Nunes (nuns) Adolf August, portugalo, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1895 en Porto. Gvidis kursojn en Lisboa kaj Porto, verkis artikolon.
Núnez Dubús (nunjez) malia, hispanino, help-prof., telegrafistino. Nask. 22 marto 1889 en Pamplona. E-isto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj E-revuoj, ankaŭ al L.M.
Nuntempaj Rakontoj. De G.P. Stamatov, el la bulgara trad. Krestanoff. 1922, 80p. «S estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekvo de l’ agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l’ tradukanto.» (G.S. „E“, t922, p: 219)
Nürnberg. Urbo en Germanujo (Bavarujo); 415.500 loĝantoj. En dec. 1888 la ĝis tiam Volapükista, Nürnberger Weltsprache Verein’ decidis aliĝi al E kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua E-ista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ L. Einstein. En okt. 1889 aperis tie la unua E-gazeto ,La E-isto, eld. de Ch. Schmidt. Ankaŭ la „Biblioteko de la lingvo int. E“ estis presata en N. ĉe W. Tümmel. — Urbo de la 15-a UK 2–8 aŭg. 1923, 4963 enskribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. — 8-a Int. Katolika E Kongreso en 1923.
Nur Volu. Originale de Izgur. 1924, dua eld. 1927, 47p. «Li energie vokas la tutmondan proletaron al tuja revolucio.» (G.S. „E“, 1928, p: 106.)
Nutters. Wiebe, nederlandano, tipografiisto, poste ĵurnalisto. Nask. 24 aŭg. 1872 en Leeuwarden, mortis 6 dec. 1926. Kvankam simpla laboristo, li havigis al si multajn sciojn, lernis fremdajn lingvojn, trad. i.a. verkojn de Victor Hugo en ned. lingvo. E–isto de 1905. Gvidis la lokan laboristan E-an movadon en Amsterdam en la unuaj jaroj. Red. „Arbeider-E-ist“, en 1913 kaj „Int Socia Revuo“, 1912–14. Prez. de NFLE en 1911. Faris paroladojn, verkis prop. artikolojn kaj lernolibron. Kiel adm. de „Int. Socia Revuo“ li aperigis serion da socialistaj broŝuroj en E.
Nylén (nilén) Paul Axel, svedo, redaktoro ĉe «Stockholms-Tidningen.» Nask. 24 jun. 1870 en Tillinge apud Enkoping. Estis ĉefred. de sveda polica gazeto, 1906–20, tradukis al la sveda diversajn librojn. E-isto de aŭg. 1892, ano de Klubo E-ista en Uppsala de 1893. Kunlaboris al LI de ĝia komenco en dec. 1895, ĝia red. 1897–1901. Eldonis laŭ komisio de Z liajn prop. broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de ES Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Geoghegan, 1898. Multe korespondis kun Z, Gernet, Trompeter,, Ostanjeviĉ, Lengyet, Méray ktp. Gvidis kursojn vicprez. de la EK en Uppsala kaj Stockholm, kunfondinto de SEF, 1906, post ĝia rekonstruo 1909 ĝia vicprez. kaj de 1918 ĝia prez., nun honora prez. (sed aktiva). Prez. de EG en Stockholm 1909–28. Prezidis la Skandinavan Kongreson de E en Göteborg 1918. Prof. diplomo de la Int. Instituto de E, 1910, ktp. Partoprenis 8 UK-ojn, inter ili ankaŭ la unuan kaj duan. Membro de LK de 1905, akademiano de 1908, ĝia vicprez. de 1933. Sveda reprez. en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp. Verkoj: „Sveda lernolibro“, 1896, 8-a eld. 1927; „E-S Vortaro“, 1897; „S-E Vortaro“, 1899; „Sveda ŝlosilo“, 1906 kaj 1931; „Por E.“ 1908; „Fraŭlino Julie“ trad. de Strindberg, 1908 (prezentita de sveda profesiaj geakforoj en Dresden); „Eksperimento Eccles“ 1908; „Sonoj kaj vortoj de E“, 1930; kunlabore kun Engholm trad. de „Per balono al la poluso“, 1930; „Jubilea matrikulo de SEF“ (granda parto) 1931; plena, scienca „E-S Vortaro“, 1932; svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis red. de SE gazeto „La Espero“, 1918–20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Nyssens (nisens) Paul, belgo, verkisto kaj eldonisto. Nask. 8 nov. 1870. Li fondis en 1906 Instituton (por homa kulturo) imitante Usonajn Institutojn. Trad. al la franca 9 usonajn librojn kaj verkis mem 14 francajn librojn; unu el ili li E-igis: „Bonhumoro“, 1933.
