Pro Iŝtar. Romano, originale de Luyken 1924, 304 p. Temo el la antikva Babela historio. «La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli interesaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj.» (Jobo, L.M. 1924, p: 200.)
Pro kio? Kriminal-romano originale de Argus (ps. de F. Ellersiek). 1920, 158 p. «Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l’ krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mirinde uzas nian lingvan riĉecon.» (G.S. „E“, 1921, p: 55.)
Proleta Esperantistaro. Internacio de Proleta Esp-istaro (IPE) fondiĝis en 1932 rezulte de grava skismo en mezo de SAT, kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj E-istoj (v. SAT, Laborista movado). Pro sia speciala «sennacieca» ideologio kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn prol. E-istojn. Ankoraŭ en 1922–1923 la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de SEU, kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan «Nia pozicio». Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en Kassel 1923 estis atingita interkonsento kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.
De post la jaro 1927, kiam la direkcio de SAT en Parizo komencis pli insiste propagandi en SAT-gazeto la ideologion de sennaciismo en ties malproksimen evoluinta formo, denove komenciĝis en SAT forta kritikado kontraŭ tiu tendenco. Grandan skandalon elvokis nova broŝuro de Lanti «Laborista Esp-ismo», kiu estis eldonita kiel kvazaŭa programo de SAT kaj kiu enhavis diversajn asertojn ne akcepteblajn laŭ la marksisma vidpunkto. Ĉefe la kritikoj devenis el la flanko de SEU-anoj.
Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de SAT en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario Drezen. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el Sovetunio al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri «intenca» retenado de la mono por malutili al SAT. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.
La konflikto atingis apogeon en okt. 1930. En Berlino fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto «Internaciisto» responde al «Sennaciulo». En Leipzig komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia E. literaturo «Ekrelo». Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de «Sennaciulo». Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto 1931 alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).
Ĉe la vica SAT-kongreso en Amsterdam en aŭg. 1931 la opozicia anaro aranĝis propran kongreseton, kiu decidis anstataŭ la organiza oficejo fondi Int. Unuigan Komitaton de Proleta E-Movado. Krom SEU, al la opozicio plene aliĝis Germana Lab. E. Asocio, Japana prol. E. Unio, Bulgara LEA kaj Nord-Amerika LEA (LEANA). Aliĝis ankaŭ certaj partoj de la lab. E asocioj franca, pola, brita, sveda, nederlanda, hungara, ĉeĥoslovaka, finna, norvega, aŭstra, hispana k.a.
Kiam evidentiĝis la neebleco devigi la direkcion de SAT reakcepti la eksigitajn membrojn kaj tiamaniere restarigi la unuecon de proleta E-movado, la skismo realiĝis definitive. Granda nombro da membroj forlasis SAT: el 6.500 membroj en 1929 — post du jaroj en 1932 en SAT restis apenaŭ 1500.
En aŭg. 1932 en Berlino okazis 1-a fondkongreso de IPE. Ĉeestis 348 delegitoj el 12 landoj. Ĉe tiu kongreso IPE konstituiĝis kiel unuecfronta klasbatala organizaĵo de ĉiutendencaj proletaj E-istoj dezirantaj praktike labori per E. por socialismo.
La faŝista ekrego en Germanlando detruis la junan IPE-centron Berlino. Estis ĉesigita la eldonado de «Internaciisto». Int. IPE-oficejo estis transportita el Berlino al Amsterdamo, Holando. Kiel organo de IPE de post julio 1933 komencis aperadi nova gazeto «Sur Posteno» en Moskvo (de post okt. 1934 ĝi aperas en Amsterdamo).
En aŭg. 1934 en Lille (Franclando) estis kunvokita int. konferenco de IPE, partoprenita de 73 delegitoj el 9 landoj. Ĝi decidis starigi int. IPE–cenhon en Leningrado, plifortikigante samtempe la IPE-oficejon en Amsterdamo. Samtempe la konferenco alvokis ĉiujn e-istojn al IPE, SAT, ISE k.a. partopreni la laboron de PEK (Proleta E. Korespondanto), kiu prezentas la plej bonan bazon por unuecfronta agado de ĉiuj anoj de tiuj organizaĵoj. La 2-an IPE-kongreson la konferenco de Lille decidis okazigi en Antverpeno en 1935.
Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj unuigajn komitatojn kun proks. 5.500 membroj. Fine de 1934 IPE havas 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun proks. 14.000 membroj; nome — sekcioj: SEU — 8000, GLEA — 2000, JEP — 800, Bulg. LEA — 500, Ĉinlando — 400, Brita LEA — 300, Japana Prol. E. Unio — 150, LEANA — 100, Saarlando — 100, Aŭstralazio — 100; unuigaj komitatoj: Nederlando — 200, Svedlando — 75, Hispanlando — 75, Norveglando — 50, Ĉeĥoslovakio — 50, Estonio — 50, Laivio — 50, Islando — 25, Danlando — 25, Greklando — 15, Svislando — 10 k.a. v. La. borista Movado. — N. NEKRASOV.
Proletaria Kantaro. 1924, 180 p. «La elekto de la kanto, ilia proleta tendenco, ilia int. valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj, faras el tiu volumo unikan verkon.» (Laŭ SAT-jarlibro, 1929/30.)
Prologo. Jubilea kolekto de originalaj poemoj, 1918–28, de Miĥalski. 1929, 64 p. «Jen entuziasmo, amo, pasio, vulkaneksplodo de sentoj. La aŭtoro lertege uzas nian lingvon, kaj posedas seneraran verssenton; laŭ ritmo, laŭ poezio, li atingas perfektecon, la lingvon li senceremonie traktas aŭ perfortas.» (G.S. „E“, 1929: p: 184.)
Promesoj. Kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de Z, kies teksto estas la jena: «Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.» Subskribo. Sur la dorsa flanko: nomo, adreso. Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo int., aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: «kontraŭ». Tiuj, kiuj estis pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto «senkondiĉe». — ŜIRJAEV.
Prononco. v. Elparolo.
Propaganda pledvojaĝo al la oka Int. E-ista Kongreso (de Paris ĝis Kraków). Originale verkita de Devjatnin. 1912, 94 p.
Protestantoj. La strukturo de la prot. eklezio tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar int. rilatoj preskaŭ ne ekzistas. Eĉ en la naciaj eklezioj mem estas tiel profunda malunueco, ke int. organizo ŝajne ne estas ebla. Nur en la lastaj jaroj komenciĝis int. movado, kiu ne nur celas la prot. sed ankaŭ aliajn ekleziojn: La Tutmonda Unio por int. amikeco inter la eklezioj. Prot. pastroj ofte uzis kaj fervore propagandis E-n. La unuaj inter ili certe estas Schneeberger, (Svisujo) kaj Rust (Anglujo). En 1908 ili eldonis gazeton La Biblia Tradukisto, ties celo estis baldaŭ kunmeti plenan tradukon de la Biblio. Pastro Ashley (Anglujo) en 1913 komencis kolekti la E-istajn prot. ekleziulojn en speciala Ligo: «Eklezia E-ista Ligo» kaj li komencis eldoni revueton. Sed la agado baldaŭ finiĝis. En Finnlando la luterana pastro H. Pätiälä, eldonis gazeton «La Kristana Espero» en 1920. Li tre fervore propagandis E-n. Ankaŭ lia laboro devis ĉesi pro manko de intereso en la ekleziaj rondoj.