Medicinistoj. Joŝicugu Okamoto kaj Koozoo Ueda,. studentoj en Farmacia Fako de Medicina Fakultato de Imperia Universitato de Tôkyô, okazigis kurson en 1921 por medicinistoj kaj farmaciistoj. Tio estas unua paŝo de E-movado en med. rondo. En 1922 Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en E. Ili estas la unuaj med. tezoj en J-ujo originale verkitaj en E. En 1923 fondiĝis en la dirita Med. Fakultato EK «Eskulapida Klubo» (unue «Hipokratida Klubo») kaj per konstanta agado de tiu Klubo E dissemiĝis en aliaj med. kolegioj, kaj aperis multaj med. tezoj tute en E aŭ kun resumo en E. En 1925 en Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino Ogata kaj Murata publikigis siajn studojn en E. En 1926 fondiĝis Japana E-a Medicina Asocio kun prof. Seiho Nishi kiel prez. Prof. Ogata donacis al JEMA 500 enojn, kiujn li ricevis de Imperia Akademio kiel premion por lia eminenta studo pri rizmalsano. Eskulapida Klubo okazigis Somerajn Hejmojn en 1925, 1926, 1927, 1928 kaj Foliaro-Klubo (EK en Medicina Fakultato de Tiba) en 1929. Sed nun JEMA ne laboras kiel antaŭe. Nun prof. Nishi donas E-resumon al ĉiu kajero de med. revuo de si redaktata. Ryôzi Ura laboras konstante kiel landa kasisto de TEKA. Eldoniĝis jarlibroj de JEMA por 1926 kaj 1927. Farmaciistoj kaj medicinistoj registritaj: 276 por 1926, 697 por 1927. — (Kuw.)
Farmaciistoj. Farmaciaj studentoj instigis E-movadon en med. rondo en 1921. En 1926 kvin farmaciistoj (Okamoto Hadano, Hukutomi, Mikumo kaj Yamada) fondis farmacian E-grupon «Hermesa Rondeto» kaj kompilis Leksikonon de Kemio kal Farmacio j-E (I-a vol. Kemia terminaro kaj nomenklaturo, 2-a vol. Nomoj de drogoj ordigitaj laŭ botanika klasifiko, Nomoj de Medikamentoj kaj Drogoj laŭ Japana Farmakopeo, 3-a vol. Nomo de Drogoj kaj Kreskaĵoj.). En 1930 sur bazo de la 2-a vol. eldonis en bela libroformo «Seslingva vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo.» — (Kuw.)
Fervojistoj. Jam en 1920 fondiĝis J. Fervojista E-Unuiĝo sub iniciato de T. Tomita. Okazigis prop. kunvenon, kurson. En 1931 okaze de JE-Kongreso fondiĝis J. E–ista Ligo Fervojista konsistanta el laborantoj en Statfervojo. En J-ujo ŝtatfervojistoj povas senpage veturi tra la lando kaj utiligi longadistancan telefonon fervojan. Kun tiaj du unikaj bataliloj, JELF rapide kreskis kaj nun havas viglajn fervojistajn E-grupojn en 11 lokoj kaj 251 membrojn. Organo de JELF: La Fervojisto. Multaj lokaj grupoj ankaŭ havas sian propran organon. Liga ĉefsekr. Kakutarô Tanaka. Konsilantoj: eminentaj fervojistoj. -,(Kuw.)
Militistoj. En 1906 K. Ossaka, tiam armea kadeto, propagandis. E-n en milithaveno Yokosuka. En 1912 G. Makise, prof. de Armea Akademio, partoprenis en 8-a UK en Kraków. En 1923 Matuba-K. donis kurson en Mararmea Subinĝeniera Lernejo en Yokosuka, kaj estis kelkaj kursoj de aliaj en sekvintaj jaroj. Lastatempe E-movado estas malvigla inter J mititistoj. De kiam J-ujo eliris el Ligo de Nacioj, la vorto «internacia» ne sonas agrable precipe inter ili. Oni havas neniun E-societon inter militistoj. E-istoj: Suekiĉi Hagino, leŭtenanto-generalo; Tami Kimata, generalmajoro; Sôiĉi Uĉida, generalmajoro; Makoto Aŭaja, komandoro; Masami Katoh (v.), majoro-aviadisto; Joŝifuĝi Oba (v.), leŭtenanto-kornandoro, Arata Kuuajamat, leŭtenanto, ŝipestro; Joŝimasa Ikeda, mil. kuracisto. — (MUNETIKA-Smtyô.)
Blinduloj. E estis instruata kiel oficiala kurso en Urba Blindula Lernejo de Oosaka de 1925 ĝis 19 kaj poste kiel laŭvola kurso. En aŭg 1927 speciala kongreso de B-uloj E-istoj havis lokon en Oosaka, kaj, laŭ ĝia decido, en apr. 1928 Takeo Iwahashi, Sindô-Takesi, Hata-Mituto, Torii–Atuzirô, Nakamura-Kyôtarô, ĉefred, de brajla ĵurnalo «Tenzi Mainiti», k.a. fondis J-an Asocion de Blindaj E-istoj (JABE), kies sekretariejo sidas en la dirita lernejo. Membroj: ĉ. 60. Aparte de JABE, kies movadcentron formas ĉefe kristanoj, en 1927 Ueda-Zyunzô fondis en Kyŭsyŭ Societon de Budaisma Blindula E-isto. Jam en 1973 blinduloj havis fakkunsidon en 11ª J E-Kongreso en Okayama. La blinduloj-instruistoj favoras E-n preskaŭ senescepte. Eldonaĵoj en brajla alfabeto: 4 lernolibroj de E kaj po 1 E-J kaj J-E Vortaro. Aŭtoroj: Torii, Nakaniŝi: Kisimoto-Zyŭtarô. Krom la menciitoj eminenta B-E-isto: Kumagai-Tetutarô, pastro. — (Kuw.)
