Pri movado en tiuj tempoj oni eĉ ne povis revi: de unu flanko la registaro (rusa) rigardadis malfide je ĉia ajn organizita movado, aliflanke la polaj societoj, kiuj estis devigata batali por sia nacia lingvo kaj kiuj bone konsciis kiom forte la rusa registaro penas ekstermi la polan nacian senton, ankaŭ suspektadis ion en tiu ĉi movado: ĉu ne kaŝas sin sub tiuj pioniroj iaj agentoj de la rusa registaro? Do la eklernado de E en la unuaj jaroj en P. okazadis individue, aranĝi movadon oficialan estis tiutempe neeble.
Kaj tamen, malgraŭ tio, P. partoprenis en la disvolvigo de E plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-istojn. Nur citi tiajn nomojn kiel Grabowski, Kabe, Belmont, Zakrzewski, Wasniewski, Róbin, Brzostowski, Neumann.
La unua kunsido, dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis 2-an de dec. 1893 en Varsovio en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola nun vivanta W. Róbin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Z tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn.
Intertempe E diskoniĝadis en Eŭropo. Tie kaj alie malfermiĝadis societoj. Ankaŭ en Rusujo tia societo malfermiĝis kaj agis jam tute malkaŝe, laŭleĝe. La varsovia grupo, volante agi ankaŭ malkaŝe, fariĝis filio de tiu rusa. Kaj la 6. dec. 1904 (ĝuste 11 jarojn post la fondiĝo de l’ unua — neleĝigita — grupo) la varsoviaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon E-an en P. «Varsovia Societo E-ista». Z, kiu intertempe ree ekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prez. Grabowski, vicprez. Leo Belmont, sekr. Kabe kas. Zakrzewski, kaj bibliotekisto Brzostowski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉo tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo, revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj — kaj la varsovia societo estis filio de la rusa — suspektemo al la E-istoj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70.
Laŭ la regantaj tiam kondiĉoj, nenia presaĵo povis aperi sen la permeso de la rusa cenzuro. La sola inter ĉiuj rusaj cenzuristoj, kiu posedis E-on, loĝis en Peterburgo kaj eldono de E-a organo en Varsovio ne estis ebla. La polaj E-istoj estis devigataj kontentiĝi per la Nürnberga «Esperantisto».
La pola teritorio en tiu tempo estis dividita inter tri regnoj. Ĉiu el tiuj tri partoj: Polujo (rusa), Galicio (aŭstra) kaj Grandpolujo (germana) havis sian apartan politikan kaj ekonomian vivon. Tamen la spirita kunvivo — precipe inter la rusa P. kaj Galicio — ne estis interrompita. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua, libroj eldonataj en Galicio estis multe disvendataj en la Rusa P. kaj inverse. Tiel la interrilatoj inter tiuj du landpartoj estis sufiĉe viglaj.
En Galicio la E-a movado komenciĝis per individua ekkono de E. Nur izoluloj en plej grandaj urboj komencis propagandi. Sub la aŭstra reĝimo tio ne renkontadis malfacilaĵojn kaj tial baldaŭ naskiĝis organizita movado. 1906 povas esti konsiderata kiel oficiala dato de E movado en Galicio. Tiam fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo (tiam nomata en la E-aj oficialaĵoj: Leopolo) urboj, kiuj fariĝas la bazoj de l’ disvolviĝo de E en Galicio. El tiuj ĉi urboj propagandistoj disvastigas E-n tra la provincaj lokoj, fondante tie kaj alie filiojn kaj subtenante ilin en momentoj de bezono.
La ambaŭ grupoj tre fervore kaj fruktodone laboris. La Krakova eligis poste tre konatajn E-istojn prof. Bujwid, Kuhl, d-ro Rosenstock, Kaszycki, Alfus, Grenkamp kaj aliajn. La Lvova ankaŭ laboris fervore, ankaŭ ĝi edukis poste fervorajn E-istojn: d-ro Fels kun edzino, d-ro Mikolajski: Lazica, Schnützer, Wierzchowski, k.a. Plej granda ĝia merito estas tamen tio, ke en julio 1906 aperas la unua numero de «Pola E-isto» — organo de Societo «Esperanto» en Leopolo — ĉiumonate ka regule eliranta.
Kiam post du jaroj tiu ĉi revuo transportis sian eldonejon aliloken, Mikolajski komencis la eldonon de l’ unua faka E-a revuo: Voĉo de Kuracistoj. En Lvovo en 1908 estis ankaŭ fondita la unua «Teknikista Grupo de E-istoj», kies animo estis W. Giercuszkiewicz. La Lvovaj E-istoj baldaŭ komencis la propagandon laŭ vasta stilo.
