Borel Jules, sviso, eldonisto, frato de B. Jean. Nask. 14 nov. 1873 en Couvet. De 1900 direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller kaj Borel, Berlin. Propagandisto kaj estrarano de diversaj E societoj.
Borisov Nikolaj, sovetiano, ruso, verkisto. Nask. 11 okt. 1889. Aŭtoro de la fama filmromano «Ukrazio» (pri la epoko de civil-milito en Ukrainlando 1919) kaj de la teksto por opero «Ferenĝi», multfoje prezentita en operteatroj de Ĥarkov, Odessa, Tiflis, Taŝkent kaj aliaj urboj de Sovetunio. Malnova E-isto. Ankoraŭ en 1914 en Odessa aperis lia unua libro en E Intima parolad’, poezio de ego-futuristoj, unika dokumento de futurismo en E. En 1931 aperis ukrainlingve lia romano Kvint, verkita en stilo de aventur-detektiva filmromano, laŭ materialo de int. laborista E-korespondado. La romano vigle agitas por E kaj rekomendas la aŭtoron kiel majstron de interesa temo. En E li verkis originalan novelaron La hundo de Lia Majesteco k.a. En 1931 B. estis ĉefiniciatinio de IAREV.
Borovko Nikolaj Afrikanoviĉ, ruso, unu el la unuaj pioniroj en Ruslando. Nask. 1863 en Zaslave (Volinia gubernio), mortis 1913 en Simferopol (Krimeo). Ricevis mititedukon sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privat‑instruisto kaj ĵurnalisto. B. fariĝis E-isto en la ekzilo en la unuaj jaroj de E movado. Post finiĝo de l’ ekzilo, li loĝis en Odessa kaj tie vigle partoprenis la propagandon de E. Li tradukis La ŝtona Gasto de Puŝkin. (1895) kunlaboris en La E-isto kaj „LI“ redaktis Jarlibron E-istan (Uppsala, 1897). Laŭ demando de B., Z skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de E. En 1895, edziĝinte kun E-istino A. Ĉajkovskaja, B. transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian E-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, B. estis elektita prez. de la Societo «Espero» 1896–97. En 1911-12 B. energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en E.
Borovko-Ĉajkovskaja Antonina Justinovna, rusino, nask. 1872 en Simferopol (Krimeo) kaj tie lernis en gimnazio. E-istino de 1890, kiam ŝi konatiĝis kun N. Borovko. En 1893 ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de Z, kontraŭ la reformoj en E postkiam Trompeter rifuzis presigi ĝin en «La E‑isto». En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel E-gvidisto la svedajn E-istojn V. Langlet kaj Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per E tra Ruslando. Tiun unuan aplikon de E en praktiko B. priskribis en la revuo «Nedelja». Poste ŝi prelegis pri E en vaporŝipoj krozantaj inter Odessa kaj Jalta, organizis loterion por la gazeto „LI“ multe propagandis E-n kaj varbis interalie la faman verkiston V.G. Korolenko.
Bosque y Carbonell Antonio, hispano, telegrafestro en Alcira. De 1908 seninterrompe UEA-del.
Boucon (bukon) Herman, franco, prof. Nask. 4 okt. 1856 en Villars‑Saint‑Georges (apud Besancon). E‑isto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H.B. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj. Verkis tradukon de Moliere: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). LK de 1909.
Boulet (bule) Paul, franco, supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj. Nask. 2 jan. 1884 en Brebieres (apud Arras). E-iĝis en 1902. Sekr. de la organiza Komitato de la 1-a UK, 1905. Kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en la Revuo. Verkis: kun Michaux: Methode pour apprendre seul l’ E, (1905). Sola: Kongresa Libro, 1905. - Franca Gramatiko por E-istoj 1907 - Tri Monologoj, 1907 - Dumil novaj vortoj, 1909. Kunlaboris kun Cart en F-E kaj E-F vortaroj. — LK, 1909; eksiĝis pro troa laboro.
Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo apud maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la I-a UK 7–12 aŭg 1905, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20 landoj. — La unua int. kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais (v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en L.I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en L.I. en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Paris okazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantoj en Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere «malantaŭ la kulisoj» Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Z, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de «Mensogo pro Amo» de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de «Kontraŭvola edziĝo» de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 E-istoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de E por telegramoj, la int. organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-a standardo (v.) O. SIMON.
Bourlet (burle) Carlo, franco, d-ro de sciencoj, prof., scienculo. Nask. 25 apr. 1866 en Strasbourg, mortis 12 aŭg 1913 en Annecy (Savoie) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto. De 1906 estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Paris. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri Aritmetiko, Algebro kaj Geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto, haltigiloj, k.a. Li estis ano de la teknika komitato de «Touring-Club de France». De 1903 li direktis, kun Laisant kaj Bricard, la revuon «Nouvelles Annales de Mathematiques». B. interesiĝis al E dank’ al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj de la unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj da personoj. B., tuj post sia aliĝo, dank’ al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon. — Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo «Touring-Club», kaj en majo 1901 komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiam la E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande. — Ricevinte dank’al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li ekorganizis la propagandon en Francujo kun fa apogo de «Touring-Club». De 1902 la paroladoj kaj kursoj pli kaj pli multiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank’ al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn. — La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En sept. 1906 li fondis La Revuo-n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en la franca ĵurnaloj: «babilis» en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en Cambridge, Dresden kaj Barcelono, unuvorte dediĉis al E pli ol duonon de sia vivo. — Z diris ĉe lia tombo: «Oni multe laboris por E ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la „Int. Scienca Asocio“». Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn prop. broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon «broŝuro ruĝa», (pli ol 500.000 eroj estas ĝis nun disdonitaj) — L.K. de 1905. L. BASTIEN.