Выбрать главу

1924. En jul. XII-a Kongreso en Sendaj. K. Suzuki, en la nomo de privata individuo, proponis ke JEI fariĝu «morala centro», ĉar ĝi estas efektive tia. Oni decidis, ke li reprenu la proponon Chif klarigis sian jam de li antaŭ du tagoj reprenitan proponon pri ellaboro de oficiala konstanta regularo de Japana Kongreso. Li kredis, ke per tio oni povas kolekti diversspecajn E-istojn al la Kongreso. Tiel du fluoj — Suzuki kaj Chif — kontrastis. Poste aperis detala protokolo de la Kongreso.

1925. E-Propaganda Asocio fondiĝis antaŭ du jaroj sub zorgo de Oomotoanoj, ekeldonis «Verdan Mondon» (unue «Verda Gloro»): En 1924 Usona delegito proponis alprenon de Lingvo Int. al la kunveno de Int. Unuiĝo de Akademioj. Imperia Akademio ricevis la demandon pri L. I de la sekretario de la Unuiĝo. Oficiala decido ne okazis. Membroj montris sian opinion. Neceson jesis 43. Por E 24, por Ido 1, sindeteno 18. En sep. Ossaka forvojaĝis al Ameriko laŭ ordono de la registaro. Tio kaŭzis novan malfacilaĵon al JEI. Do JEI nun estis devigita lupagi por sia ejo. Speciala monkolekto por tio. LRO-n redaktis laŭvice junaj komitatanoj. Pruvo de solidareco de JEI-anoj. En okt. Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino malfermiĝis en Tôkyô. Tie Ogata, Murata publikigis siajn studojn en E. En okt. XIII-a Kongreso en Kyôto. Chif ne venis. Ŝindo, fidela ano de JEI, proponis starigon de prepara komitato por ellabori oficialan konstantan regularon de Ja­pana Kongreso. Li deziris per tio forpeli malluman maltrankvilecon regantan japanajn E-istojn. Unuanime aprobita. Prez. nomis 11 komitatanojn. (Nenia pozitiva rezultato.) Ju­nulara Ligo naskiĝis laŭ iniciato de Isozaki, kiu volis doni novan socian direkton al la movado.

Osida eldonis ampleksan j-E vortaron de Chif kaj okaze de la kunveno pro honoro de la aŭtoro li deklaris, ke li nomos sian librejon «Nip­pon E-Sya» (Japana EA). Li intencis eldoni sub la kunlaboro de Chif organan gazeton kaj varbi membrojn, sed malsukcesis kaj baldaŭ li forlasis E-ujon. En Osaka grandioza kurso okazigita de tiea filio de J. Asocio por Ligo de Nacioj sub subteno de «Osaka Asahi» kaj «Osaka Mainiti», unuaj taggazetoj en Oriento.

1926. En febr. Kaĵi komencis eldoni «Junan Azion» kaj nomis sian entreprenon «Nippon Kai» (Japana EA), sed oni ne sciis, kiom da membroj ĝi akiris, ĉar ĝi neniam publikigis membroliston, nek kasraporton. En julio JEI fariĝis jure personigita fondaĵo. Tio signifas, ke JEI jam havas potencan ekonomian bazon. Tion kaŭzis la fakto, ke oni laboris por ĝi tute senpage. Nun laŭ la registara leĝo JEI estas gvidata de direktoroj kaj komitatanoj. D-ro Nakamura estis elektata kiel unua ĉefdirektoro. En sep. XIV-a Kongreso en Tôkyô. Oishi komencis eldoni raportojn de sia observatorio aerologia en E.

1927. En okt. XV-a Kongreso en Hukuoka, kie multaj univ. profesoroj estis inter samideano ekz. T. Itoo, Fuĵisaŭa, Ohshima. Por konsoli la viktimojn de tertremego de 1923, turo estis konstruata en sankta buda­isma monto Kbyasan. Sub ĝin oni enterigis nomaron de viktimoj kune kun ĝia deveno, skribita de eksurbestro Nagata. La tekston oni tradukis en anglan kaj E-n por konservi ĝin por dek mil aroj. En dec. JOAK (Radiostacio de Tôkyô) disaŭdigis lekciojn de Ooi kaj Ossaka. Eldono de gvidlibreto «Japanlando» de Fervoja Ministrejo, dank’ al la klopodo de Masuzo Inouye, ministreja oficisto.

1928. XVI-a Kongreso en Osaka. Ŝindo, Niŝida, Sibata klopodis. Unua­foje en Japana Kongreso kotizo de partopreno. La regiona registaro rigardis E-movadon kiel radikalan kaj venis multaj policanoj. E-loga Fak­kunsido (studo kaj klerigo de kongresanoj.) En dec. provizora oficelo de JEI transiris al pli granda domo.

1929. E-kursoj disaŭdigitaj de JOCK (Nagoya, gvidanto Ishiguro) kaj de JODK Keizyô, gvidanto Ooj­ama). Petskriboj al la Parlamento pri la celo de E-instruado en lernejoj kaj pri ŝtata subvencio al JEI estis akceptitaj de malsupra kaj supra domoj. En sep. XVII-a Kongreso en Tôkyô Unua-foje Kongresa Universitato. Samtempe en Tôkyô okazis Int. Teknika Kongreso, al kiu estis prezentita petskribo koncerne E-n kun subskriboj de eminentaj fakuloj. Al la Kongreso Takuma Minoda kaj Kunitaro Takahaŝi prezentis prelegon pri E kaj Ossaka sian studon en E.

