraro en diversspecaj lernejoj kaj institucioj en ĉ. 15 lokoj. Krome en kelkaj aliaj lokoj la urbestraro donis subvencion al la E-grupo. Inter la edukistoj prof. Casimir, konata pedagogo, kaj Theo Thijssen, verkisto, redaktoro kaj estrarano de instruista sindikato, esprimis sian favoron pri E. La «Ligo de nederlandaj instruistoj» akceptis en sia kongreso 1931 proponon, ke ĝi agadu por enkonduko de E kiel nedeviga fako en la 7-a lernjaro kaj instigu la ministron starigi ŝtatan Eekzamenon. La urbestraro de Arnhem disdonigis senpage al la en 1930 de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh fondita Int. Cseh-Instituto, kiu celas eduki Cseh-metodajn instruistojn, bele situantan konstruaĵon por okazigi kursojn, konferencojn ktp.
En 1928–31 la kresko de la movado kaj pliiĝo de ĝia influo komencis esprimi sin ankaŭ per la membrociferoj. Laŭ iniciato de la haga grupo «Fine ĝi Venkos» venis al Nederlando Andreo Cseh. Li instruis en diversaj «LEEN»-sekcioj kaj varbis multajn novajn adeptojn. Ankaŭ la skriba kurso de Nijmegen liveris kvanton da novaj E-istoj. Katolikaj E-istoj ricevis apogon de la pastro-filologo Gerlach van Royen, kiu favore juĝis pri E, dirante, ke ĝi estas postulo de la nuna tempo. Okazis en 1928 la 13-a int. katolika E-kongreso en Tilburg. La katolika Radiodisaŭdigo elsendis informojn pri kaj kurson en E. La «Fed.» ekhavis novan gvidantaron en 1928 komencis intertraktojn kun «SAT», ekeldonis gazeton «Laborista E-isto», atingis, ke ĝi povis elsendigi per la Laborista Radio-Amatora Unuiĝo informojn pri E kaj eĉ kurson (1931–32) kaj helpis organizi la 11-an «SAT»-kongreson en Amsterdam. En 1930 ĝi ŝanĝis sian nomon en «Federacio de Laboristaj E-isto en la regiono de la nederlanda lingvo» kaj de tiam ankaŭ havas sekciojn en Flandrujo. En 1931 ankaŭ la ortodoks-kristanaj E-istoj starigis sian organizon, la «Nederlandan Kristanan E-Societon» kaj ekeldonis «Kristanan Gazeton.» La membronombro de ĉiuj naciaj organizoj kreskis de ĉ. 1500 en la fino de 1928 ĝis pli ol 4500 en la fino de 1931. Ankaŭ en la partopreno de la ekzamenoj respegulis sin la kresko de la movado. En 1927 partoprenis 386 kandidatoj, el kiuj sukcesis 267, en 1931 ĉ. 1000, el kiuj sukcesis 688. En la fino de 1931 «Holanda E-isto» malaperis kaj naskiĝis «Nederlanda E-isto,» dusemajna organo de «LEEN.»
De tiam ĉiu el la landaj organizoj disponis pri propra organo, kio estas grava faktoro por la disvolviĝo de la movado. Ĉi tiu ankaŭ en 1932–34 regule kreskis. Precipe la Fed. multe progresis, tiel ke ĝi en 1934 estis la plej granda el la E-organizoj. Malĝojiga okazintaĵo estis interna malpaco en LEEN, kiu kaŭzis en 1934 eksiĝon de parto el ĝiaj sekcioj kaj ties kuniĝon en nova organizo, la N. E-Gruparo.
Literaturo. La unua eldonaĵo pri E estis la broŝuro de D-ro Z pri la int. lingvo E, trad. de J.M. Vaz Diaz (Esp no. 97), publikigita en Uppsala 1896. En 1900 aperis malgranda lernolibro de 13-jara gimnaziano, J.C. Bruijn. Ĉi ambaŭ verketoj ne havis multan signifon. Post la lernolibro de Uitterdijk, jam menciita, eliris multaj aliaj. La plej gravaj el ili estas tiuj de G.H. Benink (2 eld.), A. Blok (13 eld.), Bulthuis (2 eld.), C.J. kaj J.C. Dirksen (4 eld.), P. van Dokkum (2 eld.), P. Heilker (2 eld.), J. Lem (por laboristoj), P.A. Schendeler (4 eld.), J.W. Sevenhuijsen (por la junularo). La E-ŝlosilon kun vortareto N-E prilaboris H. Blok (9 eld.). La ĉefaj vortaroj estas tiuj de Uitterdijk N-E kaj E-N, tiu de «Merkurio» (W.J. v.d. Haak, M.J. Wessel, L. Wit), poste reviziita de H.C. Mees, la poŝvortaro de C.L. de Veer (2 eld), la vortaroj E-N kaj N-E de A.G van Straaten. Aliajn lernilojn verkis aŭ kompilis Bulthuis, G.J. Degenkamp, F. Faulhaber, d-ro F.C. Domcnicus, J.B. Eiselin, Mees kaj «Merkurio». Verketojn pri la movado kompilis G. P de Bruin, Isbrücker kaj J.M. Munters. Propagandaj broŝuroj aperis de Frato Augustinus, Baart de la Faille k. J.R.G. Isbrücker (kontraŭ Ido), H. Blok, G P. de Bruin, d-ro Domenicus, J.B.B. Dufrenne, C.F. Everts, F. Faulhaber (trad.) J.P.L. Niesten, Nutters, Klock, H. Linnebank, Lutkie, Smulders, Romein, Uitterdijk, P J. Vermaas, W. van Zon, Homulle (trad.), Tradukoj el la nederlanda literaturo estas i.a.: P.A.S. van Limburg Brouwer, Akbar (J.C. k. J.R.G. Isbrücker kaj J. Ziermans), J. van den Vondel, Gijsbrecht van Amstel (J.R.G Isbrücker), Hildebrand, Camera Obscura (fragmentoj, H.C. Mees), F. vaa Eeden, La malgranda Johano (Bulthuis), S. Ulfers, Ostlorn (Wessel), Ivans, La viro el Francujo (W. Versteeg-Graftdijk), Holst, Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj (van Leeuwen).
Por la disvastigado de literaturo zorgis la Ĝenerala Librejo «Espero» en Hago (1911–14), dir. J.L. Bruijn kaj poste la «Centra E-Librejo». Ĉi tiu, privata entrepreno de Bruijn, transtormiĝis en 1919 en anonima societo kun financa partopreno de diversaj E-istoj. Ĝia akcia kapitalo estas 10.000 guldenoj, el kiu ĉ. triono estas efektive enpagita. Lastjare (1933) la rentumo estis 5½%. De 1922 la librejo estas gvidata kiel fako de profesia librejo. En 1932 la Fed. starigis Libro-Servon, kiu ne nur vendas, sed ankaŭ mem eldonas diversajn gravajn verkojn, ĉefe instruajn. En 1933 ĝi vendis je valoro de ĉ. 9000 guldenoj. De post 1930 ekzistas Centra Katolika E-Librejo en Eindhoven.