Выбрать главу

Krom multaj artikoloj kelkaj broŝuroj kaj sia tezo, li verkis: Int. Radio-Leksikono seslingva, 1925. Raportoj pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906–09. (La 2a kaj 3a kun Artigues). Trad. de Jules Romains, Knock, 1932, prezentita dum la XXIV-a Kongreso. LK 1909 Akademiano, 1920. L. BAŜTIEN.

Cortezo (kortezo) Carlos, hispano,. kuracisto, eksprez. de la ŝtata konsilantaro. Estis rez. de HEA kaj de la 6-a nacia E-kongreso.

Cosmetto (kozmeto) Gladys P, grekino angliĝinta, kantistino. Nask. 11 dec. 1889 en Highbury, London, Muzika direktisto de Nordlondona EK. Trad. de multaj kantoj. Fondis gazeton Londona Rondiranto. Nun s-ino Weston.

Cotton (koton) Aime, franco, fama scienculo fizikisto, prof. ĉe la Pariza Universitato, ano de la Scienca Akademio. Nask. 9 okt. 1869 en Bourg. Li pristudis la interferojn, difrakton kaj polarizon de la lumo, la ultramikroskopojn ktp. La granda elektromagneto, pri kiu li parolis en la UK de Bern, 1913, estis realigata en 1924. Tiun grandan ilon pezantan pli ol cent milkilogramojn C. instalis en laboratorio de Bellevue apud Paris; ĝin oni senĉese uzas por diversaj esploradoj, precipe pri la radioaktivaj ŝtofoj kaj la magnetooptikaj fenomenoj. E-isto de 1907, li ĉeestis dek UK-jn. Eksprez. de ISAE. kaj de la «Federation Universitaire E-iste de France.» Prop. artikoloj en sciencaj kaj grandpublikaj revuoj. — L. BASTIEN

Courtenay, v. Baudoin de Courtenay.

Courtinat (kurtina) Leon, (ps. Esperido), franco, d-ro jura, komercisto, redaktoro. Nask. 6 majo 1894. en Etroussat (Allier). E-isto fariĝis dum 1915 en la militkaptitejo Münster i. W., kie li redaktis la hektografitan gazeton Antaŭen Verdsteluloj 1915–16, gvidis kursojn tie kaj poste en Limburg-a internigejo por francaj kaj rusaj samsortuloj. Fondis EG en Clermont Ferrand en 1922. Nun helpsekr. de E.G. Lyon. UEA ano de 1919, del. de 1922. Ĝen. sekr. de ILEPTO 1924–26. Gvidis kursojn, organizis la francan E-kongreson en 1925. Ĉeestis 5 UK-jn. Artikoloj en HDE ktp.

Couteaux (kuto) Jean, franco, d-ro de leĝoscienco, direktoro de granda hospitalo. Nask. 31 okt. 1884 en Sainghin-en-Melantois (apud Lille). E‑isto de 1904, jam en tiu jaro li fondis multajn grupojn kaj komencis ageman propagandon tra tuta Francujo. Li estis sekr. de la E-a sekcio de la «Latina Kvartalo» de 1911 ĝis 1914. En 1911 fondis, kaj redaktis kun Dubois, la int. revuon «Vekiĝo» por la defendo de E. En 1920 li restarigis la E-an federacion de la Pariza regiono kaj estis ĝia prez. ĝis 1928. Ludis ĉefan rolon en reorganizo de SFPE en 1922–1923, ĝen. sekr. de SFPE de 1923 li estas la animo de la propagando. Dum 30 jaroj li faris multajn paroladojn kaj artikolojn. Sed precipe per sia ĉiutaga agado, malgraŭ sia tre grava profesia funkcio, li havis plej efikan influon sur la vivon de E en sia lando. Preskaŭ sola dum longa tempo li prenis sur sin tiun pezegan taskon, iniciatante fondon de grupoj, korespondante kun ĉiuj, direktante ĉion eĉ en la plej malgravaj detaloj. Nun ankoraŭ li estas la centra akso de la SFPE. Ĉiujare verkis modelajn raportojn, kiuj prezentas plenan historion de la prop. movado en Francujo. Trad. en ritma prozo de Richet: Sokrato, tragedio, 1914. LK de 1932. L. BASTIEN.

Coutinho (kotinju) Antonio Caetano, brazilano, farmaciisto. Trad. la «Unuaj Lecionoj» de Cart. LK de 1905.

