Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A. malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.
Certe antaŭ 1900 lernolibroj en angla lingvo ekatingis A-on, eĉ kelkaj personoj provis lerni E-n. Ĉ. 1909 d-ro John Pollen vizitis antipodojn kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de univ. prof. Naylor (amiko de prof. Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al E, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
Prof. Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke E «havas komercajn eblecojn» kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekcion. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis, — mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parolmaniero. La studentoj malatentis, oscedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis — pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libroŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis E-istoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi) translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tricent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan prop. paroladon.
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis E-istojn en Melbourne (G. Gordon, J.G. Pyke k.a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de «subtenantoj» kun nomoj de 4 ministroj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom ministro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepagitajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E‑istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pagi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malutilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la «preson» por malfunkciigi la radojn.
Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A.M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W.L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Wellington (Novzelando) kaj tie starigis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W.J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R.R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L.E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Williams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain‑Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane negranda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W.L. Waterman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Nov-Sud-Kimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Ecclesplano en iu lernejo de Sydney, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la deziron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Meredith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Universitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead’s Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R.R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. — L.E. THOMSON.
Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. Steiner, kitas red. ĝis nun. Formato 24×16 cm.
Aŭstrio. (Ĝis 1914.) Aŭ. pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.
Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en Brünn-Brno. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥa instruisto Čejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco Moravujo, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902–04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903–06 aperis lernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franca Svisujo, de Johan Schröder el Hungarujo (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la fama pacifisto el Berlin.
Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.
En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i.a. «Zeit», «Neuigkeits-Weltblatt», «Mährisch-schlesischer Tagesbote» ktp. En «Neue Freie Presse» aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.
Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom Wien ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik) importis E-n, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis E-istoj, la unua E-a ekspozicio en Aŭ. — sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresden kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton Informaj Raportoj, poste oni pligrandigis ĝin sub titolo German‑Aŭstria E-isto.
Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉ esperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravaj Wien-aj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al E. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj E-lingvaj predikoj, Martin Klein («Moko») propagandis E-n inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo (1904) «La Fideleco» (1907), kiu sin okupis kaj okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la «Junularo» (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J. Glück kaj d-ro Sós en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, ke multaj eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povis helpi al ili.