Laboristoj. En 1911 fondis juna fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký «Laboristan unuiĝon E-istan», kiel fakon de socialdemokrata kleriga asocio «Laborista akademio». En 1912 komencis Chaloupecký eldoni ĉeĥan prop. gazeton La kulturo. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon. Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. «La kulturo» restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert Sáda kaj Josef Šídlo. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en «Laborista Ligo E-ista en Ĉ.» precipe sub gvido de J. Pech el Plzeň. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L.L.E. (en 1933 sesa jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti. Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova «Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio E-ista» en Ústí n. L. (Aussig). (Membro de ISE).
La ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ. profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E. El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejčí (Bohema E-isto, 1908). Tre grava sukceso estis kontakto kun Nacia konsilantaro ĉeĥa, komitato, kiu volis esti kaj ofte estis rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis en 1911 E-lingvan broŝuron pri »Popolsumigo en Aŭstrio« (de J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis eldonita E‑lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la movado dum lia vizito en Praha 1911. Komitato de la granda «jubilea» ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop. taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua Eŭropano, la 17. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32 urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10 lingvojn naciajn.
La eksplodo de la mondmilito haltigis inter ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun Šupichová. La popola revuo Rozkvět publikigadis ŝian kurson de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzeň proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzeň kiel eldonanto en marto 1918 la unuan n-ron de La Progreso, «monata organo bohema». La gazeto aperas ĝis nun.
Ankaŭ en komenco 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du soeietojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en 1920, kiam la 1-an de feb. 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio E-ista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef Eiselt, vicprez. Kamaryt (en Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf Hromada. Partoprenis la laborojn de la Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bouška, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová, Kraus, Pitlik, O. Sklenčka, Staněk, Fr. Slavík, Jar. Šustr, A. Tarantíková k.a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie. En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen la gvidantaj personoj sciis kolekti tiom da rimedoj, ke la Asocio povis disvolvi agadon tre ampleksan kaj akiri rezultojn en tre diversaj sferoj. La administron multe malhelpas nepersisto de anoj. En fino de 1931 estis sole 36 membroj, kiuj pagis kotizon seninterrompe depost la fondo.
«La Progreso» ankaŭ post fondo de la Asocio aperadis en Plzeň sub redakto de Titl. En 1921 komencis komercisto O. Adámek en Praha eldoni kaj Bouška redakti monatan gazeton en ĵurnala formato Ĉeĥoslovaka gazeto kun aldono Nova Eŭropo. Tiu ĉi intencis esti «E-a tribuno de malgrandaj nacioj». La gazeto aperadis ĝis komenco de 1923, sume 14 n-roj. En sept. 1920 komencis Šupichová eldoni ĉeĥlingvan prop. monatan revueton Esperantský zpravodaj (E-a raportanto por ĉeĥoj), kiu aperadis dum 3 jaroj ĝis dec. 1923. Ambaŭ gazetoj publikigadis informojn pri la Asocio varbante por ĝi inter la legantaro same kiel «La Progreso». Sed en 1923 ankaŭ tiu ĉi gazeto jam tre suferis pro financaj mankoj. De ĝia sesa jarkolekto aperis sole 6 n-roj. Tiam post sensukcesa propono de la ĝistiama eldonanto al ĈAE Hromada helpata finance de kelkaj amikoj transprenis ĝian eldonadon. La Progceso fariĝis oficiala organo de ĈAE. La unua n-ro sub redakto de Hromada aperis en nov. 1923 en Praha. En jan 1925 komencis ĈAE eldoni sian Bultenon en La Progreso. Tio daŭris ĝis marto 1933, kiam estis decidite eldonadi la Bultenon sendepende de La Progreso kaj sendadi ĝin senpage al la membroj. Hromada estis ĝenerala sekr. ĝis 1931. Dum diversaj jaroj multe helpadis lin O. Ginz, kiu estis poste ĝen. sekr. dec. 1931- marto 1932. Post li estis tiu funkcio dividita; oficialan parton transprenis Šustr, administran Slavík. Post Eiselt fariĝis en 1930 prez. Kamaryt. Kasisto estis ĝis 1927 Fr. Novák, post li estis la funkcio tenata kvazaŭ provizore, nur en 1930 akceptis ĝin Sklenčka.
La germanoj en Bohemujo kunigis en 1913 la grupojn en «Landa asocio de germanaj E-societoj en Bohemio». Post la milito oni ŝanĝis (1920) la titolon laŭ la nova stato: «Ligo de germanaj E-societoj en Ĉ.» En 1924 estis reorganizita la tuta movado inter la germanoj en Ĉ. La reorganizita societo «Germana E-Ligo en Ĉ.» konsistas sole el individuaj membroj. Ĝia unuaprez. kaj reorganizinto de la postmitta movado estas ĝis nun inĝ. Gustav Scholze, prof. de germanlingva supera industria lernejo en Liberec (Reichenberg). Krom li funkciis kiel dua kaj tria prezidantoj d-ro Josef Fischer, prof. en Weidenau, Franz Ulbert, poŝtdirektoro en Karlovy Vary (Karlsbad), Josef Süsser, prof. en Žatec (Saaz), Rudolf Fenzl, fervojisto en Plzeň, Heinrich Müller, direktoro en Ústí n. L. (Aussig), Franz Benisch, direktoro en Moravská Ostrava, Rudolf Horn, ŝparkasa direktoro en Krnov (Jägerndorf), Hans Klinger, supera dogana oficisto en Podmokly (Bodenbach). Sekretarioj estis Karl Schüller, Fritz Michalek, Rud. Rössl, f-ino M. Kirsten; kasistino f-ino M. König.