Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto. Nask. 17 majo 1885 en Marugame-si, mortis 16 sept. 1923 en Tokyo. Dumlonge oni konsideris lin kiel tipon de «socialisto» (malamiko de J-a Imperio), sed verdire li estis anarkiisto. Ĉe tertremego en Tokyo 1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian edzinon, kaj sufokis lian kuzon ,,por la bono de la ŝtato». Estis pioniro de E, fondis E-lernejon en sept. 1906, kie Chif estis lernanto. Trad. «Momotaro», plej populara J-fabelo.
Oxford. Urbo en Anglujo; 57.000 loĝantoj. — 22-a UK 2–9 aŭg. 1930’ 1200 kongresanoj el 30 landoj. Granda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: E en la radio kaj komerco.
P
Pacifismo. P. estas aro de la ideoj, kiuj «anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.»
Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gaston Moch estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.
6 apr. 1905 en Paris li preparis fondiĝon de Int. Societo E-ista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan «Espero Pacifista». Dum la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La int. kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj pacifistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis E-istaj pacifistaj deklaracioj.
Dume la «Espero Pacifista» aperis. La unua n-ro, jul. 1905, havis 64 paĝojn, — bele presitajn, riĉenhavajn. Ĝis fino de aŭg. la revuo havis 124 abonantojn. 21 sept. 1905 okazis la unua ĝenerala kongreso de la societo dum la 14-a Universala kongreso de la Paco en Luzern. Moch fariĝis prez., Schneeberger sekr., Z honora prez. La samurba Kongreso de Paco sin okupis ankaŭ pri E.
Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Paco (Paris) esprimis principan deziron por la akcepto de «interkonsentita lingvo» kaj elektis studontan komitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapest, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburg, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la latina lingvo, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komitato, laŭdegis E-n, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas matura ĉe la pacifistoj kaj tial oni nur rekomendis komparan studon inter E kaj Latino. En Luzern, 1905, Moch proponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per E, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per E, ktp., sed oni prokrastis la decidon.
En 1906 la Societo E por Paco jam havis 295 membrojn el 22 landoj. Kun grandaj oferoj ĝi eldonis sep verkojn de «Libraro Pacifisma», jarlibron ktp.
Ankaŭ dum la dua UK en Genève, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aranĝis pacifistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da pacifistoj inter la E-istoj ol E-istoj inter la pacifistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita E-isto A.H. Fried, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la packonferencon en Haag kaj sendis al la UK en Cambridge la jenan tekston: «El la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon». La 16-a packongreso en München fine alportis sukceson de E. La kongreso esprimis la deziron, ke E estu instruata en la lernejoj kiel int. helpa lingvo kaj komisiis la Int. Oficejon de Paco, konigi tiun deziron al la registaroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro E povas esti uzata en kunsidoj.
Estis por longa tempo la lasta triumfo de E-pacifista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis militema, ne plu kredis al ebleco de pacifista solvo de int. konfliktoj. La unua E-istoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.
Z mem daŭrigis sian pacifistan agadon, publikigis sian «Deklaracion pri Homaranismo». Por vivi al la pacifistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio! Li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de E.
Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. UEA tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de «defetismo». La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por «informi» la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.
Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Haag kaj Praha), estis la unuaj, en kiuj la «malamikaj» nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 «Universala E Pacifista Ligo», unua prez Julia Isbrücker, la nuna Einar Dahl). Dum la antaŭkongreso en Wien 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de Kobenzl, kiun patoprenis 400 kongresnoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E pacifista movado momente ne ekzistas; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la «Konferenco por Paco en Praha», 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone komprenas, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia. — O. SIMON.
Packness (paknes) Martin, dano, eldonisto. Nask. 3 febr. 1839 en Vejle, mortis 24 majo 1914 en V. Multe vojaĝis, restis kelkan tempon en Kaplando. En sia naskiĝurbo faris viglan verkadon kaj eldonadon de E literaturo kaj 21 jan. 1909 fondis E–klubon.
Paco-Libereco. Int. organizo lab. E-ista (poste nomita Liberiga Stelo) fondita en 1906. (v. Laborista movado.) — BRUIN.
Padfield (padfild) Wilfrid Walwyn, anglo, inĝ. Nask. 15 jul. 1878. Kelkajn jarojn LK. Fondis ES en Ipswich, 1905. Trad.: «Por Arbitracio» de Carnegie. Verkis artikolojn kaj lingvajn notojn por «Scienca Revuo», «Socia Revuo» k.a.
Page (pejĝ) William Main, brito, solicitoro en la supera kortumo de Skotlando, vickonsulo de Ĉeĥoslovakujo en orienta Skotlando. Nask. 8 okt. 1869 en London. E-isto de 1905. Sekr. de Edinburgh ES 1906–14, prez. 1914–15, 1920–21. Red. de «E Monthly», 1914–19 kaj de «The British E-ist» 1920. Aŭtoro de «Pitman‘s Commercial E», 1919. Prez. de Skota EF, 1927. Prez. de UK en Edinburgh. Konsilanto de ICK, 1923–26, vicprez. de BEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Paĝoj el la Flandra Literaturo. Kolektitaj kaj tradukitaj de Seynaeve kaj Melckebeke. 1904, 136 p.
Pähn (peĥn) Elisabet, estonino, eksinstruistino, Cseh-instr. gvidinta multajn kursojn en Estonujo, Svedlando, Danujo, Francujo, Nederlando, Hispanujo.
Pais (pajŝ) Alcebiades, brazilano, d-ro, prof. de angla lingvo kaj dir. de gimnazio en Sergipano. Mortis 20 jul. 1927. Fond. kaj unua prez. de EK de Aracaju. Pere de lia klopodado la ŝtata registaro de Sergipe dekretis leĝon favoran al E. Dum lia vivo la E-movado estis tre vigla en tiu ŝtato.
Palaco de Danĝero. Romano de Mabel Wagnalls, trad. el la angla Payson. 1926, 206 p. Bonkvalita, pordistra rakonto pri Madame Pompadour, reĝa favoratino.
Palestino. Unua ES estas fondita en Jerusalem, 1908, de d-ro E. Schmitz, dir. de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel. En Betlehem prop-is en 1914 pastro Marius Rosi. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalem Amiel, kiu kun Aavkin, jam kelkajn jarojn loĝinta tie, laboris per gazetartikoloj, paroladoj, kursoj. De kelkaj jaroj Pinhas Laĥovicki, arkitekto, prenis la movadon en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝas kursojn; liaj kunlaborantoj: f-ino Rotenberg kaj Benjamin. Unua E-lernolibro por hebreoj aperis en 1888, tiu por araboj en 1907. EG kaj UEA del. en Jerusalem kaj Telaviv. En 1924 en Telaviv aperis la gazeto «Hebrea E-isto». — P. LAĤOVICKI.