4. - Preparo al reviviĝo (1916–19).
De 1916 la redaktadon de «JE» prenis sur sin Ossaka, helpite de Taiji Jamaga kaj Erin Asai. (Tial li ĉesigis la eldonon de Orienta Stelo.) En Yokosuka lin anstataŭis Heikiĉi Aizaŭa, poste Mokiĉi Kobajaŝi. De sep. en sia domo en Kanda, Tokyô, Ossaka aranĝadis kursojn. La kursojn vizitadis en 1917 Tojosato Tooguu, E.A. Kolomlec (ukrainano), Ĉernin (rusa hebreo); en 1917 kurso en Yokohama: Hajami, Tasku Sasaki, Hazama; Nagakacu Hirano, Miĉiaki Miŝima, Ikuma Ariŝima, Cujoŝi Kaĵi (la nuna Hirokazu Kaĵi). La membroj de la Asocio estis 186 en aŭg. 1916, en aŭg. 1918 286, en aŭg. 1919 464. Sed la ekonomia stato de la Asocio fariĝis pli kaj pli malbona. Tria Japana Kongreso en 1916 en Tôkyô. Kvara en 1917 en Tôkyô. Kvina en 1918 en Tôkyô. Sesa en 1919 en Yokohama. Venis en nian tendaron tre energiaj batalantoj, en 1916 Macuzaki, en 1918 Fujisaŭa, en 1919 Inouye, Hasegaŭa, Hori, Kizaki, Ga. En 1917 venis Dick, sviso, el Rusujo kaj multe instigis japanojn. La movado fariĝis multe vigla. Sed la Asocio, malgraŭ la servado de la filo de Kroita, jam ne povis funkcii. En 1919 la presejo rifuzis la presadon de la gazeto. K. Nakamura proponis kontroligi la kason de la Asocio, sed K. Kroita rifuzis. La rekonstruo de la Asocio fariĝis nepre necesa.
En la komenco Ossaka intencis reorganizi la administradon de la Asocio: transdoni la tutajn devojn al la junaj sekretarioj kiel ankaŭ respondecon de la kasadministro al ili, sed K. Kroita ne konsentis. En la letero al la sekretariaro Chif, el Kobe, skribis interalie, ke estas tute vana afero reorganizi la Asocion sub Kroita kaj admonis la sekretariojn starigi tute novan prop. organizon, senigante la Asocion. Nakamura ankaŭ, rifuzante la prezidantecon de la Asocio, instigis ilin reorganizi la Asocion. Fuĵisaŭa, E. Asai, Ossaka fine decidiĝis pri la reorganizo kaj kunvokis specialan kunvenon por tio. Fuĵisaŭa, Asai, Macuzaki, Hagiŭara, Ossaka deklaris la eksiĝon el la sekretarieco kaj ankaŭ redaktanteco de J.E. kaj prezentis la projekton pri la starigo de nova prop. centro «Japana E–Instituto» kaj ĝia organo «La Revuo Orienta». Kelkaj precipe kapitano Sôiĉi Uĉida, esprimis bedaŭron pro la forigo de la «historia» JEA. Ossaka klarigis, ke oni lasas la Asocion ekzisti kiel moralan centron, kondiĉe ke JEI ne respondas por la financoj de JEA, sed ke poste, kiam JEI prosperos finance, tiam ĝi pro la morala memvolo pagos ŝuldojn de JEA, se tiaj ekzistas. W. Oishi akcente parolas por la starigo de la tute nova JEI. T. Osida lin subtenas. La propono estis unuanime akceptata kaj ĉiuj konsentis eksiĝi el la membreco de JEA kaj aliĝi al JEI. Tiel «Japana E-Instituto» fondiĝis en la fino de 1919. En Yokohama S. Hajami kaj aliaj fondis «Japana E-Komerca Korporacio.»
5. - Reviviĝo kaj marŝo (1920-)
Ĵus antaŭ tiu ĉi periodo aliĝis al la movado Yagi, Kawasaki, Okamoto, Ueda.
JEI fariĝis «labora centro». Ĝi komencis eldoni la gazeton LRO en jan. Ĉiuj membroj de JEA estis rigardataj membroj de JEI. JEA tamen ne malaperis, ĝi estis lasata kiel «morala centro», sen membroj, sen gazeto, sed kun estraro konsistanta el unu prez. kaj du vicprez., sen sekretarioj. Do ĝi ekzistis nur laŭ nomo, kaj ne miro, ke ĝi ne povis funkcii kaj poste estis tute nezorgata. Tiu esprimo «morala centro» estas mistera. Nekompleta revolucio sekvigis en postaj jaroj ĝenajn problemojn pri la organiza afero en Japanujo. JEI estis zorgata de Ossaka. Li, fervoja inĝeniero, ĉiuvespere kaj dimanĉe dediĉis sian tutan forton al la aferoj de JEI. Li devis oferi unuan etaĝon de sia loĝejo al la oficejo. Li devis redakti la gazeton. Li devis verki lernolibron. Li devis respondi al en- kaj eksterlandaj samideanoj. JEI estas amata filo de Ossaka, al kies flegado ĝi dankas sian nunan prosperon. De la naskiĝo de JEI la movado jam ne haltis. LRO akurate eliris 12-foje aŭ eĉ pli ĉiujare ĝis nun.