Sciencaj tezoj. En J-ujo kompare multaj sciencistoj aperigas siajn studojn en E. En medicina rondo tion iniciatis en 1922 Murata per «La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso» kaj sekvis la modelon Kasai, Nishi, Ogata, Yagi, Huzinami, kaj multaj aliaj. En kemia rondo en 1926 Maeda per «La konsisto de magnezioksiklorida cemento» kaj sekvis lin Sakurada, Tutiya, Yamane, Syôzi, Yamamoto k.a. En meteorologia rondo de 1926 Oishi eldonadas la ampleksajn raportojn en E. Ankaŭ pri aliaj sciencobranĉoj aperis pluraj raportoj en E, ekz. pri Marstelo de Ohshima en 1929, pri Diferencialaj ekvacioj de Fukuhara en 1930, pri zoologio Kawamoto, pri botaniko Fukui, k.m.a. La junia n-ro de LRO, 1930, estis dediĉita kiel scienca n-ro kaj enhavas liston de ĝis nun eldonitaj sciencaj dokumentoj kaj de manuskriptoj ankoraŭ ne eldonitaj. (Kuw.)
Eduko. En febr. 1922 en la Domo de Deputitoj estis akceptita petskribo pri enkonduko de E en lernejon, prezentita laŭ instigo de Kunio Janagida. Samspecaj petskriboj en sekvantaj jaroj. En 1927 petskribo, ke registaro senprokraste komencu esploron por enkonduko de E en lernejon. Ĉiuj akceptitaj, sed sen efektiva rezultato. En 1931 Takeuĉi proponis al 19ª J E-Kongreso kompili lernolibron de E por elementa lernejo kaj en 1932 je ĝia komisio li ellaboris legolibron. E estas instruata oficiale en 5 lernejoj kiel deviga kurso. J-a traduko de raporto pri E de la sekretariejo de Ligo de Nacioj, 1923 bone propagandis 1923 Int. Eduka Asocio (J-a) eldonis libron «Teorio kaj praktiko de int. eduko», sur kiu el 26 eminentaj pedagogoj 3 akcentis bezonon de E kiel fundamento de int. eduko. 1923 Joŝikacu Sibata verkis «Eduko kaj E» (160 p.). En 1932 en gazeto «Pedagogio» oni diskutis pri «enkonduko de E en virinan liceon anstataŭ angla lingvo» propono de Marujama. Du subtenis, tri kontraŭis kaj kvar sin detenis. En 1933 Imperia Asocio por Infaneduko eldonis gazeton «Infanaro» kun 10-paĝa E-kroniko sed por nur duonjaro. — (S. Kubo.)
Religio. Ĝenerala aspekto. En ŝtataj lernejoj prediko de religio estas malpermesata. Tion necesigas la ŝtata politiko, ke super imperiestra familio estu nenio sankta. Plejparto de la nunaj J junuloj ne havas religian kredon. Budaismo, ludinta gravan rolon en malnova tempo, havas grandan kredantaron precipe inter maljunuloj. Kristanismo, importinta okcidentan civilizon, ne estas potenca. Ŝintoismo estas dividata en du formojn: ŝtata rito kaj popularaj sektoj. Al la lasta apartenas Tenrikyô, Oomoto, Ittôen, Hitonomiti estas tri el la novaj religioj aŭ religiaj movadoj. En lasta tempo kelkaj budaistoj (v. Sibajama) utiligas E-n, sed malmultaj kristanoj (v. Kajaba) atentas pri E. Oficialan alprenon faris nur Oomoto. (v.) Iam oni provis enkonduki E-n en Tenrikyô, sed sen aktiva rezultato. En Ittôen spirito de E estas tre respektata kaj en la komenco de la organa gazeto oni vidas E-tradukon de ĝia devizo. — (Kaw.) - Bahaismo. F-ino Alexander propagandis ĝin en Tôkyô kaj ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis kelkaj E-istoj. Ĝi eldonis «Kaŝitajn Vortojn de Bahau’la» (v. Alexander, Aibara). — (Kaw) - Budaismo. Instigite de la fondo de Budhana Ligo E-ista (en Anglujo), J Budhana Ligo E-ista estis fondita 12 jun. 1931 de F. Dazai, S. Inada, J. Mononobe, K. Ŝibajama. Unua ĝenerala kunsido en Kioto, 15 okt., kun pli ol 40 partoprenantoj, el kiuj nur malpli ol 8 komprenis E-n. La energia agitado de la Ligo per la bela gazeto multe propagandis E-n al B-ano En 1933 Junula Ligo de Proletaj B-istoj (en Tokio) starigis E–fakon kaj en maj. 1934 presis en E. en sia literatura gazeto «AKA» unuan salutleteron al «Buddhist Lodge» 2-a Tutpacifika Konferenco de Budaismaj junularaj Ligoj kun E kiel unu el uzlingvoj, 18–21 jul 1934. Bibliografio de B-ismo en LRO jul. 1934. — (Takeuĉi-T.). — Pri Oomoto v. apartan artikolon.