Выбрать главу

1930. Eldonado de Resumfolio E-a de l’ organo «Scienco Proleta». En jul. kursanoj de E-kursoj de la Instituto por Scienco Proleta fondas Prolet–E-istan Asocion en Tokio. En aŭtuno komenciĝas eldonado de «Proleta Kurso de E» (6 vol) kompilita de Studgrupo de E de l’ Instituto por Scienco Proleta. Salte progresas proleta E-movado kaŭze de tiu ĉi eldonado.

1931. En jan. fondiĝo de l’ tut­japana organizo, japana Prolet-E-ista Unio (JPEU), kun ĉ. 150 membroj. Filioj en Osaka, Kioto, Kobe, Okajama ktp. Akita-Ujaku fariĝas prez.; Monata organo «Proleta E-isto». En aŭg. JPEU aliĝas al Int. Unuiga Komitato de Klasbatalaj LEA (IUK). En okt. la organo de JPEU ŝanĝas sian nomon «Kamarado».

1932. En febr. JPEU komencas eldoni monate «Informilo de JPEU». En marto II-a Kongreso de JPEU en Tokio. JPEU havas pli ol 10 filiojn kaj 300 membrojn. Legantoj de «Kamarado» kalkuliĝas ne malpli ol 2,000. — MARKS MUTO.

Japana proleta E-movado apogas sin ĉefe je inteligentularo, de komenco ĝis lasta tempo. Tion kaŭzas relative granda pezo de la inteligentularo en la proleta movado kaj lingva malfacileco de E por laboristoj parolantaj gepatran lingvon kun tute fremda strukturo al E eŭropdevena. Inter pioniroj de E-movado sin trovas sufiĉe da socialistoj. Tamen proleta E–movado marksista ekvigliĝis ĉ. 1929, kiam en la lando proleta kultura movado komencis sian viglan ekpaŝon influite de akriĝo de sociaj situacioj kaj leviĝo de revoluciaj laborist-kamparanaj movadoj. En 1931 la movado organiziĝis en tutlanda skalo en formo de JPEU kaj disvolviĝis en ĉiuj kampoj altirante al si laboristojn en sufiĉa grado. En 1932 la II-a kongreso de JPEU okazis, sed publike malpermesita. Okazis milito en Manĉurio kaj faŝisma tendenco regis la landon, subpremo al proleta kultura movado fortiĝis. Publikaj laboroj de JPEU malfaciliĝis. En 1933 KOPF, centra organizo de proleta kultura movado, estis kvazaŭ malleĝigita. A1 JPEU ankaŭ ne ebliĝis funkcii antaŭ publiko kaj proleta E–movado japana revenis al la stato antaŭ fondiĝo de JPEU. Aldonita de A-A.

Virina grupo: Klara Rondeto. 12 apr. 1925 Sadano Jajima (nuna Hirakaŭa) kaj aliaj kvin japaninoj kiuj tiam lernadis E-n ĉe Marue Morita (nuna Sasaki) nomis sian grupeton Klara Rondeto laŭ Klara Zamenhof. Ĉi tiu eta rondo fondiĝis por pliforte unuiĝi por studado de E kaj ĝia propagando speciale inter virinoj. Ili regule kunsidis por studado. Morita kaj Jaĵima gvidis E-laboron diversloke kiam ili havis bonan okazon. Multaj malfacilaĵoj, kiuj preskaŭ neeviteble akompanas japanan virin­sekson herede kaj socie, estas ĉiam malhela al la progreso de virinoj ĉiuflanke. Mense kaj materie nur malmultaj japaninoj havas sian mem­starecon kaj liberecon. La rondetanoj regule kunsidis ĉe M. Sasaki: de la komenco la Rondeto neniam havis kaj havas sian prezidantinon nek sekretarion, kies taskon ili laŭvice prenas sur sin. La rondo estas ĉiam malforta kaj eta, sed ĉiam daŭrigas sian modestan semadon inter japaninoj. (v. M. Sazaki, I. Kurijama).

MACUE SASAKI †

Krom la ĵus nomita funkcias virina E-grupo en Yokohama (Rondo Amikino) kaj en Osaka (Orkidaro).

Lernejo. Kelkaj E-istoj okazigis kurson de E sub nomo de «E-Lernejo». La Lernejo de la Lingvo E (E-go Gakkô), fondita 17 sep. 1906 de E. Osugi sub aŭspicio de JEA, donis tri kursojn ĝis la likvido en apr. 1907 kaj edukis fruatempajn batalantojn. En 1922 Akiyama-Bun’yô donis kelkfoje kursojn sub nomo «Nippon E-Gakuin». En 1926 Osida–Tokurô okazigis periode kursojn sub nomo «Tôkyo E-Gakko». En 1931 Hirokazu Kaĵi donis kursojn sub nomo «Nippon E-Gakko». Ili estas efektive ordinaraj kursoj. — Kiel oficiala deviga kurso, E estas instruata en jenaj lernejoj: Urba Blindula Lernejo de Oosaka (fondita de la komunu­mo), Kihoku Ĝissen Knabina Liceo, Produktiva Gimnazio (ambaŭ fonditaj de s-ano Tomeki Kobajaŝi), Kinrô Knabina Liceo, Nippon Presarta Lernejo (ambaŭ fonditaj de kultura societo Kiboŝa). Kiel laŭvola kurso, en Fremdlingva Kolegio de Tôkyô en 1906 kun 200 lernantoj kaj oficiale en Medicina Fakultato de Nagasaki. Kiel laŭvola kurso sekrete (sub preteksto instrui anglan lingvon) en iu Elementa Lernejo, 1934. Kursoj kun fiksita honorario al la gvidanto en Athéné Français kaj Knabina Fremdlingva Kolegio de Tôkyô. — Privataj liberaj kursoj de E estas donataj en multaj altgradaj lernejoj tra J-ujo, sub aŭspicio de E-grupoj en ili. — (Kuw.)

