Выбрать главу

La Brazila Delegito ĉe la Ligo de Nacioj, d-ro Rodrigo Otavio, estis unu el la subskribintoj de la propono, ke tiu Ligo rekomendu la instruadon de E en la lernejoj.

La Supera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio de Edukado uzadas E-n por sia oficiala korespondado.

La plej granda sukceso de E ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en 1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pli ol 600 gelernantoj. La E-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-a ĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la malebleco konstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn, nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis do tre malfacile daŭrigi la E-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de la lernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certa nombro da kursoj por geinstruistoj, kaj por lernantoj.

En 1929 la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de Federacia Distrikto adoptis E-n por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj -ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sian plenan forton.

En 1932 funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de Publika Instruado en Rio de Janeiro, kursoj de E ĉe la Ekster- kaj Internula Fakoj de Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo), ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn geinstruistojn en la ĉefurbo, kaj ĉe la «Grupo Escolar Rodrigues Alves».

En tiu sama jaro estis kreata katedro de E ĉe la Populara Labor‑universitato, en Recife, por kiu estis nomata instruanto la sindona E-isto Sebastiao Albuquerque.

De 1925 ĝis 1928 E estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata de la Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio en Latina Ameriko.

Pluraj sciencaj, komercaj edukaj, geografiaj kaj turismaj kongresoj pli ol unu fojon, jam aprobis deziresprimojn favorajn al E.

Multaj eminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.

Faris paroladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero la propagandon, krom la supre ĉititaj, la jenaj kleraj brazilanoj. Silvio Romero, filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Barbosa Lima, oratoro; Fortunato Duarte, latinisto; Carlos Porto Carreiro, poeto kaj lingvisto; Markizo de Paranagŭa, scienculo; Barono Homem de Melo, geografo; Nerval de Gouveia, prof. ĉe kelkaj superaj lernejoj: la cititaj jam mortintaj; kaj: Otavio Mangabeira kaj Felix Pacheco, iamaj ministroj de eksterlandaj aferoj; generalo Candido Rondon, geografo kaj landesploristo Antonio Carlos, politikisto; Moreira Guimaraes, filozofo; Afonso Pena Júnior, iama ministro de interno; Candido Mendes de Almeida, dir. de la Komerca Akademio; Alfonso Celso, membro de la Brazila Beletristika Akademio; M.A. Teixeira de Freitas, dir. ĉe la ministerio de edukado; la prelatoj Benedito Marinho kaj Goncalves de Rezende, sanktatemaj oratoroj; Dunschee de Abranches publicisto; Manuel Cicero, iama rektoro de la univ. de Rio de Janeiro; Jose Oiticica, filologo. Raul Pederneiras,prof. de int. juro; Ĵuliano Moreira, scienculo; Heitor Beltrao, ĵurnalisto; inĝ. Aarao Reis; Jose Boiteux, historiisto, kaj multaj aliaj.

Ĉiam montras sian simpation al E ankaŭ gravaj asocioj: Societo de Geografio de Rio de Janeiro (en kies domo estas la sidejo de BLE), Klubo de Inĝenieroj, Societo de Medicino kaj Ĥirurgio, B. Historia kaj Geografia Instituto, Nacia Societo de Terkulturo, B. Gazetara Asocio, B. Instituto de Kontoscienco, B. Botanika Asocio, Komerca Asocio de Rio de Janeiro, Federacio de la Komercaj Asocioj de B., Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, Ligo de Komerco, Touring Club de B., B. Katolika Unuiĝo, Federacio de B-aj Skoltoj, B. Spirita Federacio, B- Radio Klubo, Radio Societo de Rio de Janeiro, k.a.

Krom la naturaj malfacilaĵoj, kiujn ni aludis ĉe la komenco, estu registritaj du malagrablaj faktoj en la historio de E en Brazilo. La unua estis la kontraŭstaro, ĉe la Ligo de Nacioj, de la Ministro de Brazilo en Svisujo, kiu okaze reprezentis Brazilon en unu el la konferencoj kaj kiu, ne ricevinte instrukcion, atakis E-n. BLE sin turnis al li kun vigla protesto, memorigante al li, ke la registaro ĉiam animis la E-movadon. La dua fakto okazis en 1924, kiam BKE estis avertita de amikoj pri tio, ke ne estus konvena la daŭrigo de E‑kurso tiam farata per la radio, ĉar la registaro estis informata pri tio, ke la E-movado celas la renverson de la institucioj. BKE ĉesigis dum kelka tempo tiun kurson, sed poste tiu ĉi daŭris plu sen iaj ajn malhelpoj.

