Entreprenoj kaj Librejoj. 1) E-Propaganda Asocio, Kameoka. Por propagando de E organizata ĉefe de Oomotoanaj E-istoj. Fondita en 1923. Organo: Verda Mondo (unue Verda Gloro).- 2) Japana E-a Asocio (J-e: Nippon E-Sya), Tôkyô. Privata entrepreno de Tokuo, Osida, kiu komencis eldoni kaj importi E-ajn librojn en 1920, kiam neniu kuraĝis tion fari. Eldonis multajn utilajn lernolibrojn, ekz. Plena kurso de E de Chif. Tiam multe bonvenata, sed nun ne laboras aktive. — 3) Japana E-Asocio (J-e: Nippon E-Kai) Tokyô. Privata entrepreno de Hirokazu Kaĵi, fondita en 1927. Eldonas E-ajn librojn kaj gazetojn: La E-isto (dumonata). Alia nomo de eldona fako: E-Kenkyŭ-sya. - 4) Es-Nippon-Ŝa, Tôkyo. Post likvidiĝo de la kultura societo «Kiboŝa», fondiĝis en aŭg. 1933 sub zorgo de Kôzi Tasiro. Gazeto: E en Japanujo. Dissolviĝis 1934. — 5) Kanija Librejo, Kyôto. Privata librejo de Nakahara-Syŭzi, kiu eldonis kaj importis E-ajn librojn de 1920. Eldono de unua J-E vortaro.- 6) Frontoŝa, Tokyô. Privata entrepreno de Ooŝima-Joŝio. Eldonas de 1933 gazetojn «Studo pri la lingvo int.» (dumonata) kaj «E-a Literaturo» (dumonata). Abonantoj: SLI 100, El 150.- 7) Fako de Tokio-do, Tôkyô. Tokio-do, unu el la plej grandaj libro-vendejoj en Tôkyô, fondis E-fakon en 1930 kaj vendas E-librojn en- kaj ekster-landajn. 8) Maruzen. La plej granda librovendejo de eŭropaj kaj usonaj libroj, filioj diversloke. De antaŭ komenco de organizita movado importis E-librojn, kvankam ne konstante. Tio faris kontribuon al JE-movado, ĉar ĉiuj kuras al Maruzen, kiam ili serĉas ion novan. Krom la nun funkciantaj ekzistis diversaj entreprenoj, kiuj dissolviĝis. 9) Ekzistas multaj aliaj librejoj, kiuj eldonas plurajn E-ajn verkojn. Ekz. Sôbunkaku, Tettô Syoin, Hakubunkan, Daigaku Syoin, Talyôdô, Sôbundo, Okazaki Syoten, Nippon Syoten Kokubunsya: Naigaisya Miraisya, ktp. — La plej granda librovendejo kaj importisto de eŭropaj E-libroj estas kompreneble JEI. — (Kuw.)
Jarlibro de JEI. 1922, 1923, 1926 (detala historio de E-movado en J-ujo), 1929 (nur adresaro), 1932 (adresaro de lokaj grupoj, instrukcioj al grupoj), 1934 (kritiko pri organaj gazetoj de lokaj grupoj). — (Kuw.)