Couto Fernandes (kotu fernandiŝ) Alberto, brazilano, teknika telegrafa subdirektoro, emerita. Prez. de BLE, reelektita depost 1910, prez. de BKE. Prezidis la 2-an B. Kongreson de E. Gvidis tre multajn kursojn. LK-ano dum jaroj. Verkoj: E-a Radikaro, Amo per proverboj, trad. de Azevedo; lernolibro (kunlabore kun Mota Mendes). Kunpreparas kompletan Portugala-E Vortaron.

Courmont v. Avril.

Couturat (kutüra) Louis, franco, dro, prof. de filozofio, logikisto. Nask. 1868, mortis 3 aŭg. 1914 dum aŭtomobila katastrofo. Aŭtoro de la fama verko pri la mondlingvoj «Histoire de la Langue Universelle», en kiu estas analizitaj ĉ. 60 projektoj de la paroleblaj artefaritaj lingvoj. «La fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro» (v.) poste «la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado.» (Drezen, Historio de la Mondolingvo, p. 182–96.)

Cox (koks) George, anglo, majorgeneralo. Mortis 27 okt. 1909. Servis en la brita armeo (1861–98) en Malto, Egiptujo, Sudafriko. E-istiĝis 1905, multe laboris por la gazeto The British E-ist. Eldonis proprakoste Grammar and Commentary on the E Language, 1906 (4-a eldono 1924). Partoprenis la tradukon de la Nova Testamento; eldonis tradukojn el Mil kaj Unu Noktoj.

Cozic (kozik) Louis, franco, inĝeniero. Prezidinto de la Asocio de la Inĝenieroj de ŝtataj publikaj laboroj. Nask. 27 febr. 1879 en Paris. Fervora propagandisto, prez. de la Fed. de la Pariza Regiono.

Cresp Charles, franco, fotografa informisto en Cannes. De 1908 seninterrompe UEA-del. Laŭ lia iniciato la urbo Cannes uzas E-n por la trafikindikado.

Crowley (kroŭli) Ralph, anglo, kuracisto, medicina ĉefoficisto de la ministerio de instruado. Nask. 11 febr. 1869 en Croydon. Dumviva membro kaj vicdel. de UEA.

Csáder (ĉader) Sandor, hungaro en ĈSR, bankoficisto. Nask. 16 okt. 1902 en Samorin-Somorja. E-isto de 1921; de tiam kas. de la EG en Bratislava. Ĉefdelegito poste en 1927–31 prez. de TEJA. Laboras ĉe la skoltoj. E kunlab. de div. ĵurnaloj en Slovakujo. Noveltradukoj en E-junularo, Marto ktp.

Csapó (ĉapo) Gyula, hungaro, lignokomerca oficisto. Nask 23 febr. 1906 en Jimbolia (tiam Hung., nun Rum.) E-isto de 1921. Gvidanto de la movado en Timiŝoara.

Cseh (ĉe) Andreo, hungaro, katolika pastro. Nask. 12 sept 1895 en Marosludas (nun Ludoŝul-de-Mureŝ en Rumanujo). Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. E-isto de 1910. En 1920 en Sibiu li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Targu-mureŝ (Marosvásárhely), kie gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj (Kolozsvár), gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la E-movadon en Rumanujo. En aŭtuno de 1922 je invito de H. Fischer li transiris al Bucuresti kaj kun li fondis la E-Centron Rumanan. Du jarojn li prop-is kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj. Li estis (de 1921) ĉefdel. de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de E. Samjare li fariĝis sekr. de ICK kaj ricevis komision fari prop. vojaĝon tra pluraj landoj; Partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Genève, Danzig kaj Budapest. Aŭtune 1927 SEF invitis lin al Svedujo kaj post prelegvojaĝo en la lando li faris kursojn en Stockholm, i.a. ankaŭ en la parlamento. En Svedujo komenciĝis lia triumfa apostolado tra la diversaj landoj. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la E-gazetoj parolis pri la renesanco de E. En 1928 li gvidis kursojn en Estonujo. En 1929 en Budapest li donis sian unuan int. pedagogian kurson. En okt. 1929 oni vokis lin al Estonujo kaj Latvujo kaj jarfine al Nederlando. En majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Int. Cseh-Instituton de E. Li fondis en 1932 la gazeton La Praktiko, kaj estas ĝia red. L.K. — JULIA ISBRÜCKER.

Cseh-metodo. Mi dankas sian ekziston al la fakto, ke Andreo Cseh estis devigata gvidi E-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. Pastro Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en E. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezultato instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.