En la kongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita de E-istoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo kaj Rumanujo. Estis decidite komenci komunan balkanan E revuon Balkana Konkordo; ĝi aperadis nur de jan. ĝis jul 1931 (7 n-roj).
Depost 1928 la proletaj E-istoj apartiĝis en specialan landan organizaĵon «Laborista E Asocio en B», kun presorgano unue Balkana Laboristo, poste Meĵdunaroden Ezik (Int. Lingvo). Eldonis prop. broŝurojn kaj E-B kaj B-E vortarojn, verkitajn de Grigorov Asen. La organizaĵo estas sufiĉe forta kaj agema.
Idista Movado aperis en 1922--23 tre malforte; fondiĝis grupoj en Plovdiv kaj Kjustendil, dum 1½ jaroj oni eldonis gazeton «Oriental-Idisto». Baldaŭ la movado plene estingiĝis. En 1926 okazis en Sofia diskuto en du sinsekvaj publikaj kunvenoj inter Krstjo Misirkov kaj Atanas D. Atanasov, pri Ido kaj E.
Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan Lernolibron de E de Krestanov, kiu en 1908 fondis «Bulgara E. Bibliotekon»). Samjare oni instruis E-n en Dupnica kiel laŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de la popola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de la mezgradaj lernejoj (cirkulero N 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelu la gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministerio rekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton B E-isto (cirk. N 1870 de 27. I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) E estis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la «realaj lernejoj» (geknaboj de aĝo 14–16 jaraj). La lingvo estis oficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30 lernejoj dum 1921/22,1922/23,1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925 la leĝo estis modifita, la «realaj lernejoj» kiel aparta lernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de E en ili nuligita.
En 1928 la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10. IV) disformigon de ĉiuj gimnazianaj E grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estis malpermesate al la lernantoj viziti la E kursojn kaj ricevi la gazetojn B E-isto kaj E-ista Gejunularo. Preteksto: E servas kiel kaŝilo de nepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj krome ĉar E estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado de facila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajn lernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kaj disvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N 42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis la antaŭan favoran sintenadon de la ministerio. E estas oficiale instruata de ŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922 ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursoj de fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofia dum 1929, 1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931–32 kaj 1932–33 la komerca knabina gimnazio «Minerva» en Sofia enkondukis devige E-n en la lastaj 2 klasoj. E-n propagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kaj Ĥesapĉiev. — Interesa konstato: la movado signis fortan progreson en la jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodoj de la dekadenco estis: 1902–1905, 1911, 1913–1920, 1926.
Aldono. En 1931 la stato de BEA estas. 26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. G. Aktarĝiev. Apud la asocio estas fondita B E Instituto, kun celo organizi ekzamenojn kontroli la E eldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlanda movado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA estas en periodo de malforteco, sekve de la organiza krizo de 1926–1927. La budĝeto de BEA en 1931–32 estis 20.000 levoj. La organo B E-isto aperas regule. En B. estas venditaj sume 70.000 lernolibroj kaj 12.000 vortaroj de E. El la pli gravaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukaĵoj: Popov kaj Oreŝkov — Plena manokonduko por ellerno de la I:. I. E, 1900; Krestanov — Vortaro de E (E-B kaj B-E kaj gramatiko) III-a eld. 1930; Atanasov — Kurso de E, VII-a eld. 1931. — Bulgara Antologio, (prozo kaj poezio), kompilis Krestanov, 1925 — Versaĵoj de Botjov, trad. Dobrev, 1928; Bulgaraj Rakontoj de Vazov, trad. Atanasov, 1928; Nuntempaj rakontoj de Stamatov, trad. Krestanov, 1922.
Rimarko. La artikolon tralegis kaj kompletigis Krestanov. — A.D. ATANASOV.
Bullen George W., (ps. Franks), anglo. Mortis preskaŭ 70-jara en Brita Kolumbio 24 dec. 1912. Unu el la sep fondintoj de BEA. Verkis tri lernolibrojn.
Bulonja Deklaracio, v. Deklaracio de Boulogne.
Bulteno de CK SEU. Gazeto por praktikaj problemoj de Sovetia E-movado, fondita en 1922; formato 31×22,5 cm. Red. N. Nekrasov.
Bulteno de ISAE kaj sekcio de teknikaj vortaroj. Red Rollet de l’ Isle. Aperas de 1926 en Paris; kvaronjara.
Bulthuis (bulthojs) Hindrik Jan, nederlandano, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, nun en pens. Nask. 15 sept. 1865 en Warfum, Groningen. En juneco li estis Volapükisto, en 1899 ricevis diplomon en V. kiel ĉefinstruisto. En 1901 D. Uitterdijk sendis al li lernolibron de E kaj post tiu tempo li estis E-isto. Multe korespondis kun alilandaj E-istoj, multe prop-is E-n, precipe en Haag, gvidis kursojn, funkcias kiel sekr. de ekzamena komitato de ĝia starigo ĝis nun. De 1910 L.K. En la lastaj jaroj li laboras nur por E — Kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, B. estas unu el la plej persistaj laborantoj en la E-a kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia Du Biletoj, trad. el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn ka broŝurojn - Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio trad. el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la lit. aldono de „L.I.“ en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originalaĵoj. Idoj de Orfeo, 1923, malgraŭ iuj nekredeblaĵoj, markis sian aŭtoron klara stilisto kaj homo de elstara rakontista talento. Ankoraŭ ĝi restas eble la plej populara el liaj ĉefverkoj. Sekvis tiun la naive simpla Jozef kaj la Edzino de Potifar, 1926, kaj La Vila Mano, 1928, intimkona bildo el kamparana holanda vivo, en kiu ankoraŭ montriĝas emo de B. al neverŝajneco. — Sekvavice gravaj estas liaj grandiozaj tradukoj: la strange elektita La Leono de Flandrujo, 1929, el la flandra de Conscience; la peztema sed bone tradukita Imperiestro kaj Galileano, 1930, el la norvega de Ibsen. Ambaŭ ĉi verkoj estis kronitaj de la Akademio. Jane Eyre, 1930, laŭ la angla de Ch. Bronte sufiĉe bone transvivis malzorgan tradukadon por resti ankoraŭ tre interesa rakonto, dank’ al ĝia esenca valoro. Ankaŭ aperis en 1926 La Malgranda Johano; el la holanda de van Eeden. Kiel poeto B. eldonis nur La Du Ŝipoj; 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelona. Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan Onklo el Ameriko, 1922, dramon Malriĉa en Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 Salome, dramon de la anglo Wilde. — El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1921, kaj Josefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 Karaktero, el la holanda de Luiscius (tiu verko aperis ankaŭ en finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, trad. ĉiuj el la E teksto.) Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte por holandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de Robinsono Kruso, estas konscience faritaj. — Nun B. tradukas: Don Kiĥoto el la hispana kaj verkas ankoraŭ romanon por gejunuloj. — La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de B estas Nekrasov, kiu verkis ampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ la marksisma vidpunkto por la antaŭskisma «La Nova Epoko» (okt. 1929-febr. 1930) kaj por la postskisma «La Nova Etapo» (1932). Tiu tamen estas tro marksisme tendenca por trovi ĝeneralan samopiniecon. — La stilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al «impresionisma» eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia «evoluiganto» de nia lingvo. — R. BANHAM.