Выбрать главу

Gravaj ne-E-aj firmoj, kiuj eldonis E-aĵo(j)n estas: H. Honig, Utrecht, H. Meulenhoff, Amsterdam, P. Noordhof N.V., Groningen, W.J. Thie­me ô Cie, Zutfen J. B Wolters, Groningen, N.V. Joh. Ykema’s Uitgevers Mij., Den Haag Nijgh ô Van Ditmar N.V., Rotterdam, N. V Lec­turis, Eindhoven, Calenbach, Nijkerk.

Societoj. «Federacio de Laboristaj E-istoj en la regiono de la nederlanda lingvo». F. Faulhaber, prez., A Veen, sekr, F. Koch, kas. kaj adm., H. W Ahngs, red., F G. Kroonder, libristo, W. Prent, E. Faulha­ber-Ciskovska, J. De Lange. Sekr. por Flandrio: Th. Mortiers. Konsilantaro: J. Alta, O. Brandsma C. de Cock, H. Garten, van Gerfsom, A. Henstra, J. Houtekamer, A Nevenzeel, H. Rijpstra, J. van Scheepen, A. Tillema Heijnen, G. Vonk, G. Vrees, E Willekens, J. van Wijngaarden. Organoj: «Laborista E-isto», monata, 32×25 cm, 8-paĝa, 4000 ekz.; «La Progresanto» (studgazeto), monata, formato kaj amplekso kiel L.E.; «La Vojo», por infanoj, ciklostilita; krome ĉiu membro ricevas Sennaciulon. Membroj: ĉ. 3000 (inkluzive simpatiantaj membroj kaj organizoj); sekcioj: 93. Servoj: librejo, ekspozicioj, vojaĝantaj. bibliotekoj, gazetarservo, ekzamenoj. Enspezoj: saldo 1932 F. 332.02, kotizoj F. 3855.08, organoj F. 895.03, libroservoj F. 1450: diversaj F. 341.57. Elspezoj 1933: organo F. 3649.66, Sennaciulo F. 683–28, afranko F. 315.55, skriba kurso F. 567.32 administro F. 602:, kunvenoj kaj kongresoj F. 487.74, donacoj F. 65:, subvencioj F. 82.42, kontoraĵoj F. 177 05, gazetarservo F. 96.85, diversaj F. 13599 saldo F 10.84. Aktivuloj: J. Benjamin,, H. Bishoff, J. Bout, Th. Buijs, J. Diehl C. de Klerk, L. van Munster, J.W. Minke, W. Mudde, F. de Regt, G Woud.

Nederlanda Katolika Esperantista Ligo «Nederlanda Katoliko». H. Da­men, prez., F. Marrevee vicprez, F.J. v. d Burgt kaj P. G Brand, sekr-oj, L. Weyts, kas. A. Beek, J. P Korting, P.H. Penders kaj J.H. Westen estraranoj. Pastro L.J. Poell religia konsilanto. Membroj: 1128, kiuj estas aŭtomate membroj de IKUE; lokaj grupoj. 33 lokoj, en kiuj la anoj loĝas: 219. Organo. Nederlanda Katoliko, monata, 21×14 cm. 12–16 paĝa. eldonnombro: 1200-red p. M. Brouwer. Enspezoj en 1932: f 186887, elspezoj f 1896.53.

Aktivuloj: Th. C. van Erp, Ma­thilde Borret, A.N. Govers, F. Knaa­pen, J. Pastoor, Frato M. Wynandus van Oort, A.J. v.d. Burgt: J J. Fillot, H. Haenen, Frato Nivardus, F.G. van Hoesel, F. Smarius, P. Ch. v. d. Vijver.

