Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis Kuwahara-Tosihide kaj Kenĵi Ossaka. N. KAWASAKI.
Japana Esperanto-Instituto estis fondita 20. dec. 1919 por anstataŭi Japanan E-istan Asocion, la ĝistiaman centron landan, kiu perdis la kapablon daŭrigi pozitivan agadon pro grava difekto en la financo kaj administrado.
En la favoraj cirkonstancoj eksteraj de la postmilitaj jaroj, JEI rapide firmigis al si la fundamenfon dank’ al la konvertiĝo de la preskaŭ tuta membraro de JEA kaj la sistema laboro oferita de sindona estraro konsistanta plejparte el freŝenergiaj junuloj kaj studentoj. Estas ne refuteble, ke sur ĉi tiuj laboroferantoj havis profundan influon spiritan la modesta, sed la plej modela gvidanto K. Ossaka per sia absoluta sinoferado.
Ĉi tiu principo oferi la laboron ankoraŭ daŭras kiel la plej elementa fundamento de la Instituto en ĉiuj fakoj, nome administrado, redaktado kaj instruado jam ne parolante propagandon. La sola escepto estas la sekretario, al kiu JEI pagas salajron de 1930.
La sana financo kaj laŭmetoda administrado estis la bazo, kiu ebligis la akuratan aperigon de la ĉiumonata organo «La Revuo Orienta» kaj la ŝparon de la bela sumo enoj 1,300: dum tri jaroj. La regule aperanta organo multe vigligis la movadon, kaj rekompence JEI akiris pli da membroj. La ŝparita sumo per la laboroferado donis fidindan bazon, sur kiu oni aranĝis en 1922 la projekton varbi fundamentan kapitalon.
Aparte de la varbado, JEI fondis en 1924 al si la eldonfakon kun parto de la ŝparita sumo. La fako aperigis unu post alia la fundamentajn verkojn necesajn por la disvastigo, ka la afero tiel prosperis, ke la nova fako redonis la prenitan sumon al la administra fako kaj plie starigis al si apartan kapitalon.
En la fino de junio 1926 la kolektitaj monoferoj kun la procentaĵo atingis la sumon de enoj 5,353.93, la ŝparo administra 1,300: la kapitalo de la eldonfako 2,001.84, kaj kun la necesa sumo aldona el alia kaso, JEI sukcesis registriĝi kiel jura persono sub superrego de la Ministro de Kulturo kun celo ideala en la senco de la art. 34 de la japana civila kodo. Laŭ la statuto de JEI en la nova formo, la kapitalo de 9,500 enoj estis dividita:
Fund. kaso netuŝebla enoj 7,000.-
Fund. kaso utiligebla 2,500.-
Dank’ al la prospera afero en la eldonfako kaj ĝia subfako de alilandaj E-libroj flanke de la konstanta ŝparemo en administrado kun pli ol 1.000 enoj da aktiva saldo ĉiujare, la bonhavo de JEI atingis pli ol enoj 42,000: en la komenco de 1932. Por gardi la monsumon en la bonhavo de la influo de la inflacio, la Direktoraro de JEI decidis aĉeti teron kaj konstruigi la propran oficejon sur ĝi: la nuna oficejo inaŭguris la malfermon je la 3-a julio 1932. La jara raporto de financo en la fino de 1932 montras la konsiston de la bonhavo jene:
Fund. kaso netuŝebla enoj 11,414.63
Ceteraj kasoj 4,034.42
Stoko de la propr. eldonaĵoj 7,253.00
Stoko cetera 7,931.90
La tero en posedo 9,750.00
La konstruajo 6,676.95
Mebloj kaj oficejaj iloj 503.16
(1 febr. 1934.) ŜINDO-Seitaro.
Statistiko. Jen estas ciferoj, kiuj montras fidele la laŭjaran ŝanceliĝon de membraro de JEA kaj de JEI. En la sekvantaj ciferoj ankaŭ la abonantoj de «J-a E-isto» kaj de «La Revuo Orienta» estas enkalkulataj.
JEA:
1906 dec. ĉ. 720
1909 dec. 238
Disfalo ?
1916 dec. 189
1918 dec. 286
1919 majo 464
JEI:
1920 jan. 400
1921 majo 720
1921 dec. 995
1922 aŭg. 1473
1923 aŭg. 2351
1924 jan. 2.2700
1925 jan. ĉ. 2700
1926 sep. 1821
1927 dec. 1682
1928 majo 2159
1929 aŭg. 2181
1930 jan. 2079
1930 jul. 1938
1931 sep. ĉ. 1990
1932 febr. 1852
1932 jul. 1649
1933 jan. 1495
1933 jul. 1351
1934 jan. 1231
KUWAHARA-Tosihide
Partoprenintoj en J. E-kongresoj:
1. 1906 (Tôkyô) (?)
2. 1907 (Tôkyô) ĉ.300
3. 1916 (Tôkyô) ĉ. 50
4. 1917 (Tôkyô) ĉ.50
5. 1918 (Tôkyô) ĉ.60
6. 1919 (Yokohama) ĉ.60
7. 1920 (Tôkyô) ĉ. 40
8. 1921 (Tôkyô) 2.100
9. 1922 (Tôkyô) ĉ.60
10. 1922 (Tôkyô) ĉ170
11. 1923 (Okayama) ĉ. 150
12. 1924 (Sendai) ĉ.100
13. 1925 (Kyôto ĉ 150
14. 1926 (Tôkyô) ĉ.200
15. 1927 (Hukuoka) ĉ. 2ŝ0
16. 1928 (Osaka) 129
17. 1929 (Tôkyô) 280
18. 1930 (Kanazawa) 2. 100
19. 1931 (Kyôto) 281
20. 1932 (Tôkyô) 366
21. 1933 (Kyôto) 236
22. 1934 (Nagasaki) 112
MIJAKE, KAWASAKI, OKAMOTO.
