Rimarkinda fakto estas, ke de kelkaj jaroj progresemaj junuloj amase kuras al marksismo, sed al ili ofte malplaĉas la mildeco homaranisma de neŭtrala E-movado. Nun reakcio furiozas. Proletaj E-istoj ne havas sufiĉan potencon por kontraŭstari subpremon de la registaro. En malliberejoj tre konsiderinda nombro da komunistoj daŭrigas aŭ komencas fervoran studon de E. — N. KAWASAKI.
A. La epoko de individua studado.
Kiu studis unua la lingvon? Respondi estas neeble. D-ro A. Oka E–istiĝis en 1891, kiam li studadis biologion en Germanujo. Li estis Volapükisto. Krom li ankoraŭ kelkaj. Ili poste aliĝis al E. (Ekz. Kentaro Si-mose en ĉ. 1892). En 1889 vortaron Volapük-japanan, 580 paĝan, tradukis holandano van der Heyden kaj japano Hayasi Sasaki. En 1902 franca pastro Mistler skribis pri E en iu gazeto de Nagasaki. Per tiu artikolo Kroita E-istiĝis. En 1903 Joŝino legis la artikolon de Stead en «Revier of Reviews» kaj ĝin tradukis por iu kristana gazeto.
En la printempo de 1903 Mac Kenzie, skota pastro, Kanazawa, venigis lernolibron el Anglujo kaj en la somero li instigis Gauntlett, kimro, anglalingva profesoro de VI-a Nacia Kolegio, Okayama, al komuna studado. Sed G. ne konsentis, ĉar li sciis la disfalon de Volapük. Sed vizitinte M. kaj trovinte lin okupita de aferoj, li legis la lernolibron por disfri sin en la ĝardeno. Li miris pro la facileco. Li organizis kurson en Okayama kaj en la komenco de 1906 kun la helpo de Muramoto, presejestro en tiu urbo, aranĝis faman korespondan kurson trifoje. Rezultato: 600 anoj tra Japanujo. Tio estas la komenco de praktika movado.
En 1905 Kroita skribis artikolon al gazeto «Tyokugen» redaktata de lia intima amiko Sakai. Tio ne povis doni grandan impreson al la publiko, sed kelkaj socialistoj (Sakai, Osugi, Arabatake) interesiĝis pri la lingvo. En majo de 1906 Kroita sendis sian prop. artikolon al taggazeto «Yomiuri» (Usui klopodis en la interno), kiu, kontraŭe al tiu de lasta jaro, vekis atenton ĉe la publiko. E. Asada, prof. de Fremdlingva Kolegio, faris elokventan paroladon en E en la lerneja ceremonio.
B. La epoko de organizita movado.
La verkinto de la «Historieto de E-a Movado en Japanujo» (japane en «La Revuo Orienta», IX 1926) klasigis tiun ĉi epokon en kvin periodojn:
1-a periodo: ekfloro kaj velko (1906–1908)
2-a periodo: inerteco 1909–1911)
3-a periodo: mallumo 1912–1915
4-a periodo: preparo al reviviĝo (1916–1919)
5-a periodo: reviviĝo kaj marŝo (1920-)
1. - Ekfloro kaj velko (1906–08).
En majo de 1906 Misao Katô fondis en Yokosuka «Nippon Esperanto–Societo» (Nippon E-Kyôkai). En Tokyô ankaŭ Abiko kun aliaj «Nippon E-Kyôkai). Kroita, kiu havis intencon starigi tutjapanan potencan centran organizon, akiris la nomliston de la korespondaj kursoj de Gauntlett, dank’ al la klopodo de Muramoto leginta la artikolon de «Yomiuri». Kaj li kunvokis la kunsidon por fondi tiun organizon 12 jun. Abiko konsentis likvidi sian societon kaj «Japana E-ista Asocio» unuanime (dek ĉeestis) estis fondata. La Societo de Katô fariĝis la filio de la Asocio. Oficiala organo de la Asocio estas «Japana E-isto», kiu ekaperis en aŭg.