1930. Mortis Nakamura, ĉefdirektoro de JEI, Oishi estis elektata ĉefdir. Kiboŝa (multemembra societo por morala eduko) eldonis gazeton «Esperanto Kiboŝa» sub la gvido de Ishiguro. Ĝi poste nomis sian E-istan grupon «Nippon (Tutjapana) E-Unuiĝo», kaj daŭrigis laboron ĝis 1933. XVIII-a Kongreso en Kanazawa. Prez. Segaŭa. En okt. ĉe JEI kreo de ĝenerala sekretario (la unua salajrata) Hirasaŭa. Scherer, speciala delegito de ICK, travojaĝis la tutan landon. Laŭ enketo de Sankoo E-Grupo, el 1268 aspirantoj eniris la nacian kolegion en Kyôto (Sankoo), 254 (20%) ne scias, 1014 (80%) scias pri ekzisto de E; 121 (10%) jam lernis E-n kaj 594 (41%) volas lerni E-n de nun. Laŭ raportoj senditaj de lokaj grupoj al JEI, dum la jaro okazis kursoj en 91 lokoj kun 2262 partoprenantoj.

1931. En junio Japana Prolet-E–ista Unio fondiĝis. En somero JOBK (radiostacio de Osaka) disaŭdigis lekciojn de Ŝindo. Granda efiko. En okt. XIX-a Kongreso en Kyôto. Laŭ la registro de JEI, lokaj grupoj nombriĝas 163 tra la lando. En antaŭa duonjaro kursoj en 76 lokoj kun 1580 partoprenantoj.

1932. JEI aĉetis teron kaj konstruis el sia propra kapitalo sian propran oficejon en Hongô-motomati, Tô­kyô. Nova sekretario Mijake. (Hirasaŭa jam eksiĝis pro malsano.) Radio-kurso de E, JOBK, gvidanto Sindo. En okt. XX-a Kongreso en Tô­kyô. En labora kunsido, laŭ propono de Kyôto, studkomitato pri fondo de Centra Organizo de japana movado naskiĝis. Sekve de Manĉuria afero naciismo fariĝis forta inter Oomoto­ E-istoj, ankaŭ pli kaj pli inter neŭtraluloj. Sed JEI kuraĝe kaj alte tenis standardon de neŭtraleco. Proleta E-movado preskaŭ sufokiĝis pro la subpremo de la registaro. Laŭ sinregistro en la Jarlibro de JEI, ekzistas krom JEI 4 nelokaj specialaj organizoj, 3 librejoj, 3 Fakaj Ligoj, (Studenta, Fervojista, Budhana), 3 Regionaj Ligoj, 141 Lokaj Grupoj (el kiuj 50 kun sia propra organo hekto­grafie presita; kun 2673 membroj).

1933. Kreo de ĉefsekretario (salajrata) ĉe JEI: Okamoto. JEI eldonis novan gazeton por komencantoj «E–Lernanto» kaj disvendis ĉe ordinaraj librovendejoj de la tuta lando. Kuraĝa provo, tamen kun bona rezultato. Inouye subskribis la Interkonsenton de Köln, do JEI partoprenis kiel landa asocio. En nov. XX1-a Kongreso en Kyôto. Ŝindo kiel sekr. de Studkomitato pri fondo de Japana Centra Organizo, raportis: al la demanda cirkulero de Ŝindo 16 anoj neis la neceson, 4 jesis la fondon (2 el ili nur pri Centra Komitato por Kongreso), 2 sindetenis. Do tia superfluaĵo malaprobita. Rezolucio kontraŭ neologismoj. Kawasaki kaj Okamoto eniris en L.K.. (1932 eliris Fu­ĵisaŭa, restas Niŝimura):

1934. En apr. XXII-a Kongreso en Nagasaki. K. Niŝimura klarigis pri propono de paralela uzo de japan’ kaj nipon’. La sekr. legis la disertacion senditan de Ossaka pri mallogikeco de la propono. Okamoto, Kawasaki konsentis kun Ossaka. Niŝimura reprenis la proponon. Propono pri monkolekto por fabriki aeroplanon «Esperanto» kaj ĝin donaci al J. milita aŭtoritato. Post diskuto reprenita. Prezento de ĉi supraj du proponoj montris, ke naciismo tiom penetris en neŭtratan movadon. Propono de Ŝindo formi komisionon por prepari kongresan regularon estis akceptata. En julio en Tôkyô II-a konferenco de Tutpacifikaj junularaj Budaistaj Asocioj, kie oni permesis paroli E-n al tiuj, kiuj ne scias japanan, anglan aŭ ĉinan lingvon.

Bibliografio (nur en E).-1. Ooi, Mallonga Historio de E-a Movado en Japanujo. LRO, 1922. sep. okt., nov. (Efektive verkita de Ossaka. Tre detale, nur ĝis 1908.) — 2. Grenkamp, en HDE. (Efektive verkita de Ossaka. Koncize ĝis la fondo de JEI.) — 3. Kroita, La Historio de JEA. Japana E-isto, 1907. n-ro 5. Pri la fondo de JEA) — 4. Japana Esperantisto, organo de JEA — 5. La Revuo Orienta, organo de JEI. ­(En ambaŭ multe da kronikoj kaj artikoloj.) — En japana lingvo ekzistas pli ampleksa historio, interesaj kritikoj.