En 1917 kelkaj komercistoj en London organizis gravan eksperimenton, en kiu elektitaj komercistoj en sep diversaj landoj, sen antaŭa scio de la lingvo, entreprenis ĝin lerni dum tri monatoj kun la celo pruvi, ĉu ili povus sukcesplene interkorespondi pri komercaj aferoj. Post la fino de tiu periodo ili publike atestis favoran rezulton. Tiu eksperimento altiris multe da atento, kaj diversaj komercaj ĉambroj deklaris favorajn rezoluciojn. La Komerca Ĉambro de London jam starigis ekzamenojn de E, en kiuj sufiĉe granda nombro da lernantoj prezentis sin. Nuntempe «The Royal Society of Arts» regule ekzamenas pri E. La Brita Asocio por la Akcelo de la Scienco, la plej grava scienca asocio en la tuta Brita Imperio, en 1921 starigis komisionon el eminentaj sciencistoj kaj edukistoj por esplori la temon de int. helpa lingvo. Tiu komisiono, konsiderinte pri la ebleco de la latina, la angla kaj artefaritaj lingvoj por la celo, en 1922 favore raportis por E.
La UK okazis en 1926 en Edinburgh, kaj allogis 900 samideanojn el 37 landoj. W.M. Page prezidis, kaj la sekr.-oj estis J.M. Warden kaj W. Harvey. Aparta, tre interesa trajto de la Somera Universitato estis fako de folkloro kaj popolkanto. Dum la kongresa Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la Biblio en E estis sotene dediĉata. Ĝia eldonado estis unu el la plej gravaj servoj, kiujn faris britaj E-istoj por la lingvo. — En 1930 la UIC estis aranĝata denove en B, en la univ. urbo Oxford. Bernard Long estis prez. kaj prof. Collinson prezidis la Someran Universitaton.
En 1931 Collinson estis difinita kiel unua lektoro pri E en la universitato de Liverpool, kiu por tiu celo ricevis kapitalon de 4000 pundoj, testamente de d-ro John Buchanan. — En la knabskolta movado E trovis multajn adeptojn. La brita iniciatinto Lord Baden-Powell rekomendis E-n kiel lingvon por la interpretista insigno, kaj multe da knaboj lernis la lingvon tiucele. Ankaŭ la int. societo Skolta E-ista Ligo fondiĝis en B. en 1918. La ĉefa organizaĵo estas la BEA, kies nuna prez. estas R. Robertson, kaj kiu havas sidejon en centra parto de la ĉefurbo. Tie laboras kun aliaj la sekretario M.C. Butler (de jun. 1916; antaŭaj sekretarioj: H.F. Sexauer, majo 1905-jul. 1906; H. Clegg, aŭg. 1906--febr. 1915; E.A. Allsop, marto 1916-majo 1916), kaj la administranto C.C. Goldsmith. De feb. 1934 ĝen. sekr. estas C.C. Goldsmith; (ne plu estas ofico «administranto»). M.C. Butler restas sekr. eduka, ekzamena, propaganda. BEA nun havas 1870 individuajn membrojn kaj 98 grupojn, kiuj plejparte estas filiigitaj el 14 regionaj federaracioj. La jara librovendo de la asocio valore sumiĝas al 2000 pundoj. BEA aranĝas ankaŭ ekzamenojn, kursojn per korespondo, oficialan organon «The B E-ist», kaj konstantan propagandon tra la tuta lando, multe helpatan de la fakto, ke ĝi posedas propran aŭtomobilon. La biblioteko (v.) de la asocio estas tre grava kaj ampleksa, unu el la ĉefaj en la E-ista mondo. La funkciado de la asocio atingis altan gradon de efikeco, al kiu kontribuas konstanta monsubteno de donacantoj kaj garantiantoj.
Britujo estas centro de diversaj religiaj societoj. La Angla Ligo de Katolikaj E-istoj estis fondata en 1912, restarigita en 1926, stato 83 anoj, prez. R.A. Davies, sekr.-kas. J.E. Hookham. Kvakera E-ista Societo fondiĝis en 1921, stato 127 membroj, prez. C.R. Buxton, sekr. Mabel Harrod. Jam de 22 jaroj seninterrompe okazas en London ĉiumonate nesekta Diservo en E.
La angla literaturo estas inde reprezentata en la traduka literaturo de E. Krom la jam aludita «La Ventego», troviĝas el la teatraĵoj de Shakespeare ankaŭ «Julio Cezaro» kaj «Makbeto», tradukitaj de Lambert, «Venecia Komercisto» de Wackrill, «Sonĝo de Someromeza Nokto» de L. Briggs, kaj «Reĝo Lear» de pastroj Ashley kaj Curry. Estas menciindaj ankoraŭ la tradukaĵoj: «Luno de Izrael» de Rider Haggard (trad. M. C Butler kaj E.S. Payson), «La Dormanto Vekiĝas» de H.G. Wells (A.F. Millward), «Ok Noveloj» de Bennett (A.E. Wackrill.)