Instrumetodo. Gramatika metodo estas ŝatata ĝenerale: Japana karakterizaĵo. Ossaka publikigis multajn prilingvajn artikolojn kun detalaj komentarioj en Japana E-isto, LRO, kaj ankaŭ multaj aliaj. Sed jam 1919 Asai, 1920 Kuznecov instruis per rekta metodo. Malgraŭ la historia gramatika metodo, 1932 Iŭaŝita pledis por parola metodo per multaj artikoloj kaj fondis studgrupon de instrumetodo. Korespondan kurson iniciatis kimro Gauntlett en 1906 kaj per tio diskonigis E-on. En 1922 Asai instruis per korespondo kaj Kaji kaj J E-Literatura Societo korektas la frazojn verkitajn de siaj membroj. En diversaj gazetoj, (LRO, E-Lernanto) oni trovas kolonon, kie la redaktisto korektas la frazojn de siaj abonantoj. Oni povas diri, ke japanaj E-gazetoj mem estas bona koresponda kurso kun detalaj komentarioj. — (Kuw.)

Ekzameno neniam okazis, kvankam en 1922 JEI projektis. — (Kaw.)

Arĝenta kunsido. Organo por krei kaj ĝui E-an atmosferon, en Tôkyô. Fondintoj: Kaiĵiro Ooha­ŝi, Keuji, Niŝino Kijohiko Cujuki, sidejo: Meiji-Seika-Teejo, ĉe Ginza Ni-ĉome, Kjobaŝi-ku. Funkcias de 1928. Celo: konversacio nur en E. Jam ekaperis kelkaj idoj, ekz. la Nova Kunsido, la Kanda Kunsido, la Ikebukuro Kunsido, ktp. Tiel la ĉefurbaj E-istoj povas trovi E-an parolejon ĉiuvespere.

Gazetaro. Centra, ortodoksa gazeto: de 1906 Japana Esperantisto (JEA), de 1920 La Revuo Orienta (JEI). Privataj entreprenoj eldonis siajn organojn (ekz. La Esperantisto de JEA de Kaĵi, E en Nipponlando de Ishiguro. Fierindaj revuoj de privataj individuoj: Orienta Azio de Harada, Verda Utopio de Fukuta. Unua estis tre bele kolorigita prop­ramane, la dua prezentis japanajn literaturon, moron, socian vivon ktp. al eksterjapanoj. — Laŭ Jarlibro de JEI 1934, 61 el la lokaj grupoj havas proprajn organojn hektografitajn krom kelkaj esceptoj. Preskaŭ ĉiuj celas tre detale konigi lokan agadon kaj samtempe krei oportunan okazon aperigi literaturajn verkojn de la mem­broj eĉ junaj. Nova Sento (de Kiuŝiu E-ista Ligo) estis tre bone aranĝita. La plej fama studenta gazeto estas «Libero.» Ekzistas gazetoj entenantaj nur verkojn de individuo, kiu eldonas. Proleta movado havis bonan «Kamaradon». — Grupo de speciala ideo: dum la gazeto de Kiboŝa kaj la societo mem neniiĝis, Oomoto ankoraŭ sane daŭrigas eldoni la gazeton Oomoto Internacia. Per «E-logio» Kawasaki kaj Okamoto publikigis siajn studojn E-logiajn. — Nunaj fakaj gazetoj estas Studo pri la Lingvo Internacia, Esperanta Literaturo, La Lumo Orienta, La Fervojisto. ­ Du gazetoj por instrui lingvon al unua- kaj mez-gradaj E-istoj: E-Lernanto (JEI) kaj Verda Mondo (EPA.) -.(Kaw.)

Biblioteko. En 1919 Tokia Filio de JEA aĉetis multajn librojn de Chif kaj fondis Tokian Bibliotekon E-an. JEA, fondita en 1906 „konservis“, neniujn siajn librojn. Ossaka kaj Asai donacis siajn librojn. En sama jaro JEI fondiĝis kaj ĝi transiris al la oficejo de JEI. En 1921 en J Kongreso Chif konsentis, ke ĝi fariĝu propraĵo de JEI. Ĝi estas la plej granda biblioteko en J-ujo, sed al ĝi mankas multaj malnovaj dokumentoj eŭropaj. Speciala sistemo de libro-klasado de    Ossaka. Ekz. Grosjean-Maupin, Dict. Complet Français-E: A-III-C-33. — ’, (Kaw.)

Bibliografio. En Stojan, BIL mankas multaj gravaj verkoj el J-ujo. Ne ekzistas plena bibliografio de la libroj eldonitaj en J-ujo. Oni devas legi la recenzojn en «Japana E-isto»,    LRO, k.a., aŭ rigardi bibliotekon de JEI.- (Kaw.)