Norvegujo. l. La komenca periodo. La unua norvega E-isto ŝajne estis Haldor Midthus, (v.) kiu unue ellernis Volapükon, sed poste (en 1900) li eksciis pri E, rapide ellernis ĝin kaj fervore propagandis per leteroj inter sia kolegaro. L.K.-ano de 1905. Estis tiam ankaŭ alia norvega L.K.-ano, J. Allum, sed estis neeble trovi lian nomon en norvegaj gazet- kaj libraro.
La unua gazetartikolo pri E troviĝas en monata revuo «Kringsjaa» 5/3 1904 pri «Int. komerca lingvo», rad. el angla «Westminster Review». En Oslo (tiama Kristiania) ĉ. 1904 kelkaj junuloj, ĉefe studentoj, komencis propagandon por E, inter ili stud. filol. Emil Smith (nuna docento ĉe la universitato), stud. jur. Alf Johnsen, poste Hageler († 23/12 1932) kand. jur. Einar Ruud († 1908), ekslernejstro T. Davidson († 3/10 1921) kaj dana tipografisto H. Th. Thomsen, kiu lasta iniciatis kaj fondis la unuan E-klubon, 8/2 1906. Unua prez. estis Einar Ruud. Jam en 1907 la klubo povis kalkuli je 70 membroj, precipe junuloj kaj bontemplanoj. En 1906–07 vigla propagando okazis inter la bontemplanaro. La ĉefprezidanto de la int. IOGT, sveda parlamentano Edv. Wavrinski, skribis en la norvega «Goodtemplarbladet» serion da artikoloj pri E. Pluraj gvidantaj bontemplanoj montris intereson, kaj la supre nomita T. Davidson ellaboris korespondan kurson «20 lecionoj en E». Fondiĝis laŭ lia alvoko koresponda klubo kun 85 membroj (1907) en 8 sekcioj de suda Halden ĝis la plej norda en la mondo urbo Hammerfest. Tiuj sekcioj fondiĝis parte dum propaganda vojaĝo de Davidson kaj parte per la bontemplana gazeto.
En Narvik tiama telegrafisto Arne Arnessen post parolado de D. gvidis kurson kaj fondis klubon (apr. 1907).
En majo 1907 vizitis Kristianion okaze de la 50-jara jubileo de la universitato fama germana profesoro Wilhelm Ostwald. Li faris en la universitato paroladon pri E kaj la Klubo E-ista en Kristiania rikoltis multajn anojn, laŭdire la nombro de klubanoj atingis 150 aŭtune 1907.
Einar Lunde, posedanto de malgranda presejo, ellaboris komence de 1907 la unuan lernolibron: ABC en E, kiun li mem kompostis kaj eldonis. Li ankaŭ sendepende de la klubo kolektis kelkajn junulojn en kvazaŭ privata studrondo.
La ekflorado de E en 1905–08 ne daŭris. Post krizaj jaroj 1908–10 kaj post kelkjara dormado Klubo E–ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912 kun la plej fervoraj e-istoj en nova estraro: f-ino Josefine Finholt († 3/3 1921), f-ino Rosa Bye, stud. ekon. Engesgaar Christie, inĝ O. Brochmann Sfetterod, kand. filol. Honoratus Bonnevie, kapitano B. Johns Klingenberg († 28/4 1920).
En Bergen «Societo de E-istoj» fondiĝis 22/3 1909. Prez. lektoro Einar Schibbye († 16/1 1931), s-ino Falkenberg, inf. kapitano Eriksen, komercisto Conrad Croepelien († 1924). En 1912 la komerca gimnazio en Bergen nomis E elektebla lingvo, kaj lektoro Schibbye instruis E-n al 15 gimnazianoj. En 1918 la prezidanto forlasis Bergen, la klubo ekdormis kaj ĝis nun (1933) ankoraŭ ne restariĝis.
En Trondheim Grupo E-ista refondiĝis 6/2 1911 (prez. R. Rian), kaj novaj grupetoj elkreskis en Stavanger februaro 1910 (prez. H. Wiig), kaj kursoj en Haugesund (Nils Ökland), en Trondheim (Joh. Lövli) kaj en Kristiania (f-ino Finholt) kaj inter blinduloj (Brochmann Sletteröd, Bonnevie kaj Rosa Bye).
Dum la komenca periodo aperis krom la «ABC» kelkaj aliaj libroj ellaboritaj de la ĝis tiam ĉefa gvidanto, H. Th. Thomsen, lernolibro, 1907, ĝia dua eldono 1909 (10-a milo); prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj, trad., 1908.
Jam de komence la e-istoj sentis bezonon de prop. gazeto kaj en julio 1908 stariĝis komitato por eldoni tian gazeton sur bazo de akcia societo. La komitato konsistis eclass="underline" f-ino Finholt, kapitano Klingenberg (prez.), lektoro Schibbye kaj H. Th. Thomsen. Poste aliĝis f-ino Rosa Bye kaj inĝ. Bj. Simonsen, sed baldaŭ ekestis inter la komitatanoj gravaj opinidiferencoj kaj la laboro ĉesis. Tiam Thomsen — sole respondeca — eldonis 1/1 1909 la unuan n-ron de „N Gazeto“. (Norsk E-blad). Poste fariĝis red. Sehibbye. La gazeto aperis monate regule — en 1909 kun 12 n-roj. De 1910 en nova pligrandigita formato kaj sub nova nomo, N E–isto. Aperis en 1910 nur 5 n-roj. La ekonomio daŭre estis malforta kaj de 1/1 1911 la gazeto transiris kiel propraĵo de la ĵus fondita NE-ista Ligo sub redaktado de H. Th. Thomsen kaj Engesgaard Christie. Aperis en 1911 4 n-roj, en 1912 ĝis fino de 1914 pojare 6 n-roj. Tiam la gazeto ĉesis aperi kaj restis neeldonita dum 7 jaroj.
