Выбрать главу

Preller Frans Jozeph, nederlandano katolika sacerdoto kaj dominikana pastro. Nask. 18 marto 1885 en Arn­hem E-isto de 1907. Starigis kun J.P.L. Niesten grupon en Nijmegen en 1909, helpis fondi NKEL, kies estrarano li estis dum multaj jaroj. Fa­ris prop. prelegojn kaj verkis multnombrajn artikolojn. Kunlaboris al «Ned. Katoliko».

Prengel Francis August, verkisto astrologia «Bydgoszcz, Polujo. Nask 26 jun. 1899 en Chicago, Usono. Teatro- kaj muzikkritikoj. Ĉiujare eldonas almanakon pri kosmaj influoj. Fervora propagandisto, gvidanto de la E-movado en B. Aranĝas ofte prelegojn kaj kursojn. Dum multaj jaroj gvidis agentejon «P. E-Servo». Estis la iniciatinto de l’ unuiĝo de ĉiuj polaj ES-j.

Presa Societo Esperantista. Fondita en Paris en 1904 por la presado kaj eldonado de E-aj gazetoj kaj libroj. Ĝi estis la unua pure E-ista entrepreno. Prez. de la administracio estis prof. Th. Cart, komerca dir. d-ro P. Fruictier, teknika dir. P. Lengyel. Inter la gazetoj de ĝi eldonitaj la plej grava estis la LI, kies red. Cart, ĉiam energie batalis por la Fundamento. Dank’ al tiuj gazetoj kaj al la multnombraj nur purstilaj libroj, kiujn ĝi eldonis, la ŝanĝemuloj de E estis venkitaj. Post la milito tiu societo devis ĉesigi sian ekzistadon kaj tute malaperis. Sed jam de 1908 la akciuloj de la societo decidis vendi la presejon al ĝia laborestro Viktoro Polgar kaj konservis nur la librejon–eldonejon. Laŭ I. POLGAR.

Preter la Vivo. Poemaro de Baghy. 1922, 128 p., dua eld. 1931. «En nia int. poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko.» (Skito, L. M, 1923, p: 98.)

Pri Esperanto. De C. Aymonier, el 1a franca trad. R. Ferter. 1913, 68 p. «Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj.»

Pri la origino de l’ homo. De Keith, el la angla trad. Brown kaj Cormick. 1928, 64 p. «Riĉa je interesegaj faktoj, je pripensigaj deduktoj». (G.S., „E“, 1928, p. 176.)

Pri l’ Moderna Arto. De Jan Brzekowski kaj S. Grenkamp. 1934, 32 teksto- kaj 68 kliŝopaĝoj. «Ĝi alportas multe pri la novaj «ismoj» de la pentroarto kaj en densa, drasta formo, plej taŭge konigas ĉion, kion estas necese scii pri la diversaj tendencoj.» (G. Avril, «Lingvo Libro" 1934, p: 29.)

Primmer John Boyd, skoto, kuracisto. Nask. 30 marto 1877 en Town­hill, Dunfermline. Dramverkisto. Prez. de Skota EF, 1918; kontribuanto al «Int. Medicina Revuo.»

Princo Serebrjanij. Historia romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja, 1912, 286 p. «Ĝi prezentas al ni la strangan caron, … kiam li fortege premas la bojarojn per la nove kreita korpuso de la «opriĉnikoj». La tradukistino skribis laŭ tre perfekta E-a stilo.» («La Revuo,» VII-a vol., p: 142.)

Printempo en la aŭtuno. Rakonto pri dolĉe melankolia renkonto. Originala romaneto de Baghy. 1931, 114 p. Aperis ankaŭ en hungara traduko. «Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj havas freŝe­con, koloron, naivecon ĉarmajn.» (G S. „E“, 1931, p: 145.)

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

Privat (priva) Edmond, franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo parto­prenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922–26 honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907–08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegant­stilaj artikoloj. De 1921–1928 li reorganizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompetenteco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edukistoj — Genève 1922, komercistoj — Venezia 1923, Radio — Genève 1924, Paco per lernejoj — Praha 1927, Unua Somera Universitato, Genève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logika facila pensperado. Ankaŭ lia pedagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj «E at a glance» kaj en la sama jaro «E in 50 lessons», en 1910 «Karlo», kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bonega «Kursa Lernolibro» kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefverkon «Esprimo de Sentoj en E». Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problemojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia «Historio de E» (U nua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la «Vivo de Z» (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo «Pri E literaturo» (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de P. produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon «Ginevra» (1913), kaj «Tra l’ Silento», en ili mildvoĉa, delikatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E–ista agado kaj tiu sento kaj kredo – logika kredo de klerulo — floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la E-istaron. — F. SZILÁGYI.

Procházka (proĥaska) Karel, ĉeĥo, landa konsilanto en pens., loĝas en Praha. Nask. 1 okt. 1880 en Němec­ký Brod. De 1906–14 prop. paroladoj en Praha kaj en provincaj ur­boj, instruado. Antaŭ la milito komitatano kaj vicprez. de E K en Praha kaj de BUE. Ekzamena komisionano. Post la milito kunreorganizinto de Ĉ. AE. Komitatano de ĈEI. Verkis Ĉ-E vortaron, (25.000 vortoj), kunverkis sisteman lernolibron, kunlaboris je gazetoj, kuntradukis ĉeĥan romanon «Avinjo» de B. Němcová.

Programo de Komunista Internacio. ­El la rusa trad. G. Filipov kaj A. Sissler, 1930, 119 p. «Plej aktuala dokumento de Komintern. Ĝi montras al ni la spiritostaton, en kiu troviĝas la anoj de la komunistaj partioj. La lingvo kelkloke estas tre peza.» (Jonas, «La Socialisto», 1930, p: 80.)