Tiuj du kune la prez. kaj kas. de. NEL fondis printempe 1930 komitaton, kiu nome de la norvega sekcio de la Mondasocio por Nova Edukado invitis pastron Cseh por gvidi kurson en Oslo dum junio-julio 1930. Tio estis la komenco. Pastro Cseh venis, gvidis kaj venkis, kaj lia vizito donis al la gvidantoj novan kuraĝon. La unuan Cseh-kurson sekvis longa vico da novaj kursoj dum 1931–1932, kiujn organizis por NEL A. Arnessen. Jen statistika parto pri la renesanca periodo:
Per 3 Cseh-instruistoj, hungara d-ro inĝ. Ottmar Fischer, estona lektoro Henrik Seppik kaj norvega karavanestro Jens Schjerve okazis de sep. 1931 ĝis fino de 1932: en 13 urboj 29 kursoj kun ĉ.1600 partoprenintoj, inter ili pli ol 300 geinstruistoj. — Proporcie la gazetara statistiko montras: 1922 – 74 artikoloj, 1925 - 43, 1928 –72, 1930 – 204, 1931 - 362, 1932 - 616.- Je la fino de 1932 e-istoj estas konstateblaj en pli ol 225 lokoj (laŭ Dietterle 122); 18 E–kluboj kaj grupoj fondiĝis kaj 2 reorganiziĝis, ĉiuj aliĝintaj al NEL. La kursanaro laŭ okupoj konsistis eclass="underline" geinstruistoj 17%, lernantoj ĉe gimn., mez- kaj popol-lernejoj 8 %, ĉiuspeca geoficistoj 49%, univ. ekz., inĝ. kaj tekn. 6%, komercistoj, ĉefoj kaj estroj 9%, div. inaj oficoj 6%, kampara laboro 5 %.
Krom tiuj specialaj kursoj okazis multaj kursoj, gviditaj de aliaj personoj. Menciindaj estas 4 kursoj de Bugge Paulsen inter policistoj kaj kursoj por geinstruistoj, gviditaj de Arne Arnessen dum la somero 1931.
Paroladoj pri E estis en ĉi tiuj jaroj multnombraj. Parolis ĉefe Bugge Paulsen, Alf Christensen kaj Arnessen.
La unua rezolucio favora al E estis akceptata 1931 de jarkunveno de geinstruistoj el Buskerud kaj Vestfold distriktoj post parolado de Arnessen.
De 1/1 1932 la prop. organo reaperis sub nomo Esperantobladet redaktita dum 1932 de Bugge Paulsen, kaj Bonnevie kaj de 1/1 1933 estas red. konsulo Alf Christensen, Kristiansand.
Dum 1924–31 neniu jarkunveno de NEL okazis. La nova periodo postulis plenan reorganizon de la metodoj kaj provizora jarkunveno estis kunvokita la 4/11 1932. Tie estis diskutataj novaj linioj por la prop. laboro, starigo de novaj fakoj, elekto de ĝen. sekretario, ktp. La estraro estis reelektata kaj konsistas je la fino de 1932 eclass="underline" R. Bugge Paulsen (prez.), Arnessen (ĝen. sekr), kand. filol. H. Bonuevie (rap sekr.), sekcia ĉefo Bj. Ottesen (kas.) kaj instruistino Rosa Bye (ano).
Dum 1931–32 diversaj fakoj ĉe NEL estas rekonstruitaj kaj reorganizitaj: libra fako, kurs-aranĝa fako, eldona fako, ekzameno-fako, klublaborafako ktp. Ĉio ankoraŭ ne kontentige funkcianta, sed per helpo de multaj novaj fervoraj e-istoj NEL certe sukcesos solvi la restantajn problemojn kaj malfacilaĵojn.
Ankoraŭ menciinde estas, ke de la unua radio parolado el Oslo 1925 (Bugge Paulsen) kaj kurso en radio 1928–29 (Bugge Paulsen) la estraro de la radiostacio en 1932 konsentis al NEU ĉiumonatan paroladon pri aŭ en E.
La norvega registaro sin oficiale reprezentis 10-foje ĉe la UK-oj, en 1907 1909, 1911 1926–1932.
La Nacia Oficejo de Turismo en N. konsentis 1932 presigi en 10 mil eroj aldonan folion 2-paĝan (en E) al ĉiuj eksterlande dissendotaj broŝuroj pri turismo en N.
Grava okazintaĵo komence de 1933 estis parolado en la Scienca Societo pri E de prof. Anathon Aal.
Ni eniras en la novan jaron 1933 kun la forta espero, ke la norvega E-movado per la lastjara antaŭenmarŝo akiris sufiĉe solidan bazon por daŭra kaj ĉiama progresado. — ARNE ARNESSEN.
Notlibro de Praktika Esperantisto. El la… Originale de K.R.C. Sturmer. 1934, 130 p. Interesaj pensoj kaj konstatoj el ĉiuj terenoj de la vivo, ankaŭ el la vivo de E-istoj, verkita en taglibra formo. Aranĝis por preso: V. Bleier, K. Kalocsay kaj L. Totsche.