En multaj provincaj urboj estis malfermitaj kursoj. Tiel do fondiĝis grupoj en Tarnopol, Nowy Sacz, Sanok, Belz, Sambor, Stryj, Tarnów, Stanislawów, Jaroslaw kaj tre multaj aliaj. En «Pola E-isto» red. de St. Lazica komencis baldaŭ kunlabori ne nur lokaj samideanoj. Ankaŭ Krakovo kaj eĉ la translima Varsovio evidentigis sian helpemon kaj per abonado kaj kunlaborado. La plumoj de Z, Leono Z., Grabowski, Belmont, Kabe kaj aliaj tre ofte plenigadis la kolonojn de la Lvova revuo.
La polaj E-istoj el la rusa terparto fine akiris la eblon havi sian organon, kiu, kvankam aperante «eksterlande», tamen estis ja voĉo de l’ pola E-istaro. La pola E-istoj jam delonge estis pledintaj, ke la rusa registaro leĝigu polan societon, t. e. ne nur por la urbo Varsovio, sed por la tuta pola tero, regata de Rusujo (kun rajto malfermadi filiojn). Tio estis ankaŭ bezona por la normala disvolvo de E en P., ĉar ĉiu nova societo fondiĝinta estis devigata klopodi pri nova leĝigo, kio plene dependis de la lokaj estraroj, kiuj ne ĉiam rapidis permesi. Tial estis pli oportune ne malfermadi novajn societojn nur filiojn de la jam ekzistantaj.
La politikaj kondiĉoj en P. iom mildiĝis, post la rusa revolucio en 1905–6 la popolo ricevis iom da libereco. En 1908 la poloj fine sukcesis leĝigi sian societon. Pola E Societo
gajnis la simpation de la polaj medioj, kiuj iom post iom komencis fide rilati al ĝi. En 1908 la varsoviaj samideanoj eldonis lokan gazeton.
La redaktejo de «Pola E-isto» transiris tiam Varsovion, kie komenciĝis ĝia floranta periodo. Dum jaroj kolonelo Günther financis ĝian eldonon kune kun ĝiaj multaj literaturaj al- kaj eldonoj. La ĉefred. estis d-ro Leono Z. Kunlaboris Z, Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski k.a. La redakcio do kunigis la polajn plumojn de ĉiuj terpartoj. Sed ne nur pola plumoj tie trovis lokon. Eminenta eksterlandanoj (Cart, Lengyel) sendis siajn ellaboraĵojn. La revuo eliradis regule (dulingve) ĝis la eksplodo de milito.
Ekde 1908 la pola E-istaro laboradis tre vigle kaj sukcese sur la propaganda kampo. Oftaj prelegoj (alvenadis eksterlandanoj kaj prelegadis: Parrish, Privat k.a.) teatraĵoj, koncertoj, kursoj ktp. allogis iom da indiferentuloj. Kaj la pola E-istaro volis inviti la tutmondan samideanaron al si. Sed la rusa registaro ja ne ĉiujn el la eksterlandano enlasus (ekz.: socialistojn liberpensulojn kaj aliajn «nefidindajn» personojn), krom tio: Polujo ja ne estis «mastrino ĉe si hejme» (kiel tion priskribis Grabowski en sia salutpoeziaĵo «La reveno de l’ Filo» dum la UK. en Krakovo).
Ree venis helpe la transliniaj fratoj el Galicio. Kaj en 1912 okazis impona jubilea UK en la muroj de l’ malnovega urbo, iama rezidejo de la polaj reĝoj — Krakovo, kiu allogis 1000 E-istojn de la tuta mondo. La brila kongreso kontribuis forte al plua disvastiĝo de E en P. Aperadis novaj grupoj, novaj kursoj farigis vigla movado. En kelkaj lernejoj kaj gimnazioj E estis enkondukita (instruis Grabowski, Lipski k.a.) En la Krakova Universitato fondiĝis grupo (gvidis Kriss, Kronenberg).
Sed jen venis en 1914 la mondmilito. P. fariĝis tereno de la plej grandaj fajroj. Ekde 1915 P. jam ne havis sian rusan mastron. Anstataŭe venis germana kaj aŭstra. Nun la polaj teroj ne estis dividitaj inter si per limoj. En 1917 renaskiĝis la E movado en Krakovo. Ĉar la pleja parto de la iamaj aktivuloj servis en la milito, oni devis komenci ĉion denove. En apr. 1918 la grupo jam aperigis ĵurnalon «E-ista Voĉo» sub red. de S. Grenkamp Kornfeld. En Varsovio la movado ekzistis nur kiel simplaj renkontoj de samideanoj ĉu en kafejoj, ĉu ĉe la aŭtoro de E. Sole la multjara delegito de UEA, Oberrotman, kuradis de unu E-isto al alia por enkasigi kotizojn — tiam la sola simptomo de la vivanteco de E.