Kurioza kaj aparta aspekto de E en Brazilo estas, ke tiu idiomo estas ĝenerale tie ĉi konsiderata kiel la int. helplingvo. Ekzistis aŭ ekzistas en Sao Paulo kelkaj idistoj, sed ilia propagando — se ĝi efektive ekzistas — trovas nenian resonadon. Pri aliaj projektoj nur malmultaj personoj scias.

En 1907 estis kelkaj opinioj inklinaj al la reformo de E. La granda plimulto, tamen, estis malfavora al tiu intenco, kaj tial venkis la partianoj de la Fundamento-konservado.

La gazetaro akceptas volonte sciigojn pri E. Inter niaj gazetoj ni aparte menciu «Jornal do Comércio», la plej grava en Brazilo.

Estis interesa elmontro de la simpatio, ke la 3 marto 1930, dank’ al la ĝentileco de «Companhia Radiotelegrafica Brasileira», la prez. de BLE, C. Fernandes, interparoladis kun dir. de «La Movado» en Paris, E. Houbart. La unuan fojon okazis, kiam du personoj rekte interparoladis per senfadena telefono uzante E-n. Kaj aŭtune 1933 sekvis nova sukceso: la poŝta administracio aperigis serion da poŝtkartoj ilustritaj, kies lingvo estis krom la portugala E. Pro la bona akcepto de la eldonaĵoj la poŝta direkcio aperigis komence de 1934 novan serion da tiaj poŝtkartoj. Launua serio konsistas el 20, la dua el 39 diversaj pecoj.

Kunlaboris ankaŭ al tiu ĉi sukceso Couto Fernandes, prez. de BLE depost 1910, la granda kuraĝiganto, kies entuziasmo ne malpliiĝis kun paso de la tempo. — C. DOMINGUES.

Bremon Masgrau Jacint, kataluno, kuracisto-radiologo, red. de kuracista revuo. Nask. 28 jan. 1885 en Banyoles. Fervora pioniro depost 1903. Kunfond. de pluraj societoj, komitatano de la 5a UK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Red. de Tutmonda Espero, 1909, prez. de Espero Kataluna, kaj de KEF. Verkoj: E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000 ekzempleroj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj sub titolo Hejma Prozo. L.K.

Breon (breon) Edouard, franco, oficisto. Nask. 1853, mortis 5 feb. 1933 en Blois. E-iĝis 1901. Sekr. de SPPE de 1902, plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.

Breslaŭ Boris M., sovetiano, hebreo, ĵurnalisto-redaktoro. Nask. 1891. E-isto depost 1909. En 1918 aperigis ruslingvan broŝuron Lingvo int. kaj proletaro. De post 1923 membro de CK SEU, en 1930 kaj 1933 red. de la ruslingva SEU-revuo. Aŭtoro de diversaj artikoloj pri E kaj felietonoj («Amerikanino» k.a.). En 1934 aperis ruslingva broŝuro de li: E-Sensencaĵo?

Bricard (brikar) Raoul, franco, prof. ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj: matematikisto. Nask. 23 marto 1870. Eksprez. de la Pariza EG. Kunorganizinto de la UK 1914 en Paris. Kunlaboris al Scienca Revuo k.a. Verkis: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, 1905. Trad. de Huntington: La Kontinuo (v.), 1907. LK., 1909.

Briegleb (brigleb) Karl, germano, d-ro fil., kuracisto en Worms. Nask. jan. 1859 en Alsheim. Volapükisto depost 1886, post studado de la «malgranda Borel» fariĝis E-isto. Vizitis kongresojn de GEA (Gotha ktp.). Agadis multe por E en kontraŭalkoholaj societoj. Prez. de la loka EG.