Statistiko de libroj eldonitaj en J-ujo. Kvankam ne kompleta por la jaroj 1906–1920 la sekvanta statistiko donus supervidon pri J E–movado: tre multe da libroj pri E kaj kompare malmulte da libroj en E, el kiuj lastaj sciencaj verkoj okupas konsiderindan procenton. Ĉirkaŭ 1906 eldoniĝis 3 vortaroj kaj 8 lernolibroj, dum 1907–1919 eldonaĵoj estus terure malmultaj:
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | Sumo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vortaro | 1 | 3 | - | 2 | 2 | — | 2 | 3 | 1 | — | 1 | 2 | 17 | |
Lernolibro | 2 | 12 | 15 | 9 | 15 | 7 | 7 | 9 | 7 | 6 | 10 | 8 | 1 | 108 |
Literaturo | 2 | 2 | 3 | 5 | 1 | 3 | 4 | 3 | - | 3 | 5 | 6 | 7 | 44 |
Socio | - | - | - | — | - | 1 | 1 | 2 | - | 2 | — | 5 | 5 | 16 |
E-movado | 1 | 2 | 3 | 3 | 2 | 1 | 4 | 1 | 1 | 3 | 2 | 4 | 2 | 29 |
Scienco | - | - | 4 | 2 | 5 | 3 | 1 | 8 | 1 | 1 | 2 | 2 | 8 | 37 |
Sumo | 6 | 19 | 25 | 21 | 23 | 17 | 17 | 25 | 12 | 16 | 19 | 26 | 25 | 251 |
— KUWAHARA-Th. kaj H. NIŜIDA
Lernolibroj kaj vortaroj. Unuaj pioniroj legis anglajn verkojn de O’Connor, eĉ nun lernolibroj en angla lingvo estas multe utiligataj de japanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj inteligentuloj komprenas angle. Unua lernolibro en J-ujo de Hasegaŭa estis kompil-traduko el rusa. Poste Chif verkis faman «Plenan Kufson». Nun plej ŝatataj lernolibroj estas tiuj de Ossaka pro korekteco, detaleco kaj facileco. Diversaj verkoj de Ishiguro troviĝas sur la bretoj de ĉiuj librovendejoj. Unua sistema E-J vortaro de Kroita estis traduko el Motteau, E-A, poste kelkaj kompilis Plenan E-J Vortaron sur bazo de Boirac. Nun plej uzataj estas tiuj de Okamoto kaj Ishiguro. — English-EE-Eng. Dictionary. Presita de Muramoto. Unua E–libro en Japanujo. 1906. — Sekaigo. Verkis F. Haŝegaŭa. Unua lernolibro por japanoj. 1906. — Plena kurso de la lingvo E (E Zentei). Verkis T. Chif. Edukis multajn japanajn E-istojn. Unua eld. 1914 — E Kompleta kurso por japanoj. (Syôkei), Verkis Ossaka. Nun plej populara lernolibro. Unua eld. 1927. — Memlernanto de E (Mohan E-Dokusyu). Verkis Ossaka kaj Akita. Plej detala lernolibro por japanoj. 1923. — Fundamenta legolibro. Verkis T. Sasaki. Propra metodo por komencantoj, komentario en E. Unua eld. 1927, kvara 1933. 60 p. — Proleta kurso de E. Kompilis Studgrupo de E en Instituto por Scienco Proleta, Tôkyô. Ĝis nun plej bonkvalita koresponda kurso por japanoj. 6. vol. 1930. — Plena E-J Vortaro. Verkis K. Nakamura, K. Kroita, T. Chif, per kunhelpo de K. Ossaka kaj R. Sugiyama. Bazita sur Vortaro de Boirac. Antaŭ ĝi kelkaj malgrandaj (inkluzive tiun de Kroita). Tre vaste uzata antaŭ apero de Vortaro de Okamoto. 1914, 423 p. — Plena J-E Vortaro. De Chif. Verko de veterano. 1717 p. — Moderna Vortaro E-J. De Ishiguro. Intencis kolekti kiel eble plej multe da novaj vortoj, 1933, 509 p. — J-E Vortareto. Kompilis Sanko E-a Grupo, Kyôto. Malgranda, sed tre praktika. 1922, 253 p. — Nova Vortaro E-J. De J. Okamoto. Praktika, nun plej multe uzata. Unua eld. 1926, 16-a eld. 1933, 301 p.- Nova Vortaro J-E. Tre zorge kaj konscience kompilita de J. Okamoto. Plej granda nacia E-Vortaro, la literoj de paĝoj estas miniaturigataj per fotozinkotipografio, tre fiera presarto japana. Aperos en 1934, 677 kaj 100 (?) p. — Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J. Farmakopeo. E-Latina–Japana-Germana-Angla-Franca. Kompilita de Hermesa Rondeto. Sen kono de E neniel utiligebla, kio faras studon de E necesa por uzantoj ne-E–istaj. Pri metodo de terminaro iom modifis tiun de Nomenklaturo de Kemio de ISAE de ilia propra vidpunkto. 1930, 208 p. — Granda Gramatiko de E. De Chif. Vol. 1 Prepozicio, Vol. 2 Adverbo. 94 p. 75 p. 1922. Nur du volumoj aperis. Unu el la tre ampleksaj, metodaj en la mondo. — Fonetika Studo de E. De Okamoto, en japana lingvo 61 p. 1925. Post kompara studo de la opinioj de antaŭuloj montris sian propran opinion. Detala. — Altgradaj lingvaj studoj: Granda Gramatiko de Chif. Komentario kaj analizo de Ossaka, Fonetika kaj leksikologia studo de Okamoto, Komentario kaj bibliografio de Kawasaki, Sociologia lingvoanalizo de S. Ito, ĉiuj en japana lingvo; statistika enketo de Z-a lingvo-uzo de T. Sasaki kaj J. Iuaŝita, k.a. — (Kaw.)