Nova Esperanto-Biblioteko. Kolekto de originaloj kaj tradukoj el la germana literaturo. Formato 16×10½ cm. Eld. Ellersiek kaj Borel (Berlin). La n-roj 1–4 estis primilitaj germanflankaj publikigaĵoj. Ĝis nun aperis 10 n-roj.
Nova Gramatika Libro de la int. helpa lingvo E por la supera kurso. Aŭtoro: Stamatiadis. 1928, 187 p. «Bonega verko, respegulanta konscian amon al la lingvo, precizecon en la scio kaj taŭgan sistemon en la instrumetodo.» (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 1.). Kelkaj partetoj en la Enciklopedio.
Novaj Amaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. «La aŭtoro… per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l’ poezioj, tre proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priamaj sopiroj.» (G.S. „E“, 1927, p: 65)
Novaj Versajoj de Lermontov, el la rusa trad. Bela Manto (Mirski). 1912, 92 p. «La tradukinto ĉiam konservis la originalan ritmon. Precipe la traduko de Borodino estas admirinde bela.» (Kozlowski, Ondo de E, 1912, p: 197.) «Vera modelo de bone aranĝita libro.» (N.K., L. 1., 1913, p: 468.)
Nova Kulturo. v. Novspirito.
Nova Sento. Romano originale de Tagulo, (ps. de H.B. Hyams.) 1915, 158 p. kun ilustraĵoj, presita sur paleverda papero per brunaj literoj. Tendenca romano, sceno sur la Marso, inspiroj de teozofio kaj vivreformaj ideoj.
Nova Tempoj. Revuo de popoledukado. Estis organo de TAGE. Aperis de dec. 1921 ĝis 1926, ĝin sekvis Int. Pedagogia Revuo. ed.: Vittecoq, Habert, Müller, Pflitze; adm. Goldberg. Formato 28×23.
Novák Rudolf, ĉeĥoslovako, ĉefinĝ. de elektraj entreprenoj de Plzeň. Nask. 18 febr. 1882 en Kročehlavy. Prez. de la Plzeň-a klubo. UEA-del. de 19211. Prop. per prelegoj kaj artikoloj.
Novejarque (noveĥarke) Angelhispano, verkisto de logogrifoj kaj ŝakproblemoj por diversaj H-gazetoj, loĝis en Valencia, mortis. Red. de „La Suno Hispana“.
Noveloj. De Sienkiewicz, el la pola trad. Lidja Zamenhof. 1925, 64 p. «Kvin noveletoj. Plej originalaj estas tiuj, kiuj priskribas polajn tipojn kaj morojn. Traduko tre komprenebla kaj vigla.» (G. S„E“, 1925, p: 218.)
Novial. Ahlberg, siatempe sveda Ido-ĉefo, propagandas nun la lingvosistemon N. individue kreitan de prof. Jespersen en 1928. Laŭ la N-istoj, N. ne havas la «kaosajn» elementojn de E, sed ĝi ja tute ne estas akomodita por ĉiuj fakoj, en kiuj E jam estas elprovita kaj uzita.
Novian F., kroato, prof. en Nova Gradiŝka. Publika aganto. Verkis metodikan lerno- kaj legolibron. Prop.–isto.
Novspirito (Universala Blanka Frataro.) Religiema socialisma instruo de la bulgaro Petro Danov, laŭ kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekiĝo de la konscio. Laŭ la instruo de Danov ekzistas miloj da estaĵoj pli superaj kaj raciaj ol la homo, — la Universala Blanka Frataro, — kiuj posedas ĉi tiun potencon; ili estas adeptoj de Dio kaj majstroj kaj gvidantoj de la homoj. La novspiritanoj vivas komunecan vivon; estas ilia opinio, ke pli gravas la kvalito de la anaro ol la kvanto, tial ili oficiale ne faras iun propagandon. Tamen kelkaj individuaj persono agas ankaŭ propagande je propra risko kaj kosto. Ankaŭ E estas adoptata kaj uzata: de 1928 aperis pli ol 25 prelegoj de Petro Danov en du serioj en la kolekto „Nova Kulturo“. La tria serio nun estas aperonta. De 1932 aperas en la sama eldono la gazeto „Frateco“.
Laŭ A. NIKOLOV.
Nov-Zelando. Roland, St. Clair, pastro G. Aldridge estis la plej fruaj kaj plej konataj pioniroj, precipe la lasta, kunfondinto de NZEA kaj dum multaj jaroj ĝia prez. La unua ES estas fondita 5 dec. 1904 en Auckland, prop. artikolojn tiutempe presis „The Otago Wittness“. En 1906 S. White en Christchurch fondis ES-n kun pli ol 100 membroj. Samjare aperis EK en Dunedin kaj Invercargill kaj en „Weekly Press“ ĉiusemajne aperis kursoj kaj ekzercoj de E. Gravan subtenon al la movado donis la ĉefministro Joseph Ward, kiu en 1907 mem faris bonegan paroladon pri E kaj konsilis instrui ĝin en popolaj lernejoj kaj ministro de popola klerigo, kiu ankaŭ favore rilatis al E. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 72 lokoj. Laŭ la ICK-raporto en 1930 NZEA «laboras tre vigle kaj sukcese.» UEA-del. en 1933 en Auckland, Christchurch, Wellington kaj Whangarei. — I. ŜIRJAEV.