En julio Gauntlett donis kurson en Tôkiô. En sept. Osugi fondis er Tôkiô la Lernejon de E (E Gakkô). En sep. Unua Japana Kongreso (tiam oni nomis ĝin Ĝenerala Kunveno de JEA) en Tôkyô. Hayasi, ministro por fremdaj aferoj, gratulsalutis. Rezolucioj, klarigitaj de Takakusu, sanskritisto: 1. En 1917 okaze de Universala Ekspozicio invitu UK-n al Japanujo. — 2. Petu al Eduka ministro, ke oni metu laŭvolan kurson de E en komercaj lernejoj. 3. Fondu studkomitaton por plimultigi japanajn radikojn en E.
Unua E-libro estas en marto T. Muramoto, «A Short Vocabulary E-English and Eng:-E». Neniuj vortoj japanaj en la teksto. Japanlingvan lernolibron verkis Futabatei Hasegaŭa en jul. Li aŭdis E-n en Vladivostoko kaj reveninte hejmen tradukis Fundamenton de E. En 1906 8 libroj aperis. Tiel la movado ekfloris kaj ofte oni parolis pri E. Laŭ la vortoj de Chif (ĉe Z-a mortotago 1922), tiamaj gvidantoj kredis, ke ili povos konkeri tutan Japanujon post kelkaj jaroj. La nacia spirito estis forta, ĉar en tiu jaro Japanujo venkis Rusujon. Estas atentinde, ke inter unuaj pioniroj estas profesoroj (ekz. Kroita) kaj socialistoj (ekz. Osugi, Sakai). Laŭ La Revuo Orienta, sep. 1931, 17 personoj daŭre aktive batalis dum 25 jaroj. Sed tiu prospero ne daŭris longe. La Dua Japana Kongreso okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916. «Japana E-isto» ĉesis eliri en 1908. Du grandaj steloj, kiujn Japanujo produktis, Chif kaj Ossaka jam laboris de la komenco de tiu ĉi periodo. En 1908 Kroita vojaĝis al Eŭropo, Chif anstataŭ li zorgis pri la Asocio. Ossaka en Yokosuka redaktis «Yokoska E-isto» en 1907.
2 - Inerteco (1909–11).
En 1909 Chif prunteprenis kapitalon kaj fondis novan entreprenon «Nippon E-Sya» por daŭrigi la eldonon de «Japana E-isto». Li intencis sendi la gazeton enhavantan multajn japanajojn al Eŭropo, tiam tre prospera en la movado. Malgraŭ lia energio la gazeto ĉesis baldaŭ. En 1910 Kroita revenis. JEA eldonis «JE» en 1911 sesfoje.
3. - Mallumo (1912–15).
1912–1913 «JE» tute ne aperis. Nur hektografitaj gazetoj «Orienta Azio» de Harada, «Orienta Stelo» de Yokosuka filio de JEA kaj rondiranta gazeto «Jokoska E-isto» (la du lasta per la mono de Ossaka) montris, ke en Japanujo la movado ne estingiĝis. Eĉ lernolibroj elĉerpiĝis. En Yokosuka Ossaka evidadis kursojn kaj hektografe presis lernolibrojn. En Kanazawa Erm Asai E-istiĝis kaj E-igis «la Bultenon de HEC (Hokuriku Exchange Club)», filatelista gazeto, kaj gvidis kursojn. Iom da movado en Sakai, Hiroŝima kaj Toktusima; preskaŭ nenia movado en aliaj lokoj.
En 1914 «JE» reaperis. Malgranda formato, kvaronjara. K. Nakamura fariĝis vicprez. de JEA, studentoj (Ossaka, Sugiyama, en 1915 Asai) fariĝis sekretarioj. Partopreno de studentoj al la centra administrado signifis unuan paŝon al reviviĝo de la movado. En 1915 «JE» kvarpaĝa aperis dekfoje. Tiamaj laborantoj en propagando: en Tôkyô Takabatake (nuna Ooi), Oishi, en Kyusyu (poste en Tôkyo) Fukuta, en Hirosima K. Takahaŝi. En 1914 venis blinda poeto Eroŝenko el Rusujo, en 1915 f-ino Alexander, bahaistino, el Ameriko. Akita fariĝis E-isto per Eroŝenko.