La aparta laborista E movado en B. estas malforta, la B Laborista E Asocio havas 10 grupojn kaj 160 anojn.
Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis M.C. Butler kaj B. Long. W.M. PAGE.
Lernejoj. Ĉe la 24-a Kongreso de BEA en Oxford okazis 15 apr. 1933 kunveno por instruistoj kaj aliaj interesitoj pri edukado. Ĉeestis proks. 70 p. Prelegis M.C. Bufler. Li unue pritraktis la pretendojn de E kiel lerneja temo, poste plej oportunan aĝon por ĝia enkonduko. Li proponis la lastan jaron de la Unuagrada Popollernejo, aŭ la unuan jaron de la Liceo, sed opiniis, ke nuntempe ĝia plej bona ŝanco troviĝas ĉe la Daŭriga Popollernejo. Poste li resumis la respondojn ricevitajn al demandaro sendita al lernejoj.
E nun estas instruata, aŭ oficiale aŭ neoficiale, en 27 ternejoj en Anglujo, pri lernejoj en Kimrujo, Skotlando kaj Irlando mankas informo. El la 27 lernejoj 14 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en 8, neoficiale en 6, al 655 gelernantoj entute (454 knaboj kaj 201 knabinoj). En la ceteraj 13 liceoj aŭ aliaspecaj dua- aŭ alt-gradaj lernejoj, 5 havas oficialan, kaj 8 neoficialan instruon; entute 351 gelernantoj (161 knaboj, 190 knabinoj). La sumo da gelernantoj do estas nuntempe 1006; 733 estas instruataj devige, 273 neoficiale. Lernolibroj uzataj: «Step by Step» en 8 lernejoj; «Tra la Jaro» 4; «Concise Course» 3; aliaj 4, nenia 8. Legolibroj: «E por Infanoj» 4, «Cindrulino» 2; 25 aliaj lernejoj ricevis specimenan lecionon.
Butler forte substrekis la mankon de sufiĉe da vere konvenaj legolibroj por infanoj; ankaŭ esprimis sian konvinkon, ke E ne atingos firman lokon en la temaro de lernejoj, ĝis la lingvo troviĝos oficiale en la temaro por la abiturienta diplomo.
F-ino Edwards (Bishop Auckland) diris, ke la ĉefa malhelpo kontraŭ la progreso de E en la lernejoj estas la manko de modernlingvaj instruistoj, kiuj scias E-n. Ŝia oficiala instruado okazas ĉe Grado I (11-jaraj lernantinoj), prepare al la franca lingvo. Ŝi rakontis pri la granda sukceso de la Ĉe-metodo en sia propra sperto, ankaŭ substrekis la gravecon provizi al la lernantoj okazojn daŭrigi la studadon de la lingvo post lerneja jaro, ekz. per loka grupo. Kroma esencaĵo estas eviti, ke la instruado de E dependu de la entuziasmo de unu persono. Parkin (Sibford) informis, ke li havas ses kolegojn, kiuj povas instrui la lingvon, sed ke la okazoj estas limigitaj pro tio, ke E ne estas, kiel la franca, deviga temo por la abiturienta diplomo. Goodes (Romford) rakontis malfacilaĵojn ĉe reorganizo de klasoj. Ekz., unu klaso, jam komencinte la studon de E, dividiĝis, kaj la du partoj estas kunigitaj kun aliaj infanoj ankoraŭ ne lernintaj la lingvon. Ĉe lia lernejo ses kolegoj lernas E-n. F-ino Nixon Bournville parolis pri la malhelpo, kiu okazas, kiam la lernantinoj havas multe malsimilan menspovon, kiel ĉe Daŭriga Lernejo, en kiu la tipoj similas tiujn de la Vespera Lernejo. Ŝi ankaŭ substrekis la mankon de taŭga legmaterialo por komencantoj. Tussell Scott (Letebworth) emfazis la amatoran kvaliton de la instruado pri E, kaj la bezonon por instruistoj laŭcele preparitaj. F-ino Forfey (Croydon) opiniis, ke estus domaĝe senkuraĝigi tiujn, kiuj instruas la lingvon eĉ post mallonga sperto kaj kun malgranda scio. Kelkfoje mankas aliaj instruistoj, kaj oni tamen povus atingi bonajn rezultojn.