Nederlanda Societo Esperantista «La Estonto Estas Nia» («LEEN»). P.W. Baas, prez. E de Wolf, sekr. kaj red. H. Wensel, kas. kaj adm., f-ino G.H. Benink, 2-a kas, J.V. Holleman, vicprez., E. A Koot, 2-a sekr., P. Hendriks, J.M. Duinker, W. Grolleman, Lissauer, bibl. — Org.: «Nederlanda E-isto», 2-semajna, 24×15 cm, 16-paĝa 2000 ekz. Kunl.: Henr. de Lange, Mies Smith, Jan van Schoor. Membroj. 2. 1500; sekcioj: 31; kursanoj: ĉ. 850.

Enspezoj 1933: saldo de 1932 F. 817.47, kotizoj F 4630.12, organo F. 496.66, prop. gazetoj F. 163.20 ekzamenoj F. 400:, broŝuroj F. 106.87 Cseh-kurso F. 129.45, diversaj F. 101.87. Elspezoj 1933. organo F. 3768.79, gazetarservo F. 36.46, biblioteko F. 42.10, donacoj al div. organizoj F. 257.50, administro ktp. F. 433.14, prop. F. 336.52, kunvenoj F. 504 54, broŝuroj F. 105.63, regularo F 20.60, diversaj F 33.92 saldo F. 13D1.44. Servoj: bibtioteko (530 verk­(-et)oj kaj jarkolektoj), ekspozicioj, gazetarservo, radio- kaj poŝta komisionoj, ekzamenoj; Aktivuloj: Nelly Boom, H.W.G. Centjn, G.W.H. Cote, J D. van den Eijnde, J.L. Mast, C. Offerhaus, M.F. Onnen, J. van Ravestein Jr., A. Rutgers, W.H.G. van Tintecen, L.W.J.K. Thomson J. van der Velde, A.C. van der Vet, J. Vink, G. Wirix, W. Baaten, p. Hendriks, Joh. Hartog, P. Korte W. Kunnen, L. Morean, J. Telling, Ŝ.J. Ysselstein.

Nederlanda Kristana E-Societo. H.G. van Leeuwen, prez., J.J. Wielheesen, sekr., J.D. Brakel, kas. kaj adm., H. Verburg, red. Org.: «Kristana Gazeto», 2-semajna, 28×22 cm, 8–12-paĝa, 600 ekzempleroj. Membroj: 2. 300.

Centra Esperanto-Propaganda Komisiono (Nijmegen). Starigis sin mem, estas privata entrepreno de jenaj E–istoj: A. van Weerhorst, prez., A.H. Jansen, sekr., H. de Lepper, kas., A. van Straaten, kursgvid., J. Alberda, vicprez., L. Kwak, komisaro. Servoj: skriba kurso. Partoprenantoj: ĉiujare 3–4 miloj.

Nederlanda Societo de Blindaj E-istoj. Sekr. R. Israels.

Rimarko. Por kontroligi la ĝustecon de la detaloj, la artikolo aperis antaŭe en N E-isto, 1932.

Biografio, alveninta post fermo de la unua volumo: van Dokkum, Pieter, lernejestro. Nask. 27 marto 1847 en Stadskanaal (Groningen) mortis 20 febr. 1934 en Veendam. E-isto de 1922 kaj ĝis sia morto laboris kune kun sia edzino por E. Li estas nomata la pioniro de E en Groningen. Gvidis kursojn diversloke verkis lernolibron, 1924 (dua eld. 1931). (H J.B.) G.P. de BRUIN

Ned Katryn: ps. de Lefebvre, v.

Nedoŝivin Aleksandr Miĥajloviĉ, ruso. Nask. 14 marto 1868 en Kazanj. 27 jarojn imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn adv. En 1920 transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 fariĝis paroĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig. E-isto de 1910. Kunfondis la ES-n en Kovno (Litv.), en Petrogrado fondis Int. E-an Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subvencion. Liajn E-ajn laborojn partoprenis liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.