Instruita de la maldolĉaj spertoj ĉe la antaŭa JEA, la nova JEI ne metis super si iajn socian eminentulojn kiel la estraron. Ĝi havis nek prezidanton, nek ĉefsekretarion ordonantan. La tutan administradon prenis sur sin la egalrajtaj junaj «komitatanoj» (plejparte studentoj), efektivaj laborantoj en la mastrumado. Por reprezenti la organizon por ekstera mondo, oni havis reprezentantan komitatanon, elektatan por unu jaro, sed ne elekteblan por dua sinsekva jaro. Por vigligi lokan movadon, preskaŭ ne ekzistantan tiutempe, JEI admonis lokajn grupojn, ke ili tro multe ne dependu de la centra JEI, sed ke ili memstare klopodu por nia afero en sia loko.
En 1920 grupoj fondiĝis en diversaj altgradaj lernejoj tra la tuta lando. Venis al Japanujo por loĝi multaj fremdaj samideanoj, Browne, Vaughan, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt (finna vicambasadoro) kaj ĉi tie E–istiĝis Roscoe. VII-a Kongreso en Tôkyô, kiu unuanime malaprobis la landnoman sufikson -i- pro tio, ke ĝi kaŭzas konfuzon en nia lingvo, alportante nenion utilan. Nippon E–Sya de Osida eldonis multajn librojn verkitajn ĉefe de la komitatanoj de JEI. (JEI mem ne faris tion ĝis 1924). Ga importis eŭropajn eldonaĵojn (ĝis 1922) en la nomo de Orienta Librejo E-a. Ambaŭ estis kvazaŭ freŝa akvo post seka vetero, ĉar tiaj aferoj longe mankis. (En postaj jaroj inter Ga kaj Osida, inter JEI kaj Osida malpaco okazis). En la somero en Osaka, kie la movado estis de 1906, ekaperis gazeto «Verda Utopio», dediĉanta sin al prezento de japanaj moroj kaj traktado de sociaj problemoj. Ĝin mastrumis Fukuta.
1921. Karavano el studentoj de Imperia Universitato de Tôkyô propagandvojaĝis nordorientan parton (plej necivilizitan) de la lando. VIII-a Kongreso en Tôkyô, en kiu laŭ propono de Kizaki monkolekto por fundamenta kapitalo de JEI (20 mil enoj por havi oficejon kaj oficiston) estis aprobita sed la propono de Narita en Universala Kongreso en Praha por inviti UK-n al Japanujo estis malaprobita pro «nematureco de tempo». Aliĝis al E-movado Ishiguro, Kozo (nun Joŝiŝi) Simomura.
1922. En jan. Ossaka faris prelegon pri lingvoj artefaritaj en la ĝenerala kunveno de Imperia Akademio. Kelkaj membroj paroladis kun aprobo. Prez. Hozumi aniĝis al JEI. Laŭ iniciato de Yanagida petskribo pri akcelo de E-instruado en lernejoj estis prezentita al Imperia Parlamento. Malsupra domo ĝin akceptis en febr. Fondo de E-Federacio de Tokiaj Studentoj. Ĉeestis 70 el 15 lernejoj. IX-a (eksterordinara) Kongreso en Tôkyô okaze de Paca Ekspozicio. Hasegaŭa propagandvojaĝis en Koreujon. Potenca gazeto «Kaizô» malfermis kurson en siaj paĝoj. Granda efiko al la legantaro.
En okt. X-a Kongreso en Tôkyô. Isozaki proponis monkolekton por rusaj malsatantoj. D-ro Ramstedt atentigis, ke jam pasis malsato en Rusujo eŭropa, oni devas helpi siberianojn. Kongreso esprimis tiun deziron al «Verda Utopio», kiu jam estis komencinta tiun varbadon. Al la komuna manĝado dum la Kongreso oni invitis prof. H.E. Palmer, idisto, veninta en Japanujon por plibonigi instruadon de angla lingvo. Masamiĉi Oka kaj K. Ossaka salutis lin pro lia honoro en lia lingvo Ido; sed li mem ne povis en ĝi paroli kaj li miris (en angla lingvo) la gastamecon de japanaj E-istoj. Idista movado preskaŭ ne ekzistas en Japanujo. En nov. JEI decidis aliĝi al KR laŭ Kontrakto de Helsinki. Aperis en Kyôto J-E Vortareto longe atendita.
1923. Sekai Sityo Kenkyukai sub la gvido de Ishiguro eldonis koresondan kurson kaj E-gazeton. En marto 450 kursanoj, aranĝo de Imperia Eduka Asocio kaj JEI helpite de taggazeto «Tôkyô Asahi» dank’ al la klopodo de Tojokaŭa. Propagandvojaĝo al Nordorienta parto: 19,220 aŭskultis. En jul. Chif eksiĝis de komitato de JEI, dirante ke JEI estraro identigas E-ismon kun homaranismo.
En jul. en Ayabe, centro de nova religio Oomoto, okazis kurso sub gvido de Takizô Sigematu. 150 partoprenintoj inter kiuj la estro Deguĉi mem. Tio estas la komenco de Oomoto E-movado. En 31 aŭg. — 2 sep. XI-a Kongreso en Okayama. Pri laŭleĝeco de JEI Chif faris akrajn demandojn. Sciigo de tertremego en Tôkyô alvenis al la kongresanoj en la tria tago. Provizora oficejo (t. e. domo de Ossaka) kun biblioteko estis sendanĝera de la kataklismo, sed la librejo «Nippon E-Sya» estis bruligita.