La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:
1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi. vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).
2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).
3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).
4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzata vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).
5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskcipcio: proskribi). Tie ĉi oni povus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro. mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gimnastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.
6. Kvankam ĝis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ĝardeniko, ĵurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozicion graŭ (laŭ la volo, por la bono de…). Sed tio estas vere la «muziko de l’ estonteco».
7. Krome, per la plivastiĝo de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvidlibro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trampo ĉifona malzorgita ulo; paŭti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: amata ĉevaleto). KALOCSAY.
Neupert (najpert) Alfred, germano, instruisto popollerneja. Nask. 12 majo 1888 en Lonzig. Gvidanto de la int. E junutara movado: gvidado de TEJA 1921–31, redaktado kaj administrado de „E junularo“, 1924–29, eldonado de varbiloj kaj lerniloj, ekz.: „Poŝkalendareto por junaj E-istoj“, 1925.
Neužil (neuĵil) Albín, ĉeĥo, popollernejestro en Olomouc. Nask. 16 febr. 1883 en Bohonice. E-isto de 1904. Instruas E-n en sia lernejo de multaj jaroj laŭ propraj metodoj. Dum pluraj jaroj prez. de TAGE. Partoprenis dekunu UK-jn. Verkis. „Metodo de manpresitaj ornamaĵoj“, 1926. Artikoloj.
Newell (njuel) L.N. (ps. Eleno Vinfero), anglo asekuristo. Nask. 23 dec. 1902, en London. Lernis E-n en 1916. Sekr. (1925--26) kaj vicprez. (1926–27) de Londona EK. Ĉefred. de „Int. Language“ (1925–30). Membro de administra kaj aliaj komitatoj (1926–31). Kunaranĝinto de UK en Oxford; ĝen. sekr. de UK en Paris; laboro por E ankaŭ en Egiptujo, 1933. Verkis: „Concise Course in E“; „Pres-kodo de E“. Multaj poemoj, noveloj kaj recenzoj en „Int. Lang“, „LM“, „HDE“ k.a. Ĉefa intereso: la homo kaj la literaturo.
Nia ĉiutaga pano kaj ĝia influo sur la vivo de la homoj. Kompilis kaj trad. W. Trainer, 1915, 72 p., dua eld.. 1917. «Aro de interesaj pensoj, eltiritaj el la verkoj de malnovaj kaj novaj aŭtoroj. Pledado cetere lerte aranĝita por vegetarismo.» (G.S. „E“, 1920, p : 191.)
Nia Gazeto. Monata eldono de «L’ Éclaireur de Nice et du Sud-Est» (Francujo). Fondita febr. 1934. Dir. G. Avril, ĉefred. S. Grenkamp-Kornfeld. Formato 42×31. Ilustrita, int. revuo bone redaktata.
Niĉjo Mensogulo kaj aliaj noveloj de Bratescu-Voinesti, el la rumana trad. Morariu. 1927, 64 p. «La noveletoj bele priskribas animstatojn. La libro estas tre lerte tradukita.» (g-K., La Socialisto, 1927, p: 36.)
Nienkamp Heinrich, ps. de E. Kliemke, (v.).
Niesten (nisten) Johannes Petrus Leonardus, nederlandano, leŭtenanto–kolonelo en la armeo. Nask. 23 aŭg. 1859 en Maastricht, mortis 30 apr. 1930. Pioniro el la unuaj jaroj de E. Estrarano de NKEL, membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de lernolibro kaj prop. broŝuro.
Ni fosu nian sulkon! Devizo emfaze anoncita ĉefe de Cart kaj presita sur multajn presaĵojn en la jaroj post la Ido-skismo. Ĝi estis prenata el malnova franca fabelo (1. Vorto de Cart, p: 37), laŭ kiu pli utilas uzi la ilon, ol diskuti pri ĝiaj ecoj.
Ni kantu! Kolekto de 108 hungaraj popolkantoj; laboristaj kaj E-istaj kantoj. 1928, 62 p. Traduko tre poezia.
Nikolau Emil, rumano, oficisto. E-isto de 1907. Estis vicprez. de RES. Verkis E-gramatikon, 1925; red. la gazeton „E“, Ploesti, 1925–27. tradukis el la rumana al E. Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.
Nikolov Georgi, bulgaro, ĝardenisto-pejzaĝisto. Nask. 7 jan. 1883 en Sofia, loĝas samloke. Kunred. de „Unua Paĝo“, 1904–1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
Nipono (Japanujo). Japana lingvo estas ne fleksia, sed alglua. Tial gramatiko de E estas kompare facila por japanoj, pri akuzativo neniu plendas. Nur E-vortaro kaŭzas iom da malfacileco por memori, sed tre multaj t.n. int. radikoj jam de longe eniris en J. lingvon, ekz. radio, kinemo, bifsteko k.a. pere de angla lingvo, kun modifita elparolo. Plie ĉiuj meze edukitaj homoj legas anglan lingvon; studentoj de altgradaj lernejoj studas germanan, francan lingvojn. Estas nedubeble, ke tia grundo helpas al facila studo de E. Sed vera internaciismo, malpotenco de J. lingvo en int. rilatoj, relativa facileco de E eĉ por needukitaj japanoj estas tri ĉefaj faktoroj de J. E-movado. Tiu dua kondiĉo estas tre propre japana, kaj kelkaj (v. K. Takahaŝi.) de patriotisma vidpunkto propagandas E-on kontraŭmetante ĝin kontraŭ angla. Tre sana kaj mirinda progreso (precipe ekonomie) de JEI estas fierinda afero. Ĝi posedas proprajn teron kaj konstruaĵon, du sekretariojn kaj unu oficistinon, ĉiuj sufiĉe bone honorariataj. Diversaj personoj provis fondi grupojn por konkuri kun JEI, sed neniu sukcesis. Post malpaco inter Parizo kaj Moskvo J. Proleta E-movado donis apogon al Moskvo. Nun subpremita: Potencaj grupoj de specialaj ideoj oficiale alprenis E-on: Oomoto kaj Kiboŝa. Ilia E-fakoj sin tenis apud (aŭ iam kontraŭ) ĝenerala movado. Dum studentoj ludis tre gravan rolon en la movado, virinoj estas tre malmultaj. Fervojistoj grupiĝas tre fortike, utiligante senpagajn bileton kaj telefonon. Ossaka estas unu el ili. Multaj sciencaj tezoj en E, ĉefe aerologoj, kemiistoj, medicinistoj, zoologoj k.a. Radio-disaŭdigo kun 10,000 tekstoj venditaj (v. Ŝindo). Atentindaj lingvaj studoj pri E pli kaj pli aperas. Sed kial nia movado ne marŝas tiel rapide kiel atendas E-istoj? La ĝenerala publiko jam komprenas ekziston de E; sed en nuna reakcia epoko, precipe post Manĉuria afero, «sanaj personoj» rigardas E-n kiel danĝeraĵon por la patrujo. Inteligentuloj ĝenerale ne ŝatas E-n, ĉar ĝi ne donas tujan utilecon, kompare al angla, germana, franca lingvoj. Angla estas kvazaŭ dua lingvo por japanoj. Tamen kia kompatinde mizera parol- kaj skribkapablo en angla, germana, franca lingvoj de J inteligentularo. Ili nur apenaŭ legas. Kaj ili malestimas E-n pro malriĉeco de libroj.