UEA. Antaŭ la fondiĝo de JEI (1919) ekzistis kelkaj delegitoj en kelkaj urboj kaj provincoj, sed ili estis ne en fortika interrilato. La estraro de JEI estis simpatia ne al Ĝenevo, sed al Parizo (pro landnoma sufikso, pro neoficialeco de UEA k.a.). Tial eĉ per fervora propagando de unua ĉefdelegito Ga la multiĝo de la delegitoj ne estis rapida, kvankan la nombro de la membroj iom kreskis. Ĉefdelegitoj poste: Yagi, Ishiguro, (nun Fuĵisaŭa). Post la reorganizo de UEA la situacio ŝanĝiĝis, nun JEI sincere klopodas plivastigon de delegita reto. — (Kaw.)
Fakaj Organizoj. 1) Japana E-ista Ligo Fervojista: propagando kaj praktiko de E inter fervojistoj. Lastatempe tre vigliĝis Organo: La Fervojisto (monate). 11 grupoj kaj 251 anoj. Fondita en okt. 1931. (Antaŭe, jam en 1920 ekzistis Japana Fervojista E-Unuiĝo.) 2) Japana Budhana Ligo E-ista’ propagando de B-ismo per E kaj de E al B-istoj. Organoj: La Lumo Orienta kvarfoje jare), Informilo (laŭbezone). 20 anoj. Fondita en majo 1931. — 3) Japana E Literatura Societo: studo de E-literaturo, diskonigo de J-a literaturo per E, poluro de lingva tekniko de E. Organo: E-a Literaturo (du monate). 150 abonantoj. Fondita en okt. 1932. — 4) Japana Prolet-E-ista Unio: propagando kaj praktiko de E por laboristoj. Antaŭe kun organoj: Informilo de JPEU kaj Kamarado (monata). Nun sufokiĝis. Fondita en jan. 1931. — 5) Japana Studenta Ligo E-ista. Organo: Bulteno. Jarkunveno okaze de la J E-Kongreso. Fondita en okt. 1931. — (Kuw.)
Sciencistoj. Multaj sciencistoj favoras E-n. Multaj el ili ne lernas persone E-n por publikigi sian studon, pro la supozo, ke eksterlandaj samfakistoj ne povos legi ĝin. Ekzistas multaj, kiuj volonte skribos E-e, kiam eŭropaj kaj usonaj gazetoj nur akceptos artikolojn verkitajn en E, eĉ se ili aperigos la artikolojn en nacilingva traduko. Kelkaj gravaj gazetoj, ekz. tiu de industria kemio, mekanika tekniko k.a., akceptas artikolojn en E. Jen estas eminentaj nomoj de sciencistoj-favorantoj: INOUE–Zinkiti, Kotaro HONDA Turuiti HAYASI, Otogoro MIYAGI, ĉiuj prof. de Tôhoku Imperia Univ., unuaj du eksa kaj nuna rektoroj; Gen‘itsu KITA, prof. de IU de Kyôto, Bunnroku ARAKAWA, prof. de IU de Kyusyu. Grupo de specialistoj (ekskluzive de la multaj studentaj E grupoj en universitatoj): Hermesa Rondeto, Scienca Rondeto (grupo de biologoj kaj aliaj en Tôkyô), Elektro E-Grupo (kelkaj elektristo en Tôkyô kunvenas ĉiumonate de 1934). UEA mem havas diversajn fakajn delegitojn — (Kuw.)
Studenta Grupo. En J. E-movado studentoj ludis rimarkindan rolon. En 1914, kiam la movado estis ankoraŭ malforta, studentoj en Imperia Universitato de Tôkyô fariĝis sekretarioj de JEA (K. Ossaka, R Sugiyama, en 1915 E. Asai) kaj dank’ al ili la movado iom post iom plivigliĝis. En 1915 ili fondis en sia universitato studentan E-grupon kredeble la unuan. — Post fondo de JEI en 1920, studentoj fariĝis la centro de la movado. En multaj universitatoj kaj kolegioj fondiĝis studentaj grupoj kaj okazis ekspozicioj, kursoj sub ilia gvido kaj naskiĝis multaj junaj laborantoj. Multaj el la studentaj grupoj havis neniun gvidanton inter la profesoroj, kaj studentoj pli-malpli spertaj instruis la lingvon al li novaj kaj tiel daŭrigis grupan agadon. Ekz. Sankoo E-a Grupo en Tria Nacia Kolegio, Kyôto, agadas seninterrompe jam 15 jarojn kun neniu profesorogvidanto. Ĝi eldonadas trifoje jare hektografie presitan organon «Libero» (en jun. 1934 la 39-an n-ron), okazigas ekspoziciojn kursojn, oratoran kunvenon en E ktp., kaj en 1922 kompilis la unuan J-E vortaron kaj en 1928 ricevis oficialan rekonon kaj ekonomian subtenon de la lernejo. En okt. 1931 fondiĝis Japana Studenta Ligo E-ista, kiu havas jarkunvenon okaze de la J-E Kongreso. Organo: Bulteno. Lastatempe ne funkcias tiel vigle, kiel antaŭe.- (Kuw.)