Выбрать главу

v. Esperantista Centra Oficejo. — P. TARNOW.

Oficiala Jarlibro de la E-movado. Kun tiu ĉi titolo de 1924. Unu el la plej gravaj manlibroj en E, eldonaĵo de UEA. Red. ĝis 1920 H. Hodler, poste H. Jakob. La jarlibroj enhavas la adresojn de la delegitoj, informojn pri la tuta E-movado, artikolojn pri la historio, literaturo, movado de E, krome aliajn artikolojn, precipe instruajn kaj dokumentigajn, kiuj povas interesi la int. legantaron. La suba tabelo montras la paĝonombron de la jarlibroj.

19080231923280
19095391924400
19102791925468
19111571926428
19121981927512
19133101928608
19143541929480
19161321930406
19202301931420
19212341932320
19222841933452

Nombro de la ekzempleroj — 1908: 1250, 1913: 7000, 1920: 4000, 1925: 10000, 1933: 9000 (l. jarlibro 1933, p: 56 kaj 102–103; BIL, p: 441–442.)

Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la «Aldonoj al la Universala Vortaro». Ĝis nun oni kunmetis kvar tiajn Aldonojn (1909, 1914, 1921, 1929). En 1930 aperis en la redakto de Gros­iean-Maupin la Plena Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena Vortarego (revo de Z) kaj ne volis havi oficia­lan karakteron, la plejparto de la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala. — KALOCSAY.

Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Red. Grosjean-Maupin, Franca-angla-germana parto, 1924, 120 p., itala-hispana-portugala parto 1927, 118 p. Vortaroj de la oficialaj radiko kun nacilingvaj tradukoj. «Libro pli oportune uzebla, pli preciza, pli plena, ol la iama „Universala Vortaro“.» (G.S. „E“, 1925, p: 5.)

Ogata Tomosaburo, (,-roo), japano d-ro med. prof. de fiziologio en Imp. Univ de „Tôkyô“. Nask.: 31 jan. 1883 en Osaka. E-isto de 1923. Du med. raportoj pri rizmalsano originale en E, 1925. — (Kuw.)

Ohaŝi (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Nask. 27 okt. 1889 en Yokosuka. E-isto de 1906. Pionira laboranto en Y., lulila loko de J E–movado. — (Kuw.)

Ohlsson (ulson) Carl Emil, svedo, fil. magistro, ŝtatlerneja instruisto de modernaj lingvoj. Nask. 18 okt. 1885 en Malmö. E-isto de 1904 kiel gim­naziano per legado de artikolo de P. Ahlberg. Estis estrarano de SEF. Sekr. de SEI 1932–33. Vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de E. En 1927 faris E-paroladojn pri Svedujo en 35–36 lokoj de Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo. Kursoj, artikoloj. Verkis lernolibron laŭ ideo­gramatiko, 1925, S-E kaj E-S poŝvortarojn, 1928.

Ohshlma (ooŝima) Hiroshi, japano, prof. de agronomia fakultato de Imp. Univ. de Kysyu. D-ro scienca. Nask. 5 nov. 1885 en Ooita-si. Verkis: «Hermafrodita Marstelo, Asterina botheri Gotoa, Annotationes Zoologicae Ja­poneses, Vol. 12, № 1., 1929.

Oiahi (ooiŝi) Wasaburo, japano, meteorologo, dir. de Aerologia Observatorio de Tateno. Ĉefdir. de JEI Nask. 15 marto 1874 en Tosu, Sagaken. E-isto de 1910. Komitatano de ISAE. Eldonis dikan, grandformatan (30×22 cm.) nur E a Raporton de la A.O. de T., № 1 1926 -- № 6. (1931), entute 1246 paĝojn. Kuraĝa E-pioniro sur scienca kampo.

Ojala Leo Konrad, finno komercisto (importo kaj eksporto). Nask. 16 nov. 1891 en Helsinki. E-isto de 1918. Kursoj. E-a sekr. de F-a Foiro 1922–23, red. „Ekonomiaj Fortoj de F.“ 1922

Oka Asajiro, japano, eksprof. de alta pedagogia lernejo de Tokyo. Fama biologo. Popularigis Darvinismon en J. Nask. 18 nov. 1868 en Sizuoka­ken. E-isto de marto 1891, plej malnova J. E-isto. Ellaboris projekton de int. lingvo «Zilengo», 1890, sed tiam ne blikigis ĝin.

Oka Hidemiti, japano, filo de O.A., zoologo, lektoro de scienca fakultato de Imp. Univ. de Tokyo. Nask. 2 okt. 1902 en Tokyo. Verkis «Pri la uzado de sufikso um», La Revuo Orienta, Vol. V., 1924; «Mendelismo» R.O., Vol. VI., 1925.

Okamoto Joŝicugu, japano, instr. en kolegio, ĉefsekr. de JEI de 1933. Diligenta E-logo unuklasa kaj energia laboranto. Nask. 3 marto 1900 en Ayama-gun Mie-ken E-istiĝis 1919, estante studento de tria nacia kolegio, Kyoto. 1926–29 kaj 1933- ĝis nun red. de „La Revuo Orienta“. 1930 kun Kawasaki eldonis gazeton „E-ologio“ (J). Verkis „Fonetika Studo de E“ (J), detala, 1925 Trad. el «Koĵiki» J mitoj, plej malnova historio de J-ujo, kompilita en la VIII-a jarcentoj, R.O., aŭg., sept. 1925, apr., sept. 1926. Verkis: „Nova Vortaro E-J“, 1926 (preciza, populara, jam pli ol 42 eldonoj). „Nova Vortaro j-E“, enkompostado (la plej multpaĝa el ĉiuj nacilingvaj E vortaroj). Ano de Hermesa Rondeto (farmaciista E-grupo) kaj kunlaboris por «Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J Farmakopeo», 1930. L K. de 1933. Lia edzino Aiko O. helpegas lin en E-verkado.

Otlaod Nils, norvego, instr. en Stord. Nask. 10 jun 1882 en Valestrand. Prez. de la komunuma estraro. E-iĝis pere de sia amiko H. Mid­thus. En la komenca periodo li multe propagandis inter gekolegoj kaj per artikoloj en la gazetaro. Kurs­gvidinto en Haŭgesund 1910 kaj 1912 en Stord 1932 infankurso.

Okultismo. «Esperanta Psikistaro», estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti «unuiĝo por psikisma studado per E» pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo, k. t. p. Rektoro Boirac skribis en 80 paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: «E-ismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras trans­paŝi la limojn de la videbla monda kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile E­isto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.» La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu ap­eris raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 E-istoj. La kajero ankaŭ enhavas «psikisman terminaron» kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Kraków, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam ap­eris. En 1934 A.W. Thomson fondis Psiĥan E. Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj. En 1913–14 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita «Okultismo». La unua tiaspeca verko estis certe «Libreto pri transmorta vivo» de G.T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la milito aperis de fama ĵurnalisto W. Stead «Kial mi scias ke mortintoj revenas» en 1917 en Boston. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de HDE en 1925 kaj aparte france kaj E-e en dekmil ekzempleroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis E. Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj E-istoj. Mem­broj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Splrito, La Blankaj Fratoj en Bulgarujo, Ruĝkrucanoj, Swedenborganoj kaj Teozofoj uzas E-n en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, «Harmonia» eldonis E-an flugfolion «La Spiritisto» en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nürnberg. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Z, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de l’ animo. — P. BALKANYI