Kie estas Amo, tie estas Dio. Detala prilingva komentario al la teksto de Tolstoj-Ŝidlovskaja. Unika bibliografio de la libroj, kiu utilas por praktike studi E-n. Verkis Kawasaki, en japana lingvo, 1930. Dua pligrandigita eldono en 1934, 382 p. — (Kuw.)
Literaturo. Ankaŭ por japanoj estas multe pli facile konkeri E-n ol iun alian lingvon. Pro tio, malgraŭ mallonga vivo de la lingvo en Japanujo kaj malgranda nombro de ĝiaj adeptoj, sufiĉe multaj emas traduki literaturaĵojn. Unuj tradukas vulgarajn kriminalogiajn rakontojn. Ekz. R. Edogaŭa: «Unu Bileto» (J. Ŝimomura); R. Edogaŭa: «Ora Masko» (J. Ŝimomura); S. Kooga: «Dezerto» (S. Minami). Aliaj elektas pro speciala motivo verkojn ne tre valorajn je la literatura vidpunkto. Ekz. E. Iŝihara: «Verda Karto» (H. Jamanaka) premiita romano ĉe konkuro, temanta socion post 50 jaroj. Ankaŭ en la tradukoj el la pura beletristiko superregas populareco. Ekz. el T. Ariŝima estas tradukitaj du sufiĉe grandaj verkoj, nome «Deklaracio» (T. Tooguu), «Senbedaŭre amo rabas» (T. Tooguu), dum traduko el N. Ŝiga estas metata en malgranda broŝureto. «Krimo de Fan» (M. Kaĵi). El alia generacio, oni eldonis tradukon de kelkaj verkoj de K. Kikuĉi, «Patro Revenas» (H. Kaĵi), «Amo de Toojuuroo kaj alia teatraĵoj» (J. Ŝimomura), sed neniom el R. Akutagaŭa, kiu staras sur multe pli alta pozicio kiel artisto. Krom la jam menciitaj aperis en libra formo: M. Hugii «Nova Satano», novelo (I. Sakrada). — N. Nakata: «Inkubo,» dramo (J. Jasuda). — U. Akita: «Danco de Skeletoj,» teatraĵoj (H. Suzui, K. Susuki). — S. Nacume: «Turo de Londono,» novelo (S. Nishi). — J. Kaneko: «Lavisto kaj Poeto,» teatraĵo (T. Tooguu). — J. Jamamoto: «Infanmurdo,» teatraĵo (J. Ŝimomura), «En la Nebulo», radiodramo (K. Cujuki). — K. Okamoto: «Epizodo en guzenĵi,» teatraĵo (Mijake-g). — K. Fuĵisaŭa: «Gracia,» teatraĵo (M. Hata T. Murakami). — N. Hajaŝi: «Bildlibro sen bildoj» (H. Kaĵi, H. Sutoo) — S. Tokunaga : «Malsato en Riĉa Rikolto» (K. Nakagaki). — Ĉan–Hjokĉu: «Forpelataj Homoj» (Takagi H.). — Ankoraŭ eldoniĝis neniu klasikaĵo en la formo de libro. Nur fragmentoj aperas en gazetoj. En 1932 fondiĝis Japana E-literatura Societo sub la iniciato de Mijake-S. kaj Takagi-H. En tiun societon kunfandiĝis literaturamantoj el la ambaŭ tendaroj de la neŭtralaj kaj tendencaj E-istoj kun la komuna celo de plialtigo de lingva tekniko kaj prezento de la japana literaturo en ĝusta maniero.