En 1921 NEL interkonsentis kun la sveda gazeto «La Espero», Gavle, pri aparta kolono en tiu gazeto pri la norvega E-movado, sed tiu aranĝo montriĝis ne kontentiga kaj ĉesis. La multobligita cirkulerforma gazeto, kiun NEL eldonis regule monate en 1922, ankaŭ ne estis kontentiga, kaj finiĝis je la fino de la jaro.
II. La organiza periodo. Ĝis 1910 la E-movado en N. konsistis krom la Klubo E-ista en Kristiania el kelkaj malgrandaj parte jam dormantaj grupoj en Bergen, Trondheim kaj el disa izolularo. En redakcia artikolo (N.E. n-ro 1–1910) E. Christie proponis fondiĝon de Norvega Societo por Propagando de E. «Se oni rerigardas al la E-movado en nia lando, oni trovas, ke ĉe la fino de 1909 ĝi staras je la sama nivelo kiel ĉe la fino de 1908. La ĉefa kaŭzo de tiu ĉi ege malrapida disvastigo estas nescio de la lingvo, ĝia historio kaj nuna progreso, kaj manko de laŭplana kunlaborado.» Lia propono trovis iom da atento, kaj post plua ellaborado de la plano fondiĝis la 27/1 1911 Norvega Esperantista Ligo (NEL). Ĉeestis en la fondiĝa kunveno f-ino Finholt (kas.), prof. Alf Torp († 26/9 1916), H. Bonnevie (sekr.), Chris Fr. Lindquist, Brochmann Sletteröd kaj H. Th. Thomsen. 58 E-istoj estis aliĝintaj laŭ antaŭe dissendita alvoko, kaj fine de la jaro NEL havis 76 membrojn. En 1912 aperis lernolibro de E. Christir, 76 p. Tuj poste li elmigris al Seattle, Usono. En sama jaro 26/6 H. Th. Thomsen elmigris Kanadon kaj f-ino Finholt jam fine de 1911 entreprenis unujaran vojaĝon al Azio. NEL perdis pro tio 3 el siaj ĉefgvidantoj, kaj tio grave influis je la laboro en la postaj laroj. Tamen NEL aperigis febr. 1913 flugfolion en 10 mil ekzempleroj, kies tekston skribis Christie antaŭ sia elmigro.
La gvidadon de NEL transprenis H. Bonnevie (prez. 1912–13), E. Schibbye (1913–18), Bruno Rifling 1918. Per li NEL akiris novan sangon. Estante juna, energia studento de filologio, li kun idealista kredo kaj kun senlaca entuziasmo kaj laboro oferis al E ĉiujn liberajn minutojn. Sep. 1918 li estis elektata prez. de NEL kaj samtempe li aperigis novan lernolibron kompletan en 5 mil ekzempleroj. Du monatojn poste antaŭ Kristnasko li mortis subite pro «hispana malsano» (22/12 1918). En marto 1921 ankaŭ mortis f-ino Finholt, dum 12 jaroj la plej agema kaj fervora e-istino en N. La morto de tiuj du gravaj gvidantoj estis forta bato por la organizo kaj la movado entute. Printempe 1919 fariĝis prez. de NEL ĉefleŭtenanto R. Bugge Paulsen, kiu ankoraŭ prezidas.
La presita gazeto NE-isto per sia decembra numero 1914 ĉesis kaj reaperis nur en 1923 sub redaktado de Bugge Paulsen kaj Bonnevie. En la gazeto aperis en 19234 kajeroj, en 9242 duoblaj 4-paĝaj n-roj kaj tiam denove ĉesis, ĉi tiufoje pro incendio ĉe la presejo.
La fondiĝo de NEL 1911 kreis dekomence ioman vigligon de la movado. Grupo E-ista en Trondheim refondiĝis 6/2 1911, Klubo E-ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912, nova
grupeto ekfunkciis en Stavanger (H. Wiig) febr. 1910, kaj novaj kursoj ekfloris en Haugesund (Ökland), Stavanger (Wiig), Trondheim (Lövli, Njaalsund) kaj en Kristiania i.a kursoj por blinduloj 1910 (Brochmann Sletterôd) kaj Bonnevie, 1912 (Rosa Bye).
Klubo E-ista en Kristiania en 1914 aliĝis kiel filio de NEL, poste endormis kaj denove restariĝis 28/11 1916 (prez. Bjorn Ottesen).
En 1915 (1 sep.) fondiĝis E-Asocio de norvegaj geinstruistoj (prez. Rosa Bye, sekr. J. Finholt). Ĝi havis 30 membrojn en 1923, kiam la asocio ĉesis la 13/9.
Ĉe la fino de 1920 ekzistis E-grupoj kaj kluboj en Kristiania (3),Trondheim, Bergen, Rjuka kaj Kristiansand (Alf Christensen).
III. La renesanca periodo. NEL, kiu de 1924 estis sen organo kaj pro tio preskaŭ sen membroj kaj sen enspezoj daŭrigis sian prop. laboron, ĉefe gvidata de R. Bugge Paulsen (prez.) kaj Arne Arnessen kas. Printempe 1928 estis invitata pastro Cseh, kiu tiam kursis en najbara Svedlando, por fari prelegon en la universitato. Ankaŭ en la radio li parolis. Li vizitis kelkajn aŭtoritatulojn; inter ili la prez. de la 2 tutlandaj geinstruistaj asocioj, ĉefinstruisto A. Kirkhusmo kaj s-ino Anna Sethne.