Neergaard de (nergor) Pierre Paul Ferdinand Mourier, dano, specialiste pri plantpatologio, ĝardenkultura zoologio kaj genetiko. Nask. 19 febr. 1907 en Nyborg. E-isto de 1925. Dum 1926–28 red. de „La forta voko“. En 1929 eniris la laboristan E-movadon. Faris 5-lingvan ĝardenkulturan terminaron (1200 esprimoj). Verkis „Fremdvortoj en E“. (La 15-a regulo de la fund. gramatiko en teorio kaj praktiko), 1933.

Nekrasov Nikolaj Vladimiroviĉ, ruso, ĵurnalisto. Nask. 18 dec. 1900 en Moskva. E-isto de 1915. En 1918–19 prez. de Tutruslanda Ligo de junaj E-istoj kaj red. de „Juna Mondo, kiun li mem kompostis en la presejo. En 1922 kunfondinto de „La Nova Epoko“ kaj ĝia kunredaktoro ĝis 1930. De 1923 membro de CK SEU. Li speciale okupas sin pri historio kaj kritiko de la E-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, nacia problemo kaj kosmoglotiko. En La Nova Epoko estas publikitaj liaj skizoj pri originala E-literaturo (Baghy, Bulthuis, Jung, Hohlov, Miĥals­ki, Deŝkin, Schulhof ktp.). Lia kritiko eliras ĉefe el originala sociologia vid­punkto, sed samtempe li multe atentas la lingvan flankon de la verkoj. Li tradukis multajn rusajn poetojn: Puŝkin (romano „Eŭgeno Onegin“, „Kupra Rajdanto“), Blok „Dekdu“, „Najtingala Gardeno“), Balmont („Blanka Cigno“, „La mortaj ŝipoj“), Majakovskij (‚Nubo en Pantalono‘, „Suno“), Gerasimov („Monna Liza“), Bezimens­kij („Socialismo“) kaj multajn aliajn. Sed ankaŭ li verkis multajn originalajn poemojn; la plej rimarkindaj „Krono de sonetoj pri E“; „Fablo pri ĝilotinŝraŭbeto“, „Testamento de Satano“; „Verda Flamo“. En siaj poeziaj verkoj li devenas de la rusaj poetoj simbolistoj, ĉefe Brjusov, kaj speciale zorgas pri la stila lingva pureco. En 1931 kunfondis IAREV. LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Nels Joseph, franco (de pola deveno), kontisto. Nask. 23 jan. 1894 en Warszawa. En 1912–13, fondis E-an jularan grupon de W. Post la milito estis unu el la reorganizantoj de la Lab. G. en Paris kaj de la Fed. de la Pariza regiono, kies komitatano li estas. Kunfondis «Verdan Katon», kunfondis kaj prezidas la sekcion de Montmartre.

Nemseĉi A. Darjuŝ, perso, zoroastrano, tapiŝfabrikanto kaj -komercisto. Nask. 2 aŭg. 1901 en Tabriz. Lernis E-n en 1920. Sian unuan leteron li sendis al UEA; respondo alvenis pro la tiama malregula poŝta servo kaj aliaj malfaciloj post unu jaro. De 1921 del. de UEA, de 1928 komitatano. Vizitis la UK-n en Ant­werpen 1928. Fond. EG-n en T., eldonis persan lernolibron, verkis E–ŝlositon.

Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konforme al la libera evoluo de E, neologismon povas enkonduki ĉiu E-isto: pri la prospero de la nova vorto decidas la E-istaro, per ekuzo aŭ per ignoro. Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la «poeziaj vortoj», t e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poe­ziajn vortojn, signendajn en ĉiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema E-isto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu verko estus klarigita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliak­rigata antipatio kontraŭ la poezia vort­riĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia. Z mem estis tre tolerema kontraŭ N., li avertis sole: «ne tro krude, ne tro multe per unu fojo». Jen kelkaj citaĵoj de li: «mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj…» (O.V. p: 245); «neologismoj… nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron» (O.V. p: 249.) «Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en E antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto­riĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.» (O. V paĝo 408.) «Tiu ĉi permeso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ĝi.» «Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la E-a vortfarado.» (O.V. p: 429.).