O
Oba (ooba) Joŝifuĝi, japano, mara oficiro. Nask. 10 jul. 1886 en Hukuoka-ken, mortis 28 dec.1925 en Tibaken. Verkis „Maristan Terminaron“ (E-J kaj J-E), 1922.
Oberrotman Adolf, oficisto en Varsovio. Nask. 20 febr. 1893. Tre aktiva E-isto. Dum 1917–25 del. de UEA. Nun reprezentanto de multaj E-aj revuo kaj movadoj. Kunlaboris en multaj E-aj gazeto. Aparte eliris de li (kune kun Jung) „Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof.“
Obrastsoff Vadim’ Victor, kanadano, radioteknikisto. Nask. 1897 en Rusujo. E-isto de 1914. Aŭtoro de multaj poeziaĵoj en E Prez. de Kozmodemianska EG 1915; prez. de Kazana ES 1917–23; dir. de Kazana E instituto; prof. de E en Kazana Univ. kaj Kazana Kom. Univ.; gvidinto de E-kurso en Aarbin (Manĉurio); fondinto de EG en Edmonton, Grande Prairie kaj aliaj lokoj en Prov. Alberta (Kanado).
Occidental (okcidental). Lingvoprojekto, kies aŭtoro estas E. de Wahl, 1922. Fleksia lingvo de «okcidenteŭropa kulturo.» La forlaso de la perfekte aglutina principo, la rompo de la radik-neŝanĝebleco de radikoj kaj vort-elementoj, la esence eŭropa limigiteco de la lingvo malhelpas al ĝi penetri en la neokcidentajn landojn. Ĝia nekompareble pli granda malfacileco rifate al E, ĝiaj pli malgrandaj ellaboriteco kaj praktika elproviteco, la manko de tia ampleksa aplikado, kia jam estas atingita de E, kaj fine la principoj de la individua «lingvo-diktaturo» faras ĝin tute fremda al la vastaj amasoj. Krome, la diversaj sistemoj plej energie kontraŭbatalas unu la alian, kio estas bone komprenebla el antagonismo karakteriza pri individuaj klopodadoj. Wahl nomas la sistemon Interlingua
- lingvo esence itala; la interlingvistoj nomas la sistemon Occidentallingvo de l’ Entente-imperialismo, ktp.
O’Connor James Charles, irlandano, d-ro fil. Nask. en Cork, mortis 75-jara en Faversham, Anglujo. La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al E kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la sola instruilo por angloj. Redaktis monatan gazeton „La E-a Instruisto“.
Odusseias. Eposo de Homeros, el la antikva greka trad. W.J.A. Manders. 1933, 294 p. «Unu el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti ĉion al la nova lingvo.» (F.G., Espero Katolika, 1933, p: 140.)
Offret (ofre) Albert, franco, prof. de mineralogio ĉe la Univ Lyon. Nask. en 1857 en Douai. Delegito de Francujo en pluraj kongresoj. En 1911 kreis en Beyrouth francan instruadejon. En 1927 klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de Ampère en Poleynieux (apud Lyon). Jam en 1901 li verkis serion da artikoloj pri E en grava ĵurnalo «Lyon Republicain». En 1902 li organizis ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgesskan paroladon de Boirac; kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de „Touring-Club‘ malfermis la unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan Lyon“an grupon, kies sekr. li restis ĝis 1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Lyon’a grupo pri la «disvastigo de E en la mondo», 1904.
Oficiala Gazeto E-ista, estis la organo de la E-ista Centra Oficejo (CO). La unuaj paĝoj de la kajeroj de OGE ĉiam enhavis la oficialajn komunikojn (ekz. lingvaj demandoj, preparaj kaj findokumentoj de la UK-j, propono kaj diskutoj ktp.) kaj la restanta parto sciigojn de la CO kaj la E-aj ligoj, asocioj ktp., listojn de societoj, oficejoj ktp., sciigojn pri gazetoj, literaturo kaj diversaĵoj. Krom verda kovrilo ĉiu kajero enhavis 4–8 verdajn kromfoliojn kun anoncoj kaj negravaj sciigoj. Red. generalo Hebert kaj G. Chavet. Entute aperis de junio 1908-majo 1920–77 kajeroj en 7 vol. 313, 287, 391, 422, 282, 24, 190 p. da teksto kaj multaj kromfolioj 25×16 de an. 1921-jan. 1922–4 ka eroj (6 n-roj.) 4×IV+192 p. 24×16.